*nask/i

*naski

(tr)
1.
Produkti idon p.p. ino: jen vi estas graveda, kaj vi naskos filon [1]; la virino naskis infanon [2]; Adam ekkonis Evan, sian edzinon, kaj ŝi gravediĝis, kaj ŝi naskis Kainon [3]; Georgo Vaŝingtono estis naskita la dudek duan Februaron de l' jaro mil sepcent tridek dua DL ; li estas nobele naskita; ĉe vulpoj ĉiam naskiĝas nur vulpoj PrV ; ili estas naskitaj malamikoj [4]; (figure) malvive naskita projekto, decido, esprimo; ŝi estas en la kvara monato de naskonteco DL . VD:akuŝi.
2.
(figure) Estigi, kaŭzi, okazigi: konfido naskas konfidon PrV ; barbo elkreskis, sed saĝon ne naskis PrV ; feliĉo leĝon ne obeas, subite naskiĝas, subite pereas PrV ; tio naskis ĝojon, admiron, suspekton, grandan scivolon, malpacon; tiu unua sukceso naskis multajn esperojn. VD:krei, semi, veki
3.
MAT[5](fakula ĵargono, p.p. pri du aroj) Diri, ke aro `bb A` naskas aron `bb B` signifas, ke aro `bb B` inkluzivas `bb A` kaj ĉiujn rezultojn de iuj operacioj inter elementoj de `bb B`, sed nenion pli. Oni nomas aron `bb A` la naskanta aro, ĝiajn elementojn la naskantoj, kaj aron `bb B` la naskita aro: la idealo naskita en ringo per naskanta aro `{a,b}` estas aro de ĉiuj elementoj `p xx a+q xx b`; en modulovektora spaco, la subaro naskita de `bb A` estas la subaro de ĉiuj linearaj kombinaĵoj el elementoj de `bb A`; por naski `n`-dimensian vektoran spacon, sufiĉas `n` naskantoj. SIN:generi.
Rim.: La indikita fonto uzas la terminon en geometria kunteksto (punkto naskas linion, linio naskas surfacon), kiu supozigas „movon“ de la koncerna objekto.
angle:
 to bear, to give birth 3. generate, span
beloruse:
 нараджаць, параджаць, утвараць
bretone:
 genel
ĉeĥe:
 plodit, porodit, povít, rodit, tvořit, vytvářet, vzbudit
france:
 engendrer (enfanter), enfanter, susciter, mettre au monde 3. engendrer (math.), générer, sous-tendre
germane:
en la kvara monato de ~onteco: im vierten Monat schwanger. 1. gebären 2. hervorbringen 3. erzeugen, bestimmen, aufspannen
hispane:
 parir, dar a luz
hungare:
1. szül konfido ~as konfidon: a bizalom bizalmat szül. 2. szül, kelt 3. generál, alkot
nederlande:
1. baren 2. teweegbrengen
pole:
 rodzić 1. rodzić 3. generować
portugale:
1. dar à luz, parir, gerar 2. gerar, criar
rumane:
 naşte 1. naşte 3. genera
ruse:
1. родить 2. породить, произвести на свет 3. порождать, образовать, натягивать
slovake:
 plodiť, porodiť, poviť, rodiť, tvoriť
ukraine:
 родити, народжувати, породжувати, спороджувати, творити, утворювати

nasko

Ago naski, rezulto de la ago: ne estos nasko, nek gravedeco, nek gravediĝo [6]; ŝia naskotago estis ĝuste en la mezo de vintro (vd naskiĝtago) [7]; subita detruo venas sur ilin, kiel naskodoloro al gravedulino [8]; Herodo pro sia naskotago faris vespermanĝon al siaj nobeloj kaj milestroj [9]; la senĉesa rondo de nasko kaj morto [10]; gravediĝo kaj nasko estas danĝeraj por virinoj [11]; antaŭvidita malkresko de la naskokvanto en urboj [12]; en Eŭropo disvastiĝas tiu vidpunkto, ke la patrino povas mem decidi pri la nasko, la hejma nasko kostas malpli por la ŝtato [13].
ĉeĥe:
 porod zvířete, vrh
france:
 naissance
germane:
~otago: Geburtstag. ~odoloro: Geburtsschmerz, Wehen. ~okvanto: Geburtsrate.  Geburt
hispane:
 nacimiento
pole:
 poród
rumane:
 naştere
slovake:
 pôrod zvieraťa, vrh
tibete:
 སྐྱེ་
ukraine:
 пологи

naskantino

Ino, kiu naskas: spasmoj kaj doloroj ilin atakas, ili sin tordas, kiel naskantino [14]; mi aŭdas krion kiel de naskantino, ĝemegadon kiel de virino naskanta la unuan infanon [15]; naskintino de sep infanoj estas senforta [16]. VD:akuŝintino
ĉeĥe:
 rodička
france:
 parturiente
germane:
 Gebärende, Kreißende
hispane:
 parturienta
hungare:
 szülő
nederlande:
 barende vrouw
pole:
 rodząca
rumane:
 dând naştere
ruse:
 роженица
slovake:
 rodička
ukraine:
 породілля, роділля

naskanto

MAT
a)
Elemento de aro, kiu naskas 3 alian aron: la bazaj vektoroj estas naskantoj de la tuta vektora spaco.
b)
PIV1 (de surfaco) Ĉiu el la rektoj, kiuj naskas iujn surfacojn: naskantoj de konuso, cilindro.
Rim.: Oni diras ankaŭ „generanto“PIV1 aŭ „estiganto“ [17].
angle:
1.a generator 1.b generator, generatrix
ĉeĥe:
 generátor, tvořící prvek
france:
1.a générateur (math.) 1.b génératrice (d'une surface réglée)
germane:
1.a Erzeugende 1.b Erzeugende, Mantellinie
hispane:
1.a generador 1.b generador, generatriz
hungare:
1.a generálóelem 1.b alkotó (vonalfelületé)
pole:
1.a generator 1.b tworząca (powierzchni)
rumane:
1.a generator 1.b formare (suprafață)
ruse:
1.a порождающий элемент 1.b образующая
slovake:
 generátor, tvoriaci prvok

naskema

Multe naskanta, tre fruktodona: virinoj en naskema aĝo [18]; la hitleremaj avoj per mono kaj per distinga simbolo „Patrina kruco” honoris naskemajn virinojn [19].
beloruse:
 пладавіты
bretone:
 gouennus, sperius
ĉeĥe:
 plodivý, plodný
france:
 prolifique, très fécond
germane:
 gebärfreudig, fruchtbar
hispane:
 prolífico
hungare:
 termékeny
nederlande:
 vruchtbaar
pole:
 płodna
rumane:
 fertil
ruse:
 плодовитый
slovake:
 plodivý, plodný
ukraine:
 плодовитий, плідний

naskigi

1.
(pri virseksulo) Okazigi la naskon de ido: Jehojada prenis por li du edzinojn, kaj li naskigis filojn kaj filinojn [20]; Abraham naskigis Isaakon [21].
2.
(figure) Naski 2: tiu parolo naskigis novajn pripensojn; sonis mallaŭta kaj agrabla muziko, kiu povis naskigi la plej dolĉajn sonĝojn DL .
angle:
 beget
beloruse:
 параджаць
bretone:
 engehentañ
ĉeĥe:
 plodit, zplodit
france:
 procréer, engendrer (en p. d'un mâle)
germane:
 zeugen, erzeugen
hispane:
 procrear, engendrar
hungare:
1. nemz 2. napvilágra hoz, elindít (átv.)
nederlande:
 verwekken
pole:
 płodzić
rumane:
 procrea
ruse:
 породить
slovake:
 splodiť
ukraine:
 породити, давати початок, творити

*naskiĝi [22]

1.
Esti naskita, veni en la vivon, aperi en la mondon (p.p. ido): naskiĝis mia kara knabo, kiu ĉi tie dormas [23]; tria infano de Zamenhof naskiĝis en 1904 VivZam ; naskiĝa lando VivZam ; [deksesjara], lia tago de naskiĝo ĝuste nun estis festata [24].
2.
(figure) Ekesti, estiĝi, okazi (p.p. io): naskiĝis en li malbona intenco [25]; naskiĝis en li stranga sento [26]; naskiĝis en ŝi fortega deziro foriri, foriri tuj Marta ; en nia tendaro subite naskiĝis tia granda vento, kiu en la daŭro de momento minacis […] al ni [27]; li suferis konstante doloron de kapo […] [tiu] doloro naskiĝis […] ĉar li trinkadis ĉiam grandan kvanton da […] vino en la nokto FK ; kion mi nun skribas, naskiĝis en mia kapo ne nun, sed antaŭ kvardek jaroj VivZam ; pro la politika krizo naskiĝis diversaj malbonaj kutimoj [28]; ili devis batali kontraŭ ĉiam renaskiĝantaj (refojiĝantaj) duboj, malhelpaĵoj; ĉe la naskiĝo de la tago.
22. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Universala Vortaro, nask'iĝ'
23. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝi estis tute sentaŭga
24. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
25. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 37:18
26. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro VII
27. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
28. Monato, Fidilalao Henriel: Restas nur espero
angle:
 be born
beloruse:
 нараджацца, зараджацца
bretone:
 bezañ ganet
france:
 naitre
germane:
 geboren werden 1. geboren werden
hispane:
 nacer
hungare:
1. születik 2. születik, támad (létrejön), keletkezik
nederlande:
1. geboren worden 2. ontstaan
pole:
 urodzić się 1. urodzić się
portugale:
 nascer
rumane:
 se naşte
ruse:
1. родиться 2. зародиться
tibete:
 སྐྱེ་
ukraine:
 народитися

naskito

Ido 2: laŭ la konsilo de mia sinjoro [...] ni forigos ĉiujn virinojn kaj iliajn naskitojn [29]; inter naskitoj de virinoj estas neniu pli granda ol Johano [30]; kia naskinto, tiaj naskitoj PrV .
ĉeĥe:
 dítě, zrozenec
germane:
 Kind, Nachkomme
hispane:
 nacido
nederlande:
 geborene
pole:
 potomek
rumane:
 urmaș
ruse:
 рождённый (сущ.)
slovake:
 dieťa, narodenec
ukraine:
 нащадок, потомок

naskitaroMT

GEN Idaro: grandnombra estas via idaro kaj via naskitaro estas kiel la herbo de la tero [31]; ilian naskitaron Mi mortigos per glavo, neniu el ili forkuros [32].
beloruse:
 патомства
ĉeĥe:
 potomstvo
france:
 progéniture, descendance
germane:
 Nachkommen, Kinder
hispane:
 prole, descendencia, progenie
hungare:
 ivadékok, utódok
nederlande:
 nageslacht
pole:
 potomstwo
rumane:
 posteritate, progenitură
ruse:
 потомство
slovake:
 potomstvo
ukraine:
 нащадки, потомство

denaska, kunnaskita

1.
Ekzistanta jam de la naskiĝo: denaska surdeco; lia denaskiĝa bona humoro [33]; mi havas denaskan pasion spiti TermKurs ; la lingva filozofio difinas natura lingvon kiu estiĝas neantaŭpensite, kiel frukto de la kunnaskita lingvokrea kapablo de la homa intelekto [34]; kunnaskita rubeolo, […] prezentas la plej grandan danĝeron por la novnaskitoj [35].
2.
Asimilita jam en la frua infanaĝo de la medio, precipe de la familio: oni uzas tamen „gepatra lingvo“ ankaŭ kiel ĝeneralan esprimon por denaska lingvo, ĉar tian lingvon oni plej ofte lernas de ambaŭ gepatroj PMEG ; mi samopinias kun miaj infanoj, kiuj estas 14- kaj 16-jaraj denaskaj esperantistoj, ke tiu ĉi libreto estas „ĉarma kaj genia” [36].
beloruse:
1. прыроджаны 2. родны
bretone:
 enganet
france:
 inné
germane:
 angeboren
hispane:
 congénito, connatural, de nacimiento, nativo
hungare:
1. született 2. születési
nederlande:
 aangeboren
pole:
 od urodzenia, wrodzony
rumane:
 înnăscut
ruse:
1. врождённый, прирождённый 2. родной, прирождённый
ukraine:
 уроджений, природжений, успадкований

denaskulo

Homo, kiu ion havas, scias, faras de naskotempo aŭ de tre frua aĝo: post tri tagoj mi senprobleme elturniĝis, kaj parolis kvazaŭ denaskulo! [37].
a)
ESP Homo, kiu lernis Esperanton infanaĝe en hejma medio: inter aliaj lingvoj, kiujn mi uzas ĉiutage, Esperanto estas certe plej natura: mi estas patro de du denaskuloj, kiuj nun mem instruas Esperanton [38].
37. HoRo: HoRo 2002 en Salamanca, Hispanio, soc.culture.esperanto, 2002-06-28
38. Monato, Alexander Shlafer
bretone:
 henvroad
france:
 natif (subst.)
germane:
 Muttersprachler 1.a Esperanto-Muttersprachler
hispane:
 nativo (subst.)
hungare:
 született beszélő, vmire született 1.a született eszperantista
nederlande:
 moedertaalspreker, native speaker
pole:
 rodowity
rumane:
 autohton, nativ

*dunaskito [39]

GEN[40] Ĉiu el la du idoj, naskitaj ĉe la sama akuŝo: via dunaskito, malfeliĉa luanto de la bienoj de la kronprinco estas ruinigita [41]; same vi falis en kampoj Rutulaj, Larido kaj Timbro, vi dunaskitoj de Daŭko, kaj tiel similaj, ke ne vin malsimiligis gepatroj [42]; unu el la du dunaskitoj havis laman piedeton [...] kaj tiu alia havis sur la piedo ses fingrojn [43]; kaj analoge: trinaskito, kvarnaskito, kvinnaskito, sesnaskito... SIN:ĝemelo
ĉeĥe:
 dvojče
france:
 jumeau (subst., enfant), besson tri~ito: triplé (enfant). kvar~ito: quadruplé (enfant). kvin~ito: quintuplé (enfant). ses~ito: sextuplé (enfant).
germane:
 Zwilling
hispane:
 gemelo, mellizo
pole:
 bliźniak
rumane:
 geamăn
ruse:
 двойняшка
slovake:
 dvojča
ukraine:
 близнюк

duenaskito, duanaskito

GEN Tiu el la idoj, naskita la dua: mia duanaskito sin difinas por la armprofesio [44]; duenaskito de la branĉo de Piemonto […] fariĝis Domestro de Savojo [45].
44. H. Vallienne: Kastelo de Prelongo, 1907
45. Vikipedio, Savoja dinastio
france:
 puiné (subst.), cadet (subst., puîné)
germane:
 Zweitgeborene, Zweitgeborener
hispane:
 segundogénito
pole:
 drugi urodzony
rumane:
 al doilea născut
ruse:
 второй (сущ., о ребёнке в семье)

frunaskito

MED Infano vivpova, sed naskiĝinta antaŭ la 39a semajno de gravedeco: oni uzas mampumpilon […] se pro iaj kialoj la bebo ne povas suĉi rekte ĉe la mamo (frunaskito, fizika problemo, ktp.) [46].
beloruse:
 заўчасна народжаны
bretone:
 krouadur deuet a-raok e amzer
ĉeĥe:
 předčasně narozený (subst.)
france:
 enfant prématuré, prématuré (subst.)
germane:
 Frühgeborenes
hispane:
 prematuro (bebé o cría)
hungare:
 koraszülött
nederlande:
 prematuurtje
pole:
 wcześniak
rumane:
 naștere prematură, copil prematur
ruse:
 недоносок, недоношенный ребёнок
slovake:
 predčasne narodený
ukraine:
 передчасно народжена дитина, передчасно народжений (ім.)

novnaskito, novenaskito

Infano maksimume kelkajn semajnojn aĝa: la malfermitaj okuloj havis la seriozan rigardon de l' novenaskitoj [47]; patrinknabino, kiu regule alportis al ni ĉiujare novnaskiton, venis je la sesa kaj duono [48].
47. trad. K. Bein: Internacia Krestomatio, Neniam plu!
48. H. Vallienne: Ĉu li?, ĉap. 7a
ĉeĥe:
 neonatus, novorozenec
france:
 nouveau-né, nourrisson, poupon (nouveau-né)
germane:
 Neugeborenes, Baby
hispane:
 neonato
nederlande:
 pasgeborene
pole:
 noworodek
rumane:
 nou-născut
ruse:
 новорожденный (сущ.)
slovake:
 novorodenec

peknaskito

Infano, koncipita okaze de peka rilato: peknaskito ne povas eniri en la komunumon de la Eternulo [49]. Vilhelmo la 1-a (n. 1027; m. 9-an de septembro 1087), konata […] kiel Vilhelmo la Peknaskito [50]. SUB:bastardo
france:
 bâtard (enfant illégitime), enfant illégitime, enfant du péché
germane:
 Bastard (uneheliches Kind), uneheliches Kind
hispane:
 bastardo (hijo ilegítimo), hijo ilegítimo
nederlande:
 bastaard, buitenechtelijk kind, natuurlijk kind, onwettig kind
pole:
 bękart, nieślubne dziecko
rumane:
 bastard, copil natural
ruse:
 ублюдок

Renaskiĝo

HIS Renesanco: ĉu ne diskutis per latinaj vortoj ĉiuj scienculoj kaj kleruloj en Eŭropo dum centjaroj de la brila Renaskiĝo [51].
51. Edmond Privat: Vivo de Zamenhof, ĉapitro 3a, p. 32a
angle:
 renaissance
beloruse:
 адраджэньне, рэнэсанс
bretone:
 Azginivelezh
france:
 Renaissance
germane:
 Renaissance
hispane:
 Renacimiento
hungare:
 reneszánsz
nederlande:
 renaissance
pole:
 Odrodzenie
rumane:
 Renaștere
ruse:
 ренессанс, Возрождение

solenaskito

BIB (p.p. infano, Jesuo) Ununura infano: ĉar Dio tiel amis la mondon, ke Li donis Sian solenaskitan Filon, por ke ĉiu, kiu fidas al li, ne pereu, sed havu eternan vivon [52]; tiu, kiu akceptis la promesojn, ekoferis ja sian solenaskiton [53].
52. La Nova Testamento, S. Johano 3:16
53. La Nova Testamento, Al la Hebreoj 11:17
france:
 enfant unique
germane:
 Einzelkind  eingeborener (Sohn Jesus)
hispane:
 unigénito, hijo único
nederlande:
 eniggeboren kind
pole:
 jedynak
rumane:
 copil unic
ruse:
 единственный ребёнок

unuenaskito, unuanaskito

GEN Tiu el la idoj, naskita la unua: Habel ankaŭ alportis el la unuenaskitoj de siaj ŝafoj kaj el ilia graso [54]; Jakob diris al sia patro: Mi estas Esav, via unuenaskito [55]; kvankam [Ŝimri] ne estis unuenaskito, tamen lia patro faris lin ĉefo [56]; se lia edzino ne rekonis sian sangon en sia unuanaskito, li siavice ne rekonis la sian en la dua [57]; la edzo ne volis akcepti la unuan infanon, do Elizabeto devis sekrete helpi sian unuenaskiton [58].
54. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 4:4
55. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 27:19
56. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Kroniko 26:10
57. H. Vallienne: Kastelo de Prelongo, 1907
58. Monato, Sigmond Júlia: Sep citronsemoj
ĉeĥe:
 prvorozenec
france:
 ainé (subst.), premier-né
germane:
 Erstgeborene, Erstgeborener
hispane:
 primogénito
nederlande:
 eerstgeborene
pole:
 pierworodny
rumane:
 primul născut
ruse:
 первородный (сущ.)
slovake:
 prvorodený

malvive naskitaFK

1.
MED (Pri feto) kiu estas malviva ĉe naskiĝo: ĉar tiuj ĉi provoj estis fonditaj sur la naiva espero, ke la mondo renkontos ilin kun ĝojo [... ili] montriĝis malvive naskita[j]. FK .
Rim.: En frazoj, kie la terminon enkondukas alia formo de „naski“, rekomendindas malkomponi la terminon; ekz-e en la frazo: Sarah poste mortis […] naskante malvive naskitan filon [59] , eblas kombini la du participojn („naskante“ kaj „naskitan“): Sarah poste mortis […] naskante malvivan filon.
2.
(figure) (Pri projekto, afero, decido ktp) Kiu ne estas vivopova, kiu maltaŭgas por realigo: la afero […] montriĝis malvive naskita [60].
59. Vikipedio, Abraham Lincoln (laŭ la stato je 2014-12-22)
60. Zamenhof: El la unua libro de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio, Parto 6a
angle:
 stillborn
ĉeĥe:
 mrtvě porozený
france:
 mort-né
germane:
 tot geboren
hispane:
 mortinato
pole:
 urodzony martwy
rumane:
 născut mort
ruse:
 мертворождённый
slovake:
 mŕtvo narodený

morte naskita [61], mortnaskita

(evitinde) Malvive naskita: neniu el la registoj vere volas kompreni, ke ĝi nun definitive estas mortnaskita [62].
Rim.: Vd ĉe morta la rimarkon pri tio, kial la konfuzo inter „malviva“ kaj „morta“ estas evitinda kaj kontraŭfundamenta.
hispane:
 (expresión errónea, debe ser malvive y no morte)
pole:
 poroniony
rumane:
 avort

administraj notoj

~anto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
fru~ito: Mankas dua fontindiko.
Re~iĝo: Mankas dua fontindiko.