miting/o SPV

mitingo

Amasa publika kunveno, celanta esprimi publikan opinion aŭ prezenti postulojn, esprimi aprobon aŭ malaprobon pri socipolitikaj aferoj: mitingo protesta, pacifista, elektokampanja; mitingo de strikantoj, de ekologiismanoj; aranĝi, malfermi mitingon; malpermesi la mitingojn; mi malvarmumis, ŝajne, hieraŭ sub tiu ĉi pluvego, revenante de la mitingo Metrop ; preskaŭ samtempe sur la urboplaco mi trafis mitingon de loka filio de „Rusa movado de Krimeo“ [1]; en mitingo okazigita en Sabadell pri la voĉdonado al Kataluna Parlamento, s-ro Julio Anguita, […] diris: „Estas bone posedi la du lingvojn, la katalunan kaj la kastilian, kaj por la internaciaj rilatoj oni devas uzi tiun belan kaj mirindan lingvon, kiu estas Esperanto“ LOdE . VD:manifestacio
Rim.: La angla vorto „meeting“ estas tre ĝenerala, kaj povas temi pri komerco, religio, amuzo, ktp; iel ĝi internaciiĝis kun ege specifa politika senco.
Rim.: Ne uzu la vorton „mitingo“ anstataŭ „laborkunsido“.
1. JeZo: Krimoj en KrimeoMonato
angle:
political rally, mass meeting
beloruse:
мітынг
ĉeĥe:
mítink, politické shromáždění, tábor lidu
ĉine:
群众集会 [qúnzhòngjíhuì], 群眾集會 [qúnzhòngjíhuì]
france:
meeting politique, rassemblement politique
germane:
Kundgebung, politische Massenversammlung
hispane:
mitin
hungare:
nagygyűlés
itale:
meeting (attenzione: uso parzialm. diverso)
japane:
政治的大衆集会 [せいじてきたいしゅうしゅうかい]
katalune:
míting
perse:
میتینگ
pole:
masówka, mityng, wiec
portugale:
comício, meeting
rumane:
întrunire, miting, întâlnire
ruse:
митинг, сходка
slovake:
míting, zhromaždenie ľudu
ukraine:
мітинґ

administraj notoj