*lantern/o PV

*lanterno

1.
Lampo kun ĉirkaŭa diafana aŭ travidebla ŝirmaĵo kontraŭ trablovoj: [ili] venis tien kun lanternoj kaj torĉoj [1]; ili ambaŭ troviĝis sub lanterno kaj la lumo falis rekte sur ŝian vizaĝon [2]; paperaj lanternoj radiis kiel grandaj diafanaj tulipoj [3]; ricevi la postenon sur la lanterna kolono [4]; FER trajnfina lanterno.
2.
ARKI Aĵura elstaraĵo sur tegmento aŭ kupolo, kiu enlasas naturan lumon en la suban ĉambron: la 28-an de Decembro de 1511a subite falis la luksa kupolo kaj lanterno, kiu arogante kronis la konstruaĵon [5].
angle:
1. lantern
beloruse:
1. ліхтар 2. лятэрна
bretone:
1. letern
ĉeĥe:
1. laterna, lucerna, závěsná svítilna trajnfina ~o: koncová lampa vlaku.
ĉine:
[dēng], 燈 [dēng], 灯笼 [dēnglóng], 燈籠 [dēnglóng]
france:
lanterne
germane:
1. Laterne, Lampion trajnfina ~o: Zugschlusslaterne, Schlusslicht.
greke:
1. φανάρι
hungare:
1. lámpa, lámpás
japane:
角灯 [かくとう], ランタン, カンテラ, ちょうちん, 頂塔 [いただとう], 灯火室 [とうかしつ]
nederlande:
1. lantaarn trajnfina ~o: sluitsein.
perse:
1. فانوس
pole:
świetlik 1. latarka, latarnia trajnfina ~o: sygnały końca pociągu.
portugale:
1. lanterna
rumane:
1. lanternă
ruse:
1. фонарь trajnfina ~o: буферный фонарь.
slovake:
1. lampáš trajnfina ~o: koncová lampa vlaku.
svede:
1. lykta
ukraine:
ліхтар

lanternisto

Persono kies okupo estas prizorgi lanternojn, ekbruligi ilin vespere kaj estingi ilin matene: ĝi fariĝis lanterno kiam li fariĝis lanternisto [6]; liberiĝis la ofico de la lanternisto, kiun oni devis anstataŭigi kiel eble plej baldaŭ, ĉar la lanterno havas grandan gravecon por la loka movado kaj por la ŝipoj, irantaj de Nov-Jorko Panamon [7].
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malnova strata lanterno
7. H. Sienkiewicz, trad. Kabe: La lanternisto, 1905
beloruse:
ліхтаршчык
france:
lanternier
germane:
Laternenanzünder
japane:
点灯夫 [てんとうふ]
pole:
latarnik
rumane:
lampagiu
ruse:
фонарщик
ukraine:
ліхтарник

magia lanterno

KIN Primitiva projekciilo, kiu vidigis bildojn pentritajn sur vitroplatoj: la monda historio estas magia lanterno, kiu per lumbildoj sur la malluma fono de la epoko montras al ni ... [8]; en tiu tempo oni montris la formon de bakterioj per magia lanterno [9].
angle:
magic lantern
beloruse:
магічны ліхтар, праекцыйны ліхтар
ĉeĥe:
laterna magika
france:
lanterne magique
germane:
Lanterna magica
hungare:
lanterna magica
japane:
幻灯 [げんとう]
nederlande:
toverlantaarn
pole:
magiczna latarnia
portugale:
lanterna mágica
rumane:
lanternă magică
ruse:
волшебный фонарь (проектор)
slovake:
laterna magika

strata lanterno, stratolanterno

TRA Stratlampo: „Malnova strata lanterno“ (fabelo de Anderseno) [10]; la nokto estis malluma, Marta vidis nenion, [eĉ ne] la stratajn lanternojn, kies malklara brilo ne atingis la altecon de ŝia fenestro Marta ; sur la placo Sint-Veerle en Gento la stratolanternoj nun lumiĝas, kiam en iu akuŝejo de la flandra grandurbo estas naskita infano [11].
beloruse:
вулічны ліхтар
bretone:
kleuzeur-straed
ĉeĥe:
pouliční lucerna, uliční lampa
ĉine:
路灯 [lùdēng], 路燈 [lùdēng], 街灯 [jiēdēng], 街燈 [jiēdēng]
france:
réverbère
germane:
Straßenlaterne
indonezie:
lampu jalan
japane:
街灯 [がいとう]
katalune:
fanal
nederlande:
straatlantaarn
pole:
latarnia uliczna
rumane:
felinar
ruse:
уличный фонарь
slovake:
pouličná lampa

ŝtormlanterno

Portebla kerosenlanterno bone ŝirmita kontraŭ vento aŭ ŝtormo: ĉiu portis en la mano ŝtormlanternon, kiu sternis kuriozajn ombrojn sur la planko [12].
12. Chun-Chan Yeh, trad. W. Auld: Montara Vilaĝo, 1984
beloruse:
штармавы ліхтар
ĉine:
馬燈 [mǎdēng], 马灯 [mǎdēng]
france:
lampe-tempête
germane:
Sturmlaterne
pole:
lampa naftowa
rumane:
lampă cu kerosen
ruse:
ветрозащитная лампа, штормовая лампа

administraj notoj