*nul/o UV

*8nul (0)

1.
La numeralo esprimanta la kvanton neniom, la plej malgrandan nenegativan nombron: akceli en 9 sekundoj de nul al 100 km/h [1]; [dungi farmiston] estus por ni plus minus nul, do pura malgajno [2]; mi mem fine gajnis nul poentojn, tamen certe ĝuis la kvizon Kon11 ; kie antaŭe staris nul pordo, […] oscedas nun la enira aperturo de dek-tria ĉambro [3]. LST:nombro
Rim.: Apud la Fundamenta substantivo ‚nulo‘ estas oficialigita la numeralo ‚nul‘ AdE.
Rim.: La nombro 0 estas elparolata nul [4].
2.
La nomo de la cifero 0 uzata ĉe voĉlego de numeraloj aŭ numeroj: nul komo nul nul tri (t.e. 0,003); la agento nul nul sep.
Rim.: Eble estus pli konvene rigardi kaj skribi ĉi tiun nul2 kiel apostrofan formon de nulo1, do kiel nul'. [Sergio Pokrovskij]
angle:
zero
beloruse:
нуль
ĉine:
[líng], 〇 [líng]
france:
zéro
germane:
null
hispane:
cero
indonezie:
nol
japane:
ゼロ [ぜろ]
ruse:
ноль
tibete:
ཀླད་ཀོར
ukraine:
нуль

*nulo

1.
La cifero 0, uzata por prezenti la nombron nul, aŭ por obligi la valoron de ciferoj, ĉe kies dekstro ĝi estas lokita: en la nombroprezento 001,2050 la komencaj kaj la vostaj nuloj estas sensignifaj kaj oni povas ilin forigi, lasante nur la signifajn ciferojn 1,205.
2.
(figure) Io tute senvalora aŭ iu tute senkapabla: ĉiuj nacioj estas antaŭ Li kiel nenio, estas rigardataj de Li kiel nulo kaj senvaloraĵo [5]; la utilo de la lingvo denove dependus de la nombro da adeptoj, kaj ĉe manko de la lastaj ĝi prezentus nulon [6]; sen mono oni estas nulo, kun mono saĝulo PrV .
3.
MAT[7] Neŭtra elemento rilate al adicie signata operacio.
angle:
3. null element, zero
beloruse:
нуль
bretone:
zero
ĉeĥe:
nula, nula (při odpočítávání)
ĉine:
〇, 零 [líng]
france:
1. zéro 2. nul (personne incapable), zéro, rien 3. élément nul, zéro
germane:
Null 3. Nullelement
hebree:
אפס
hispane:
1. cero 2. nulo (persona incapaz), cero 3. elemento nulo, cero
hungare:
1. nulla, zérus, zéró 2. semmi, nulla 3. nulla, zérus
indonezie:
nol
japane:
ゼロ [ぜろ], 零 [ゼロ], 無価値なもの [むかちなもの], つまらない人 [つまらないじん]
nederlande:
nul
norvege:
null
pole:
3. zero
portugale:
zero, nulo 1. zero 2. nada
ruse:
нуль, ноль 3. нуль
slovake:
nič, nula
tokipone:
ala
ukraine:
нуль (іменникова форма)

nula

1.
Kies numero estas 0: nula horo [8]; la nula, la tria kaj la kvina vertikaloj de la vektoro estas lineare sendependaj.
2.
Kies mezuro, enhavo, valoro estas 0: ĺa kurso […] ekiras de la nula punkto (kompleta nescio, vd origino) [9]; ne ekzistas nula risko [10]; bruo potenca, nula esenco PrV .
3.
(figure) Neefektiviĝinta; tute senvalora: la utileco […] estos preskaŭ nula [11]; la rezultato de tiu milito estos nula [12]; tio kaŭzis ĉirkaŭ 150 000 nulajn (nuligitajn) balotilojn [13]. SIN:vana, senfrukta
4.
MAT
a)
Egala al nulo; (p.p. funkcio) alprenanta la valoron nulo.
b)
(p.p. angulo) Situanta inter du egalaj lateroj, do malplena; kies mezuro egalas al 0˚.
8. Monato, El Mia Vidpunkto, 95/03
9. La Ondo de Esperanto, 1999, No 4 (54)
10. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Inter riskoj kaj timoj
11. L. L. Zamenhof: Originala Verkaro, Al d-ro L. Couturat, 13. 1. 1907, n-ro 28. „Esperanto“ XVII. 1921, n-ro 247, paĝ. 44
12. Ernest Drezen: Zamenhof, Lasta tragedio de Zamenhof
13. Monato, Hektor Alos I Font: 150 000 orfoj, 2003
angle:
4. null, zero
beloruse:
нулявы
bretone:
null
ĉeĥe:
neexistující, nulový
france:
3. nul 4. nul
germane:
4. Null-
hebree:
אפסי
hispane:
nulo
hungare:
3. nulla, semmi 4. null-
indonezie:
3. nihil 4. nol
japane:
ゼロの [ぜろの], 無の [むの], 無価値の [むかちの]
nederlande:
waardeloos
norvege:
verdiløs
pole:
4. zerowy
portugale:
nulo
ruse:
3. нулевой 4. нулевой
slovake:
nulový
ukraine:
нульовий, нічийний (про гру)

nuli

1.
Esti nula, esti nulo: japanlingva legkapablo de misiistoj preskaŭ nulas [14]. VD:malesti, manki
2.
MATMatVort =nuliĝi
Rim.: Eblas vidi nuancon inter „nuli“ kaj „nuliĝi“, nome ke la unua koncernas nevariajn objektojn, dum la dua prefere aplikiĝas al variabloj aŭ funkcioj, kiuj en difinitaj cirkonstancoj alprenas nulan valoron. Tia nuanco tamen ne tiom gravas, ĉar en ambaŭ okazoj oni ne hezitus uzi la saman adjektivon „nula“, lasante la kuntekston precizigi la celitan sencon.
14. Monato, Kimura Goro Christoph: Utimura Kanzo antaŭ 150 jaroj naskiĝis, 2011
beloruse:
1. быць роўным нулю, быць нулём 2. абнуляцца
ĉeĥe:
rovnat se nule
germane:
1. Null sein 2. Null werden, zu Null aufgehen
hispane:
1. ser nulo 2. hacerse nulo
hungare:
1. nulla, semmi 2. eltűnik
indonezie:
1. menjadi nol
slovake:
rovnať sa nule

nulejo

beloruse:
нуль (функцыі)
ĉeĥe:
místo, ve kterém funkce nabývá hodnotu nula
hispane:
lugar donde el resultado de una función es cero
slovake:
miesto, v ktorom funkcia nadobúda hodnotu nula
ukraine:
нуль (у функції)

nuligi

1.
Senvalorigi, senefikigi, oficiale deklari senvalora, igi nula: nuligi juĝon, baloton, antaŭan regularon; nuligi sian lukontrakton [15]; nuligi ĉiujn ŝuldojn [16]; ĉar li nun nuligis sian kalkulon per la morto, ni ne ricevos eĉ unu speson [17]; konfirmitan interligon […] neniu nuligas nek prialdonas [18]; oni devas plej rapide nuligi la fremdajn regimentojn [19]! VD:elimini2, estingi, forigi, likvidi, malvalidigi, senvalorigi
2.
MAT(fakula ĵargono) (funkcion, polinomon, esprimon) Esti nuliganto de ĝi, doni al ĝi nulan valoron: trovi ĉiujn argumentojn, kiuj nuligas la funkcion `sin(x^2+x)`; por ke y dependu nur de h, estas necese nuligi la koeficienton [20]; la funkcio alprenas maksimuman valoron, kiam ni nuligas ĝian variablon.
angle:
2. nullify
beloruse:
ануляваць, абнуляць, зводзіць на нуль
bretone:
nullañ
ĉeĥe:
anulovat, derogovat, odřeknout, rušit, zrušit (činit neplatným)
ĉine:
取消 [qǔxiāo]
france:
annuler
germane:
annullieren aufheben, streichen, für ungültig erklären, annullieren, begleichen
hebree:
לאפס, לבטל
hispane:
anular
hungare:
1. megsemmisít, annulál 2. eltüntet
indonezie:
1. membatalkan 2. mengenolkan
japane:
ゼロにする [ぜろにする], 取り消す [とりけす], 無効にする [むこうにする], キャンセルする [きゃんせるする]
nederlande:
annuleren, te niet doen
norvege:
annulere, tilintetgjøre
pole:
2. zerować
portugale:
anular
ruse:
аннулировать, отменить, свести к нулю 2. обнулить
slovake:
anulovať, odvolať, zrušiť
ukraine:
анулювати, скасовувати, зводити до нуля, до нічиєї, вважати недійсним

nuliganto

MAT
a)
[21] (de funkcio) Ĉiu elemento, kies bildo per la funkcio estas 0: `pi` estas nuliganto de funkcio sinuso; la polinoma funkcio `x^2-1` akceptas 1 kaj -1 kiel nuligantojn. VD:radiko de ekvacio, radiko de polinomo.
Rim.: Ial PIV2 preferas nomi tion „nulejo“. Vd rimarkon sub maksimumiganto.
b)
PIV2 (de elemento `a` en ringo) Ĉiu elemento, kiu multiplikite per `a` donas nulan rezulton: en la ringo de 6-modulaj restoklasoj elemento 2 akceptas 0 kaj 3 kiel nuligantojn. VD:nuldivizoro.
Rim.: Senco 1.b povas vastiĝi ankaŭ p.p. skalaro rilate al elemento de modulo aŭ eĉ p.p. funkcio rilate al elemento de ĝia fonto-aro: la karakteriza polinomo de endomorfio (konsiderata kiel polinoma funkcio super la aro de endomorfioj) estas nuliganto de tiu endomorfio. La du subsencoj respegulas dualan aliron al la fenomeno: funkcio nuligas sian argumenton, aŭ argumento nuligas la funkcion. Oni tiam atentu, ke ambaŭ sencoj ne koliziu, kiam ankaŭ la argumentoj estas funkcioj.
angle:
1.a null (of a function), zero (of a function)
beloruse:
нуль (функцыі)
ĉeĥe:
nula, nulový bod
france:
1.a zéro (d'une fonction)
germane:
1.a Nullstelle
hispane:
cero, raíz
hungare:
zérushely
indonezie:
1.a nol fungsi
pole:
1.a miejsce zerowe (funkcji), zero (wielomianu)
portugale:
zero, raiz
ruse:
1.a нуль (функции)
slovake:
nulový bod
ukraine:
нуль (у функції)

nuliĝi

1.
Iĝi nula, nuligita, senvalora; iĝi nulo: la titolo […] nuliĝos [22]; la influo de Tigellinus tute nuliĝis [23]; li pereis kaj ĉiuj, kiuj lin obeis, dispeliĝis kaj nuliĝis [24]; la fido nuliĝis, kaj la promeso vantiĝis [25].
2.
MAT[26] Alpreni nulan valoron.
angle:
2. vanish
beloruse:
абнуляцца, анулявацца, сыходзіць на нуль
france:
s'annuler
germane:
1. Null werden, ungültig werden, aufgehoben werden, gänzlich entwertet werden, ausgelöscht werden 2. Null werden, zu Null aufgehen
hebree:
להתאפס, להתבטל
hispane:
anularse, hacerse nulo
hungare:
1. megsemmisül, nullázódik, annulálódik 2. eltűnik
indonezie:
1. batal
nederlande:
2. verdwijnen
norvege:
2. forsvinne
pole:
2. zerować się
portugale:
anular-se
ruse:
1. аннулироваться, сойти на нет 2. обращаться в нуль, обнулиться

ekde nulo

(frazaĵo)
Surprenante tutan taskon, sen helpa bazo, sen antaŭa ekzistaĵo: komenci ekde nulo, miaaĝe [27]?
27. J. Melnik, trad. O. Kerziouk: A.A.A., Beletra Almanako, 2013-10 (18)
beloruse:
з нуля
france:
à partir de rien, ex nihilo, from scratch
hispane:
desde cero
indonezie:
dari nol

administraj notoj

~: Mankas verkindiko en fonto.
~ejo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~iganto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.