1radikal/a JED
radikala
- 1.
-
Radika,
ĝisfunda, esenca, plena:
iri en la tombon? nu, tio ĉi estus efektive radikala ŝanĝo de la loko
[1]!
mi sciis kiom radikala estas mia propono, sed estas malfacile vidi kiel povus
veni prospero por la individuo kaj por la publiko alimaniere
[2];
en ĉiuj siaj aspektoj la lingvoproblemo konstante akriĝas kaj […]
postulas radikalan solvon
[3];
ni pristudis la nuntempan radikalan ŝanĝon de la rolo de la junularo en la socio,
kiu montriĝas en intelekta kaj politika mobilizo
[4];
radikala protagonisto de latinigo de la japana skribo
[5].

abrupta,
akra2.b,
drakona,
drasta,
grava,
rigora,
severa - 2.
Politike ekstrema,
postulanta tutajn profundajn kaj senkompromisajn reformojn en
politiko:
li vizitis la kunvenojn de la radikala societo, sed la paroladoj kaj diskutoj ne
povis interesi lin
[6];
inter 1830 kaj 1848 demokrataj ideoj progresas en tuta Svislando, sed ne mankas
akra rezistado […], ankaŭ batalas la radikala partio kontraŭ
eklezia regado de la lernejoj
[7].
fanatika,
fundamentisma,
ĝisosta
Rim.:
La vorto radikala povas ankaŭ rilati al
gramatika aŭ ĥemia nocio „radikalo“.
1.
William Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, Hamleto
2. Platono: La Respubliko (πολιτεια), Parto Kvin
3. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Sesa Parto
4. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
5. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvina Parto
6. Stellan Engholm: Al Torento, V.
7. Edmond Privat: Federala Sperto, Dua Parto: Svisa Sperto
2. Platono: La Respubliko (πολιτεια), Parto Kvin
3. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Sesa Parto
4. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
5. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvina Parto
6. Stellan Engholm: Al Torento, V.
7. Edmond Privat: Federala Sperto, Dua Parto: Svisa Sperto
- angle:
- radical
- beloruse:
- радыкальны
- bulgare:
- радикален
- ĉine:
- 激进 [jījìn], 激進 [jījìn], 根本上 [gēnběnshàng], 彻底 [chèdǐ], 徹底 [chèdǐ], 基团 [jītuán], 基團 [jītuán]
- france:
- radical (adj., pol.)
- germane:
- radikal
- hispane:
- radical
- hungare:
- radikális
- japane:
- 根本的な [こんぽんてきな], 徹底的な [てっていてきな], 急進的な [きゅうしんてきな], 急進派の [きゅうしんはの], 過激な [かげきな]
- nederlande:
- radicaal
- pole:
- radykalny
- portugale:
- radical
- ruse:
- радикальный
- svede:
- radikal
- ukraine:
- радикальний
radikaliĝi
(ntr)
Iĝi radikala, ekstrema, senkompromisa:
la Chabab-movado radikaliĝas en Somalujo
[8];
parto de la studentoj vere admiris la sovet-unian politikan sistemon – tio estis
parto de la politika radikaliĝo de la okcident-eŭropa junularo ekde la fino de
la sesdekaj jaro
[9].
8.
G. Prunier, trad. J.-M. Cash: En Kenjo, la loĝantoj de la marbordo
ekskluditaj el la demokratia bankedo, Le Monde diplomatique, 2014-10-01
9. J. Lindstedt: Infano el Porkkala, Lingva Tereno, 2023-01-10
9. J. Lindstedt: Infano el Porkkala, Lingva Tereno, 2023-01-10
- beloruse:
- радыкалізавацца
- ĉine:
- 激进化 [jījìnhuà], 激進化 [jījìnhuà]
- france:
- se radicaliser
radikalismo
Doktrino de radikala partio:
sciante pri la malamo de Lemuel kontraŭ la Babela pastraro kaj pri lia
radikalismo, ili ĝoje salutis lin
[10];
tutgloba libermerkata radikalismo […] malriĉigas la globon, detruas la
medion kaj estigas malamon inter la kulturoj
[11];
en ilia protesto evidentiĝas ilia radikalismo kaj la ĝenerala malkontento de
junaj homoj, kiuj de la postkomunismaj ŝanĝoj atendis ion alian, pli
promesdonan kaj pli gravan
[12];
la tieaj kampanjoj […] kontribuis al kreskanta radikalismo kaj
fundamentismo inter junaj islamanoj
[13].
ekstremismo,
fundamentismo
10.
H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro XII
11. Monato, Stefan Maul: Pledo por mondcivitana partio, 2005
12. jpa: Internacia kunsido de financistoj en Prago, Monato, 2000/09, p. 9
13. Monato, Paul Gubbins: Nur ses el dek, 2014
11. Monato, Stefan Maul: Pledo por mondcivitana partio, 2005
12. jpa: Internacia kunsido de financistoj en Prago, Monato, 2000/09, p. 9
13. Monato, Paul Gubbins: Nur ses el dek, 2014
- angle:
- radicalism
- beloruse:
- радыкалізм
- bulgare:
- радикализъм
- ĉeĥe:
- radikalizmus
- france:
- radicalisme
- germane:
- Radikalismus
- hispane:
- radicalismo
- hungare:
- radikalizmus
- japane:
- 急進主義 [きゅうしんしゅぎ]
- nederlande:
- radicalisme
- pole:
- radykalizm
- ruse:
- радикализм
- slovake:
- radikalizmus
- ukraine:
- радикалізм