*orient/o PV

*oriento

1.
Unu el la kvar geografiaj ĉefpunktoj, difinata per tiu parto de la horizonto, kie oni vidas la sunon leviĝi, kaj kontraŭa al la okcidento; la direkto difinata per tiu ĉefpunkto: supreniru sur la supron de Pisga, kaj direktu viajn okulojn al okcidento kaj al nordo kaj al sudo kaj al oriento [1]; ŝi timis la kokokrion, ŝi timis la unuan ruĝan strion en la oriento, ĉar se ŝia laboro ne estos finita ĝis tiam, ŝi pereos [2]; al ĉia lando oni povas veni ne sole de oriento, sed ankaŭ de okcidento [3].
2.
GEOG Terparto kuŝanta oriente de la hejmo de koncerna aŭtoro: kaj tiu homo estis pli eminenta, ol ĉiuj filoj de la oriento [4]; jen saĝuloj el la oriento venis al Jerusalem, dirante: kie estas tiu, kiu estas naskita Reĝo de la Judoj [5]?
3.
Ĉe la framasonoj, parto de loĝio, kie sidas la loĝiestro.
afrikanse:
oos
albane:
lindje
amhare:
ምስራቅ
angle:
east
arabe:
الشرق
armene:
արեւելք
azerbajĝane:
şərq
beloruse:
усход
bengale:
পূর্ব
birme:
အရှေ့
bretone:
1. reter, sav-heol
ĉeĥe:
východ (svět.strana)
ĉine:
东 (tr. 東) [dōng], 东方 (tr. 東方) [dōngfāng]
dane:
øst
estone:
ida
eŭske:
ekialdean
filipine:
silangan
france:
est, orient
galege:
leste
germane:
Orient, der Osten, Morgenland, Levante 1. Osten
greke:
ανατολή
guĝarate:
પૂર્વ
haitie:
bò solèy leve
hinde:
पूर्व
hispane:
este, oriente
hungare:
kelet, napkelet
igbe:
n’ebe ọwụwa anyanwụ
indonezie:
timur
irlande:
soir
islande:
austur
japane:
[トン]
jave:
wétan
jide:
מזרח
jorube:
õrùn
kanare:
ಪೂರ್ವ
kartvele:
აღმოსავლეთით
kazaĥe:
шығыс
kimre:
ddwyrain
kirgize:
чыгыш
kmere:
ខាងកើត
koree:
동쪽
korsike:
este
kose:
bucala ngasekhohlo
kroate:
istočno
kurde:
rohilat
latine:
orientem
latve:
austrumiem
laŭe:
ພາກຕາເວັນອອກ
litove:
į rytus
makedone:
исток
malagase:
atsinanana
malaje:
timur
malajalame:
കിഴക്ക്
malte:
lvant
maorie:
rawhiti
marate:
पूर्वेला
monge:
sab hnub tuaj
mongole:
зүүн
nederlande:
oosten (zn.)
nepale:
पूर्व
njanĝe:
kum’mawa
panĝabe:
ਪੂਰਬ
paŝtue:
ختيځ
pole:
wschód
portugale:
oriente, este, leste, nascente (geogr.), levante (geogr.)
ruande:
iburasirazuba
ruse:
восток
samoe:
sase
sinde:
اوڀر
sinhale:
නැගෙනහිර
skotgaele:
ear
slovake:
východ
slovene:
vzhod
somale:
bari
ŝone:
mabvazuva
sote:
ka bochabela
sunde:
wetan
svahile:
mashariki
svede:
öst
taĝike:
шарқ
taje:
ทางทิศตะวันออก
tamile:
கிழக்கு
tatare:
көнчыгыш
telugue:
తూర్పు
tibete:
ཤར་
ukraine:
схід
urdue:
وسطی
uzbeke:
sharq
vjetname:
đông
volapuke:
lefüd
zulue:
empumalanga

Oriento

La mondoparto oriente de antikva Grekujo, pli malpli ampleksanta Azion kaj eventuale orientan Eŭropon: Dio la Eternulo plantis ĝardenon en Eden en la Oriento [6]; nelonge post la resurekto de Jesuo Kristo, li eniris unu el la kutimaj ŝipoj, kiuj transportis feron, ŝtalon, oron kaj spicojn el Oriento [7]; la spirito de la Oriento kaj la teĥniko de la Okcidento [8]; en la 70aj jaroj, kiam okazis granda ekspluatado en la Meza Oriento, laborantoj el diversaj landoj amase kaj konkure eniris la golfan regionon [9]; eŭropanoj pli bone komprenu la kompleksecon de Proksima Oriento [10].
Rim.: La antikva mediteranea civilizacio (palestina, greka, roma) vidis sin ― same kiel la ĉina ― en la centro de la mondo kaj do ĉio oriente de ĝi oni nomis „la Oriento“. Pro komuna historia, religia kaj kultura-politika fono oni plu uzas tiun dividon de la mondo, kvankam la limoj ene de Eŭropo ŝoviĝis okcidenten ekz-e en la tempo de Malvarma Milito.
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 2:8
7. Rafaela Urueña: Vojoj al la sankta urbo, Monato, 2000/03, p. 24
8. Yamasaki Seikô: Novjara klaĉo super konjako, Monato, 2000/06, p. 25
9. MU Binghua: Eksporto de laboristoj, Monato, 2000/10, p. 10
10. Monato, Marko Naoki Lins: Judaj premgrupoj en Bruselo, 2004
beloruse:
Усход
bretone:
ar Reter, ar Sav-Heol
germane:
Orient, der Osten, Morgenland
japane:
[トン], 東方 [とうほう], 東部 [とうぶ], 地方支部 [ちほうしぶ]
ukraine:
схід

orienta

1.
Rilata al oriento1: orienta vento (kiu venas de oriente); Orienta Azio (tiu parto, kiu sterniĝas orienten).
2.
Rilata al oriento2: orientaj popoloj, lingvoj, juveloj; orienta kristanismo.
beloruse:
усходні
bretone:
1. -reter, -sav-heol 2. -ar Reter, -ar Sav-Heol
ĉeĥe:
orientální, východní
ĉine:
东部 [dōngbù], 東部 [dōngbù], 向东方 [xiàngdōngfāng], 向東方 [xiàngdōngfāng], 从东 [cóngdōng], 從東 [cóngdōng], 从东方 [cóngdōngfāng], 從東方 [cóngdōngfāng], 自东 [zìdōng], 自東 [zìdōng], 东方国家 [dōngfāngguójiā], 東方國家 [dōngfāngguójiā]
france:
oriental, d'est
germane:
östlich, orientalisch
greke:
ανατολικός
hispane:
oriental
hungare:
keleti
japane:
東の [ひがしの], 東方の [とうほうの], 東部の [とうぶの], 東洋の [とうようの]
nederlande:
oosten-, oostelijk
pole:
wschodni
portugale:
oriental
ruse:
восточный
slovake:
východný
ukraine:
східний
volapuke:
lefüdik

oriente

Ĉe la oriento: la tendaroj, kiuj staras oriente [11]; ŝi aŭdis la ruliĝadon de la maro okcidente kaj oriente [12].
beloruse:
на ўсходзе
bretone:
er reter
ĉeĥe:
na východě, východně
france:
à l'est
germane:
östlich
hungare:
keleten
japane:
東に [ひがしに], 東方に [とうほうに]
nederlande:
ten oosten
pole:
na wschodzie
portugale:
a leste
ruse:
на востоке
slovake:
na východe
ukraine:
на сході, до сходу
volapuke:
lefüdiko

orienten

Direkte al oriento1: ĝi staris sur dek du bovoj: tri kun la vizaĝo norden, tri kun la vizaĝo okcidenten, tri kun la vizaĝo suden, kaj tri kun la vizaĝo orienten [13] unu orienten, alia okcidenten PrV .
angle:
eastward
beloruse:
на ўсход, ва ўсходнім кірунку
bretone:
war-zu ar reter
ĉeĥe:
na východ
ĉine:
向东 [xiàngdōng], 向東 [xiàngdōng]
france:
vers l'est
germane:
nach Osten
hungare:
keletre
nederlande:
naar het oosten
pole:
na wschód
portugale:
para leste
ruse:
на восток
slovake:
na východ
ukraine:
на схід

oriente de

(prepoziciaĵo)
1.
En la orienta parto de: Minejo de Bakuanga ekspluatas diamantojn oriente de Kasai-provinco [14].
2.
Ekster, pli oriente ol: transe de Jordan, kontraŭ Jeriĥo, oriente de Jordan [15]; [li] haltis sur la monto, kiu estas oriente de la urbo [16].
14. RR: Historia fono, Monato, jaro 2001a, numero 3a, p. 9a
15. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Kroniko 6:78
16. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 11:23
beloruse:
1. на ўсходзе 2. на ўсход ад
bretone:
1. e reter 2. er reter da
france:
à l'est de
germane:
1. im Osten von 2. östlich von
hungare:
1. (vmi) keleti részén 2. (vmitől) keletre
nederlande:
1. in het oosten van 2. ten oosten van
pole:
1. na wschodzie
portugale:
2. a leste de
ruse:
1. на востоке (чего) 2. на востоке от, восточнее
ukraine:
на схід від..

orienti

(tr)
1.
Direkti ion laŭ geografia ĉefpunkto, aparte al oriento: orienti kelkajn tombojn al Mekko [17]; dekstre (politika dekstro) orientitaj medioj [18]; (figure) orienti (prefere direkti, celi) la pafon al la larĝa fenestro [19].
2.
Determini la situacion de persono aŭ objekto rilate al oriento: orienti karton, planon; kial estis tiel malfacile orienti la foton [20]? bone orientita en ĉiuj branĉoj de la scienco [21]; ĉu vi povus iom orienti min pri ebloj de negocado ĉi tie [22]? [la verko] montriĝis bonega maniero orienti aŭ manipuli la publikopinion [23]; (figure) priprofesia orientado (metoda disdonado de lernantoj en diversajn metiojn laŭ iliaj apartaj kapabloj kaj gustoj).
3.
MATMatVort (fakula ĵargono) Elekti bazon, rilate al kiu oni determinos la orientiĝon de ĉiuj aliaj bazoj.
angle:
3. orientate
beloruse:
арыентаваць
bretone:
1. durc'haat war-zu ar reter 3. reteriñ (matematik), oriantiñ (matematik)
ĉeĥe:
orientovat, směřovat na východ
ĉine:
导向 [dǎoxiàng], 導向 [dǎoxiàng]
france:
orienter priprofesia ~ado: orientation professionnelle.
germane:
1. (nach Osten) ausrichten 2. ausrichten, einrichten, orientieren, einnorden 3. orientieren, eine Orientierung festlegen
hispane:
1. orientar
hungare:
1. keletel 2. betájol 3. irányít
indonezie:
2. membimbing, mengorientasikan priprofesia ~ado: karier.
japane:
方向づける [ほうこうづける], 向きを決める [むきをきめる], 東向きに建てる [ひがしむきにたてる], 道案内する [どうあんないする], 指導する [しどうする]
nederlande:
1. naar het oosten richten 2. naar het oosten richten 3. oriënteren
pole:
1. orientować 2. orientować 3. orientować
portugale:
orientar
ruse:
ориентировать
slovake:
orientovať, smerovať, usmerňovať, zamerať
ukraine:
орієнтувати
volapuke:
lefüdön

orientiĝi, sin orienti

1.
Determini la direkton, kiu devas esti sekvata: la estro ne povis sin orienti, de kie venas la voĉo [24]; centoj da vojoj, kie oni ne povas sin orienti [25]; estas jam profunda nokto, kaj mi […] tute ne povas min orienti [26]; en la mallumo li ne povis tie orientiĝi [27]; mi sukcesis orienti min per unu-du konstruaĵoj, kiujn mi rekonis [28]; li eksidas kaj ŝajnas orienti sin, iom post iom li konscias, kie li estas [29].
2.
(figure) Klare kompreni la situacion, en kiu oni troviĝas, kaj difini, kion oni devas fari: se mi demandas ilin pri iliaj sociaj institucioj, ili eĉ troe min orientas pri ĉio [30]; oni ne povas sin orienti en la pensmaniero de [tiu popolo] [31]; atakoj, kiuj ne donis al niaj soldatoj la povon dece orientiĝi kaj interkomunikiĝi [32]; ĝi parolis ĉion, kion ĝi volis […] neniu havis la tempon orientiĝi pri […] ĝia parolado [33].
beloruse:
арыентавацца
bretone:
1. en em reteriñ
ĉeĥe:
orientovat, směřovat na východ
france:
s'orienter
germane:
1. sich orientieren 2. entscheiden
hungare:
1. tájékozódik, eligazodik 2. eligazodik
indonezie:
berorientasi
japane:
自分の居所を知る [じぶんのいどころをしる], 状況を見きわめる [じょうきょうをみきわめる]
nederlande:
1. zich oriënteren 2. beslissen
pole:
orientować się
portugale:
orientar-se
ruse:
ориентироваться
slovake:
orientovať, smerovať, usmerňovať, zamerať

orientiĝo

1.
Ago orientiĝi; stato de io aŭ iu orientita; de iu, kiu orientiĝas: orientiĝo rilate al la ventodirekto [34]; ŝi unu tagon tiel perdis la orientiĝon, ke ŝi plu ne pensis pri la doninto [35]; (figure) por orientiĝo […] oni donis alnomojn laŭ merito [36].
2.
MATMatVort (de bazo `bb B` rilate al bazo `bb B′`) La signo de la determinanto de ĝiaj vektoroj rilate al `bb B′`: pozitiva aŭ negativa orientiĝo; aksa simetrio en ebeno modifas la orientiĝon (la orientiĝo de bildo de bazo `bb B` rilate al `bb B′` estas negativa). VD:dekstruma, maldekstruma.
angle:
2. orientation
beloruse:
арыентацыя
bretone:
2. reteradur (matematik), oriantadur (matematik)
ĉine:
方向 [fāngxiang]
france:
1. orientation 2. orientation
germane:
Orientierung, Richtung (Orientierung)
hungare:
1. tájékozódás 2. irányítottság
indonezie:
1. orientasi
japane:
方位の確定 [ほういのかくてい], 指針 [ししん], 指向 [しこう]
nederlande:
2. oriëntatie
pole:
1. orientacja, zorientowanie 2. orientacja
portugale:
2. orientação
ruse:
2. ориентация
ukraine:
орієнтація

orientilo

Ĉio, kio servas por sin orienti: se Lemuel ne havus […] reteneman memoron pri orientiloj en trapasitaj regionoj, ili tre kredeble erarvagus [37]; ni kunportis navigilon kaj aliajn orientilojn [38]; (figure) por mi, ruso, estas pli malgranda problemo distingi orientilojn en la demagogia nebulo [39]. SUB:kompaso, sekstanto
37. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro XII
38. Monato, Alice Liu: Nerezisteble altira poluso, 2013
39. La Ondo de Esperanto, 2003, № 3 (101)
beloruse:
арыентыр
ĉeĥe:
orientační pomůcka, vodítko
ĉine:
地标 [dìbiāo], 地標 [dìbiāo], 取向点 [qǔxiàngdiǎn], 取向點 [qǔxiàngdiǎn], 定位中心 [dìngwèizhōngxīn], 定位点 [dìngwèidiǎn], 定位點 [dìngwèidiǎn], 方向点 [fāngxiàngdiǎn], 方向點 [fāngxiàngdiǎn], 辨認方向的標誌 [biànrènfāngxiàngdebiāozhì], 辨认方向的标志 [biànrènfāngxiàngdebiāozhì]
france:
point de repère, signe d'orientation
germane:
Orientierungspunkt
hungare:
tájolóeszköz
japane:
コンパス, 指針 [ししん], 方針 [ほうしん]
nederlande:
oriëntatiemiddel
ruse:
ориентир
slovake:
orientačná pomôcka, smerovka, tabuľka, ukazovateľ smeru, značka
ukraine:
орієнтир

malorientiĝi, senorientiĝi, perdi la orientiĝon

1.
Ne trovadi la ĝustan vojon: li aŭdis du blankulojn diskuti kion fari se oni malorientiĝas en la arbaro [40].
2.
(figure) Ne kompreni situacion, ne scii, kiel agi: ŝi estis ja levata al ĉiam pli alta ĝojo, al ĉiam pli alta feliĉo, kaj en tio ŝi unu tagon tiel perdis la orientiĝon, ke ŝi plu ne pensis pri la doninto [41]; socio ŝajnas senorientiĝi kaj […] fariĝas viktimo de la ĝemelaj malsanoj, malriĉo kaj krimeco [42].
40. R. D. Sensmeier, trad. S. Norvell: Tutisma Aliro Al Kun-Administrado, Inter Ni, 1999-11 (163)
41. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
42. Hectoralos: Kamasa lingvo, 2009-08-26
beloruse:
губляцца, дэзарыентавацца, губляць арыентацыю
france:
être désorienté, être perdu (désorienté)
germane:
desorientieren
pole:
gubić się, być zgubionym, być zagubionym
portugale:
desorientar-se

misorientiĝi

1.
Ne rekoni lokon, malĝuste elekti irdirekton, erari: cikonio misorientiĝas serĉante sian neston [43]. VD:devojiĝi
2.
(figure) Malbone kompreni, malĝuste agi: la leganto, bravigita kaj fariĝinta momente tiel kruela kiel sia legataĵo, trovu – sen misorientiĝi – la vojon krutan kaj sovaĝan trans la dezertajn marĉojn de ĉi mallumaj paĝoj [44].
43. Manolo: Preterflugo, 2010-01-30
44. Lautréamont, trad. S. E. Kisa: La kantoj de Maldoror, 2001
beloruse:
губляцца, дэзарыентавацца, губляць арыентацыю
ĉine:
迷失 [míshī], 迷路 [mílù]
france:
se fourvoyer
germane:
sich verirren
pole:
gubić się, być zgubionym, być zagubionym

Ekstremoriento

GEOG
Orienta Azio: importado el Ekstremoriento [45]; mi senpere enŝipiĝis al Ekstrema Oriento [46].
beloruse:
далёкі ўсход
bretone:
Reter-pellañ
ĉine:
远东 [Yuǎndōng], 遠東 [Yuǎndōng]
france:
Extrême-Orient
germane:
Ferner Osten
hungare:
Távol-Kelet
japane:
極東 [きょくとう]
nederlande:
verre Oosten (ontr.)
pole:
Daleki Wschód
portugale:
Extremo Oriente
ruse:
Дальний Восток

grandoriento

Centra loĝio, formita en ĉefurbo de reprezentantoj de ĉiuj provincaj framasonaj loĝioj.
beloruse:
Вялікі Ўсход
france:
Grand orient
germane:
Großorient (Freimaurer), Großloge
hungare:
Nagy Oriens
nederlande:
groot Oosten
portugale:
Grande Oriente
ruse:
Великий Восток
slovake:
ústredná slobodomurárska lóža v hlavnom meste

nordoriente

Laŭ direkto inter nordo kaj oriento: nordoriente la ĉielo komencis brileti en varmaj koloroj [47]; ili faris longan ekskurson al alta monto nordoriente de Torento [48]; Lemuel subite alprenis flankan vojeton, nordorienten, kondukantan unue tra senherba, dezerta regiono [49].
angle:
northeast
beloruse:
на паўночным усходзе
ĉine:
东北方 [dōngběifāng], 東北方 [dōngběifāng]
germane:
nordöstlich
japane:
北東に [ほくとうに]

sudoriente

Laŭ direkto inter sudo kaj oriento: ĉe la dekstra flanko de la domo, sudoriente [50]; vane mi rigardadis sudorienten, kie lia boato laŭkutime ekaperis [51].
angle:
southeast
beloruse:
на паўночным захадзе
ĉine:
在东南 [zàidōngnán], 在東南 [zàidōngnán], 从东南 [cóngdōngnán], 從東南 [cóngdōngnán]
germane:
südöstlich
japane:
南東に [なんとうに]

administraj notoj

pri ~iĝi, sin ~i:
     Laux PIV1 ~igxi havas nur la figuran sencon, sed mi dubas, cxu
     tio restas gxusta. [MB]
   
~a: Mankas dua fontindiko.
~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
grand~o: Mankas dua fontindiko.
grand~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.