*vort/o PV

*vorto

1.
LIN Areto da parolsonoj havanta difinitan signifon kaj difinitan gramatikan uzon en homa lingvo: simpla, kunmetita, dubsenca vorto; uzi la ĝustan, konvenan vorton; la bildoj elvokitaj de la vortoj; vortordo.
a)
rigardata kiel formo, kontraste al la ideo: mi aranĝis plenan dismembrigon de la ideoj en memstarajn vortojn, tiel ke la tuta lingvo, anstataŭ vortoj en diversaj gramatikaj formoj, konsistas sole nur el senŝanĝaj vortoj [1]; la diversaj formoj gramatikaj, la reciprokaj rilatoj inter la vortoj k.t.p. estas esprimataj per la kunigo de senŝanĝaj vortoj [2]; en nia lingvo la vortoj pleje estas pli naturaj kaj pli bonsonaj, se ili estas ne kunligataj, sed uzataj aparte [3]; en la konstruo de la vorto oni devas enkonduki ĉiujn elementojn, kiuj necesas, sed ne pli ol kiom sufiĉas, por elvoki klare kaj plene la ideon reprezentotan [4]; kion vi legas mia princo? vortojn, vortojn, vortojn Hamlet !
Rim.: Zamenhof klarigis, ke „la vortojn, kiuj estas egale uzataj en ĉiuj civilizitaj lingvoj (la tiel nomatajn ‚fremdajn‘ kaj ‚teĥnikajn‘), mi lasis tute sen ia ŝanĝo; el la vortoj, kiuj en malsamaj lingvoj sonas malegale, mi prenis aŭ tiujn, kiuj estas komunaj al du aŭ tri plej ĉefaj eŭropaj lingvoj, aŭ tiujn, kiuj apartenas nur al unu lingvo, sed estas popularaj ankaŭ ĉe la aliaj popoloj; en tiuj okazoj, kiam la donita vorto en ĉiu lingvo sonas alie, mi penis trovi vorton, kiu havus eble nur signifon proksimuman aŭ uzon pli maloftan, sed estus konata al la plej ĉefaj nacioj (ekzemple, la vorto proksima en ĉiu lingvo sonas alie; sed se ni prenos la latinan plej proksima (proximus), tiam ni vidos, ke ĝi, en diversaj ŝanĝoj, estas uzata en ĉiuj plej ĉefaj lingvoj; sekve se mi la vorton proksima nomos ‚proksim‘, mi estos pli aŭ malpli komprenata de ĉiu klera homo); en la ceteraj okazoj mi prenadis ordinare el la lingvo latina, kiel lingvo duone-internacia (mi flankiĝadis de tiuj ĉi reguloj nur tie, kie tion ĉi postulis apartaj cirkonstancoj, kiel ekzemple la evito de homonimoj, la simpleco de la ortografio ktp.). Tiamaniere ĉe korespondado kun meze-klera eŭropano, kiu tute ne lernis la lingvon internacian, mi povas esti certa, ke li ne sole min komprenos, sed eĉ sen bezono tro multe serĉadi en la vortaro, kiun li uzos nur ĉe vortoj dubaj“ [5].
b)
(unuope aŭ plurope) rigardata kiel eldiro: pli bona estas vorto afabla ol kuko agrabla PrV ; de vorto ĝentila ne doloras la lango PrV ; atentu miajn vortojn, klinu vian orelon al miaj paroloj [6]; vorton malveran virtulo malamas [7]; kiu ŝparas siajn vortojn, tiu estas prudenta [8]; per unu vorto [9]; per malmultaj vortoj (resume) BdV ; diri la lastan vorton (findecidi) Marta ; ne venis ankoraŭ la tempo diri la lastan vorton pri tiuj dubaj formoj [10]; saĝa kapo duonvorton (duone esprimitan penson) komprenas PrV . VD:diro, parolo2
TUT:frazo1PRT:silaboVD:termino, nocio
2.
Buŝa promeso: kelkaj tagoj pasis, kaj la tajloro efektive plenumis sian vorton: li alportis pretan surtuton FK ; ĉu li efektive estas for? […] li tenas sian vorton BdV ; eble vi timas, ke ili rompos sian vorton, ĉar vi iam aŭdis, ke promeson donitan al perfiduloj oni ne plenumas [11]; vorto donita estas kiel leĝo PrV ; estu la sinjoro de via vorto PrV ; je mia vorto BdV (vi povas fidi, mi certigas pri tio).
3.
KOMP Negranda grupo da kune traktataj bitoj aŭ signoj: tiu komputilo operacias per 32-bitaj vortoj; logika kajo por 16-bitaj vortoj [12]; por tiu redaktila komando ĉiu interspaceta signogrupo estas vorto.
1. L. Zamenhof: El la unua libro de la lingvo Esperanto. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
2. L. Zamenhof: El la unua libro de la lingvo Esperanto.
3. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, La Esperantisto, 1891, p.23
4. Aktoj de la Akademio, AdE: oficiala bulteno N°9
5. L. Zamenhof: El la unua libro de la lingvo Esperanto.
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 4:20
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 13:5
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 17:27
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Persista stana soldato
10. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 2. La verkaro de Zamenhof
11. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
12. Vikipedio, Laŭbita logiko
angle:
word
beloruse:
слова
bretone:
ger
bulgare:
дума
ĉeĥe:
slovo
ĉine:
词, tr. 詞 [cí]
france:
mot 2. parole (promesse)
germane:
Wort je mia ~o: auf mein Wort.
greke:
λέξη, λόγος, ομιλία
hebree:
מלה
hispane:
palabra
hungare:
szó
indonezie:
kata
japane:
1.a [ご], 単語 [たんご] 1.b 言葉 [ことば]
kazaĥe:
сөз
kekĉie:
aatin
nederlande:
woord
pole:
1. słowo, wyraz 2. słowo 3. słowo
portugale:
palavra
ruse:
слово
slovake:
slovo
tibete:
ཚིག་
turke:
söz

Vorto

KRI La eterna saĝo de Dio, enkarniĝinta en Jesuo: en la komenco estis la Vorto, kaj la Vorto estis kun Dio, kaj la Vorto estis Dio [13]; la Vorto fariĝis karno [14]; Homo, Sangfrato de Vorto la Vera [15].
13. La Nova Testamento, S. Johano 1:1
14. La Nova Testamento, S. Johano 1:14
15. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Voĉo de la Kvieto
afrikanse:
woord
albane:
fjalë
amhare:
ቃል
arabe:
كلمة
armene:
բառ
bengale:
শব্দ
birme:
စကားလုံး
bosne:
reč
bretone:
Verb (kristeniezh)
ĉeĥe:
slovo
dane:
ord
estone:
sõna
eŭske:
hitza
filipine:
salita
france:
verbe (christianisme)
galege:
palabra
germane:
Wort (Gottes)
guĝarate:
શબ્દ
haitie:
mo
haŭse:
kalma
hinde:
शब्द
hungare:
ige (Krisztus)
igbe:
okwu
indonezie:
firman
irlande:
focal
islande:
orð
japane:
言葉 [ことば]
jave:
tembung
jide:
וואָרט
jorube:
ọrọ
kanare:
ಪದ
kartvele:
სიტყვა
kazaĥe:
сөз
kimre:
gair
kirgize:
сөз
kmere:
ពាក្យ
koree:
단어
korsike:
parulla
kose:
igama
kroate:
riječ
kurde:
bêje
latine:
verbum
latve:
vārds
laŭe:
ຄໍາ
litove:
žodis
makedone:
збор
malagase:
teny
malaje:
perkataan
malajalame:
വാക്ക്
malte:
kelma
maorie:
kupu
marate:
शब्द
monge:
lo lus
mongole:
үг
nepale:
शब्द
njanĝe:
mawu
okcidentfrise:
mar
panĝabe:
ਸ਼ਬਦ ਨੂੰ
paŝtue:
کلمه
pole:
Słowo
ruande:
ijambo
ruse:
Слово
samoe:
upu
sinde:
لفظ
sinhale:
වචනය
skotgaele:
fhacal
slovake:
slovo
slovene:
beseda
somale:
erayga
ŝone:
izwi
sote:
lentsoe la
sunde:
kecap
svahile:
neno
taĝike:
сухан
taje:
คำ
tamile:
விக்சனரி
tatare:
сүз
telugue:
పదం
tibete:
ཚིག་
ukraine:
слово
urdue:
لفظ
uzbeke:
so’z
vjetname:
từ
zulue:
igama

vorta

Konsistanta el vortoj; rilata al vorto: pro vorta ludo (spritaĵo) li eĉ patron ne domaĝas PrV ; pro vorta piko ofte perdiĝas amiko PrV ; privortaj diskutoj [16].
16. La Nova Testamento, I. Timoteo 6:4
beloruse:
слоўны, славесны
hungare:
szó-
japane:
語の [ごの], 言葉の [ことばの], 言葉だけの [ことばだけの]
pole:
wyrazowy, słowny
ruse:
словесный
ukraine:
словесний

vorti

(x)
(komune) Paroli, esprimiĝi vortriĉe: oni vortas kaj vortas, ekzaltiĝas [17]; la aŭtoro ofte-ofte-ofte promesas malpli vortadi, sed neniam plenumas tiun promeson [18]. VD:babili
17. C. Piron: Ĉu li bremsis sufiĉe?, 1979
18. Monato, Donald Broadribb: Komiksoj bonintencaj, sed tre mallertaj, 2004
beloruse:
прамаўляць, выказвацца, фармуляваць (словамі)
ĉeĥe:
formulovat, vyslovit
france:
causer
germane:
reden, in Worten ausführen
slovake:
formulovať, vysloviť

*vortaro [19]

LIN Orda kolekto da vortoj de lingvo aŭ fako kun difinoj, tradukoj aŭ aliaj lingvaj informoj: la vortaron mi kreis ne arbitre, sed kiom eble el vortoj konataj al la tuta klera mondo[20]; tie ĉiu vorto sin trovas ĉiam kaj sole en unu konstanta formo, nome en tiu formo, en kiu ĝi estas presita en la vortaro[21]; la „Fundamento de Esperanto“ tute ne devas esti rigardata kiel la plej bona lernolibro kaj vortaro de Esperanto [22]; pro oportuneco al tiuj ĉi prefiksoj kaj sufiksoj estas donita la signifo de memstaraj vortoj, kaj kiel tiaj ili estas lokitaj en la vortaro[23]. SUB:leksikono
19. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Universala Vortaro, -ar'
20. L. Zamenhof: El la unua libro de la lingvo Esperanto.
21. L. Zamenhof: El la unua libro de la lingvo Esperanto.
22. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, antaŭparolo
23. L. Zamenhof: El la unua libro de la lingvo Esperanto.
afrikanse:
woordeboek
albane:
fjalor
amhare:
መዝገበ-ቃላት
angle:
dictionary
arabe:
قاموس
armene:
բառարան
azerbajĝane:
lüğət
beloruse:
слоўнік
bengale:
অভিধান
birme:
အဘိဓါန်
bosne:
rječnik
bretone:
geriadur
bulgare:
речник
ĉeĥe:
lexikon, slovník
ĉine:
词典, tr. 詞典 [cídiǎn]
dane:
ordbog
estone:
sõnastik
eŭske:
hiztegia
filipine:
diksyunaryo
france:
dictionnaire
galege:
dicionario
germane:
Wörterbuch
greke:
λεξικό
guĝarate:
શબ્દકોશ
haitie:
diksyonè
hebree:
מילון
hinde:
शब्दकोश
hispane:
diccionario
hungare:
szótár
igbe:
ọkọwa okwu
indonezie:
kamus
irlande:
foclóir
islande:
orðabók
japane:
辞書 [じしょ], 辞典 [じてん]
jave:
kamus
jide:
ווערטערבוך
jorube:
itumọ
kanare:
ನಿಘಂಟು
kartvele:
ლექსიკონი
kazaĥe:
сөздік
kimre:
geiriadur
kirgize:
сөздүк
kmere:
វចនានុក្រម
koree:
사전
korsike:
traduzione
kose:
isichazi-magama
kroate:
rječnik
kurde:
ferheng
latve:
vārdnīca
laŭe:
ການຄົ້ນຫາ
litove:
žodynas
makedone:
речник
malagase:
rakibolana
malaje:
kamus
malajalame:
നിഘണ്ടു
malte:
dizzjunarju
maorie:
papakupu
marate:
शब्दकोश
monge:
phau ntawv txhais lus
mongole:
Ончтой үр дүн
nederlande:
woordenboek
nepale:
शब्दकोश
njanĝe:
dikishonale
okcidentfrise:
wurdboek
panĝabe:
ਕੋਸ਼
paŝtue:
قاموس
pole:
słownik
portugale:
dicionário
ruande:
inkoranyamagambo
ruse:
словарь
samoe:
lolomi fefiloi
sinde:
لغت
sinhale:
ශබ්ද කෝෂය
skotgaele:
faclair
slovake:
slovník
slovene:
slovar
somale:
qaamuuska
ŝone:
duramazwi
sote:
szótár
sunde:
kamus
svahile:
kamusi
taĝike:
луғат
taje:
พจนานุกรม
tamile:
அகராதியில்
tatare:
сүзлек
telugue:
నిఘంటువు
tibete:
ཚིག་མཛོད་
turke:
sözlük, lugât, lügat
ukraine:
словник
urdue:
ڈکشنری
uzbeke:
lug’at
vjetname:
từ điển
zulue:
isichazamazwi

vortaristo

Lingvisto studanta sencon kaj difinon de la vortoj, kompilanta vortarojn: oni ne povas juĝi lingvon laŭ la vortaristoj [24]; tia petro, malgraŭ facilanimaj vortaristoj, kiuj baptas ĝin pudingo, devus nomiĝi „konglomeraĵo“ [25].
beloruse:
лексікограф
bretone:
geriadurour
ĉeĥe:
lexikograf, slovníkář
france:
lexicographe
germane:
Lexikograph
hebree:
מילונאי
hungare:
szótárkészítő, lexikográfus
indonezie:
leksikograf, pekamus
japane:
辞書編集者 [じしょへんしゅうしゃ]
portugale:
dicionarista, lexicólogo, lexicógrafo
ruse:
лексикограф
slovake:
lexikograf, slovnikár
ukraine:
словникар, лексикограф

vortero

GRA Parto de vorto, precipe senchava parto: malsaĝulo diris vorteron, saĝulo komprenas la tutan aferon PrV ; por montri la konsistigajn vorterojn, en la skribo oni povas kunigi ilin per streketo: sport-klubo [26].
26. B. Kolker: Lingva Ret-Gazeto - LRG-1, [1996?]
beloruse:
частка слова, марфэма
ĉeĥe:
slovní prvek (předpona| kořen| přípona| koncovka)
france:
morphème
germane:
Wortfetzen, Teilwort
indonezie:
morfem
japane:
語の要素 [ごのようそ], 片言 [へんげん]
slovake:
nesamostatná častica
ukraine:
частина слова

vortigi, envortigi

(tr)
Esprimi per vortoj: kiam Johano en iu vespero sidis hejme kune kun Eriko, li komencis vortigi siajn sentojn al la frato [27]; nevortigita kondiĉo; tamen ŝi ne envortigis siajn pensojn [28]; estas tre malfacile envortigi tiujn spertojn [29]; [li] sonas tro optimisme en la vortigo de siaj motivoj [30].
27. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, dua parto, ĉapitro 3a
28. J. Baghy: Sur Sanga Tero, 1933
29. Monato, W. H. Simcock: Kio estas spiriteco?, 2007
30. Monato, Reinaldo Marcelo Ferreira: Ne nur intimaj temoj, 2005
angle:
put into words, express, word, phrase
beloruse:
выражаць словамі, фармуляваць
bretone:
geriañ
ĉeĥe:
pravit, vyjádřit slovy, vyslovit
france:
exprimer, formuler
germane:
formulieren, ausdrücken
hebree:
לנסח
hispane:
expresar con palabras, verbalizar, formular, enunciar
hungare:
szavakba foglal, megfogalmaz
japane:
言葉にする [ことばにする], 言い表す [いいあらわす]
nederlande:
verwoorden, onder woorden brengen
pole:
wyrażać słowami, wysławiać się, artykułować, formułować
ruse:
выражать словами, формулировать, сформулировать
slovake:
vyjadriť, vysloviť
ukraine:
висловлювати, виражати словами

nevortigebla

Tia, ke oni ne povas esprimi ĝin per vortoj: la nevortigeblaj ĝojo kaj doloro de lia interno [31]; liliputos ni ĉe grandec' nevortigebla, antaŭ ĝi [32].
31. Stellan Engholm: Al Torento, ĉapitro IV, 1930
32. La anonco - L'annonce
beloruse:
невымоўны, невыказны
france:
informulable, inexprimable
germane:
unaussprechlich, unsäglich

vortumi

(tr)
Iel diri, elektante specifajn vortojn por tio: tion mi sentis sed ne sciis diri, kaj la poeto tion vortumis por mi [33]; la demando de la plimulto vortumiĝas: „kion vi povos fari por mi?“ [34]; la respondoj estas precizaj, klaraj kaj bone vortumitaj [35].
33. C. C. Guglielminetti: Kompreni aŭ ne, La Nica Literatura Revuo 1961-03 ĝis 04 (34), p. 156a-160a
34. Monato, Garvan Makaj: La mallonga politika kariero de Hortensia Kvinke, 2007
35. Monato, Nikolao Gudskov: Mafio plu klarigenda, 2011
angle:
word, phrase, formulate, put into words
beloruse:
фармуляваць (словамі), выражаць (словамі)
france:
exprimer (par des mots)
germane:
in Worte fassen, formulieren
indonezie:
mengungkapkan (dengan kata-kata)
japane:
言葉を選んで表現する [ことばをえらんでひょうげんする]
nederlande:
verwoorden

vortumo

Iu el la eblaj esprimoj por ion diri: vortumo ne vere taŭga [36]; mi uzis la vortumon „individua nomo“ anstataŭ „antaŭnomo“ [37]; konstitucia teksto de ĉi tia graveco devus […] trovi trafan vortumon [38]; mia misa vortumo ja implicus, ke ĉiuj islamanoj estas teroristoj [39]; dum la tradukado ni longe cerbumis kaj serĉis taŭgan vorton aŭ vortumon [40].
36. Monato, Roland Rotsaert: Ejoj kaj aĵoj de niaj avoj, 2014
37. Monato, Yamasaki Seikô: Familia nomo, 2005
38. Monato, Istvan Ertl: Dio en la konstitucio, diablo en la detaloj, 2003
39. Monato, Stefan Maul: Eraro (ne nur) lingva, 2004
40. G. P. Savio: Unua sperto pri traduko de beletra rakonto, Esperanta Retradio, 2015-05-24
angle:
wording, phrasing, choice of words
beloruse:
фармулёўка, выражэньне
france:
expression (en mots), formulation (en mots)
germane:
Formulierung, Ausdruck
indonezie:
pemilihan kata
japane:
言葉遣い [ことばづかい], 言い回し [いいまわし]
nederlande:
bewoording, formulering

a-vorto

GRA Adjektivo: li uzas la ankaŭ PIV-ajn terminojn o-vortoj, a-vortoj [41]; jen kion signifas la a-vorto ortodoksa: konforma al la tradicia doktrino [42].
41. Monato, Petro Desmet': La unua Zamenhof-monumento de la 21a jarcento: dika Pomego!, 2006
42. Martin: la bezono por lingvo universala, soc.culture.esperanto, 2003-05-29
angle:
adjective
beloruse:
прыметнік
bretone:
anv-gwan
france:
adjectif
germane:
Adjektiv, Eigenschaftswort
hispane:
adjetivo
hungare:
melléknév
indonezie:
adjektiva, kata kerja
itale:
aggettivo
japane:
形容詞 [けいようし]
nederlande:
bijvoeglijk naamwoord, adjectief
pole:
przymiotnik
portugale:
adjetivo
ruse:
прилагательное
slovake:
prídavné meno
svede:
adjektiv

alivorte

Redirante la samon per aliaj vortoj, aŭ el alia vidpunkto: mi ĵus resendis al vi lin mem, alivorte, mian propran koron [43]; ĉiujare dum la laboro pereis dek ĝis dudek mil homoj... alivorte la tombo de Ĥeops postulis kvincent mil kadavrojn [44]; tion postulas lia antaŭe alprenita sinteno, alivorte antaŭjuĝo [45]. VD:nome 2, tio estas
angle:
in other words
beloruse:
іншымі словамі, іначай
bretone:
eleze, da lavaret eo
ĉeĥe:
jinými slovy, čili
france:
autrement dit, c'est-à-dire, en d'autres termes
germane:
in anderen Worten, mit anderen Worten
indonezie:
dengan kata lain
japane:
言い換えると [いいかえると], つまり, すなわち
nederlande:
in andere woorden, anders gezegd, oftewel
pole:
innymi słowy, inaczej mówiąc, inaczej
ruse:
другими словами, иначе говоря, то есть
slovake:
inými slovami
ukraine:
іншими словами, інакше кажучи, або

arvorto

GRA Substantivo tia, ke ĝia formo ununombra indikas aron da personoj aŭ da similaj objektoj samspecaj, prezentatan kiel unu tuto: „popolo“, „foliaro“, „herbo“, „armeo“ estas arvortoj.
angle:
mass noun
beloruse:
зборны назоўнік
france:
collectif (grammaire)
germane:
Wörterbuch, Wortliste
indonezie:
kata umum
ruse:
собирательное имя существительное

bildvortaro

LIN Vortaro, leksikono kun klarigaj ilustraĵoj: en julio aperis Bildvortaro en Esperanto kiu tuj komencis furori [46]; la „Esperanta bildvortaro“ de R. Eichholz; la Bildvortaro havas kelkajn ĉapitrojn pri komputiloj [47]; aĉetu bildvortaron por trovi la nomojn de la aĵoj sur la bretoj kaj tabloj en [via] oficejo [48].
angle:
picture dictionary
beloruse:
ілюстраваны слоўнік
ĉeĥe:
obrazový slovník
france:
dictionnaire illustré
germane:
Bildwörterbuch
hungare:
képes szótár
indonezie:
kamus bergambar
katalune:
diccionari il·lustrat
nederlande:
beeldwoordenboek
pole:
słownik obrazkowy
ruse:
иллюстрированный словарь
slovake:
obrazový slovník

difinvortaro

LIN Vortaro ordinare unulingva, prezentanta difinojn de kapvortoj: estas verŝajne, ke la plimulto de esperantistoj ne konsultas regule la difinvortarojn de Esperanto PV, PIV, nPIV, vortaro de Kabe [49]; PVEE estis la unua kompleta difinvortaro de Esperanto — kaj la lasta enhavanta la kapliteron „W“ [50].
beloruse:
тлумачальны слоўнік
france:
dictionnaire de langue
germane:
Definitionswörterbuch, einsprachiges Wörterbuch
indonezie:
kamus ekabahasa

dulingva vortaro, dudirekta vortaro

LIN Vortaro tradukanta kapvortojn de unu lingvo al alia, kaj ordinare reciproke: [la] unua libreto […] entenis […] dulingvan vortareton el naŭcent radikoj VivZam ; nekompleta, sed ilustra dudirekta vortaro [51]; vortaro germana-esperanta de Erich-Dieter Krause […] estas plej granda dulingva vorto de Esperanto [52].
beloruse:
дзвюхмоўны слоўнік
france:
dictionnaire bilingue
germane:
zweisprachiges Wörterbuch
indonezie:
kamus dwibahasa
japane:
対訳辞書 [たいやくじしょ]
ukraine:
двомовний словник

e-vorto

GRA Adverbo: e-vorto povas roli kiel komplemento de verbo [53].
angle:
adverb
beloruse:
прыслоўе
bretone:
adverb
france:
adverbe
germane:
Adverb, Umstandswort
hispane:
adverbio
hungare:
határozószó
indonezie:
adverbia, kata keterangan
itale:
avverbio
japane:
副詞 [ふくし]
nederlande:
bijwoord
pole:
przysłówek
portugale:
advérbio
ruse:
наречие
slovake:
príslovka
svede:
adverb

evitvorto

Eŭfemismo: probable „filtrado“ estas evitvorto por „cenzuro“ [54].
angle:
euphemism
beloruse:
эўфэмізм
bretone:
flourlavar
france:
euphémisme
germane:
Euphemismus, Schönsprech, beschönigender Ausdruck, verhüllender Ausdruck
hispane:
eufemismo
hungare:
eufemizmus, eufémia, szépítő körülírás
indonezie:
eufemisme
japane:
婉曲語句 [えんきょくごく], 婉曲表現 [えんきょくひょうげん], 遠回しな言い方 [とおまわしないいかた]
katalune:
eufemisme
nederlande:
eufemisme, verbloemende uitdrukking
pole:
eufemizm
portugale:
eufemismo
ruse:
эвфемизм

fakvorto

LIN Vorto aŭ esprimo uzata kun difinita senco en iu scienco, arto, metio, fako...: fakvortoj el filozofio, natursciencoj, matematiko [55]; „Fakvortoj en Esperanto“ [56]; „utero“ ŝajnas al mi latindevena fakvorto [57]; la vortoj elektitaj por la vortareto estas plejparte simplaj […], teknikaj fakvortoj mankas [58].
55. Monato, Ivo Durwael: Kosmologio de nia jarcento, 2010
56. W. Blanke: Fakvortoj en Esperanto, Deutsches E-lnstitut, 1995
57. Monato, Jorma Ahomäki: Nova vortarego en Estonio, 2004
58. Monato, Donald Broadribb: Vortareto pri lernado kaj laboro, 2004
beloruse:
тэрмін (прафэсійнае слова)
france:
terme (terminol.)
germane:
Fachwort, Terminus
indonezie:
istilah
japane:
専門用語 [せんもんようご]
pole:
termin

fakvortaro

Vortaro limiĝanta pri la terminoj de iu fako: poezia fakvortaro [59]; fakvortaroj por 50 sciencaj branĉoj [60]; naŭlingva Internacia Ekonomika Fakvortaro [61]. SIN:leksikono2, terminaro
beloruse:
галіновы слоўнік
germane:
Fachwörterbuch
japane:
専門辞書 [せんもんじしょ]

kapvorto

LIN Vorto, kiun priskribas aŭ komentas artikolo de vortaro aŭ enciklopedio: la kapvortoj estas ordigitaj sen konsidero al la finaĵoj [62]; instruistino […] menciita per aparta kapvorto en la Enciklopedio de Esperanto [63]; poruniversitataj matematikaj vortaroj kutime enhavas de 4 000 ĝis pli ol 70 000 kapvortojn [64].
62. G. Waringhien: La Nova Plena Ilustrita Vortaro, „kiel uzi la vortaron“, p. 34a
63. Monato, Carlo Minnaja: Marioneto ĉiam aktuala, 2003
64. Monato, Anna kaj Mati Pentus: Verda matematiko, 2004
beloruse:
загаловачнае слова
ĉeĥe:
skupinové slovo, slovníkové heslo
france:
entrée (de dictionnaire...)
germane:
Stichwort
hispane:
entrada (de diccionario...)
japane:
見出し語 [みだしご]
pole:
hasło
slovake:
skupinové, slovníkové heslo
ukraine:
заголовне слово (у словнику)

laŭvorte

Konforme al antaŭe diritaj vortoj, sen modifo, kun nur minimuma interpreto: tutan fabelon […] ĝi memoris tute laŭvorte [65]; laŭvorta ripeto de la vortoj de la literaturisto Marta ; iu slavo […] volos traduki en Esperanton laŭvorte el sia nacia lingvo [66]; laŭvorte tradukite [67].
angle:
literally, word for word
beloruse:
даслоўна, літаральна
bretone:
ger-ha-ger
france:
à la lettre, mot pour mot, littéralement
germane:
wörtlich
indonezie:
harfiah
japane:
言葉どおりに [ことばどおりに], 文字通りに [もじどおりに], 逐語的に [ちくごてきに]
nederlande:
letterlijk, woordelijk, woord voor woord
pole:
dosłownie, słowo w słowo
ruse:
дословно

o-vorto

GRA Substantivo: infinitivo rolas en Esperanto kiel o-vorto [68]. i-vorto rekte derivita el o-vorto [69].
68. S. Hartwig: Re: videblas, soc.culture.esperanto, 2005-03-11
69. Diskuto pri la vorto „podkasto“
angle:
noun
beloruse:
назоўнік
bretone:
anv-kadarn
ĉeĥe:
podstatné jméno
france:
substantif, nom (substantif)
germane:
Substantiv, Nomen, Hauptwort
hispane:
sustantivo, nombre
hungare:
főnév, substantivum
indonezie:
kata benda, nomina, substantiva
japane:
名詞 [めいし]
nederlande:
zelfstandig naamwoord, substantief
pole:
rzeczownik
ruse:
существительное
slovake:
podstatné meno
ukraine:
іменник

pasvorto

Sekreta vorto interkonsentita ene de limigita grupo kaj servanta kiel rekonilo, por pruvi onian rajton trapasi, eniri, ricevi servon ktp: tiuj datenoj estu tenataj en ĉifrita formo kaj estu alireblaj nur per pasvorto [70]; la dosieroj ne estas rekte alireblaj […] nur per uzantonomo kaj pasvorto [71].
angle:
password
beloruse:
пароль
bretone:
ger tremen
ĉeĥe:
heslo, klíčové heslo
france:
mot de passe
germane:
Passwort, Parole, Losung
hebree:
סיסמה
hispane:
contraseña
hungare:
jelszó
indonezie:
kata kunci, kata sandi
japane:
合い言葉 [あいことば], パスワード [ぱすわーど]
nederlande:
wachtwoord
pole:
hasło
portugale:
senha
ruse:
пароль
slovake:
heslo
ukraine:
пароль

pruntvorto

LIN Vorto prenita el alia lingvo, eventuale skribe aŭ elparole adaptita: la islanda lingvo […] apenaŭ uzas fremdajn pruntvortojn kaj esprimas ĉion per siaj indiĝenaj radikoj [72]; parolado de Filipinanoj havas multajn pruntvortojn el la Hispana kaj la Angla [73].
72. Monato, Garvan Makaj: Antikva lingvo por moderna lando, 2014
73. V. Medrano: Lingvoj en Filipinoj, 2005-11-08
angle:
loanword
beloruse:
запазычаньне (слова)
france:
emprunt linguistique, mot emprunté
germane:
Lehnwort
indonezie:
kata serapan, kata pinjaman
japane:
借用語 [しゃくようご], 外来語 [がいらいご]
nederlande:
leenwoord
pole:
zapożyczenie językowe

senvorte

Sen paroloj, silente, ne donante atendatan respondon: li senvorte obeis [74]; oni lin portis al tombo senvorte Hamlet ; Marta klinis la kapon sur la bruston kaj senvorte sidis du minutojn en profunda meditado Marta ; lipoj ridas, okuloj briletas kaj serĉadas, demandas senvorte, respondas senvorte [75].
VD:silenta
74. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 4, rakontoj, Arturo
75. Stellan Engholm: Al Torento, ĉapitro IV, 1930
beloruse:
моўчкі, бяз слоў
bretone:
dilavar (adv.)
ĉeĥe:
beze slova, mlčky
france:
sans un mot
germane:
wortlos, still, schweigend
japane:
無言で [むごんで], 黙って [だまって]
pole:
bez słowa, milcząc
ruse:
молча, не говоря ни слова
slovake:
bez slova, mlčky

unuvorte

Dirite per unu aŭ malmultaj vortoj, koncize, resume: la ĉefa militestro havas nek patron, nek infanon, unuvorte li havas neniun, nur sian armeon kaj la malamikon [76]; la prezo estis tro alta por ni, ni devis prokrasti la aĉeton, la transloĝiĝo kostis multe... unuvorte, mil da malfacilaĵoj kaj malhelpoj IK ; VD:resume, konciza, lakona, mallonga2
beloruse:
адным словам
bretone:
berr-ha-berr, eberr gomzoù, en ur ger
ĉeĥe:
jedním slovem, stručně
france:
bref (adv.), en un mot
germane:
mit einem Wort, kurz (gesagt)
japane:
一言で言えば [いちげんでいえば]
pole:
jednym słowem
ruse:
одним словом
slovake:
jedným slovom
ukraine:
одним словом, коротше кажучи

vortodivido KompLeks

LIN Dispartigo de vorto inter la fino de unu teksta linio kaj la komenco de la tujsekva linio, precipe en okazo kiam en la unua linio ne eblas loki la vican vorton, kvankam tie ja restas iom da spaco (streketo post la unua parto fine de la unua linio indikas, ke la vorto estas daŭrigota en la sekva linio): bedaŭrinde, oni ne atentis la vortodividojn: ofte ili ne elegantas: ra-jtis, rima-rkos, brako-jn, dankop-agon, […] [77]; nesufiĉe profesia enpaĝigo ĝenas plurloke, ankaŭ per mallertaj vortodividoj [78]. VD:dividstreko
Rim. 1: Z. konsilis, ke „transportante la vortojn el unu linio en la sekvantan, ni ordinare dividas ilin per iliaj partoj gramatikaj, ĉar ĉiu parto gramatika en nia lingvo prezentas apartan vorton. Tiel ni ekzemple dividas: „Esper-anto; ricev-ita““LR.
Rim. 2: La Plena Analiza Gramatiko donas sufiĉe prudentajn rekomendojn, kiuj kombinas la principojn laŭmorfeman kaj laŭsilaban. Ĝi respektas la prefiksojn kaj sufiksojn (ek-iri, dorm-ema), sed permesas dividi radikojn (ba-lo, sce-no, ko-le-ro) Viki.
77. Monato, Christian Declerck: Panoramo de la Nerona Romo, 2009
78. H. Gorecka: Napolo, ne nur la kanzono…, La Ondo de Esperanto, 2008. N-ro 8–9 (166–167)
angle:
hyphenation
beloruse:
перанос, расстаноўка пераносаў
germane:
Silbentrennung
indonezie:
pemenggalan (suku kata)
pole:
podział wyrazów, przenoszenie wyrazów, podział wierszy, łam wierszy
ruse:
перенос

vortefiko

LINGRA Vortkunmeto: liaj (Kalocsay) distingoj de la rekta kaj de la inversa vortefikoj estas, interalie, notindaj [79]; la ĉefelemento vortigas la antaŭan elementon (la flankelementon), laŭ jenaj reguloj de la "rekta vortefiko" [80]; ankaŭ la maldekstra elemento povas efiki al la dekstra, difinante ties vortkarakteron. Tio estas la "inversa vortefiko" [81].
URL:Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto – N° 9, pri la demando de La Vortfarado en Esperanto
beloruse:
словаскладаньне
france:
composition (de mots)

vortfarado

LINGRA Konstruado de vortoj per kunmeto de vorteroj afiksaj aŭ radikaj – derivado, vortkunmeto, fleksio 1 – eventuale kun ŝanĝoj en la vortelementoj laŭ la reguloj de koncerna lingvo: mi kreis regulojn por vortfarado kaj per tio ĉi mi enportis grandegan ekonomion rilate la nombron de la vortoj ellernotaj [82]; tiuj ĉi naturaj vortfaraj oportunaĵoj, kiujn la lingvo Esperanto havas EE ; la principo de neceso kaj sufiĉo laŭ René de Saussure estas oficiale akceptita de la Akademio kiel „la logika bazo de la vortfarado en Esperanto“ [83]. VD:esperantigo, landnomo, pseŭdoprefikso, pseŭdosufikso, nerekta parolo
URL:PMEG: Vortfarado
82. L. Zamenhof: El la unua libro de la lingvo Esperanto. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
83. Jan Werner: Terminologia Kurso, Ekzercaro, § 4.915
angle:
word-formation
beloruse:
словаўтварэньне
bretone:
ar stummañ gerioù
ĉeĥe:
tvorba slov
france:
construction morphologique (linguistique)
germane:
Wordbildung
hungare:
szóalkotás
japane:
造語 [ぞうご], 語形成 [ごけいせい]
nederlande:
woordvorming
pole:
słowotwórstwo
ruse:
словообразование, словопроизводство
slovake:
tvorba slov
ukraine:
словотвір, словотворення

vortformo

LIN Vorto prenita en iu gramatika formo: „tabloj“ kaj „tablon“ estas du vortformoj de unu sama vorto; gramatikkontroliloj celas kapti erarojn […] de malĝusta (eĉ se ĝuste literumita) vortformo, kiel ekzemple konfuzo inter -i kaj -as aŭ manko de akuzativo [84]; fleksiaĵo estas vortformo [85]. VD:fleksii
angle:
word form, inflexion
beloruse:
словаформа
bretone:
furm (ger)
ĉeĥe:
slovní tvar, tvar slova
france:
forme fléchie
germane:
Wortform
hebree:
נטיה דקדוקית , צורה
hungare:
szóalak
nederlande:
woordvorm
pole:
forma wyrazu, odmiana wyrazu, fleksja wyrazu
ruse:
словоформа
slovake:
slovný tvar
ukraine:
форма слова

vortokunfando, kofrovorto, valizvorto

LIN Vorto kombinanta signifojn de du vortoj kaj formita per kombino de komenca parto de la unua kun fina parto de la dua, ofte kun sinkopo ĉe la junto; malpli ofte temas pli simila kombino de pli ol du vortoj: la angla „motel“ estas valizvorto formita el „MOTor“ + „hoTEL“ (kun sinkopo ĉe T); Algolo estas valizvorto formita el ALGOritma Lingvo [86]; vortokunfandoj (ankaŭ nomataj “kofrovortoj”) estas neregulaj vortkunmetaĵoj, en kiuj la elementoj mallongiĝis kaj kunfandiĝis en kaprica maniero [87].
86. Vikipedio, Algolo (programlingvo)
87. Bertilo Wennergren: Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, Ŝajnaj kunmetaĵoj
angle:
portmanteau, portmanteau word
beloruse:
сьцяжэньне (лінгв.)
france:
mot-valise
germane:
Kofferwort
indonezie:
portmanteau
ruse:
словостяжение

vortkunmeto

LINGRA Konstruado de vortoj per kunmeto de radikaloj: post tiu transpreno, nek la metron de „Sinjoro Tadeo“, nek la vortkunmetojn de adjektivo plus substantivo nia lingvanaro akceptas kiel normalaĵojn [88]. SIN:vortefikoSUP:vortfarado
URL:Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, §27 ‐ pri vortoj kunmetitaj
URL:PMEG: Vortfaraj principoj / 37.3. Precizigaj antaŭelementoj
88. P. Daŝgupto: Pracelojn fasonis recelano, Monato, 2002:3, p. 26a
angle:
composition, compounding
beloruse:
словаскладаньне
bretone:
kenstrollad (anvioù, gerioù)
ĉeĥe:
složenina, složené slovo
france:
composition (de mots)
germane:
Wortzusammensetzung
pole:
wyraz złożony
ruse:
словосложение, основосложение
slovake:
zloženina, zložené slovo

vortoprovizo, vortprovizo

LIN Ĉiom da vortoj de lingvo1 nacia, de regiona dialekto, de profesia fako, de lerneja kurso ktp: dank' al ili (la afiksoj de Esperanto) koreoj tre facile konkeras la vortoprovizon de Esperanto [89]; antaŭ ilia efektivigo […] la ellaboro de konsekvenca vortoprovizo ne estas ebla [90].
89. Bak G.: Esperanto sentata de koreoj, EK, numero 17a
90. E. Wüster: Esperantologiaj studoj, 1978
angle:
vocabulary
beloruse:
слоўнікавы запас
bretone:
geriaoueg
ĉeĥe:
slovní zásoba
france:
vocabulaire
germane:
Wortschatz
hispane:
vocabulario
hungare:
szókészlet, szóállomány
indonezie:
kosakata, perbendaharaan kata
japane:
語彙 [ごい]
nederlande:
woordenschat
pole:
słownictwo, zasób słów, słownik
ruse:
словарный запас
slovake:
slovná zásoba
ukraine:
словниковий запас

administraj notoj

ar~o: Mankas dua fontindiko.
ar~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.