*ĵet/i PV

*ĵeti

(tr)
1.
Rapide formovi ion tra la aero en alian lokon: ĵeti […] ringon sur la straton FK ; la pordokurteno estis ĵetita flanken, kaj la komercegisto eniris FK ; ŝi […] ĵetis sin de la ŝipo en la maron FK ; tra kaŝita krado […] ŝi ĵetis al mi karteton [1]; li ĵetis al la mastrino la monon sur la tablon [2]; la patro donacis al mi kolektujon, kaj li mem ĵetis en ĝin la unuan moneron DL ; venenon vi ĵetis en la vinon [3]; ĵeti bastonon en la radon (malhelpi ion) PrV ; ĵeti perlojn antaŭ la porkojn (vane malŝpari) PrV ; ĵeti polvon en la okulojn (por erarigi, trompi) PrV .
2.
Rapide direkti parton de sia korpo al iu direkto: ŝi […] ĵetis la brakojn ĉirkaŭ lian kolon FK ; ŝi ĵetis siajn brakojn posten kaj antaŭen, ĝis ŝi nevidebliĝis FK .
3.
Rapide direkti ian agon, efikon al io: oni enkondukis nin, por ĵeti sur nin kalumnion [4]; la edzino de lia sinjoro ĵetis siajn rigardojn sur Jozefon [5]; ĵetinte la lastan rigardon, plenan de muta malespero […] li kun kaŝita turmentiĝo deiris en sian kajuton FK ; mi volis elturni min per rapidece trovita preteksto, ĵeti ĉion sur mian edzon Marta ; ŝi facile cedis […] kaj sian edzon ĵetis en pereon Ifigenio ; vi kuraĝis ĵeti en mian vizaĝon, ke mi estas senkora koketulino FK ; el milo vi naŭcent-naŭdek-naŭ ĵetis en mizeron [6]; kiam la insekto flugis antaŭ la elektra lumo, ĝi ĵetis ombron FK ; per mano facila […] li ĵetis sur la paperon tiun faskon da linioj, el kiu aperis […] simpla ĉarmo kaj kvieta harmonio Marta .
4.
Malmilde, vivege puŝi: li eĉ ĵetis vin malsupren de la ŝtuparo [7]; oni ĵetis min en malliberejon [8]; Abraham ĵetis sin vizaĝaltere [9]; li ĵetis sin sur la kolon de sia frato […] kaj ploris [10]; li paliĝis kaj ĵetis sin antaŭ ŝi sur la genuojn FK ; ŝi falis sur la sofon, ĵetis sin en unu angulon kaj kaŝis la kapon en la […] kusenoj FK ; kvinope ili sin ĵetis sur min, sed mi venkis ĉiujn kvin [11]; mi ĵetis min antaŭen kun la malespero de l' frenezo, mi forkuris en la profundon FdO ; sin ĵeti al la spegulo [12]; la juna vidvino enkuris […] kaj forte ĵetfermis post si la pordeton Marta .
5.
Rilatigi la fontan aron kun la cela aro per funkcio ktp: la funkcio `n to 2n` ĵetas la aron de ĉiuj entjeroj en sin mem; la funkcio `n to 2+n` ĵetas la aron de ĉiuj entjeroj sur sin mem.
Rim.: Atentu la uzon de la prepozicioj: la funkcio `f:AtoB` ĵetas `A` sur `B`, se `f(A)=B` (tial la termino surĵeto); ĝi ĵetas `A` en `B`, se `f(A) sub B`.
afrikanse:
gooi
albane:
hedh
amhare:
መወርወር
angle:
throw, pitch, toss 5. map (onto, into)
arabe:
رمي
armene:
նետել
azerbajĝane:
atmaq
beloruse:
кідаць
bengale:
নিক্ষেপ
birme:
ပစ်
bosne:
baciti
ĉeĥe:
hodit
ĉine:
[diān], 扔 [rēng], 撺 [cuān], 抛 [pāo], 掷 [zhì], 投射 [tóushè], 投掷 [tóuzhì]
dane:
smide
estone:
visata
eŭske:
bota
filipine:
magtapon
france:
jeter (lancer) sin ~i: se jeter. ~fermi: claquer (fermer vivement). 5. jeter (sur, dans)
galege:
xogar
germane:
werfen, schmeißen ~i bastonon en la radon: einen Stock inst Getriebe stecken. ~i perlojn antaŭ la porkojn: Perlen vor die Säue werfen. ~i polvon en la okulojn: Sand in die Augen streuen. 5. abbilden (auf), mappen (auf)
guĝarate:
ફેંકવું
haitie:
voye jete
haŭse:
jefa
hinde:
फेंक
hispane:
lanzar 1. lanzar, arrojar 2. lanzar, apartar (una parte del cuerpo) 3. hacer algo rápidamente 4. lanzar sin ~i: lanzar, proyectar. ~fermi: dar un portazo. 5. aplicar, mapear
hungare:
dob, vet, hajít, szór sin ~i: ráveti magát. ~fermi: becsap (pl. ajtót).
igbe:
otutu
indonezie:
melempar
irlande:
caith
islande:
kasta
itale:
gettare, lanciare
japane:
投げる [なげる]
jave:
uncalan
jide:
וואַרפן
jorube:
o jabọ
kanare:
ಎಸೆಯಲು
kartvele:
იმისათვის, რომ
kazaĥe:
лақтыру
kimre:
taflu
kirgize:
ыргытуу
kmere:
បោះ
koree:
던져
korsike:
graputi
kose:
ukuphosa
kroate:
bacati
kurde:
avêtin
latine:
mittite
latve:
mest
laŭe:
ຖິ້ມ
litove:
mesti
makedone:
фрли
malagase:
hitora
malaje:
membuang
malajalame:
എറിയുക
malte:
tarmi
maorie:
maka
marate:
फेकणे
monge:
muab pov
mongole:
хаях
nederlande:
werpen, gooien
nepale:
बिसाउन
njanĝe:
kuponyera
okcidentfrise:
goaie
panĝabe:
ਸੁੱਟ
paŝtue:
غورځوي
pole:
1. rzucać, miotać 2. rzucać, miotać się 3. rzucać 4. rzucać, miotać
portugale:
arremessar, atirar, jogar, lançar
ruande:
guta
ruse:
бросать, бросить, кидать, кинуть, метать, метнуть sin ~i: броситься, кинуться (к чему-л.). 5. отображать (на, в)
samoe:
togi
sinde:
ڌوڙ
sinhale:
විසි
skotgaele:
thilgeil
slovene:
vrgel
somale:
tuurin
ŝone:
kukanda
sote:
lahlela
sunde:
maledog
svahile:
kutupa
taĝike:
партофтан
taje:
โยน
tamile:
தூக்கி
tatare:
ыргыту
telugue:
త్రో
tibete:
དབྱག དབྱུགས དབྱུག དབྱུགས་
ukraine:
кидати
urdue:
پھینک
uzbeke:
otish
vjetname:
ném
zulue:
aphonse

ĵeto

1.
La ago ĵeti: per unu ŝtono oni du ĵetojn ne faras PrV ; la ĵeto (loto) estas farita PrV .
2.
MAT[13]=bildigo.
Rim.: Tiu formo nature sekvas el la legmaniero „`f` ĵetas `x` al `y`“. Krome ĝi ebligas krei skemisman serion surĵeto, disĵeto, dissurĵeto (por kiuj la naturismaj sinonimoj estas formitaj per la vortero „-jekcio“).
angle:
1. throw, pitch, toss 2. mapping
beloruse:
1. кідок 2. адлюстраванне
ĉine:
2. 映射 [yìngshè]
france:
1. jet (action de jeter) 2. application (math.)
germane:
1. Wurf 2. Abbildung
hispane:
1. lanzamiento 2. aplicación (math.)
hungare:
1. dobás, vetés, hajítás, szórás 2. leképezés
indonezie:
1. lemparan 2. fungsi (matematika), pemetaan (matematika)
itale:
1. (il) gettare, (il) lanciare
japane:
一投 [ひととう]
nederlande:
1. worp 2. afbeelding
nepale:
पिच
pole:
1. rzut, miot 2. odwzorowanie, funkcja
ruse:
1. бросок 2. отображение
ukraine:
кидок

ĵetegi

Fortege ĵeti: sur la maroj vi estis ĵetegata en la profundon de la akvo [14]; per siaj tutaj fortoj li ĵetegis la seĝon sur la plankon [15]; gutoj da akvo ŝprucadis supren ĝis la verdaj branĉoj […] la skribisto ekpensis pri la milionoj da nevideblaj bestetoj, kiuj en ĉiu guto estis ĵetegataj en tian altecon [16]; la feino faris signon kaj […] li ĵetegis sin post ŝi [17]. VD:ŝiri3
angle:
hurl
beloruse:
шпурляць
france:
lancer
germane:
reißen (werfen)
hispane:
lanzar
hungare:
odavág
indonezie:
melontar
itale:
scagliare, scaraventare
japane:
力をこめて投げる [ちからをこめてなげる], 強く投げつける [つよくなげつける]
nederlande:
smijten
pole:
cisnąć (rzucić)
ruse:
швырнуть

ĵetiĝi

Esti ĵetata; sin lasi fali: Moseo kaj Aaron ĵetiĝis vizaĝaltere antaŭ la tuta anaro [18]; ili ĵetiĝu en […] abismon [19]; torente ĵetiĝis malsupren la akvo [20]; ondo da sango ĵetiĝis en ŝian kapon Marta ; ŝi murmuretis, ĵetiĝis sur la plankon kaj kuŝiĝis senmova, kun vizaĝo kaŝita en la kuseno Marta .
angle:
get thrown
beloruse:
кідацца, кінуцца
france:
se jeter
hispane:
arrojarse, eyectarse, dejarse caer, tirarse
hungare:
dobádik, vetédik, hányódik, szóródik
indonezie:
terlempar
itale:
gettarsi, lanciarsi
japane:
投げ出される [なげだされる]
nederlande:
zich werpen
pole:
rzucić się
portugale:
arremesar-se, atirar-se
ruse:
броситься, бросаться (к чему-л., во что-л.), кинуться, кидаться (к чему-л., во что-л.)

ĵetiĝadi

Sin malmilde kaj ripete movi, turni: la kompatinda malsana infano […] ĵetiĝadis sur sia malmola litaĵo Marta . VD:konvulsio, klonika spasmo
angle:
pace, roll
beloruse:
гойсаць, мітусіцца
france:
s'agiter (dans son lit, par ex.)
germane:
sich schütteln
hispane:
agitarse
hungare:
vergődik, hánykolódik
japane:
ころげまわる, のたうちまわる
nederlande:
woelen
pole:
rzucać się, ciskać się, miotać się
portugale:
agitar-se
ruse:
метаться

deĵeti

(tr)
Faligi, forpuŝi: ne estos lasita ĉi tie ŝtono sur ŝtono, kiu ne estos deĵetita [21]; li estis deĵetita el sia reĝa trono kaj senigita je sia gloro [22]; (figure) Herhor malbonigis al li la tutan planon, poste deĵetis la tutan kulpon sur lin kaj senigis lin je la komando [23]; la ĉevalo […] post kelkaj saltoj deĵetis sian rajdanton en foson [24]; avela branĉeto ekbatis lin kaj deĵetis lian ĉapelon [25]; la feino deĵetis sian radiantan veston [26]; ŝi […] volis deĵeti la ruĝajn ŝuojn, sed ili sidis fortike [27]; (figure) tiun ĉi pezegon mi devas deĵeti de mia animo, antaŭ ol ĝi ĝin enpremos en la inferon [28].
angle:
throw off
beloruse:
адкідваць
ĉine:
[shuǎi], 摈 [bìn]
france:
ôter (de soi), laisser choir
germane:
abwerfen, abschütteln, herunter werfen
hispane:
derribar de, salir volando de, hacer caer de
hungare:
eldob magától, ledob
itale:
sbalzare
japane:
投げ落とす [なげおとす], 投げ捨てる [なげすてる]
nederlande:
wegwerpen
pole:
zrzucać
ruse:
отбросить
ukraine:
скидати, відкидати

disĵeti

(tr)
Ĵeti disen: la fajron disĵetu malproksimen [29]; mi vidis ĉiujn Izraelidojn disĵetitaj sur la montoj, kiel ŝafoj, kiuj ne havas paŝtanton [30]; la sanktajn […] statuojn li disbatis, dispecetigis, kaj disĵetis [31]; mi disŝiris la leteron kaj disĵetis ĝiajn pecetojn en ĉiujn angulojn FK ; la plenluno leviĝis, baldaŭ ĝi komencis disĵetadi (vd radii) brilon kaj lumon [32]; (figure) la vortoj nove kreataj estos nur malofte disĵetitaj (vd distri2) inter la multo da vortoj jam konataj DL ; la membroj estas disĵetitaj en urboj […] de la Unuigitaj Ŝtatoj, Kanadujo, Meksikujo FK ; progresadi malgraŭ la disĵetita laboro de malsamaj personoj en malsamaj lokoj DL ; malgraŭ la disĵeteco de l' laboro […] ni vidos, ke nia komuna celo estas alvenita DL ; nezorgeca mano, kiu videble kutimis disĵetadi (malŝpari, disipi) grandajn sumojn Marta . VD:dissemi
angle:
(broad)cast, scatter (broad)cast,
beloruse:
раскідваць
ĉine:
[sǎ]
france:
jeter (en tous sens), éparpiller
germane:
streuen, verstreuen, umherwerfen, um sich werfen
hispane:
dispersar, esparcir, rociar
hungare:
szétdob, széthány, széthajígál, szétszór
indonezie:
menyebarkan, menyiarkan, menabur
itale:
sperperare, disperdere
japane:
投げ散らす [なげちらす]
nederlande:
rondstrooien
pole:
rozrzucać
portugale:
dispersar, espalhar
ruse:
разбросать, разбрасывать
ukraine:
розкидати

disĵeto

MAT
[33] Ĵeto2 atribuanta malsamajn (t.e. disajn) bildojn al malsamaj (t.e. disaj) elementoj de la fonta aro.
Rim. 1: Ĵeton2 kiu povas diversajn argumentojn ĵeti en unu saman bildon (kunigi tiujn argumentojn), oni povas nomi „kunĵeto“.
Rim. 2: Vd ĉe enjekcio klarigon, kial tiu termino estas misgvida.
angle:
injection
france:
injection, application injective
germane:
Injektion
hispane:
inyección, aplicación inyectiva
hungare:
injekció
indonezie:
injeksi, fungsi injektif
japane:
散乱 [さんらん]
pole:
funkcja różnowartościowa, injekcja
ruse:
вложение, инъекция

disĵeta

MAT (pri ĵeto2) Havanta la ecojn de disĵeto: homomorfio inter vektoraj spacoj estas disĵeta se kaj nur se ĝia kerno reduktiĝas al {0}. SIN:enjekcia
angle:
injective
france:
injectif
germane:
injektiv
hispane:
inyectiva
hungare:
injektív
indonezie:
injektif
pole:
różnowartościowy, injektywny
ruse:
инъективный

dissurĵeta

angle:
bijective, one-to-one
france:
bijectif, biunivoque
germane:
bijektiv, eineindeutig
hispane:
biyectiva, biunívoca
hungare:
bijektív, egy-egyértelmű
indonezie:
bijektif
pole:
bijektywny, odwracalny, wzajemnie jednoznaczny
ruse:
биективный, взаимно однозначный

dissurĵeto

angle:
bijection, biunique correspondence, one-to-one mapping
ĉine:
双射 [shuāngshè]
france:
bijection, application bijective
germane:
Bijektion
hispane:
biyección, aplicación biyectiva
hungare:
bijekció
indonezie:
bijeksi, fungsi bijektif, korespondensi satu-satu
pole:
funkcja odwracalna, funkcja wzajemnie jednoznaczna, bijekcja
ruse:
взаимно однозначное соответствие, биекция

ekĵeti

(tr)
Subite ĵeti: sur teron ekĵetis li sian sceptron FK ; la pordokurteno ekĵetiĝis flanken, kaj sur la sojlo de la pordo sin montris alta, gracia virina figuro FK .
beloruse:
кінуць, шпурнуць
france:
projeter
hispane:
proyectar, arrojar
hungare:
eldob, elhajít
japane:
いきなり投げる [いきなりなげる]
nederlande:
plots werpen
ukraine:
жбурнути

elĵeti

(tr)
Ĵeti eligante: mi elĵetis ĉiujn domobjektojn […] for el la ĉambro [35]; ili elĵetis lin ekster la urbon [36]; elĵetu la koleron el via koro kaj eĉ ne plendu [37]; ŝlimo […] elĵetita el la vojaj fosoj [38]; kion la maro tie elĵetis [39]? fiŝkaptistoj elĵetas sian reton tie [40]; [ili] ankron elĵetis kaj ligis al bordo ŝnuregojn FK ; vi ne devas elĵeti (malŝpari) tri spesmilojn por la edziniĝa krono de via filino [41]! multaj […] estas kontraŭ la artikolo kaj plene aprobos vian elĵetadon de [ĝi] [42]; elĵetante el la lingvo vortojn, kies elĵetindeco ne estas ankoraŭ por ni tute certa [43]; el kanto oni vortojn ne elĵetas PrV ; por vi ĉio estas bagateloj! subite vi elĵetas ian vorton nek al teksto nek al preteksto [44]; nigraj, fajrelĵetaj okuloj [45]. VD:elsputi, elvomi, elkraĉi, ŝprucigi.
angle:
spew, spit out
beloruse:
выкідваць
ĉine:
抛出 [pāochū], 被迫交出贓物 [bèipòjiāochūzāngwù], 踢开 [tīkāi], 去除 [qùchú], 淘 [táo]
france:
déverser, jeter par la fenêtre (dépenser inconsidérément), rejeter (son repas, un exclu,...)
germane:
hinaus werfen, auswerfen, entfernen
hispane:
echar fuera, expulsar, eyectar, expeler, botar
hungare:
kidob (vhonnan), kihajít, kiszór, kivet
itale:
mandar fuori, proiettare, eiettare, eruttare
japane:
投げ出す [なげだす], 排出する [はいしゅつする]
nederlande:
spuwen
pole:
wyrzucać
portugale:
expelir
ruse:
выбросить
ukraine:
викидати

elĵetaĵo, forĵetaĵo, forĵetindaĵo

Senutila senvaloraĵo: pajlo, cindro kaj ĉiaspecaj forĵetaĵoj [46]; diversaj forĵetaĵoj: trunketoj de brasiko, balaaĵo, ankaŭ musko kaj rubo [47]; [la] elĵetaĵoj sur la stratoj konstante multiĝas [48]; forĵetaĵon tenu tiuj, kiuj produktis ĝin [49]; (figure) vi friponoj, […] elĵetaĵo de la homaro, infera kovitaĵo [50]. VD:balaaĵo, defalaĵo, elkraĉaĵo, fajlaĵo, feĉo, malŝatindaĵo, rekremento, rubo, vomaĵo
angle:
garbage, trash, waste, refuse
beloruse:
адкідак
ĉine:
下脚料 [xiàjiǎoliào], 剪報 [jiǎnbào], 废旧 [fèijiù], 废料 [fèiliào]
france:
rebut
germane:
Abfall, Auswurf
hispane:
residuo, desecho
hungare:
hulladék, szemét
indonezie:
limbah, sampah
itale:
scarto
japane:
投棄物 [とうきぶつ], 排出物 [はいしゅつぶつ]
nederlande:
rommel, afval
pole:
śmieci (nieczystości), odrzut (np. z produkcji), śmieć (człowiek), wyrzutek (człowiek)
portugale:
lixo, refugo
ruse:
отброс
ukraine:
відходи, покидьки

elĵetulo

Marĝenulo, mizerulo, kiun la ordinara socio elĵetas: li mortis ie senbrue, kovrita de tuko el blanka neĝa blovaĵo... […] kuniĝinte kun samaĝaj sociaj elĵetuloj... Marta . unu fojon en la jaro oni devas permesi festadon eĉ al tiuj elĵetuloj [51].
51. F. Dostojevskij, trad. A. Korĵenkov: La kampulo Marej, 2011
beloruse:
бядак, жабрак, маргінал
ĉine:
乞丐 [qǐgài], 叫化子 [jiàohuāzi]
france:
gueux, misérable (subst.)
germane:
Ausgestossener (aus Gesellschaft), Bettler
hispane:
miserable (subst.), mendigo
indonezie:
kaum marjinal, kaum terpinggirkan

enĵeto

MAT(evitinde) =disĵeto, enjekcio
Rim.: Ĉar surĵeto, samkiel surjekcio, estas „ĵeto sur la tutan celan aron“, tial la normala lingva logiko postulas, ke enĵeto estu „ĵeto en la celan aron“ (t.e. tia „ĵeto“, kiu ne estas „surĵeto“). Tamen iuj matematikistoj, meĥanike paŭsante la malracian terminon internacian injection, uzis la vorton „enĵeto“ por la signifo disĵeto, la signifo kiu neniel sekvas el „en“ + „ĵeto“. Tio estas ne nur malracia, tio estas misgvida kaj nepre evitinda.
hispane:
inyección
hungare:
injekció
indonezie:
injeksi, fungsi injektif

enĵeta

hispane:
inyektiva
hungare:
injektív
indonezie:
injektif
portugale:
injetora

forĵeti

(tr)
Ĵeti por forigi: [pro] kolero de Moseo […] forĵetis el siaj manoj la tabelojn kaj disrompis ilin [53]; ĉu vi volas tuj forĵeti ĉiun sinĝenadon kaj iri kun mi al la diablo [54]? li forĵetas la liuton kaj forkuras [55]; vi, forĵetinte ĉian alian laboron, vin okupos sole je tiu ĉi afero, laborante sen ripozo DL ; publikigonte mian unuan libron pri Esperanto, decidis forĵeti la tro grandan vortaron [56]; liaj densaj nigraj ondaj haroj kun intenca nezorgeco estis forĵetitaj posten kaj bone ombris la agrablan palecon de la bela maldika vizaĝo FK ; Forĵetu la malĝojon, ĉar per dubo / Akcelas ni danĝeron Ifigenio ; ne havante, oni petas, ― ricevinte, forĵetas PrV . VD:formeti, forlasi, rezigni
angle:
throw away
beloruse:
адкідваць, выкідваць
ĉine:
[qì], 扔 [rēng], 丟棄 [diūqì], 弃置 [qìzhì], 抛弃 [pāoqì], 扔掉 [rēngdiào]
france:
rejeter (une offre), écarter
germane:
wegwerfen, verwerfen
hispane:
desechar, descartar
hungare:
eldob, elvet, elszór, elhajít
indonezie:
membuang, menyingkirkan
itale:
buttare via, proiettare, scartare
japane:
投げ捨てる [なげすてる]
nederlande:
wegwerpen
pole:
wyrzucać
portugale:
jogar fora
ruse:
отбросить
ukraine:
відкидати, викидати

forĵetaĵo

Io, kion oni forĵetas; rubo: malvastaj stratoj, kie kuŝis tutaj amasoj, da pajlo, cindro kaj ĉiaspecaj forĵetaĵoj [57]; barelo de balaaĵoj, en kiu kuŝis diversaj forĵetaĵoj: trunketoj de brasiko, balaaĵo, ankaŭ musko kaj rubo, kiuj defalis de la tegmento [58]; (figure) ni fariĝas kiel la balaaĵo […], forĵetaĵo [59].
beloruse:
адкідак
france:
rebut
germane:
Abfall
indonezie:
limbah, sampah
japane:
廃棄物 [はいきぶつ]

forĵetinda

Kiun oni prefere forĵetu, ĉar ĝi estas senvalora, ne utila...: posteno en kolĥozo estus neniel forĵetinda [60]; forĵetinda armea materialo, kiun Sovetio afable lasis je la dispono de Germanio, kiam la soldatoj estis urĝe veturigataj hejmen [61]. VD:ekstempa, kaduka1, superflua
60. S. Bubenič: Sub Cirkotendo, 1969
61. Monato, Kalle Kniivilä: 15 jarojn post la pereo de la imperio, 2007
beloruse:
нікчэмны, няварты
ĉine:
沒價值 [méijiàzhí], 省掉 [shěngdiào], 多余 [duōyú], 贅 [zhuì]
france:
bon à jeter, négligeable
germane:
überflüssig, unnütz, wertlos
hispane:
desechable, despreciable

surĵeta

angle:
surjective
ĉine:
满射 [mǎnshè]
france:
surjectif
germane:
surjektiv
hispane:
sobreyectiva
hungare:
ráképező, szürjektív
indonezie:
surjektif
pole:
surjektywny
portugale:
sobrejetora
ruse:
сюръективный

surĵeti

Ĵeti sur: li surĵetis la ursan felon sur sian dorson [63]; ŝi surĵetis la tukon sur la kapon kaj direktis sin al la pordo Marta ; (figure) surĵetante sur Lin ĉian vian zorgon [64]; entreprenoj […] malebligas la uzadon [de superfluaj manĝaĵoj] per surĵeto de hiperklorita akvo, ĉar donacado povus malpliigi la vendojn [65]. VD:surmeti
beloruse:
накідваць
germane:
überwerfen
japane:
投げかける [なげかける]
ukraine:
накидати

surĵeto

MAT[66]
=surjekcio.
Rim.: Por pravigi ĉi tiun terminon necesas akcepti neevidentan metaforan sencon de prepozicio „sur“: la ĵeto kvazaŭ kovras la tutan celo-aron, kiel tablotuko kovras tablon. Tiu signifo ne estas nepra komunlingve (kvankam ĝi estas tute ebla), sed por matematikisto ĝi evidentas el la verba regado de ĵeti5 (precipe per la kontrasto kun „ĵeti en“, kiu klare sugestas la ideon de parta kovro).
angle:
surjection, onto function
ĉine:
满射 [mǎnshè]
france:
surjection, application surjective
germane:
Surjektion
hispane:
aplicación sobreyectiva, función sobreyectiva
hungare:
ráképezés, szürjekció
indonezie:
surjeksi, fungsi surjektif
pole:
surjekcja, funkcja surjektywna
portugale:
sobrejeção
ruse:
отображение „на“, сюръекция

ŝtonĵeto

Longo egala al la distanco al kiu homo kapablas ĵeti ŝtonon: li iris for de ili proksimume ŝtonĵeton, kaj li genuis, kaj preĝis [67]; ili proksimiĝis al la forkurantoj je unu ŝtonĵeto [68].
beloruse:
адлегласьць кідка каменем з рукі
germane:
Steinwurf
indonezie:
selemparan batu

akvoĵetilo

Aparato, kiu dense ĵetas akvon trans ia distanco: fajrobrigadistoj proksimiĝis al la kamiono por funkciigi akvoĵetilon [69]; ĉar oni ne disponis pri profesia akvoĵetilo, oni uzis normalan fajroestingan veturilon de la viena fajrobrigado [70]. SIN:akvokanono
69. F.-G. Rössler: Verda muro kaŝis grizajn sekretojn, Monato, 2013:12, p. 9a
70. Walter Klag: Batita kremo kaj akvoĵetiloj, Monato, 2000/04, p. 34
beloruse:
вадамёт, гідраманітор
ĉine:
喷水装置水枪 [pēnshuǐzhuāngzhìshuǐqiāng], 防暴水枪 [fángbàoshuǐqiāng]
france:
canon à eau
germane:
Wasserwerfer
indonezie:
meriam air
nederlande:
waterkanon

ŝtonĵetilo

Aparato por ĵeti malproksimen ŝtonojn: ne forpelos ĝin sago, ŝtonoj el ŝtonĵetilo fariĝas pajleroj antaŭ ĝi. [71]; la arkistojn akompanis ŝtonĵetilistoj, portantaj sakojn kun ŝtonoj [72]; tutan tagon oni uzis ŝtonĵetilojn, aŭ arkpafis al ŝildoj [73]; David de Michel Angelo svingadis sian ŝtonĵetilon [74]. SIN:katapulto1.b
angle:
sling-shot
beloruse:
прашча
ĉine:
弹弓 [dàngōng]
france:
lance-pierres
germane:
Steinschleuder
hispane:
catapulta, lanza piedras
indonezie:
katapel
itale:
fionda
japane:
投石器 [とうせきき]
nederlande:
katapult
pole:
proca
portugale:
catapulta, funda
ruse:
праща
ukraine:
праща

administraj notoj

dis~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
dis~a: Mankas dua fontindiko.
dis~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
dissur~a: Mankas dua fontindiko.
dissur~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
dissur~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
en~o: Mankas dua fontindiko.
en~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
en~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
sur~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
sur~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.