*sput/i UV
*sputi
(tr)
- 1.
Amase elĵeti tra la buŝo (salivon, mukaĵon, sangon ks) per ia senvola ago: sputi sange pro tuberkulozo; Viktoro […] agitiĝis kiel frenezulo: skuate de koleraj movadoj, […] la lipon pendantan kaj sputetantan [1]; li ruĝiĝis, paliĝis, sangokraĉe sputis [2].
Rim.: Ne uzu tiun medicinan terminon por la ordinara kaj vola kraĉi.- 2.
- (figure)
Elĵeti amase el ia truo:
mi donacos al vi neordinaran azenon, kiu […] sputas oron
[3];
la monstro, leviĝis en la aeron, sputis flamojn
[4];
piramida monto […] komencas fumiĝi, tremi, brui kaj poste ĝi sputas
el si tiom da fluida fajro, kiom da akvo posedas Nilo
[5].
erupcii, ŝprucigi, vomi
1.
Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Kvina
2. Adam Mickiewicz, trad. Antoni Grabowski: Sinjoro Tadeo, Libro II.
3. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Tablo, la orazeno kaj bastono el sako
4. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Du fratoj
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XVIII

- angle:
- spit
- beloruse:
- 1. харкаць (крывёю, сьлізьзю) 2. вывяргаць
- ĉeĥe:
- chrchlat, chrlit, odkašlávat
- ĉine:
- 吐出 [tùchū]
- france:
- cracher
- germane:
- 1. speien, ausspeien, spucken 2. auswerfen
- hispane:
- 1. esputar (excepto saliva)
- hungare:
- 1. köp 2. okád
- japane:
- 吐く [はく], 吐き出す [はきだす]
- nederlande:
- spugen, spuwen
- pole:
- pluć, charczeć, wykrztusić
- ruse:
- 1. харкать 2. извергать
- slovake:
- pľuvať
- ukraine:
- харкати, випльовувати кров, слиз
sputo
- La ago sputi; tio, kion oni sputas: malsanuloj petis, ke la kronprinco tuŝu ilin aŭ donu al ili sian sputon [6]; la giganta UEA-kverelo, kun insultoj, sputoj kaj disputoj, kraĉoj kaj klaĉoj, pamfletoj kaj demisioj de kaj inter finvenkistoj kompromitas la bildon de Esperantio [7].
6.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XVIII
7. La Ondo de Esperanto, 2003, № 8-9 (106-107)
7. La Ondo de Esperanto, 2003, № 8-9 (106-107)
- germane:
- Auswurf
sputaĵo
- Tio, kion oni elĵetas sputante: la malsanuloj eligas la viruson plej ofte kun muko, sputaĵo, salivo dum tusado, ternado [8].
8.
Monato, Vladimir Lemelev: De kie venis kaj kial ĉesis netipa pneŭmonio?, 2005
- germane:
- Sputum, Auswurf, Expektorat