*instrukci/o PV

instrukcii

Klarigi al iu, kiel li agu: „ekstaru“, ŝi instrukciis [1]; leŭtenanto Remon instrukciis Janon akompani la infanojn al la kaŝejo [2]; la registaro […] instrukciis al la lernejaj aŭtoritatoj ĉiel ebligi la – fakultativan – instruadon de Esperanto [3]; abundaj klarigoj instrukcias, kiel utiligi la vortaron kaj kiel kompreni ĝiajn tre sintezajn, sed ekstreme klarajn signojn [4]; Toro metis la felojn de la kaproj ĉe la alia flanko de la fajro kaj instrukciis al la bienulo kaj liaj domanoj, ke ili ĵetu la ostojn sur la felojn [5]; VD:preskribi
1. Johán Balano: Ĉu ŝi mortu tra-fike?, 3
2. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 2
3. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
4. Monato, Carlo Minnaja: Longe atendata ĉefverko, 2004
5. S. Sturluson, trad. B. Ragnarsson: La Edda de Snorri Sturluson, 2008
beloruse:
інструктаваць, даваць указаньні
ĉeĥe:
dát instrukci, instruovat
ĉine:
点拨 [diǎnbō], 悉数 [xīshǔ]
france:
donner des ordres, expliquer (comment faire...)
hispane:
dar órdenes, explicar (cómo...)
japane:
指令を与える [しれいをあたえる], 訓令を発する [くんれいをはっする]
slovake:
dať inštrukciu, inštruovať
tibete:
སློབ་
ukraine:
інструктувати, наставляти, напучувати

*instrukcio

1.
Klarigo pri laŭcela konduto aŭ uzmaniero, kutime en formo de teksto: ĉiuj vivantoj, ĉu animaloj, plantoj, fungoj, bakterioj, eĉ protobakterioj, portas la instrukciojn de sia vivo en la genoj [6].
a)
Tuto da ordonoj kaj klarigoj donitaj de superulo al subulo pri agmaniero aŭ konduko de afero: doni al ambasadoro sekretan instrukcion; li ricevis precizajn instrukciojn kaj detalojn pri la loko, kie tiuj paperoj troviĝas [7]; laŭ la ordono de la Eternulo ili restadis tendare, kaj laŭ la ordono de la Eternulo ili elmoviĝadis, ili plenumadis la instrukcion de la Eternulo, konforme al tio, kiel la Eternulo ordonis per Moseo [8]; ofica instrukcio (priskribo de devoj kaj agmaniero por oficisto plenumanta koncernan oficon); mi ĵus ricevis telegramon de nia oficejo, kun instrukcioj, ke mi tuj iru al Stokholmo por intervjui nian agenton [9]; la advokato venis […] por ricevi instrukciojn pri starigo de polica serĉado [10].
b)
Klarigoj kiel uzi aŭ apliki varon, aparaton, rimedon ktp, donitaj de kompetenta aŭ responsa persono aŭ instanco (plej ofte, de la aŭtoro, fabrikinto ktp): zorge sekvu la instrukcion presitan sur la skatolo; la instrukcioj delikate instruis kiel trempi ilin kaj […] kuŝigi subumbiliken [11]; la komencaj paĝoj de la verko donas enscenigajn instrukciojn kaj gvidon por la aktoroj [12]; baldaŭ aperos la instrukcio pri la aplikado de tiu nova leĝoPV ; sekvu la verkoj, kun la aŭtora uz-instrukcio „Bonan legadon!“ [13]; kiu antaŭe legis la instal-instrukcion, ne renkontos menciindajn problemojn [14].
Rim.: En iuj lingvoj oni preferas uzi tiun vorton plurnombre, eĉ se temas pri unu dokumento; la kutima maniero en Esperanto estas uzi ununombron en similaj okazoj – kp „pantalono“ aŭ „tondilo“, por kiuj multaj nacilingvoj simile havas nur plurnombran formon.
VD:direkto2, direktivo, konsilo
2.
KOMP Komando3.a (maŝina).
angle:
1.a instructions 1.b directions
beloruse:
ofica ~o: службовая інструкцыя. 1. інструкцыя, указаньне 2. каманда
ĉeĥe:
instrukce, nařízení, návod, pokyn, poučení, předpis, směrnice
france:
1.a directives, instructions 1.b consignes (directives), mode d'emploi
germane:
1.b Anleitung, Instruktion, Anweisung
hispane:
1.a directivas, instrucciones ofica ~o: descripción del trabajo. 1.b consignas (directivas), modo de empleo 1. instrucciones 2. comando
hungare:
1. utasítás, instrukció 2. utasítás, parancs
japane:
指令 [しれい], 指示 [しじ], 訓令 [くんれい], 命令 [めいれい]
nederlande:
1.a instructie 1.b gebruiksaanwijzing 2. opdracht
pole:
1. *polecenie
portugale:
1. instruções 2. comando (computação)
ruse:
ofica ~o: должностная инструкция. 1. *инструкция, руководство, наставление
slovake:
inštrukcia, nariadenie, návod, pokyn, predpis, predpis, smernica
ukraine:
інструкція, настанова, напучування, порадник, інструкція, команда

instrukciiĝi

(ntr)
Ekkoni, akcepti instrukcion: mi devas iri la ĉefsidejon de l' Revolucia Partio por instrukciiĝi [15].
15. Chun-Chan Yeh, trad. W. Auld: Montara Vilaĝo, 1984
beloruse:
інструктавацца, атрымліваць указаньні
france:
recevoir des instructions

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.