*konvulsi/o PV

konvulsii

(ntr)
Subite agitiĝi, movi korpopartojn pro pretervola muskola kuntiriĝo: la demono lin ĵetis sur la teron kaj lin konvulsiigis [1]; la birdo etendis siajn belajn flugilojn, ankoraŭ unu fojon konvulsie ektremis […] kaj ĝia koro krevis de senforteco [2]; konvulsie ŝi palpadis ĉirkaŭ si per la mano, faris paŝon en la direkto al la tero kaj falis senkonscie [3]; li sentis, ke ŝi konvulsie ektremas, kaj li tenis ŝin des pli forte [4].
angle:
convulse
france:
convulser
germane:
zucken
hungare:
görcse van, görbcsben van, vonaglik, rángatódzik
japane:
けいれんする, ひきつけを起こす [ひきつけをおこす]
pole:
drgać, konwulsje mieć
rumane:
tremura, au convulsii

*konvulsio

1.
MED Subita nevola streĉo de muskoloj, kiu akompanas iujn malsanajn statojn de nerva sistemo: konvulsio de infano; konvulsia tusado; [li] falis, skuata de la antaŭmortaj konvulsioj [5].
2.
Spasmo: konvulsio de malespero streĉis lin; la brakoj etendiĝis supren per konvulsia movo; mano konvulsie kunpremita; min trafis plorkonvulsio [6]; aperas la tipa, tre turmenta, simptomo: akvotimego (tial rabio ankoraŭ nomiĝas hidrofobio), kiam ĉe la malsanulo dum iu provo eltrinki eĉ unu guton de akvo, aperas konvulsiaj kunstreĉigoj de faringomuskoloj [7]. SIN:kramfoTUT:epilepsioVD:klonika spasmo
angle:
convulsion
beloruse:
канвульсія, сутарга, спазм
ĉine:
痉挛 [jìngluán], 瘨 [diān]
france:
convulsion
germane:
1. Konvulsion, Zuckung 2. Spasmische Bewegung, Spasmus, Zuckungskrampf
hungare:
görcs, vonaglás, konvulzió
japane:
けいれん, ひきつけ, , こわばり, 震え [ふるえ]
pole:
konwulsje [l.mn.], drgawka
portugale:
convulsão (med.)
rumane:
convulsii, spasm
ruse:
судорога, конвульсия 2. спазм
tibete:
འཆུས་པ་

konvulsiulo

Suferanto pro konvulsioj: la suno tremetis kiel konvulsiulo [8].
8. Mo Yan, trad. Vejdo: Travidebla Ruĝa Rafano, 2012
france:
convulsionnaire (subst.)
pole:
wstrząsany konwulsjami
rumane:
scuturat de convulsii

administraj notoj