*konus/o PV
*konuso

- 1. ↝
- a) ↝
- [1]
Surfaco, naskita de
ĉiuj rektoj (ĝiaj
naskantoj),
kiuj havas unu komunan punkton
(la verticon de
la
konuso), kaj sekcas fiksan linion
(ĝian
direktanton):
cirkla, elipsa, kvadrata ks konuso (kies direktanto
estas
cirklo, elipso, kvadrato ks, orta al ĝia akso);
se ebeno sekcas konuson nur en ĝia vertico, ĝi apartigas
du duonojn de la surfaco, kiujn oni nomas ankaŭ konusoj
aŭ duonkonusoj.
koniko, rektara.
- b) ↝
- VdE Solido, kiun limas duono de konuso 1.a (ĝia flanko) kaj unu ebena surfaco (ĝia bazo), kiu sekcas la konusan surfacon laŭ fermita linio.
Rim.: Pro la komunuza senco de „konuso“ la vortaroj emas difini ĝin fake kiel solidon (vd PIV1 ). Ŝajnas al ni, ke tio estas tro pedanta, ĉar la naciaj lingvoj kutime akceptas ambaŭ fakajn sencojn. Oni uzu „konusa surfaco“ aŭ „konusa solido“ en dubaj okazoj.- 2.
- Objekto, havanta formon de konuso: sukerkonuso; konuso el lumradioj; konusformaj funeloj.
- angle:
- cone 1.a cone, conical surface
- beloruse:
- конус
- ĉeĥe:
- homole, kužel, šiška stromu, šištice, šách
- france:
- cône 1.a cône, surface conique
- germane:
- 2. Kegel 1.a Kegel, Kegelfläche 1.b Kegel, Kegelkörper
- hispane:
- 1.a cono, superficie cónica
- hungare:
- 2. kúpos 1.a kúpfelület 1.b kúp
- nederlande:
- conus, kegel (conus)
- pole:
- 1.a stożek, powierzchnia stożkowa 1.b stożek
- portugale:
- cone
- ruse:
- конус 1.a конус, коническая поверхность
- slovake:
- kužeľ, šiška stromu
konuseto
↝ 
Ĉelo3 de la retino laŭ sia speco pli sensema al iu koloro, tiel nomata pro sia formo: en la homa okulo troviĝas tri specoj de kolor-perceptiloj, nomataj konusetoj, kaj nekoloraj perceptiloj, nomataj bastonetoj [2].
bastoneto
2.
R. Fössmeier:
Komputila kodado de koloraj bildoj, [vidita en 2018]
- france:
- cône (cellule visuelle)
administraj notoj
~o:
Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.