1tradici/o PV

tradicio

1.
Kultura heredado, seninterrompe kaj vive transdonanta de unu generacio al alia opiniojn, ideojn, kutimojn, ritojn, rakontojn, rememorojn, artan stilon ktp: neniu nacia lingvo sekvas la rektajn vojojn de la racio kaj logika pensado, sed nur tiujn de la tradicio kaj kutimoj [1]; ili daŭrigas la pragan tradicion ĝuste en ĝiaj plej tipaj valoroj: la mistikismo, la esoterismo, la bizara surrealismo de la tamen konkretaj detaloj [2]; Esperanto ja estas en la stato de daŭra evoluo kaj, bedaŭrinde, mankas al ĝi tradicio pli malnova ol cent jaroj, tial rigardas ĝin malestime la lingvistoj, dum la etnaj lingvoj ĝuas pli da estimo nur pro tiu tradicio [3]. VD:kutimo, moro
2.
Tio kio estas tiamaniere transdonita: la unikeco de la vortfara sistemo kaŭzas ankaŭ tion, ke nek la okcidenta gramatika tradicio nek la pli modernaj metodoj lingvistikaj povas proponi ian modelon por ĝia priskribo [4]; Parnaso estas greka monto, sur kiu, laŭ la tradicio, tronis Febo Apolono [5].
3.
REL Tiu parto de religia doktrino, kiu ne estas fiksita en ĝia Sankta Skribo, sed ekzistas en la ritoj, kutimoj, aŭtoritataj decidoj ktp.
SUB:folkloro, kutimo, legendo, mito, skolo
1. H. Seppik: La tuta Esperanto, 1937
2. M. Nervi: Kafka en Prago, IKU 1996
3. V. Barandovská-Frank: Enkonduka lernolibro de interlingvistiko, 1995
4. J. Lindstedt: Recenzo de Plena Analiza Gramatiko, Planlingvistiko, 1983:6, p. 7a-14a
5. G. Waringhien: Noto pri „La Arto Poezia“, La nica literatura revuo, 2:6
angle:
tradition
beloruse:
традыцыя, звычай
bulgare:
традиция
ĉeĥe:
tradice tradice, ústní podání
france:
tradition
germane:
Tradition
hispane:
tradición
hungare:
1. hagyományozás 2. hagyomány, tradíció
japane:
伝統 [でんとう], しきたり, 伝承 [でんしょう], 口承 [こうしょう], 聖伝 [せいでん], 口伝 [くでん]
katalune:
tradició
nederlande:
traditie, overlevering
pole:
1. tradycja, obyczaj 2. tradycja, podanie
portugale:
tradição
ruse:
предание, традиция 2. наследие 3. Священное Предание
slovake:
tradícia, ústne podanie
tibete:
ལུགས་སྲོལ་
ukraine:
традиція, звичай

tradicia

Bazita sur tradicio: tradicia festo; tradicia, kvazaŭ enkanonigita respondo; tradicie konservata kutimo. VD:konservativa, konvencio, rutino
angle:
traditional
beloruse:
традыцыйны
bulgare:
традиционен
ĉeĥe:
tradiční
france:
traditionnel
germane:
traditionell
hispane:
tradicional
hungare:
hagyományos, tradicionális
japane:
伝統の [でんとうの], 伝統的な [でんとうてきな], 口承の [こうしょうの]
katalune:
tradicional
nederlande:
traditioneel
pole:
tradycyjny
portugale:
tradicional
ruse:
традиционный
slovake:
tradičný
ukraine:
традиційний

tradicii

(tr)
Transdoni tradicie: kune kun la lingvo, preskaŭ malaperis la kelta kulturo, kiu estis rigore parola kun absoluta malpermeso tradicii ĝin per skriba literaturo [6].
6. P. Cadei: Ĉu la keltoj revenis?, Radio Vatikana, 2004-06-03
beloruse:
перадаваць (традыцыйна, як традыцыю)
france:
transmettre (traditionnellement)
germane:
überliefern, tradieren
japane:
口承する [こうしょうする]
pole:
przekazywać tradycją
ukraine:
передавати за традицією

tradiciismo

Atento al tradicioj en la moroj, faroj, kaj aliaj eroj de privata aŭ publika vivo: oni tiel ofte riproĉis lian rigidan tradiciismon! [7].
7. L. Beaucaire: El la vivo de bervala sentaŭgulo, 1974
angle:
traditionalism
beloruse:
традыцыяналізм
ĉeĥe:
tradicionalizmus
france:
traditionalisme
germane:
Traditionalismus
japane:
伝統主義 [でんとうしゅぎ]
pole:
tradycjonalizm
slovake:
tradicionalizmus
ukraine:
традиціоналізм

administraj notoj

~a: Mankas dua fontindiko.
~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.