*radik/o

*radiko

1.
BOT Malsupren kreskanta parto de vegetaĵo, tute sen folioj, kaj servanta por fiksado kaj nutrado de la tigo: la radiko de genisto [1]; ĝia radiko maljuniĝis en la tero, kaj ĝia trunko mortas [2]; jam la hakilo kuŝas ĉe la radiko de la arbo [3]; la arbo en la mezo de sia trunko estis krevinta de la radiko ĝis la supro Fab3 ; (figure) miloj da radikoj kaj radiketoj subtenas nian arbon [4]. pivotradiko (dika, vertikala, kun malmultaj branĉetoj). SUB:beto, tubero, bulbo, rizomo.
2.
Parto de organo, per kiu ĝi estas fiksita en alia: radikoj de la dentoj, ungoj; braceleto estas [portata] plej ofte je la manradiko kaj ĉirkaŭas ĝin [5]; varma ŝvito perliĝis el la radiko de liaj haroj KPr .
3.
(figure) Esenca fundamento, kerna principo: la radiko de virtuloj donas forton [6]; la amo al mono estas radiko de ĉia malbono [7]; maldiligenteco estas la radiko de ĉia malbono [8]; la malamo havis tiel profundajn radikojn en la koroj, ke la princo ĉe la sola vido de la asiriaj soldatoj kaptis la glavon [9]; lernado havas maldolĉan radikon, sed bonan efikon PrV ; kuracistoj […] eniras al la kerno kaj radiko de problemo kaj tiel fine kuracas malsanojn [10]. SIN:fonto, ĝermo, kaŭzo
4.
GRA Primitiva vorto, de kiu oni derivas aliajn vortojn per almetado de aliaj radikoj aŭ afiksoj: la radiko „ekstr“ [11]; verba radiko [12]; diversaj vortoj de unu radiko FK ; la vortaro devas esti farita el radikoj Sanskritaj DL ; ESP nia U.V. enhavas 3 mil radikojnB ; ESP la fina sumo de la Fundamentaj kaj Oficialaj Radikoj estas do: 2 768 + 2 185 = 4 953 AdE (je la 9OA); ESP en Esperanto, por formi vortojn kunmetitajn oni prenas ordinare la purajn radikojn, sed, se la bonsoneco aŭ la klareco postulas, oni povas ankaŭ preni la tutan vorton kune kun ĝia gramatika finaĵo, ekz-e skribtablo aŭ skribotablo F .
5.
GRA(evitinde) Radikalo.
6.
MAT
a)
PIV2 (de polinomo) Nuliganto de la responda polinoma funkcio. VD:obleco.
b)
[13] (de ekvacio) Solvo de ĝi: la ekvacio `x^2+1=0` ne havas reelan radikon.
c)
[14] (de reelo `x` per entjero `n`) Ĝia n-a radiko: radikon oni ofte signas per la radiksigno.
d)
KompLeks (en orientita grafeo) Tia vertico, ke ekzistas vojo ĝin liganta al ajna alia vertico de la grafeo.
afrikanse:
wortel
albane:
rrënjë
amhare:
ሥር
angle:
6.a null (of a polynom), zero (of a polynom) 6.b root (of an equation), solution (of an equation) 6.c root (of a number) 6.d root (in a graph)
arabe:
الجذر
armene:
արմատ
beloruse:
корань
bengale:
রুট
birme:
အမြစ်
ĉeĥe:
kořen (míšního nervu, okruží), radix
dane:
rod
eŭske:
erroa
filipine:
ugat
france:
6.a racine (d'un polynôme), zéro (d'un polynôme) 6.b racine (d'une équation), solution (d'une équation) 6.c racine (d'un nombre) 6.d racine (dans un graphe)
galege:
raíz
germane:
Wurzel pivot~o: Pfahlwurzel (longa), Rübe (dika). man~o: HAndwurzel. 6.a Nullstelle (eines Polynoms), Wurzel (eines Polynoms) 6.b Lösung (einer Gleichung), Wurzel (einer Gleichung) 6.c Wurzel (aus einer Zahl) 6.d Wurzel (in einem Graph)
guĝarate:
રુટ
haitie:
rasin
haŭse:
tushen
hinde:
जड़
hispane:
raíz
hungare:
1. gyökér 2. gyök, gyökér, tő man~o: kéztő. 3. gyökér 4. abszolút szótő, szógyök 6.a gyök (polinómé) 6.b gyök (egyenleté), megoldás (egyenleté) 6.c gyök (számé) 6.d gyökér (gráfban)
igbe:
mgbọrọgwụ
indonezie:
akar
irlande:
fréimhe
islande:
rót
japane:
ルート
jave:
oyod
jide:
וואָרצל
kanare:
ಮೂಲ
kartvele:
ძირეული
kazaĥe:
түбір
kimre:
gwraidd
kirgize:
тамыр
kmere:
ជា
koree:
루트
korsike:
ràdica
kose:
ingcambu
kroate:
korijen
kurde:
reh
latine:
radix
latve:
sakne
laŭe:
ຮາກ
litove:
šaknis
makedone:
корен
malagase:
faka
malaje:
akar
malajalame:
വേര്
malte:
għerq
maorie:
pakiaka
marate:
मूळ
monge:
paus
mongole:
эх
nederlande:
1. wortel 2. wortel 3. wortel 4. stam (v.woord) 5. stam (v.woord)
nepale:
मूल
njanĝe:
muzu
okcidentfrise:
woartel
panĝabe:
ਰੂਟ
paŝtue:
د ريښي
pole:
6.a pierwiastek (wielomaniu), zero (wielomaniu) 6.b pierwiastek (równania), rozwiązanie (równania) 6.c pierwiastek (z liczby) 6.d korzeń (w grafie)
portugale:
6.d raiz
ruande:
umuzi
ruse:
корень man~o: запястье. 4. корень (слова) 6.a корень (многочлена) 6.b корень (уравнения), решение (уравнения) 6.c корень (числа) 6.d корень (в графе)
samoe:
aʻa
sinde:
پاڙ
sinhale:
මූල
skotgaele:
freumh
slovake:
koreň (riešenie rovnice)
slovene:
koren
somale:
xididka
ŝone:
mudzi
sote:
motso
sunde:
akar
svahile:
mizizi
taĝike:
реша
taje:
ราก
tamile:
ரூட்
tatare:
тамыр
telugue:
రూట్
tibete:
རྩ་བ་
ukraine:
корінь
urdue:
جڑ
uzbeke:
ildiz
vjetname:
gốc
zulue:
impande

radika

1.
Apartenanta al radiko, rilata al radiko: legomoj radikaj, foliaj, trunketaj, floraj kaj fruktaj FK ; LIN de tiaj vortoj ni devas preni nur la radikan formon kaj ĉiujn devenajn formojn uzi nur kun sufikso aŭ finiĝo pure Esperanta [15].
2.
(figure) Kiu koncernas la radikojn mem, do estas profunda, esenca, fundamenta, kerna, drasta, radikala, havas solidan bazon: radika ŝanĝo de metodo; la mondo vole-nevole – havas radikajn komunajn interesojn: […] prospero en unu parteto prosperigas la tuton Ret ; la kuraĝo de Stockard kaj Vilĉjo estis la algluiĝo al profundradikaj principoj [16]; multon mi devis ĉirkaŭhaki, anstataŭigi, korekti kaj radike transformi [17]; la unua ismo estas nur sentimenta, senbaza aspiro, dum la dua, radike ligita al la laborista movado, anticipas la epokon, kiam la proletara mondrevolucio estos faliginta la landlimojn [18].
15. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 4. Vortaroj
16. Jack London, tr. Reto Rossetti: Dio de liaj prapatroj, NLR, 1/4.
17. Zamenhof tr. V. Gernet: Letero al N. Borovko
18. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, Ĉagrene parolis Pacisto...
beloruse:
1. каранёвы 2. карэнны
ĉeĥe:
kořenový, kořený, odmocninový
france:
1. de racine, racinaire 2. radical
germane:
2. fudamental
hungare:
1. gyökér-, gyökeres 2. gyökeres, radikális
japane:
根の [ねの], 根本的な [こんぽんてきな], 根源的な [こんげんてきな], 根生の [ねせいの], 語根の [ごねの]
nederlande:
radicaal
ruse:
1. корневой 2. коренной
slovake:
koreňový, odmocninový
ukraine:
кореневий, корінний

radiki

1.
(ntr)
Havi radikojn en io: la junaj kverkoj ne (ek)radikis PatrojFiloj ; venkis la tendenco plej profunde radikanta: li ridis ChB ; kiel serioza li trovis la mondon, en kiu profunde radikanta inklino estas la eco de ĉiuj homoj BdV ; analiza intelekto […] laŭ mia persona teorio […] radikas en timo: por sin protekti, oni provas kompreni kaj scii, kaj disciplinas sin BonaLingvo ; signo de la socia radikiĝo de Esperanto en la nuntempa mondo estas la fakto, ke […] aperas ankaŭ esperantlingvaj gazetoj EeP . VD:baziĝi, fundamentiĝi
2.
(tr)
MATPIV1 =radikigi
beloruse:
1. караніцца 2. вылічаць корань
ĉeĥe:
kořenit, pramenit, přen. mít původ, zakořeňovat
france:
1. être enraciné
germane:
1. wurzeln, fußen, anwachsen, Wurzeln schlagen 2. die Wurzel ziehen (Math.)
hungare:
1. gyökerezik
indonezie:
mengakarkan 1. berakar
japane:
根をはっている [ねをはっている], 根付いている [ねづいている]
nederlande:
1. wortelen
ruse:
1. корениться
slovake:
koreniť, mať pôvod
ukraine:
коренитися, добувати корінь

radikigi

MAT
(reelon per entjero `n`) Kalkuli ĝian radikon 6.c: `root(3)(8)=2` (legu: ok radikigite per tri estas du, aŭ: la tria radiko de ok estas du); radikigo per `n` estas potencigo per `1//n`; la radikigato (t.e. la nombro, kiun oni radikigas; la kvanto sub la radiksigno). VD:potencigi
Rim.: Ŝajnas, ke la kialoj por preferi „potencigi“ al „potenci“ aplikiĝas ankaŭ por la mala operacio. Cetere „igi radiko“ estas pli klara metaforo ol „agi radike“. Ni do proponas „radikigi“, subtenate de la formo „radikigo“ trovebla en [19], dum MatVort kaj [20] preferas „radiki“.
angle:
take the root ~igato: radicand.
beloruse:
вылічаць корань
ĉeĥe:
odmocnit, odmocňovat
france:
extraire la racine (de) ~igato: radicande.
germane:
radizieren, wurzelziehen ~igato: Radikand.
hungare:
gyökösít, gyököt von ~igato: gyökalap.
indonezie:
mengakarkan
nederlande:
worteltrekken
pole:
wyznaczać pierwiastek, pierwiastkować ~igato: wyrażenie podpierwiastkowe.
ruse:
извлечь корень ~igato: подкоренное выражение.
slovake:
odmocňovať

radikaro

1.
BOT La tuto de la radikoj de vegetaĵo: fibreca radikaro (kun multaj nedikaj branĉantaj radikoj); [la] mikorizo [de fungoj] etendiĝas pli vaste ol la radikaro de planto [21].
2.
LIN Vortaro, kolekto de radikoj: riĉa vortarego disflorus el malgranda radikaro VivZam ; la evoluo de Esperanto precipe manifestiĝis en la plimultiĝo de la radikaro Ret ; pro la internacieco de la radikoj, la latinidaj popoloj konas eble ĝis 80% de la radikaro sen lerni Esperanton EeP .
beloruse:
1. каранёвая сыстэма 2. сукупнасьць каранёў
ĉeĥe:
1. kořenová soustava, kořání
germane:
1. Wurzelsystem
hungare:
1. gyökérzet
japane:
[こん]
nederlande:
1. wortelsysteem
ruse:
1. корневая система
slovake:
1. koreňová sústava
ukraine:
коренева система, система коренів

radikilo

angle:
root sign, radical sign
beloruse:
знак кораня, радыкал
ĉeĥe:
odmocnítko
france:
radical (signe math.)
germane:
Wurzelzeichen
hungare:
gyökjel
pole:
pierwiastek, znak pierwiastka
ruse:
знак корня, радикал
slovake:
znamienko odmocnenia
ukraine:
радикал, символ кореня квадратного

elradiki PV

(evitinde) Elradikigi: [pro la] ventego […] plej maljunegaj arboj elradikiĝis kaj disbatiĝis [23]; ili elradikis ĉiujn arbetojn, kaj disĵetis ilin renverse Rob ; mi vidis ilin riti kaj […] ĵeti en la akvon manplenojn elradikitajn el la viskoza vegetaĵaro Sol ; edukaj misioj […] destinitaj al elradikado de la analfabetismo [24].
23. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo
24. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007, La „bolivara“ Venezuelo ― Partopreniga demokratio
ĉeĥe:
odmocnit, odmocňovat
germane:
entwurzeln, mit der Wurzel ausreißen
slovake:
odmocniť

elradikigi

1.
Eltiri el tero vegetaĵon kune kun ĝiaj radikoj: kolektante la lolon, vi ne elradikigu ankaŭ la tritikon [25]; oni falĉas kaj elradikigas skirpojn kaj fragmitojn [26].
2.
(figure) Tute detrui, plene ekstermi: elradikigi el la urbo […] ĉiujn krimulojn [27]; [tiu] fajro […] mian tutan akiritaĵon ĝi elradikigus [28]; la celo de ilia militiro estis, elradikigi la idolkulton de la Ĥamidoj Iŝtar . VD:likvidi, neniigi1
beloruse:
выкараняць
ĉeĥe:
vykořenit, vytrhnout s kořenem, vyvrátit
france:
1. extirper 2. éradiquer
germane:
1. entwurzeln, mit der Wurzel ausreißen 2. ausrotten, eradizieren
hungare:
1. gyökerestül kihúz, gyökerestül kitép 2. gyökerestül kiirt
japane:
根から抜く [ねからぬく], 根こそぎにする [ねこそぎにする], 根絶する [こんぜつする]
nederlande:
uitroeien
ruse:
искоренить
slovake:
vykoreniť

enradiki PV

(evitinde) (arkaismo) Enradikigi: forte enradikita kutimo RdE ; la malfido al Irano restas enradikita [29].
29. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016, Senprecedenca koalicio, malfortaj ĉeneroj
germane:
wurzeln

enradikigi

1.
Fiksi vegetaĵon en tero per ĝiaj radikoj por ke ĝi plue kresku: la antaŭaj okupantoj estis postlasintaj […] hederon enradikigitan en malnova arbostumpo [30]. SIN:planti
2.
(figure) Firme kaj daŭre fiksi: fido en viaj koroj […] enradikigite kaj bazite en amo [31]; la hereda principo estas tre profunde enradikigita en la popolo Iŝtar ; la militista rigoro […] enradikigis al li la konvinkon, ke ĉiu ordono […] devas esti plenumita QuV ; tiu tiko estis profunde enradikigita en lia cerbo, ĉar neniam li povis sin liberigi el tiu manio ChL . VD:ankri, familiarigi, kutimigi, tradicii
30. Anna Löwenstein: La ŝtona urbo
31. La Nova Testamento, Efesanoj 3:17
beloruse:
укараняць
ĉeĥe:
upevnit, usadit, zakořenit
france:
enraciner
germane:
verwurzeln 2. verankern
hungare:
meggyökereztet, elültet
japane:
根植えする [ねうえする], 根付かせる [ねづかせる]
nederlande:
wortel doen schieten
ruse:
укоренить
slovake:
zakoreniť, zapustiť korene
ukraine:
укорінювати, укоріняти

enradikiĝi

1.
Fiksiĝi en la tero per radikoj: la branĉo enradikiĝis, kaj […] ŝi havis la senton, kvazaŭ tio estas ŝia arbo Fab3 ;
2.
(figure) Firme kaj daŭre fiksiĝi: profunde enradikiĝis la pieco kaj diotimo de la hebreoj RBa ; seriozeco profunde enradikiĝis en ŝia koro kaj menso [32]; amo al la peko jam tro profunde enradikiĝis en ilia animo Iŝtar . VD:fortika, vivpova, daŭra.
beloruse:
укараняцца
france:
2. s'enraciner
germane:
anwachsen, einwachsen
hungare:
gyökeret ereszt, meghonosodik
japane:
根付く [ねづく], 根を張る [ねをはる]
nederlande:
2. wortel schieten
ruse:
укорениться
ukraine:
укорінюватися, укорінятися

senradika

(figure)
Ne fiksita per radikoj; (figure) nefirma, nefortika: la homo […] senradika super tero, radikas malgraŭ ĉio en konscio pri homaj eblecoj [33]; senradika kosmopolito [34]; se Esperanto apartenas al neniu lando […], eksterulo tuj konkludas, ke la lingvo estas socie kaj kulture senradika kaj tial […] nevivipova [35].
beloruse:
без каранёў
germane:
ohne Wurzeln, entwurzelt, nicht verwurzelt
hungare:
gyökértelen
japane:
根のない [ねのない], 根付かない [ねづかない]
ruse:
без корней
ukraine:
без коренів/коріння

n-a radiko

MAT
(de reelo `x`) Tia reelo `r`, ke `r^n=x`: kvadrata, kuba radiko (t.e. 2-a, 3-a); la `n`-an radikon de `x` oni signas per `root(n)(x)` aŭ per `x^(1//n)`.
angle:
n-th root
beloruse:
корань ступені n
ĉeĥe:
n-tá odmocnina, odmocnina n-tého stupně
france:
racine n-ième
germane:
n-te Wurzel
hungare:
n-edik gyök
pole:
pierwiastek n-tego stopnia, n-ty pierwiastek
ruse:
корень степени n
slovake:
n-tá odmocnina

radiksigno

MATMatVort
Signo `sqrt(…)`: Kartezio estis la unua matematikisto, kiu moderne kunigis la radiksignon kaj la vinkulon [36]. SIN:radikilo
angle:
root sign, radical sign
beloruse:
знак кораня, радыкал
ĉeĥe:
odmocnítko
france:
radical (signe math.)
germane:
Wurzelzeichen
hungare:
gyökjel
japane:
根号 [こんごう], ルート [るーと]
pole:
pierwiastek, znak pierwiastka
ruse:
знак корня, радикал
slovake:
znamienko odmocnenia
ukraine:
знак кореня

nazradiko

Supra parto de nazo, situanta ĉe frunto: reglatiĝis la mallarĝa vertikala sulketo, fendinta la nazradikon tiam, en oktobro, kiam malaperis la majstro MkM ; giganta ŝtalblua vizaĝo kun sola okulo super la nazradiko, kiu per vertikala pupilo plena de neimagebla maliceco gapis al Atrejo [37].
37. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, Igramul', la Multulo
angle:
bridge (of nose)
beloruse:
пераносьсе, храп (пераносьсе)
ĉeĥe:
kořen nosu
france:
racine du nez
germane:
Nasenwurzel
japane:
鼻根 [びこん]
ruse:
переносица
slovake:
koreň nosa

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.
~igi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~ilo: Mankas dua fontindiko.
~ilo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
el~i : Mankas verkindiko en fonto.
en~i : Mankas verkindiko en fonto.
n-a ~o: Mankas fontindiko.
n-a ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.