*flank/o PV
*flanko ↝
- 1. ↝
- Dekstra aŭ maldekstra parto de io: flanko de la korpo; ĉe via dekstra flanko staras edzino en Ofira oro[1]; ili sidis flanko ĉe flanko [2]; ili en longa vico dormis flankon ĉe flanko [3]; li havis sabron ĉe la flanko [4]; flanko de vojo, armeo, ŝipo (babordo); ŝi elkreskis ĉe mia flanko [5]; meti la manojn al la flankoj (koksoj).
- 2. ↝
-
Ĉiu el la partoj aŭ supraĵoj de iu objekto:
antaŭa kaj dorsa flanko de paperfolio, de monero;
ekstera kaj interna flanko de pordo, de muro;
(figure)
ĉiu medalo du flankojn posedas
(ĉio havas bonaĵojn kaj
malbonaĵojn)PrV
.
faco
- 3. ↝
- Ĉiu direkto1, konsiderata aparte de aliaj: tedita, li turnis sin al alia flanko; sur la flanko de sunleviĝo [6]; vi ĉirkaŭis ilin de ĉiuj flankoj [7]; ŝi ne sciis, en kiu flanko oni devas serĉi Marta ; ŝi direktis sin en la alian flankon Marta ; ni disiĝis en diversajn flankojn [8]; li lumigis per la lanterno en ĉiujn flankojn.
- 4.
- (figure) Ĉiu speciala aspekto de iu afero: preni, konsideri ion el la plej bona flanko; mi konfesas, ke ĝi estas mia malforta flanko (vundebla loko) [9]; malforta flanko de argumento; ĉe ambaŭ flankoj, tiu afero estas malbone komencita; ĉiuflanke elprovita lingvo EE ;
- 5.
- Partopreno de iu en ia faro: tia senkolora oficiala parolo estus granda peko de mia flanko [10]; se vi silentus, tio estus saĝeco de via flanko [11]; tiu sciigo venas de bone informita flanko; por gardi nian lingvon kontraŭ anarĥio de la flanko de apartaj personoj [12]; tio estis prudenta de la flanko de la konsilisto [13]; malgraŭ ĉia batalado de la flanko de la rutinuloj EE ; la projekto [...] eble bezonos klarigojn de mia flanko [14].
- 6.
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 45:9
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Fluganta kofro
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Fajrilo
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ligo de amikeco
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 4:47
7. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 20
8. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 28
9. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvara
10. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
11. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 13:5
12. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
13. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
14. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sepa Kongreso Esperantista en Antwerpen en la 21a de aŭgusto 1911
15. Kazimierz Bein: Vortaro de Esperanto, kvadrato
16. Kazimierz Bein: Vortaro de Esperanto, rombo
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Fluganta kofro
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Fajrilo
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ligo de amikeco
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 4:47
7. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 20
8. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 28
9. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvara
10. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
11. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 13:5
12. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
13. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
14. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sepa Kongreso Esperantista en Antwerpen en la 21a de aŭgusto 1911
15. Kazimierz Bein: Vortaro de Esperanto, kvadrato
16. Kazimierz Bein: Vortaro de Esperanto, rombo
- angle:
- side 6.a member (of an equation), term (of an equation) 6.c lateral surface
- ĉeĥe:
- plášť (kužele| válce)
- france:
- côté, flanc, part (côté, direction) ĉiuflanke: de tous côtés, de toutes parts, sous tous rapports de la ~o de: de la part de 6.a terme (d'une égalité), membre (d'une égalité) 6.c surface latérale
- germane:
- Seite, Flanke ĉiuflanke: allseits, in jeder Hinsicht de la ~o de: seitens […] 6.a Seite, Glied 6.b Seite 6.c Mantel
- hispane:
- lado
- hungare:
- 1. oldal 2. oldal 3. oldal, irány ĉiuflanke: sokoldalúan, minden oldalon, minden oldalról 4. oldal 5. oldal, rész (oldal) 6.a oldal (egyenleté) 6.b oldal (sokszögé) 6.c palást (hengeré)
- indonezie:
- sisi
- katalune:
- 6.a vora
- nederlande:
- 6.a kant, zijde 6.b zijde 6.c mantel (meetk.)
- okcitane:
- 6.a bòrd
- pole:
- 1. strona, bok 2. strona 3. strona, flanka 4. strona 5. strona 6.a strona (równania) 6.b bok 6.c powierzchnia boczna (walca lub stożka), pobocznica (walca lub stożka)
- portugale:
- lado, flanco, banda, ilharga, costado (de navio)
- ruse:
- сторона 1. бок 6.a часть (левая, правая ‐ в уравнении) 6.c боковая поверхноть
- slovake:
- plášť (kužeľa, valca), plášť (kužeľa| valca)
- volapuke:
- flan
flanka
- 1.
- Estanta ĉe flanko: flanka parto de konstruaĵo [17]; flanka navo [18]; flankaj statuoj ĉe pordego; flankan strateto (eliranta de alia) [19]; flanka galerio ĉirkaŭe de la tuta domo [20]; flanka ĉambro [21]; ŝi malfermis la flankan pordon, kiu kondukis en ŝian propran ĉambron [22]; [Ŝi] el sub la okulvitroj ĵetadis sur la ĵus venintan laboristinon flankajn rigardojn Marta ; oni zorge evitis unuflankan kulpigon de unu partio en la konflikto [23]; 14 EU-registaroj interkonsentis pri unuflankaj sankcioj kontraŭ la 15a membro de EU Monato ; komprenigante la vidpunktojn ambaŭflankajn [24].
- 2. ↝
- (figure) Malĉefa, negrava, akcesora: flankaj detaloj, konsideroj; mallaŭdoj de flankaj personoj (eksteraj, negravaj) havas por ni nur tre malgrandan signifon [25].
17.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 41:15
18. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro I
19. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Fluganta kofro
20. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 41:5
21. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
22. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
23. Monato, Douglas Draper: Neŭtrala
24. Monato, Gramatiko detala kaj tradicia
25. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
18. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro I
19. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Fluganta kofro
20. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 41:5
21. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
22. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
23. Monato, Douglas Draper: Neŭtrala
24. Monato, Gramatiko detala kaj tradicia
25. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
- ĉeĥe:
- boční, postranní, vedlejší (stojící vedle něčeho hlavního)
- france:
- 1. latéral 2. accessoire (adj.), incident (adj., accessoire), secondaire (accessoire)
- germane:
- ~a navo: Seitenschiff ~a ĉambro: Nebenzimmer ~aj personoj: Außenseiter, Außenstehende
- hispane:
- 1. lateral
- hungare:
- 1. oldalsó, mellék- 2. mellékes
- nederlande:
- 1. zij- 2. bijkomstig
- pole:
- 1. boczny, uboczny 2. poboczny, postronny
- ruse:
- 1. боковой 2. побочный
- slovake:
- bočný
flankaĵo ↝
- 1.
-
Flanka parto:
la flankaĵoj (aloj) de kastelo; kastelo [...] kun granda partero antaŭ orienta flankaĵo [26];
flankaĵo (distanco inter la signobildo kaj la flanka rando de la prestipo […] ambaŭflanke de la signobildo, por ke ĝi ne tuŝu siajn najbarojn en kompostita linio [27].
- 2. ↝
- Akcesora, malgrava afero: tio estas nur flankaĵo en la diskuto; flankaĵoj [de drumo] estas ĉiuj servaj elementoj kiel pedalfrapilo, cimbalaj starigiloj kaj la diversaj teniloj [28].
- france:
- 1. aile (d'un bâtiment) 2. à-côté, digression, parenthèse, chose accessoire, chose secondaire
- hungare:
- 1. oldalrész, oldalsó szárny 2. mellékes dolog
- nederlande:
- 1. zijvleugel (v.gebouw) 2. bijkomstigheid
- pole:
- 1. flanki 2. błahostka
- ruse:
- 1. крыло (здания) 2. второстепенная деталь
flanke
- 1.
- Sur sia propra flanko: flanke kuŝi; flanke porti saketon; miaflanke.
- 2.
- Aparte de iu konkreta objekto, neapude: mi flanke sidis, mi ne aŭdis, nek vidis PrV .
- 3.
- Aparte, ekstere de la afero: se geedzoj sin batas, fremdulo restu flankePrV ; sin teni flanke (de io) EE , Homaranismo ; lasi flanke (ne enkalkuli, ne priatenti, preteratenti, nezorgi); lasante tute flanke la demandon [...] (vd ignori) EE .
- ĉeĥe:
- po mojí straně
- france:
- à côté, de côté, sur le côté mia~e: de mon côté, de ma part
- germane:
- seitlich, auf der Seite, beiseite
- hungare:
- mia~e: részemről 1. oldalán, részén (oldalán) 2. oldalt 3. kívül, távol (vmitől)
- nederlande:
- mia~e: wat mij betreft 1. zijdelings 2. aan de zijkant 3. afzijdig
- pole:
- mia~e: z mojej strony 1. na boku, z boku, po boku, przy boku 2. z boku, na stronie 3. z boku
- ruse:
- 1. на боку, сбоку 2. в стороне 3. в стороне, побоку
- slovake:
- po mojej strane
flanken
-
Al la flanko, eksteren, malapuden:
flanken, sinjoro!
(foriru, cedu la lokon)
[29];
flanken meti;
la pordotuko estis tirata flanken kaj junulo de ĉirkaŭe dek
jaroj paŝis internen
[30];
flanken paroli (alparoli personon ne estantan sur la scenejo).
29.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 28
30. M. Ende, trad. W. Diestel: La Senĉesa Rakonto, 1997
30. M. Ende, trad. W. Diestel: La Senĉesa Rakonto, 1997
- ĉeĥe:
- na bok, stranou
- france:
- à côté, de côté, sur le côté
- germane:
- zur Seite
- hungare:
- félre, oldalra
- nederlande:
- opzij
- pole:
- na bok, na stronę
- ruse:
- в сторону
- slovake:
- nabok
flankalflanke ↝
- Starante tre proksime kaj rigardante al sama (aŭ eventuale inversa) direkto: eĉ gemortintoj kuŝas en la lito flankalflanke [31].
31.
-, [trad. D. Harlow]:
La Eskimino, [1997?]
- ĉeĥe:
- po mojí straně
- france:
- côte à côte
- slovake:
- po mojej strane
flankalflanke kun
flanke de ↝
(prepoziciaĵo)
- 1. ↝
- Apud, ĉe la flanko de iu aŭ io: flanke de la faraonoj kaj ofte super ili estis la pastroj [33]; stari flanke de la estro; sidi flanke de la fenestro; nordflanke de la somerejo [34].
- 2. ↝
-
De4:
por eviti persekutojn flanke de la registaro;
tio postulas ĝeneralan akcepton flanke de la publiko;
la komunumo [...] malakceptis la premon flanke de
eksterlandaj ortodoksaj grupoj
[35].
fare de, far
- 3.
- Aldone al io, krom io: flanke de tiu fabriko oni fondis filion; flanke de tio, oni devas ankaŭ diri, ke...
- ĉeĥe:
- bočně, po boku, stranou
- france:
- à côté de, du côté de, de la part de 1. à côté de, aux côtés de 2. de (complément d'agent), par (complément d'agent)
- germane:
- 1. seitlich von 2. seitens 3. außerdem
- hungare:
- 1. mellett, oldalán 2. részéről 3. vmin kívül (ráadásul), mellette (ráadásul)
- nederlande:
- 1. naast 2. vanwege 3. bovendien
- pole:
- oprócz 1. z boku, przy boku, obok 2. ze strony (kogoś, czegoś)
- ruse:
- 1. сбоку от
- slovake:
- po boku, pri
flanki
(x)
- Esti ĉe la flanko de iu aŭ io: taĉmento de kavalerio flankis la infanterion; ili ekpaŝis laŭ la ĉefa strato de la vilaĝo, flankita de duobla vico da nigraj domoj [36]; Ho, vojet', tiutempe vi estis / flankita de junkoj kaj de trifoli' [37].
36.
S. Rodin:
Dimanĉo antaŭ Kristnasko, Nica Literatura Revuo, 5/3, p. 105a-108a
37. G. Coria Penaloza, trad. H. Nuñez Regueiro: Ho, vojeto, en: Vikikantaro, 2010
37. G. Coria Penaloza, trad. H. Nuñez Regueiro: Ho, vojeto, en: Vikikantaro, 2010
- ĉeĥe:
- chránit křídla
- france:
- flanquer (se tenir à ĉoté)
- germane:
- flankieren
- hungare:
- mellette van, csatlakozik (mellette van)
- nederlande:
- flankeren
- pole:
- oskrzydlać, oflankowywać
- ruse:
- фланкировать, располагаться по бокам
- slovake:
- chrániť krídla
forflankiĝi, flankiĝi, flankeniĝi ↝
(ntr)
deflankiĝi
- 1.
- Dekliniĝi de iu loko, vojo; devojiĝi: fine ĝi devis forflankiĝi de la vojo [38]; flankiĝu for de la vojo, dekliniĝu de la irejo, forigu de antaŭ ni la Sanktulon de Izrael. [39]; la kun ŝi renkontiĝantaj kaj de ŝi dispuŝataj pasantoj komence rigardis ŝin kun miro aŭ timo, eĉ forflankiĝis antaŭ ŝi, supozante, ke ŝi estas frenezulino aŭ ke ŝi havas ian urĝegan bezonon rapidi Marta ; la kurtenoj flankeniĝas, aŭ almenaŭ ekŝvebas [40].
- 2.
- (figure) Dekliniĝi de iu devo, temo; ekstertemiĝi: mi flankiĝadis de tiuj ĉi reguloj nur tie, kie tion ĉi postulis apartaj cirkonstancoj [41].

38.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Kuristoj
39. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 30:11
40. B. E. Höijer, trad. F. Szilágyi: Ankoraŭ iom da hela tempo, en: Vespera ruĝo anoncas ventegon, 2001
41. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, El la unua libro de la lingvo Esperanto
39. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 30:11
40. B. E. Höijer, trad. F. Szilágyi: Ankoraŭ iom da hela tempo, en: Vespera ruĝo anoncas ventegon, 2001
41. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, El la unua libro de la lingvo Esperanto
- france:
- dévier (intr.), s'écarter (du chemin, de son devoir), s'égarer (changer de sujet)
- germane:
- abweichen
- hungare:
- elkalandozik (témától) 1. letér, eltávolodik
- nederlande:
- afwijken
- pole:
- zbaczać
- ruse:
- отклониться, отклоняться, уклониться, уклоняться
aliflanke ↝
-
Atente al alia aspekto de priparolata afero,
ol antaŭe menciitaj:
unuflanke la loĝantoj [...] ĉiutage trinkas
meznombre nur dek
mililitrojn da bovina lakto, aliflanke entreprenoj de laktaj
manĝaĵoj
kaj laktejoj plendas ke ilia vendado estas tre malfacila
[42].
unuflanke
42.
Monato, Mu Binghua: Lakto ne
ŝatata
- angle:
- on the other hand
- beloruse:
- з другога боку
- bulgare:
- от друга страна
- ĉeĥe:
- na druhé straně
- finne:
- toisella puolen, toisaalta
- france:
- d'autre part, d'un autre côté
- germane:
- andererseits
- hebree:
- מצד שני
- indonezie:
- di sisi lain
- katalune:
- per altra banda
- nederlande:
- anderzijds
- pole:
- z drugiej strony, z innej strony
- portugale:
- por outro lado
- ruse:
- с другой стороны
- slovake:
- na druhej strane (metaforicky), na druhej strane
ambaŭflanka
- Rilata la du flankoj: la ambaŭflankaj kolonoj havis unu mezuron [43].
43.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 40:10
- angle:
- bilateral
- france:
- bilatéral
- indonezie:
- bilateral
deflankiĝi ↝
- (evitinde)
Forflankiĝi:
deflankiĝa respondo, demando;
niaj paŝoj ne deflankiĝis de Via vojo
[44];
nia vojo estas klara kaj rekta kaj ni de ĝi neniam deflankiĝas
[45].
Rim.: Kvankam Zamenhofa, tiu senco estas nelogika kaj tial evitinda: ne temas pri movo deflanka, temas pri movo flanken.
44.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 44:18
45. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
45. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
- france:
- dévier (intr.), s'écarter (du chemin, de son devoir), s'égarer (changer de sujet)
- germane:
- abweichen
- hebree:
- לסטות
- hungare:
- elkalandozik (témától)
- nederlande:
- afwijken
- pole:
- zbaczać
- ruse:
- уклониться, уклоняться
disflankiĝi
(ntr)
- Dividiĝi, disiĝi: disflankiĝis la akvo de Jordan antaŭ la kesto de interligo de la Eternulo [46]; post kelkaj minutoj la peza velura kurteno malrapide disflankiĝis [47].
46.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Josuo 4:7
47. N. Ostrovskij, trad. S. Cins: Kiel ŝtalo estis hardata, 1997
47. N. Ostrovskij, trad. S. Cins: Kiel ŝtalo estis hardata, 1997
- france:
- se disperser, s'écarter
- hungare:
- szétválik
- pole:
- rozchodzić się na boki, rozstępować się
dorsflanko, dorsa flanko ↝
- ĉeĥe:
- rub (mince| medaile)
- france:
- dos (d'un objet), revers (d'un objet)
- pole:
- plecy, tył, odwrót (odwrotna strona), rewers
- slovake:
- dorsum
patrinflanka
patroflanka
Apartenanta al la patro-devena familio: la patroflanka avo de Hang diris, ke la infanoj kiujn Hang vidis estis liaj infanoj [51].
51.
Nguyen Xuan Thu:
Rakonto pri vjetnama telepatiulo, 2010-05-06
- france:
- du côté paternel
siaflanke ↝
52.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 56:11
- france:
- de son côté
unuflanka
- Rilata al nur unu flanko: Cetere la konversacio ne estis unuflanka [53].
53.
S. Engholm: Homoj
sur la tero, 1932
- angle:
- unilateral
- ĉeĥe:
- jednosměrný, jednostranný
- france:
- unilatéral
- slovake:
- jednostranný
unuflanke ↝
administraj notoj
pri
~i:
PIV1 opinias ĝin transitiva. Estus interese trovi, se ili ekzistas, ekz-ojn de uzo kun nerekta komplemento (ekz-e: la turo flankas al/ĉe la domo). Laŭdevene oni atendus, ke la verbo estus netransitiva, sed plejofte ĝi uziĝas absolute aŭ kun rekta komplemento. Cetere la ekz-on ~ita estus malfacile pravigi, se la verbo estas netransitiva (sed PAG opinias alie). [MB]pri dis~iĝi:
Ne plu en PIV1. [MB]unu~e: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.