*font/o PV

*fonto

1.
Loko, kie akvo aŭ alia fluaĵo eliras el la tero: fontoj, ŝprucigantaj akvon [1]; ŝi malsupreniris al la fonto kaj ĉerpis [2]; jen mi staras apud la fonto da akvo [3]; [li] staras ĉe la kameloj apud la fonto [4]; venos tamen vento orienta […] kaj tiam elsekiĝos lia fonto [5]; la komenciĝa fonto de la rivero [6]; el la subteraj fontoj fluas varma akvo, iafoje malbonodora kaj abomene sala [7]; fonto de natura gaso PIV1 ; (figure) miaj okuloj estus fonto da larmoj [8]. SUB:gejseroVD:fontano1, puto
2.
La elfluaĵo mem: pura fonto QuV ; malklara fonto [9].
3.
Origino de materia forto: la unua radio de la suno trarompis la nubon, kaj la klara lumfonto kaŭzis la aliformiĝon [10]; trifosfata adenozino estas la precipa fonto de energio en la korpo [11]; renovigeblaj energifontoj (suno, vento, biologia brulaĵo) [12].
4.
(figure) Origino, deveno, kaŭzo: [pro] elsekiĝo de la materialaj fontoj (rimedoj) FK ; instruo de saĝulo estas fonto de vivo [13]; ŝi estis denove forta kaj milda, […] kaj de ŝi venadis nun riĉa fonto de konsolo [14]; eksonis en ŝia rememoro, vortoj […] pri la ĉefa fonto de la amo [15]; la patrino estis senhalta fonto de demandoj [16]; jen kie estas la fonto de la malfeliĉoj [17]; la vitrofarejo estis grava fonto de enspezoj [18]; ĉerpi el komuna fonto de eŭropaj lingvoj VivZam ; la fonto de niaj informoj Lanti ; bovina lakto estas la plej bona fonto por kalcio [19]; homo malsaniĝinta pro variolacio (variolvakcinado) samtempe fariĝis fonto de infekto al aliaj [20] (kp kovejo3).
angle:
1. natural spring 3. source 4. source
beloruse:
крыніца
ĉeĥe:
generátor, pramen, studánka, zdroj
ĉine:
[yuán], 來源 [láiyuán], 資料來源 [zīliàoláiyuán], 泉 [quán], 水源 [shuǐyuán], 泉水 [quánshuǐ], 索尔斯 [suǒěrsī], 泉源 [quányuán], 数据来源 [shùjùláiyuán], 出处 [chūchù]
france:
source, puits (de pétrole), cause (origine), origine (source)
germane:
Quelle
hispane:
fuente 1. manantial
hungare:
forrás
japane:
[いずみ], 水源 [すいげん], 源 [げん], 源泉 [げんせん], 根源 [こんげん]
nederlande:
bron
pole:
źródło
portugale:
1. fonte, nascente, olho-d'água, manancial
ruse:
источник 1. родник, ключ, скважина (нефтяная) ~o de infekto: источник заражения.
slovake:
prameň, zdroj, žriedlo
svede:
källa
ukraine:
джерело, криничка, свердловина (нафтова)

fonti

(ntr)
1.
Eliĝi el fonto, ŝpruci: neniam elfontos lakto el mia mamo SkandalJozef ; oni vidas altan akvofalon, kiu fontas el glaĉero [21].
2.
(figure) Deveni de: ĉu ŝia afablo fontas el ĝentilo, aŭ ĉu ŝi favoras min pro korinklino KrM ; la hebrea estas la pralingvo, el kiu fontis ĉiuj postaj lingvoj Ret ; rimarkindaj estas la lingvaj eseoj kaj studoj, kiuj fontas de la Budapeŝta Skolo EeP ; agresemo, kiu fontis el malkontento pro la ĝenerala stato EeP ; el tiu banala gesto fontis gravaj konsekvencoj ChV .
21. Monato, Werner Schad: Tondrulo montego de la Andoj, 2003/12, p. 18
angle:
1. flow out of, spring out of 2. source from, come out of
beloruse:
1. выцякаць, біць (пра ваду з крыніцы) 2. паходзіць
ĉeĥe:
pramenit, prýštit
ĉine:
发源于 [fāyuányú], 起于 [qǐyú], 來源於 [láiyuányú], 弹起来 [dànqǐlai], 发源 [fāyuán], 崛起 [juéqǐ], 腾 [téng], 源于 [yuányú]
france:
sourdre, surgir (sourdre), jaillir (sourdre), découler, prendre sa source, provenir
germane:
entspringen 1. quellen 2. hervorgehen
hungare:
ered
japane:
涌き出る [わきでる], 源を発する [げんをはっする]
nederlande:
1. ontspringen 2. ontspruiten
ruse:
проистекать
slovake:
prameniť
ukraine:
бити (про джерело), виходити, з’являтися, струменіти

varmfonto, varmofonto

GEOL Fonto kiu nature provizas varman akvon: tie, en rojo, ŝprucas varmfontoj, kie nun kamparanoj kaj maloftaj piedirantaj turistoj ĝuante banas sin [22]; la vivaĵoj en japanaj varmfontoj estas jam pli-malpli detale esploritaj de multaj biologoj [23].
22. Monato, Werner Schad: Tondrulo montego de la Andoj, 2003/12, p. 18
23. Ŝ. Hori: La Volvotigo de Amikeco, 1965
angle:
hot spring
beloruse:
гарачая крыніца, тэрмальная крыніца
ĉine:
公共浴室 [gōnggòngyùshì], 公共浴室 [gōnggòngyùshì]
france:
source thermale
germane:
Thermalquelle

administraj notoj

pri ~o 3.:
      Trovi pli klarajn ekz-ojn por kontrastigi "~o de lumo"
      kaj "lum~o". [MB]