1organ/o PV

organo

1.
Ero plenumanta apartan funkcion ene de tuto.
a)
ANABIO Difinita ĉelaro en vivanta korpo, t.e. (organismo) plenumanta specialan funkcion: la dentoj, stomako, intestaro de la viandomanĝanta leono estas esence malegalaj je la samaj organoj de la kreskaĵomanĝanta elefanto FK ; la helpantoj de Tifono […] en ĉiun el la urnoj metis iun internan organon de l' mortinto [1]; iliaj voĉaj organoj tute ne montris ian grandan antaŭkapablon por la kantarto [2]; la organoj de parolo (lango, gorĝo, voĉkordo...) EE .
b)
POL Grupo da komisiitoj kajaŭ oficistoj, plenumantaj apartajn funkciojn en organizo, partio aŭ ŝtato: Dum pli ol 130 jaroj la Esperanto-movado estas batalanta por ke la decidorganoj (politikaj kaj sciencaj) ne konsideru ĝin kiel fenomenon negravan kaj hobian [3].
c)
TEK En maŝino, ĉiu ero destinita por plenumi specialan funkcion: la organoj de lokomotivo, de horloĝo. VD:peco
Rim.: Bloko implicas kunan aranĝon (pecoj kune muntitaj), organo emfazas difinitan funkcion.
2.
Iu aŭ io esprimanta la pensojn de grupo da homoj: la fondo de centra organo hilelista [4]; la Gazeto estis […] oficiala organo grava por advokatoj, militistoj, k.t.p. BdV ; la SAT-organoj ankaŭ ebligas objektivan, seninsultan diskutadon pri ĉiuj teorioj, pri ĉiuj vidpunktoj Lanti ; paroli antaŭ difinita juĝa organo Ret ; la internaj regularoj de lokaj aŭ provincaj konsilantaroj, de parlamentoj, de diversaj organoj de Unuiĝintaj Nacioj […] kutime antaŭvidas kiu rajtas paroli, kiam oni rajtas paroli, eĉ kiom oni povas paroli seninterrompe Ret .
afrikanse:
orrel
albane:
organ
amhare:
አካል
angle:
organ
arabe:
عضو
armene:
մարմին
azerbajĝane:
orqan
beloruse:
ворган
bengale:
অঙ্গ
birme:
ကိုယ်အင်္ဂါ
bosne:
organ
ĉeĥe:
instituce, orgán
ĉine:
机构 [jīgòu], 機構 [jīgòu], 內臟 [nèizàng], 内脏 [nèizàng]
dane:
orgel
estone:
organ
eŭske:
organoaren
filipine:
organ
france:
organe
galege:
órgano
germane:
1.a Organ 1.c Teil, Bauteil, Aggregat 2. Organ (einer Organisation), Sprachrohr
guĝarate:
અંગ
haitie:
ògàn
haŭse:
sashin jiki
hinde:
अंग
hispane:
órgano
hungare:
1.a szerv 1.c működő egység 2. orgánum
igbe:
ngwa
indonezie:
organ
irlande:
orgán
islande:
orgel
itale:
organo
japane:
オルガン
jide:
אָרגאַן
jorube:
ara eniyan
kanare:
ಅಂಗ
kartvele:
ორგანოს
kazaĥe:
орган
kirgize:
орган
kmere:
សរីរាង្គ
koree:
기관
korsike:
organi
kose:
ilungu lomzimba
kroate:
orgulje
kurde:
perçe
latine:
organo
latve:
ērģeles
laŭe:
ອະໄວຍະວະ
litove:
organas
makedone:
орган
malagase:
taova
malajalame:
ശരീരാവയവം
malte:
organu
maorie:
whēkau
marate:
शरीराचा अवयव
monge:
hloov
mongole:
байгууллага
nederlande:
1.a orgaan 1.c onderdeel 2. orgaan
nepale:
अंग
njanĝe:
limba
okcidentfrise:
orgaan
panĝabe:
ਅੰਗ
paŝtue:
ارګان
pole:
narząd, organ
portugale:
órgão
ruande:
urugingo
ruse:
1.a орган 1.b орган 1.c функциональный компонент 2. орган
samoe:
tōtōga
sinde:
عضوو
sinhale:
ඉන්ද්රිය
slovake:
inštitúcia, orgán
slovene:
organov
somale:
xubin
ŝone:
nhego
sote:
le lekala
svahile:
chombo
svede:
1.a organ
taĝike:
маќомоти
taje:
อวัยวะ
tamile:
உறுப்பு
tatare:
орган
telugue:
అవయవ
ukraine:
орган
urdue:
عضو
vjetname:
cơ quan
zulue:
sitho

organa

1.
Rilata al organo: se mi havus saman organan lezaĵon kiel mia onklino, ŝi pensis, mi povus morti subite ChL ; la nekuracista laiko ne povis rimarki la organan mankon VaK ; ili kredigas, kvazaŭ lingvo estas objekto natura, organa, kiu dependas de apartaj fiziologiaj ecoj de la organoj de parolo EE .
2.
ANABIO Organhava, posedanta organojn: en la Malviva Maro, kiel oni almenaŭ pensis ĝis nun, nenia viva organa kreitaĵo povas ekzisti FK .
angle:
organic
beloruse:
арганічны
ĉeĥe:
organický
ĉine:
有机 [yǒujī], 有機 [yǒujī]
france:
organique
germane:
1. organisch
hungare:
szerves 1. szervi
indonezie:
organik
itale:
organico
japane:
器官の [きかんの], 器官を備えた [きかんをそなえた]
nederlande:
organisch
pole:
narządowy, dotyczący organu
portugale:
orgânico
slovake:
organický, ústrojný
ukraine:
органічний

organaro

ANABIO Tuto de organoj, ordinare kun komuna rolo aŭ utilo; aparato1.b: li havas iujn problemojn pri la digesta organaro [5]; per tio estas korpo limigita nur al pure materia karaktero: ĝi estas nura organaro, funkciaro kaj fortaro, kiujn oni uzadas nur laŭ postuloj de ĝuo kaj povumo [6]. VD:organismo, sistemo1.e
angle:
system (biological)
beloruse:
сыстэма ворганаў
ĉeĥe:
soubor orgánů
ĉine:
器官系統 [qìguānxìtǒng], 器官系统 [qìguānxìtǒng]
france:
appareil (anatomie), système (organique)
germane:
Organsystem
indonezie:
sistem organ
itale:
organismo (l'insieme di organi), sistema (apparato organico), apparato (sistema di organi)
japane:
系統 [けいとう], 系 [けい]
pole:
system organów
slovake:
súbor orgánov
ukraine:
сукупність, система органів, організм

organeto

FIZL Iu el la grajnetoj videblaj en ĉeloplasmo, plenumanta propran funkcion: eŭkariotoj estas pli grandaj ol prokariotoj, kaj havas pli komplikan internan strukturon, kun diversaj organetoj [7]; restas nur kelkaj genoj, kiuj necesas por la reproduktado kaj la funkciado de la organeto [8]; la ribosomoj estas etaj enĉelaj organetoj, [kiuj] konstruas la proteinan ĉenon laŭ la […] vicordo de la nukleotidoj [9].
7. K. Lendon: Proterozoika Erao, aeko, 2002-06-20
8. Heredo funkcias ne kiel pensite
9. Steĉjo Norvell: Vivo ― Riboj, Monato, 2000/11, p. 16
beloruse:
арганэла
ĉine:
細胞器 [xìbāoqì], 细胞器 [xìbāoqì]
france:
organite
germane:
Organell
indonezie:
organel
itale:
organello, organulo
pole:
organellum
ukraine:
органоїд, органела

senorgana

ANABIO Ne posedanta organojn: farita el ŝtono, el senorgana materio [10]. VD:organika
10. Sándor Szathmári: Urania ― Novelo
beloruse:
бяз ворганаў
france:
anorganique
germane:
organlos
hungare:
szervetlen
indonezie:
anorganik
japane:
器官を備えていない [きかんをそなえていない]
nederlande:
orgaanloos
pole:
nieożywiony, nieżywotny

lumorgano

ZOO Organo nature lumanta, trovebla precipe ĉe fiŝoj kaj cefalopodoj de profunda maro: tiu […] markankreto posedas, kiel Acanthephyra kaj aliaj, lumorganojn [11]. TUT:lampiro
11. J. Richard: Scienca krozado de la ŝipo Princesse Alice dum 1904, Bulletin du Musée Océanographique de Monaco, 1905-06-25 (41)
beloruse:
фатафор (ворган)
france:
photophore (organe)
germane:
Leuchtorgan
indonezie:
fotofor
pole:
organ świecący

sensorgano

ANA Organo kun sensa funkcio: bedaŭrinde ni ne povas tiel fidi niajn proprajn sensorganojn [12]; bhikŝuo restadas inter la aĵoj, observante la aĵojn, nome la ses sensorganojn [13]. SUP:sensilo1
12. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Wendel Pontes: Scienco kaj Scienca Metodo
13. -, trad. G. Gällmo: La Granda Meditadosutro, 2011
beloruse:
ворган пачуцьцяў
ĉine:
感官 [gǎnguān], 感覺器 [gǎnjuéqì], 感觉器 [gǎnjuéqì], 感覺器官 [gǎnjuéqìguān], 感觉器官 [gǎnjuéqìguān], 五官 [wǔguān]
france:
organe des sens
germane:
Sinnesorgan
indonezie:
indra
japane:
感覚器官 [かんかくきかん]
pole:
narząd zmysłu
ukraine:
орган чуття

administraj notoj

~aro: Mankas verkindiko en fonto.