*ŝpar/i UV

*ŝpari

(tr)
1.
Kolekti provizon de io, precipe de mono, danke al modera elspezo aŭ uzo: ŝparinte kelkajn dolarojn […] mi edziĝis kun mia Mario [1]; vi volis ŝpari la monon, pagatan al la gardistoj [2]; kiu[…] povas ŝpari iom da mono, komencas preparigadi al la estonta kongreso esperantista [3]; ŝi prenis interdoman, solecan vojeton por ŝpari tempon [4]; vi devas ŝpari viajn kisojn por via edzo [5]; iomete ŝpari, iomete dividi [6]; se vi ne ŝparis ĝis nun eĉ por sentrua mantelo, viaj meritoj ne estas verŝajne eminentaj [7]; bonan vorton […] ŝparu por amato de la dioj [8]! ŝparu groŝon, vi havos plenan poŝon PrV ; ŝparu kiam bone, vi havos kiam bezone PrV ; vivi de ŝparita kaso PrV . VD:rezervi
2.
Modere kaj singarde uzi; domaĝi: la mastro ne ŝparis la poŝon de la junulo kaj diris, ke li devas aldoni ankoraŭ du orajn monerojn [9]; la senlaca loka organiza komitato […] ne ŝparis laboron por la plej bona aranĝo de nia kongreso [10]; la edzino ne ŝparis vortojn, nek mildajn nek akrajn [11]; oni povas sekve tre mallongigi al si la vojon, […] per tio mi ŝparas ja preskaŭ duonmejlon [12]; kiu ŝparas sian vergon, tiu malamas sian filon [13]; ŝparu viajn malbenojn [14]; vortojn ŝparu, agojn faru PrV . VD:avari1
3.
(al iu) Indulge, kompate evitigi; ŝparigi: mi diris nenion, por ŝpari al vi ĉagrenon [15]; Tualeton ŝi ne faras, ⫽ Kaj ŝi tiel al la patro ⫽ Ĉiujare sumojn ŝparas [16]; gloro estu al la dioj orientaj kaj okcidentaj, ke vi eliris viva […] oni ŝparis vin certe tial, ĉar vi estas patricio [17]; li nur petegis Kriston, ke Li ŝparu al Ligia la cirkan turmenton kaj lasu ŝin endormiĝi trankvile en la malliberejo [18]. VD:domaĝi2, indulgi, kompati
angle:
to spare, save, keep for future use 2. to be sparing of
beloruse:
ашчаджаць, захоўваць, зьберагаць, эканоміць
ĉine:
節省 [jiéshěng], 节省 [jiéshěng], 節約 [jiéyuē], 节约 [jiéyuē], 积蓄 [jīxù], 積蓄 [jīxù], 省錢 [shěngqián], 省钱 [shěngqián], 省去 [shěngqù]
france:
économiser, épargner vivi de ~ita kaso: vivre sur ses réserves.
germane:
sparen 3. aussparen, (jmd. etwas) ersparen, verschonen
hispane:
ahorrar
hungare:
1. megtakarít 2. takarékoskodik
itale:
economizzare, risparmiare
nederlande:
sparen
pole:
1. oszczędzać, ciułać 2. oszczędzać
portugale:
economizar, poupar
ruse:
сберегать, экономить
svede:
spara

ŝparaĵo

Tio, kion oni ŝparis: la lastaj ŝparaĵoj jam konsumiĝis [19]; Matildo senŝancele forlasis siajn tutajn ŝparaĵojn de fraŭlino (vd doto) [20]; en tia entrepreno troviĝas tiom da eblaj surprizaĵoj, ke estas […] krimo, englutigi en ĝin la ŝparaĵojn de neriĉuloj [21].
19. F. Kožík, trad. J. Karen kaj J. Vondroušek: La plej eminenta inter Pierotoj, 2001
20. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Naŭa
21. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Unua
beloruse:
ашчаджанне (сродкі)
ĉine:
积蓄 [jīxù], 積蓄 [jīxù], 储蓄 [chǔxù], 儲蓄 [chǔxù]
france:
économies (épargne), épargne
germane:
Ersparnisse, Sparguthaben
japane:
たくわえ, 貯蓄 [ちょちく]
pole:
oszczędności
ukraine:
заощадження

*ŝparema

Ne elspezema: lia edzino estas tre laborema kaj ŝparema, sed ŝi estas ankaŭ tre babilema kaj kriema [22]; pro ŝparemeco ne lumigante la lampon Marta ; kontentigante siajn bezonojn […] pli ŝpareme ol ĝis nun, ŝi povis kun tiaj enspezoj vivi kun sia infano Marta ; ŝparema (ŝpariga) maŝino, inventita de laboristo Metrop . VD:avara1
angle:
saving, economical, frugal, thrifty
beloruse:
ашчадны, беражлівы, эканомны
ĉine:
做人家 [zuòrénjiā], 从俭 [cóngjiǎn], 從儉 [cóngjiǎn], 有節制 [yǒujiézhì], 有节制 [yǒujiézhì], 俭 [jiǎn], 儉 [jiǎn]
france:
économe (adj.)
germane:
sparsam
hispane:
ahorrador
hungare:
takarékos
japane:
つましい, 節約家の [せつやくかの], 物惜しみする [ものおしみする]
nederlande:
zuinig
pole:
oszczędny
ruse:
бережливый
ukraine:
ощадливий

ŝparigi

1.
Ebligi, ke iu ŝparu ion: mi tuj skribis al li, […] ke mi atendas la duan leteron nur post du monatoj, tiel mi volis ŝparigi al li lian tempon [23]; ni ŝparigos, pere de la plej modernaj perfektigoj, al la sovetia ŝtato 50 milionojn ĉiujare Metrop ; grenplanto, kiu nature forpelus afidojn, […] ŝparigus insekticidon, laboron kaj monon [24].
2.
(figure) Evitigi ion malbonan al iu: ni volis ŝpari al li tiun dolorigan baton; ŝparigi al ŝi larmojn; kion vi nomas honesta? […] liberigi Dion de kelkaj tedaj pensiuloj, ŝparigi al li militon [25]. VD:domaĝi2, indulgi, kompati, ŝpari3
angle:
2. to spare, save
beloruse:
2. зьберагчы, упільнаваць, усьцерагчы
ĉine:
2. 通过节约获得 [tōngguòjiéyuēhuòdé], 通過節約獲得 [tōngguòjiéyuēhuòdé]
france:
2. épargner (quelque chose à quelqu'un)
germane:
ersparen
hungare:
2. megkímél (vkit vmitől)
itale:
2. evitare (qualcosa a qualcuno), risparmiare (far evitare)
japane:
免じる [めんじる], 免れさせる [まぬがれさせる]
nederlande:
2. besparen
pole:
2. oszczędzać (komuś, czegoś)
portugale:
2. poupar
ruse:
2. уберечь
svede:
2. bespara
ukraine:
уберігати, берегти

ŝparujo

Ujo, en kiu oni konservas monerojn, ŝparaĵojn: Arne posedis ŝparujon, ĝi havis formon de leterkesto [26]; patro prenis ĉiun monon en mia ŝparujo, kaj tial nenion mi povis aĉeti [27]; estis malagrable por mi kaŝiri ŝtrumpete en la ĉambron de mia patrino, kaj preni mian ŝparujon el ŝia skribotablo [28].
beloruse:
скарбонка
france:
tirelire
germane:
Sparbüchse, Sparschwein
pole:
skarbonka

malŝpari

(tr)
Elspezi multe kaj senprudente: li havis sufiĉe da mono, sed li ne sciis uzi ĝin, malŝparis, donacis kaj baldaŭ li havis plu nenion [29]; por kio ni vane malŝparas tempon [30]; ĉu ĉio jam estas malŝparita [31]? Fernando […] al ŝi redonis la karesojn, kiujn ŝi al li malŝparis [32]; malŝparulo ĝuas nelonge, avarulo neniam PrV . VD:disipi, elspezi, fordiboĉi
angle:
to waste, squander, dissipate
beloruse:
марнаваць, марна траціць, марнатравіць, растрачваць, растранжырыць
ĉine:
浪費 [làngfèi], 浪费 [làngfèi], 糜費 [mífèi], 糜费 [mífèi], 耗 [hào], 花掉 [huādiào], 靡費 [mífèi], 靡费 [mífèi], 嘥 [sāi], 耗費 [hàofèi], 耗费 [hàofèi], 空耗 [kōnghào], 旷费 [kuàngfèi], 曠費 [kuàngfèi]
france:
dilapider, gaspiller
germane:
vergeuden, verschwenden
hispane:
derrochar, dilapidar
hungare:
tékozol, pazarol
itale:
sprecare (specie di forze o energia), sperperare, prodigare (non risparmiare), spendere e spandere
japane:
浪費する [ろうひする], むだ遣いする [むだづかいする]
nederlande:
verkwisten, verkwanselen
pole:
trwonić, marnotrawić
portugale:
gastar, desperdiçar
ruse:
транжирить, тратить, расточать
svede:
slösa
ukraine:
тратити, витрачати, марнувати, розтринькувати

malŝparema

Kiu facile malŝparas, volonte elspezas, fordonas: suno superŝutis lin per malŝparema brilo [33]; kvankam ne avara, ci ne estas malŝparema, kaj ci ne estus elspezinta kvin frankojn por kontentigi simplan kapricon [34].
33. T. Mann, trad. P. Buijnsters: La morto en Venecio, 2006
34. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Kvina
angle:
wasteful
beloruse:
неашчадлівы, неэканомны, раскідлівы, марнатраўны
ĉine:
[chǐ], 挥霍 [huīhuò], 揮霍 [huīhuò], 侈靡 [chǐmí], 大手大脚 [dàshǒudàjiǎo], 大手大腳 [dàshǒudàjiǎo], 奢泰 [shētài]
france:
dépensier, prodigue
germane:
freigiebig, großzügig, verschwenderisch
hispane:
derrochador
japane:
浪費癖の [ろうひくせの], 気前のよい [きまえのいい]
pole:
marnotrawny, rozrzutny
ukraine:
марнотратний

tempomalŝparo

Malŝparo de tempo, vana penado aŭ atendado: longa tempomalŝpara diskuto [35]; la monto naskis muson […], multege da monelspezoj kaj tempomalŝparoj estis simple forĵetitaj en vakuon [36]!
35. I. Fantom: Oni petis mian opinion pri La Londona Esperanto-Klubo. Jen ĝi!, libera folio, 2015-03-18
36. La Ondo de Esperanto, 2004, № 4 (114)
angle:
waste of time
beloruse:
марнаванне часу
france:
perte de temps
germane:
Zeitverschwendung
hispane:
pérdida de tiempo
pole:
strata czasu

administraj notoj