reel/o

reelo

1.
MATSPIV Ĉia nombro prezentebla per sumo de entjero kaj pozicia frakcio: ĉiu racionalo estas ankaŭ reelo; `sqrt(2)` (la kvadrata radiko de 2) estas reelo neracionala; la nombro `pi` estas reelo, prezentebla per la sumo de 3 kaj de senfina dekuma frakcio komenciĝanta per 0,14159... VD: Atributoj de reelo: entjera parto, frakcia parto.
Rim.: Ankoraŭ troveblas „reala nombro“ en PIV1, sed „reelo“ anstataŭis ĝin. Eblas difini la reelojn pli rigore, kiel ekvivalento-klasojn de racionalaj koŝiaj vicoj rilate konverĝon al nulo de ilia diferenco.
2.
KOMP En programlingvoj, raciono uzata por aproksimi reelan grandon. SUP:datumtipo
angle:
1. real number 2. real data type
beloruse:
1. рэчаісны лік, сапраўдны лік 2. рэчаісны лік
ĉeĥe:
reálné číslo
france:
1. réel (nombre), nombre réel 2. réel (subst., informatique)
germane:
1. reelle Zahl
hungare:
1. valós szám 2. valós szám
nederlande:
1. reëel getal
pole:
1. liczba rzeczywista
ruse:
1. вещественное число, действительное число 2. вещественное число
slovake:
reálne číslo
ukraine:
реальне число

reela

MATSPIV KOMP
Rilata al reelo, estanta reelo: reela nombro (reelo), variablo, funkcio (kies valoroj estas reelaj), rekto (rekto en la kompleksa ebeno, figuranta la reelajn nombrojn), vektora spaco (super la korpo de reeloj); reela parto de komplekso.
angle:
real
beloruse:
рэчаісны, сапраўдны
france:
réel (adj., math., informatique)
germane:
reell
hungare:
valós, valódi
nederlande:
reëel
pole:
rzeczywisty
ruse:
вещественный, действительный
ukraine:
реальний

administraj notoj

~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~a: Mankas dua fontindiko.
~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.