*guvern/i UV

*guverni

(tr)
1.
PED Direkti kaj prizorgi la edukadon de infano, ordinare kunvivante kun ĝi: [ili] guvernas per korespondado: la profesoroj plenumas siajn devojn en la loko de ilia loĝado, kaj unu fojon en jaro ili alveturas en lokon difinitan por ekzamenoj [1]. VD:eduki, mentori, trejni
2.
(arkaismo) Direkti 34: regi oni povas super la lando, guverni oni povas ian provincon [2]; (figure) unu el Liaj fingroj guvernas la maŝinon de la mondoj [3].
1. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
2. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Unua Parto – Leksikologio
3. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
angle:
1. tutor 2. *govern, *rule
beloruse:
1. гадаваць, выхоўваць (чужое дзіця) 2. накіроўваць
ĉeĥe:
1. být vychovatelem, být vychovatelkou, vychovávat
france:
1. éduquer (un enfant)
germane:
1. erziehen, beaufsichtigen 2. *lenken
hispane:
1. educar, instruir
hungare:
1. nevel, házitanítóskodik
japane:
養育する [よういくする], しつける
katalune:
1. educar, instruir
nederlande:
1. opvoeden (thuis)
portugale:
1. tutelar, tutorar, tutorear
ruse:
1. воспитывать (не своего ребёнка)
slovake:
1. byť vychovávateľom, vychovávať deti
ukraine:
1. виховувати (чию-н. дитину)

guvernanto

Homo taskita guverni: li estas sub guvernantoj kaj administrantoj, ĝis la templimo difinita de la patro [4]; amanto de la anglaj romanoj pri guvernantinoj [5].
angle:
tutor, governess
beloruse:
гувэрнёр
ĉine:
教育工作者 [jiàoyùgōngzuòzhě]
germane:
Erzieher, Hauslehrer, Tutor, Aufpasser

guvernantino

Virino taskita guverni: la rolo de onklino, de guvernantino, de patrino, nomu ĝin, kiel vi volas [6]; aŭdante la interparoladon de la franca guvernantino kun la mastrino de la oficejo, ŝi pensis kvarcent spesmiloj kaj permeso havi kun si malgrandan nevinon, aparta ĉambro, servantino, ĉevaloj, longa libertempo Marta !
angle:
governess
beloruse:
гувэрнантка
ĉine:
[mǔ], 姆 [mǔ]
germane:
Erzieherin, Hauslehrerin, Gouvernante, Aufpasserin

guvernisto

PED Homo, kies profesio estas guverni: juna heredinto, edukita de angla guvernisto [7]; la elekto de guvernisto por mia filo estas grava afero [8]; mia tiama guvernisto, bonega kaj pia homo, zorge penis instrui al mi la doktrinojn de la kristana religio [9]; Kandid prenas la disketojn, kuras al la guvernisto, kaj prezentas ilin humile [10]. VD:edukisto, mentoro, pedagogo1
7. Internacia krestomatio, La Miraklo De Purun Bhagat
8. Heinrich August Luyken: Stranga heredaĵo, gutenberg.org
9. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro VIII
10. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro XVII
angle:
tutor, governess
beloruse:
гувэрнёр, гувэрнантка
ĉeĥe:
guvernantka, vychovatelka
ĉine:
訓練員 [xùnliànyuán], 家庭教师 [jiātíngjiàoshī], 家教 [jiājiào]
france:
gouvernante, précepteur
germane:
Privatlehrer, Hauslehrer, Tutor, Aufpasser, Erzieher
hispane:
preceptor, instructor
hungare:
nevelő(nő) (házitanító), házitanító
japane:
家庭教師 [かていきょうし], 養育係 [よういくかかり]
katalune:
preceptor, institutor
nederlande:
gouvernante
ruse:
гувернёр, гувернантка
slovake:
vychovávateľka
ukraine:
ґувернер

guvernistino

PED Virino, kies profesio estas guverni: la apuda ĉambro […] estis aliformigita en infanejon, en ĝi devis loĝi la guvernistino kun la du infanoj [11]; mia guvernistino donacis al mi ĉi tiun taglibron, por ke mi enskribu ĉiujn okazontajn specialecojn de mia vivo [12]; miaj filinoj havis francajn guvernistinojn kaj havas nun kiel kunvivantinon altkulturitan, anglan sinjorinon, filinon de altgrada oficiro de nobela deveno [13].
angle:
governess
beloruse:
гувэрнантка
ĉeĥe:
guvernantka, vychovatelka
ĉine:
[mǔ], 姆 [mǔ]
germane:
Privatlehrerin, Hauslehrerin, Gouvernante, Aufpasserin, Erzieherin
ruse:
гувернантка
slovake:
vychovávateľka
ukraine:
ґувернантка

administraj notoj