*likvid/i
*likvidi
(tr)
- 1.
- Definitive malestigi per disvendo, fordono, malfondo: mi ne elprenis tiujn ŝilingojn, ĉar mi ne volis likvidi la konton [1]; en 1940 la germanaj okupantoj likvidis ĉiujn Esperanto-organizaĵojn kaj konfiskis iliajn posedaĵojn [2]; la onidiro estis, ke la kartona skatolo havas duoblan fundon, do por likvidi tiun supozon mi bruligis la skatolon [3]; oni likvidis presejon de falsaj monbiletoj [4]; kion faras la partio, por likvidi tian disan ekonomian strukturon en la kamparo Metrop ? (figure) tian bonhumoron ni tuj likvidos Metrop ! likvidi diskriminacion inter samseksemo kaj aliseksemo [5]; memorando inter la financministerioj por likvidi pruntojn [6]; la ĉeĥa reĝo Vladislavo Jagelono ordonis en 1478 likvidi la tombejon kaj ŝanĝi ĝin en konstruparcelojn [7]. ekstermi, elimini, elĉerpi1, forigi, malfondi, neniigi1
- 2.
- Mortigi, perforte, konkuranton: se la spiono ricevis la impreson ke ni proksimas al la vero, ĉu li ne provos likvidi iun kiu povus komuniki al ni ion gravan [8]? [li] verŝajne ne havos multajn skrupulojn antaŭ ol likvidi ambaŭ [9]; likvidi kontraŭulojn de la reĝimo [10].
1.
Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 30. La Voj’ Elektita.
2. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
3. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 41. Aliajn Gvidas Kaj Mem Ne Vidas.
4. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, 27
5. Monato, Michel Duc Goninaz: Ĵurnalisma deontologio, 2004
6. Monato, Julius Hauser: Temoj traktataj, 2015
7. Jiři Patera: La mezepokaj judaj mortintoj fine trankvilaj, Monato, 2001/01, p. 14
8. Johán Valano: Ĉu li bremsis sufiĉe?, 16
9. Johán Valano: Ĉu rakonti novele?, Ritmaj lumoj en la nokto
10. Monato, Bardhyl Selimi: Heroino-malheroino, 2007

- angle:
- *liquidate
- beloruse:
- ліквідаваць
- ĉeĥe:
- likvidovat, odstranit, urovnat, vyřídit, zničit
- france:
- *liquider (faire disparaitre)
- germane:
- flüssig machen, abstoßen, *liquidieren
- hispane:
- liquidar
- hungare:
- felszámol, likvidál
- japane:
- 清算する [せいさんする], 決済する [けっさいする], 整理する [せいりする], 処分する [しょぶんする], 解散する [かいさんする], 解消する [かいしょうする]
- nederlande:
- liquideren
- pole:
- *likwidować
- portugale:
- liquidar
- rumane:
- lichida
- ruse:
- *ликвидировать
- slovake:
- likvidovať, odstrániť, zrušiť
- ukraine:
- ліквідовувати, знищувати
likvido
- Proceduro, kiu likvidas aŭ rezulta malapero de la likviditaĵo: la domo fariĝos proprieto de BEA en kazo de likvido de UEA [11]; la kooperativanoj rericevos en kazo de likvido la sumon kiun ili iam investis [12]; likvido de poliomjelito [13]. likvido
11.
Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
12. Roland Rotsaert: Belgaj bankoj regrupigitaj, Monato, jaro 1998a, numero 11a, p. 16a
13. Monato, Vladimir Lemelev: Poliomjelito: ĉu la dua tutmonde likvidota infektmalsano?, 2011
12. Roland Rotsaert: Belgaj bankoj regrupigitaj, Monato, jaro 1998a, numero 11a, p. 16a
13. Monato, Vladimir Lemelev: Poliomjelito: ĉu la dua tutmonde likvidota infektmalsano?, 2011
- angle:
- liquidation
- beloruse:
- ліквідацыя
- ĉeĥe:
- likvida, planná souhláska, sonantní souhláska, sonorní souhláska
- ĉine:
- 清盘 [qīngpán], 清盤 [qīngpán], 淸算 [qīngsuàn], 清算 [qīngsuàn], 資產變現 [zīchǎnbiànxiàn], 资产变现 [zīchǎnbiànxiàn], 分辨率 [fēnbiànlǜ], 淸盤 [qīngpán], 清盘 [qīngpán]
- france:
- liquidation
- germane:
- Abwicklung, Auflösung, Geschäftsauflösung, Liquidation
- hispane:
- liquidación
- hungare:
- felszámolás, likvidálás
- japane:
- 流音 [りゅうおん]
- nederlande:
- liquidatie
- pole:
- likwidacja
- portugale:
- liquidação
- rumane:
- lichidare
- ruse:
- ликвидация
- slovake:
- likvidácia, odstránenie, vybavenie
- ukraine:
- плавний приголосний