*tuber/o PV
*tubero
- 1.
-
Ĉiuspeca bulforma elstaraĵo aŭ
ŝvelaĵo sur aŭ en iu objekto, korpo aŭ organo:
absceso estas fermita ankoraŭ tubero kun puso
[…] furunko estas malgranda tubereto sur la haŭto
[1];
la homoj, kiuj ne mortis, estis frapitaj per tuberoj
[2];
sur la cedroj interne de la domo estis skulptitaj tuberoj kaj floroj
[3];
jen estas la oraj tuberoj, kiujn la Filiŝtoj donis kiel prokulpan oferon
[4];
de la plando de la piedo ĝis la kapo estas […] vundoj kaj tuberoj
kaj ulceroj pusaj
[5];
ŝiaj nigraj haroj supre sur la kapo estis kunmetitaj en formo de unu tubero,
alfortikigita per ĉapeto el arĝentaj kaj oraj moneroj
[6];
mi defalis de la tablo kaj batis al mi tuberon
[7];
Atrejo tiris sin supren per la tuberoj kaj ĝibetoj de la trunko
[8];
(figure)
tiu sistemo prezentas gravan tuberon: ĝi ne uzeblas por ciferecaj elsendoj
[9];
(figure)
estas tubero en la afero
(la afero ne iras glate)
PrV
.
ĝibo, nodo3, ŝvelaĵo, veruko
- 2.
-
Dika firma ŝvelaĵo de
tigo aŭ
radiko, ordinare
subtera aŭ rekte super la tero:
ŝi manĝis […] heliantajn tuberojn
[10];
radika tubero;
tiga tubero;
terpomo estas tubero;
la tubero de orkideo, de tigobrasiko.
beto2, bulbo1, pivotradiko, rizomo
1.
L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Unua Parto – Leksikologio
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 5:12
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 6:18
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 6:17
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 1:6
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ligo de amikeco
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malnova domo
8. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Pramaljuna Morlino
9. Monato, Hektor Alos I Font: Spektantoj spektataj, 2003
10. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, XX

- angle:
- tuber 1. bulge, bump, lump, protuberance, swelling 2. joint, knot
- beloruse:
- 1. гуз, пухліна, галка, выпукліна, ягадка (шчакі) 2. клубень, бульбіна
- ĉeĥe:
- boule, hlíza, hrbol, nádor
- ĉine:
- 块根 [kuàigēn], 塊根 [kuàigēn], 結節 [jiéjié], 结节 [jiéjié], 块茎 [kuàijīng], 塊莖 [kuàijīng]
- france:
- estas ~o en la afero: il y a un os.
- germane:
- 1. Beule, Buckel, Knolle 2. Knolle radika ~o: Wurzelknolle. tiga ~o: Sprossknolle.
- hungare:
- 1. dudor, göb, bütyök 2. gumó radika ~o: gyökérgumó. tiga ~o: szárcsomó.
- japane:
- こぶ, 結節 [けっせつ], 隆起 [りゅうき], 塊茎 [かいけい]
- nederlande:
- 1. knobbel, knoest 2. knol tiga ~o: knoop.
- pole:
- 1. guz, guzeł, sęk, wypukłość estas ~o en la afero: i w tym cały sęk. 2. bulwa, sęk, cebulka radika ~o: bulwa. tiga ~o: sęk.
- ruse:
- 1. шишка, выпуклость, бугорок, опухоль 2. клубень
- slovake:
- hrboľ, hrča, hľuza, nádor
- tibete:
- ཆུ་སྒང་
- ukraine:
- ґуля, опуклина, випуклина, горб, горбок, наплив, наростень, колінце, бульба, наріст, шишка (на дереві)
hartubero
-
Tordaĵo da haroj diversmaniere kunvolvitaj super la nuko:
gracia, bele vestita, tridekkelk-jara virino
kun majstreca hartubero malantaŭ la kapo
Marta
.
oni tiom tedis ŝin, por ke ŝi fortondu la kaskadon
de siaj
haroj jam longaj ĝis la genuoj, kaj faru al si
har-tuberon
[11].
harligo
11.
G. García Márquez, trad. F. de
Diego: Cent
Jaroj da Soleco, Fonto, 1992
12. Stilfehler, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Circumbraided_Donut_Bun.JPG
12. Stilfehler, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Circumbraided_Donut_Bun.JPG
- angle:
- bun (hair)
- beloruse:
- пучок валасоў
- ĉeĥe:
- drdol
- ĉine:
- 丫髻 [yājì], 鬏 [jiū]
- germane:
- Dutt
- hungare:
- konty
- japane:
- まげ, 巻き髪 [まきがみ], シニョン
- nederlande:
- haarknoet
- pole:
- kok
- ruse:
- пучок (причёска), узел (волос)
- slovake:
- drdol, uzol
- ukraine:
- шиньйон
administraj notoj
har~o:
Mankas verkindiko en fonto.