*flu/i

*flui

(ntr)
1.
Moviĝi seninterrompe malsupren laŭ deklivo (p.p. likvoj): De l' montoj riveretoj fluas, ⫽ Alaŭdoj kantas super mi [1]; en la formon fluis la ardanta metalo [2]; subtila pluvo fluas sur la fenestraj vitroj FdO ; la pluvo pligrandiĝis kaj fine la akvo fluis kvazaŭ el kuvo [3]; [ho] kiel fluis la larmoj sur ŝiaj vangoj [4]; la sango fluis el ŝiaj fingroj [5]; ŝi tiel ektimis, ke la tuta sango fluis al la koro [6]; kiu manĝos la rostaĵon, al tiu la graso fluos sur la mentono [7]; muko fluas el via nazo [8]; (figure) iru al lando, en kiu fluas lakto kaj mielo [9]; riveretoj fluas al riveroj PrV .
2.
(figure) Amase, seninterrompe direktiĝi ien: ŝiaj abundaj haroj fluis en grandaj bukloj super la ŝultroj; nebuloj […] disfluis pli kaj pli vaste kaj fluis senĉese, kiel silenta, ŝaŭmanta maro de grizeco [10]; el [tiu nebulo] rivere fluis nehomaj kriegoj [11]; el arĝentaj incensujoj […] fluis malpezaj, kvazaŭ sunaj rubandoj de fumo FdO ; potenca kanto en ritmoj vastaj […] fluis de ĉiuj flankoj FdO ; ĉiuj datumoj simple fluis tra la dratoj en plene legebla formo [12]; ĉiumatene de stacidomoj al la centro fluas tiaj torentoj da homoj Metrop ; mono fluas al riĉulo, batoj al malriĉuloPrV ; komenciĝis proceso, mono fluas sen ĉeso PrV .
3.
(figure) Facile kaj glate trapasi de iu loko aŭ momento al alia: la vivo en Marino fluis unutone PatrojFiloj ; lia parolo fluas dolĉe kaj agrable [13]; la tempo fluis gaje [14]; en la aero fluis odoro de violoj [15]; la melodioj facile fluis de lia lango [16]; dolĉa kaj forta bonodoro fluis el [incensilo] [17]; de la sukcena ondo de l' haroj fluis ebriiganta odoro [18]; liaj pensoj fluis kiel la tonoj de la violono [19]; el ŝiaj profundiĝintaj kaj blue kadritaj okuloj fluis silenta, sed korpenetra plendo Marta ; vestinte la dion, lia sankteco lasis la pordon de la kapelo malfermita, por ke tra ĝi fluu benoj sur la tutan landon [20]; ĉiela konsolo fluas el viaj lipoj [21]! li ne lasu flui unu tagon, ne vidinte, ĉu lia baptofilo bone fartas [22]; ondo da malvarma aŭtuna vento enfluis (enblovis) […] tra la malfermita pordeto Marta ; la prononco kaj metriko fluas tre bone [23]; prizorgi ke ĉio fluu kronometre ekzakte [24]; ĉe tablo malplena babilo ne fluas PrV .
VD:flugi, kuri, ruliĝi, verŝiĝi
1. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Malnova preĝeja sonorilo
3. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Tri fratoj
4. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Haĉjo kaj Grenjo
5. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, La maljunulino Holle
6. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Neĝulino
7. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Feliĉa Joĉjo
8. Platono: La Respubliko (πολιτεια), Parto Unu
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 33:3
10. Władysław Reymont, trad. Kazimierz Bein: La Lasta, La Lasta
11. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 20a
12. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉefartikolo
13. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 31
14. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉapitro 8a
15. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 24a
16. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
17. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
18. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXIV
19. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Plumo kaj inkujo
20. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XXIII
21. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
22. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Tria
23. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Recenzo
24. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 35. Se Io Venas Al Buŝo, Buŝon Ne Fermu!
afrikanse:
vloei
albane:
rrjedhë
amhare:
ፍሰት
angle:
flow
arabe:
تدفق
armene:
հոսքը
azerbajĝane:
axını
beloruse:
цячы
bengale:
প্রবাহ
birme:
စီးဆင်း
bosne:
protok
bulgare:
тека
ĉeĥe:
plynout, proudit, splývat (vlasy), téci, řinout se
ĉine:
[xiè], 流 [liú], 不断的变化 [bùduàndìbiànhuà], 平滑移动 [pínghuáyídòng], 巛 [chuān], 不稳定 [bùwěndìng]
dane:
flow
estone:
voolama
eŭske:
osotasunean
filipine:
dumaloy
france:
couler, s'écouler, courir (passer, couler)
galege:
fluír
germane:
fließen
guĝarate:
પ્રવાહ
haitie:
koule
haŭse:
daga ƙarƙashinsu
hinde:
प्रवाह
hispane:
fluir
hungare:
folyik, áramlik
igbe:
asọpụta
irlande:
sreabhadh
islande:
rennsli
japane:
流れ [ながれ]
jave:
mili
jide:
לויפן
jorube:
ṣàn
kanare:
ಹರಿಯುವಂತೆ
kartvele:
შემოვა
kazaĥe:
ағыны
kimre:
llif
kirgize:
агуу
kmere:
ហូរ
koree:
흐름
korsike:
purtata
kose:
iiflowu
kroate:
protok
kurde:
herrikîn
latine:
influunt
latve:
plūsmas
laŭe:
ໄຫຼ
litove:
tekėti
makedone:
проток
malagase:
mikoriana
malaje:
mengalir
malajalame:
ഒഴുക്ക്
malte:
fluss
maorie:
rere
marate:
प्रवाह
monge:
ntws
mongole:
урсгал
nederlande:
vloeien
nepale:
प्रवाह
njanĝe:
ikuyenda
okcidentfrise:
streame
panĝabe:
ਵਹਿਣਾ
paŝtue:
بهيږي
pole:
płynąć 1. płynąć, spływać, ściekać 2. płynąć 3. płynąć, przepływać
portugale:
fluir, correr (líquido)
ruande:
gutemba
ruse:
течь
samoe:
tafe
sinde:
وهڪري
sinhale:
ප්රවාහය
skotgaele:
sruthadh
slovake:
prúdiť, tiecť
slovene:
tok
somale:
qulquli
ŝone:
yerera
sote:
phalla
sunde:
ngocor
svahile:
kati yake
taĝike:
ҷорист
taje:
ไหล
tamile:
பாயும்
tatare:
агым
telugue:
ప్రవాహం
ukraine:
текти
urdue:
بہاؤ
uzbeke:
oqim
vjetname:
chảy
zulue:
kopoza

fluo

1.
Movo de tio, kio fluas: rompita masto, la mara fluo forportis ĝin malproksimen [25]; verda folio naĝis pluen, laŭ la fluo de la rivero [26]; la fluo pelis la boaton [27]; estas neeble iri kontraŭ la fluo de la rapida rivero [28]; mortigado de bestoj […] ne estas ebla sen fluoj de sango [29]; fraŭlino de Savinako sentis ke fluo de larmoj ŝin sufokas [30]; senflua akvo; en fremda tegmento li flikas truon kaj en propra ne vidas la fluon PrV .
2.
(figure) Io, kio amase kaj seninterrompe samdirektiĝas: homa fluo, kiu ruliĝis, dispuŝis, aĉetis kaj vendis [31]; fluo de […] komercaĵoj, rapidantaj al la urbo [32]; okupita de la fluo de l' rememoroj [33]; la fluo de ŝiaj ideoj [34]; nova fluo da pensoj regis lin [35]; mi rakontos al vi la tutan fluon de mia vivo [36]; kiu haltigos la fluon de la malfeliĉoj [37]? religia ŝovinismo […] bazita […] sur tempaj modaj doktrinoj kaj fluoj (kp tendenco) [38]; fluo de luna helo eniris en la ĉambron [39]; de la granda industriejo venis senhalta fluo da sonoj [40]; ŝi serĉis okule horloĝon […] per kiu ŝi povus sin sciigi pri la fluo de la tempo [41]; [li] sin lasis kapti de l' ĝenerala fluo [42]; la vireton kvazaŭ ektuŝis elektra fluo (kurento) [43]. VD:ondo, rivero, torento
afrikanse:
stroom
albane:
lumë
amhare:
ጅረት
arabe:
تيار
armene:
հոսք
beloruse:
цячэньне, паток
bengale:
প্রবাহ
birme:
စမ်းချောင်း
bulgare:
течение
ĉeĥe:
proud, průběh, tok, vodoteč
ĉine:
潮流 [cháoliú], 大流 [dàliú], 水流 [shuǐliú], 浪潮 [làngcháo], 流派 [liúpài]
dane:
strøm
estone:
oja
eŭske:
erreka
france:
flux, cours (flux), courant (subst.) sen~a: dormant (en p. d'eau).
galege:
córrego
germane:
(das) Fließen, Strom, Fluss, Strömung
guĝarate:
સ્ટ્રીમ
haitie:
kouran
haŭse:
ƙorama
hinde:
धारा
hispane:
flujo
hungare:
folyás, áramlás sen~a: álló- (víz) .
igbe:
mmiri
irlande:
sruth
islande:
straum
japane:
ストリーム
jide:
טייַך
jorube:
san
kanare:
ಸ್ಟ್ರೀಮ್
kartvele:
ნაკადი
kazaĥe:
ағыны
kimre:
nant
kirgize:
агым
kmere:
ស្ទ្រីម
koree:
스트림
korsike:
bracciu
kose:
umlambo
kroate:
potok
kurde:
herrok
latine:
fluvius
latve:
straume
laŭe:
ນ້ໍາ
litove:
srautas
makedone:
поток
malaje:
aliran
malajalame:
സ്ട്രീം
malte:
nixxiegħa
maorie:
awa
marate:
प्रवाह
monge:
kwj
mongole:
гол
nederlande:
stroom (v.rivier) sen~a: stil (water).
nepale:
प्रवाह
njanĝe:
mtsinje
panĝabe:
ਸਟਰੀਮ
paŝtue:
د ويالو د
pole:
przepływ 1. prąd, nurt, spływ, przepływ, ciek sen~a: woda stojąca. 2. przepływ, napływ, nurt
ruande:
umugezi
ruse:
течение, поток
samoe:
vaitafe
sinde:
وهڪرو
sinhale:
විෂය ධාරාව
skotgaele:
#NAMN?
slovake:
prúdenie, tečenie, tok
slovene:
tok
somale:
webigu
ŝone:
chikova
sote:
molapo
sunde:
walungan leutik
svahile:
mkondo
taĝike:
наҳр
taje:
กระแส
tamile:
ஸ்ட்ரீம்
tatare:
агым
telugue:
స్ట్రీమ్
tibete:
ཆུ་ཀླུང་
ukraine:
потік
urdue:
ندی
uzbeke:
oqim
vjetname:
sông
zulue:
emfudlaneni

flua

1.
Fluanta: ĉio necesa por komforte vivi: flua akvo, elektro [44]; LIN „l“ kaj „r“ formiĝas per la vibrigo de la pinto (r) aŭ randoj (l) de la lango, tiuj konsonantoj nomiĝas fluaj aŭ likvidoj [45]. VD:likva
2.
(figure) Facilmova, facila, senhezita, rapida: [ili] mire aŭskultis la fluan elokventecon de Eunana [46]; flua kaj bone legebla manskribo [47]; ŝi prenis malgrandan fluton kaj ekludis rapidan, fluan pecon plenan je skaletoj kaj triloj [48]; historie li rakontas nenion novan, […] la stilo estas flua, sed tute simpla, neniel speciala [49]; feliĉo venas gute, malfeliĉo venas flue fluePrV . VD:glata3
beloruse:
1. цякучы 2. беглы, нязмушаны
ĉeĥe:
kapalný, tekutý
ĉine:
流質 [liúzhí], 液 [yè], 熔化 [rónghuà]
france:
1. courant (adj., qui s'écoule, rapide) 2. fluide (adj.)
germane:
flüssig 1. fließend ~a akvo: fließend Wasser.
hungare:
1. folyó 2. folyékony feliĉo venas gute, malfeliĉo venas ~e: a boldogság cseppenként jön, folyamként a bánat.
japane:
流れている [ながれている], 流れるような [ながれるような], 流ちょうな [りゅうちょうな]
nederlande:
1. stromend 2. vloeiend
pole:
1. płynący, bieżący, cieknący ~a akvo: woda płynąca, woda bieżąca. 2. płynny
ruse:
1. текучий 2. беглый, непринуждённый
slovake:
plynný, plynulý, tekutý
tibete:
ཆུ་རྒྱུག་རྒྱུག་
ukraine:
текучий, проточний, плавний, плинний (про читання, мовлення)

fluaĵo

1.
Io flua: la fetora fluaĵo de la stratkanaletoj [50]; de Via kolera blovo montiĝis akvo, amasigite stariĝis fluaĵo [51]; freŝa fluaĵo tuŝis liajn sekajn kaj fendhavajn lipojn kaj fluis tra lia gorĝo [52].
2.
FIZ Fluema substanco, kiu facile ŝanĝas sian formon (kontraste al la solidoj) ― do likvo, gaso aŭ plasmo: akvo kaj aero estas fluaĵoj; la konduton de fluaĵoj priskribas la ekvacio de Navier-Stokes.
50. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, Ĉapitro 30
51. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 15:8
52. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Infana Imperiestrino
beloruse:
вадкасьць
ĉine:
变移性 [biànyíxìng], 水質 [shuǐzhí]
france:
2. fluide
germane:
Flüssigkeit
hispane:
fluido
hungare:
folyadék
japane:
流動物 [りゅうどうぶつ], 液体 [えきたい]
nederlande:
vloeistof
pole:
płyn, ciecz
ruse:
2. текучая среда
ukraine:
рідина

fluaĵa, flueca

FIZ De unu el la tri statoj de materio, inter la solida kaj la gasa, karakterizanta substancon, kiu pro granda movebleco de la molekuloj prenas la formon de la ujo entenanta ĝin, sed kies volumenon kunpremado povas apenaŭ ŝanĝi: la elektrolito estas flueca maldens[ig]ita sulfuracido [53]. SIN:likva
beloruse:
вадкі
ĉeĥe:
tekutý
ĉine:
流質 [liúzhí], 液 [yè], 熔化 [rónghuà], 流質 [liúzhí], 液 [yè], 熔化 [rónghuà]
france:
liquide (adj.)
germane:
flüssig
hungare:
folyékony, cseppfolyós
nederlande:
vloeibaar
pole:
ciekły, płynny
ruse:
жидкий
slovake:
tekutý

fluejo

GEOG Kavaĵo pli malpli profunda, en kiu fluas rivero: la fluejo de la rivero estas malprofunda [54]; Nilo estis retiriĝinta, la tuta fluejo estis plena de ranoj [55]; li rigardis tra la fenestreto trans la rivereton, kies fluejo tiam estis larĝa [56].
beloruse:
рэчышча, ложа (ракі)
ĉeĥe:
koryto vodního toku, řečiště
ĉine:
河床 [héchuáng]
france:
cours (d'une rivière), lit (d'une rivière)
germane:
Flussbett
hungare:
meder, folyóágy
japane:
川床 [かしょう]
nederlande:
bedding
pole:
koryto rzeki, potoku
ruse:
русло
slovake:
koryto(toku)
ukraine:
річище, русло

fluema

Facile fluanta: malsata infaneto kun fluema nazo [57]; statuso de homo estas nekredeble fluema, ĉiutage ĉiu sukceso aŭ malsukceso ŝanĝas ĝin [58].
beloruse:
цякучы, плынны
france:
fluide (adj.)
germane:
flüssig
pole:
płynny
ruse:
текучий

fluemo

1.
Inklino, tendenco de io flui: polemiki kontraŭ la fluemo de'l moralo [59].
2.
FIZ Kapablo de substanco ŝanĝi sian formon ĉe apliko de ekstera forto: ĉe la fluaĵo la fluemo manifestiĝas en ĉiaj kondiĉoj, ĉe la solidoj ĝi aperas kiam la forto superas certan sojlon.
59. La Ondo de Esperanto, 2004, № 1 (111)
angle:
2. fluidity
beloruse:
цякучасьць, плыннасьць, плыўкасьць
germane:
Fließbarkeit
pole:
płynność
ruse:
текучесть

alflui

(ntr)
Flui al iu loko: mizeraj ĝardenoj etendiĝas ĝis la rivereto, kiu ne malproksime de tie alfluas al la maro [60]; li sentis, ke larmoj alfluas al liaj okuloj [61]; la sango alfluis al la vizaĝo de l' kronprinco [62]; ĉu konvene alfluas la impostoj por lia sankteco [63]? la mendoj alfluis, la gazetinformistoj sieĝis ilian pordon [64]; (figure) per lerta admono alfluas la mono PrV .
beloruse:
прыцякаць, прыліваць
ĉeĥe:
přitékat
france:
affluer
germane:
zuströmen, zufließen
hungare:
beömlik, beönözlik
japane:
流れ寄る [ながれよる], 満ちる [みちる]
nederlande:
toevloeien
pole:
dopływać, przypływać
ruse:
притекать, приливать
slovake:
pritekať
ukraine:
впадати (про річку і т.п.), приливати, припливати (про кров і т. п.), наринути, налинути, нахлинути

alfluo

1.
Ago flui: la rivero ankoraŭ furioze ondis, […] movata de nova alfluo [65]; alfluo de piligrimoj [66]; ministro […] tiel laca de la alfluo de l' aferoj [67]; la alfluo de la impostoj estas pli kaj pli malgranda [68]; foresto de la tera atmosfero en tiu tempo kontribuis al intensa alfluo de la suna energio [69]; la konstanta alfluo de novaĵoj nervigis nin ĉiujn [70].
2.
GEOG Fluso: la ondoj de la alfluo sin levis el la profundaĵoj, ŝprucis pli kaj pli alten [71]; tiu peco da lando estis nun videbla, sed […] kiam la alfluo komenciĝis, ĝi tute malaperis sub la ondojn [72]; dufoje ĉiutage la marfluo frapis ĝian fundamenton per la senĉesa movado de alfluo kaj de elfluo [73]; tiunokte ia alfluo ŝovis la plej multon da la boatoj tiel alte surteron, ke ili apenaŭ povis surmariĝi [74].
angle:
ebb
beloruse:
прыліў
ĉeĥe:
příliv, přítok
ĉine:
合流 [héliú], 流入 [liúrù]
france:
flux, afflux, flot (marée montante) flux,
germane:
Zustrom, Zufluss 1. Zufluss
hungare:
dagály, árapály
japane:
流入 [りゅうにゅう], 満ち潮 [まんちょう]
nederlande:
eb
pole:
dopływ, przypływ
ruse:
отлив
slovake:
príliv
ukraine:
приплив (морський)

ĉirkaŭflui

(tr)
Flui ĉirkaŭ, ĉe la ĉirkaŭo de: [ili] ploras super la riveroj de Babilono, ĉirkaŭfluantaj la ruinojn de ilia perdita bonstato Marta ; (figure) abunda gasa lumo ĉirkaŭfluis tiun figuron Marta .
beloruse:
абцякаць
france:
couler (autour de), entourer (de ses flots)
germane:
umfließen
hungare:
körbefolyik, körbeáramlik
nederlande:
rondvloeien
pole:
oblewać, opływać
ruse:
обтекать

deflui

(ntr)
Malproksimiĝi de io fluante: mi ĵetis ĝian polvon en la torenton, kiu defluas de la monto [75]; oleo […] defluas sur la barbon, […] kaj defluas sur la randon de lia vesto [76];
beloruse:
адцякаць
ĉeĥe:
stéci (kapalina)
ĉine:
流出 [liúchū]
france:
couler (à partir d'un endroit)
germane:
wegfließen
hebree:
להישפך
hungare:
elfolyik, lefolyik
japane:
流れ出る [ながれでる]
nederlande:
wegvloeien
pole:
odpływać
ruse:
стекать, утекать
slovake:
odtiecť
ukraine:
витікати, стікати, відпливати

*defluilo [77], defluejo

Kanaleto servanta por forfluigi la pluvon, la malpurajn akvojn: strata defluilo [78]; la defluilo de la tegmento [79]; defluilo en pluva tago kaj malpacema edzino estas egalaj [80]; kun taŭzita hararo li sidis ĉe kampa defluejo [81].
beloruse:
сьцёк
ĉeĥe:
odtokové zařízení, odvodňovací příkop
ĉine:
小沟 [xiǎogōu], 槽 [cáo], 沟道 [gōudào], 流出物 [liúchūwù]
france:
caniveau, gouttière, canal d'évacuation, déversoir (canal d'évacuation)
germane:
Rinne, Abfluss, Ablauf
hebree:
מרזב, תעלה
hungare:
lefolyó(csatorna)
japane:
排水路 [はいすいろ], 溝 [どぶ], 樋 [とい]
nederlande:
goot, dakgoot
pole:
odpływ, spływ, odprowadzenie wody, ścieków, przykanalik
ruse:
сток
slovake:
odtok
ukraine:
стік

disflui

(ntr)
1.
Flui ĉiudirekten: akvo disfluis sur la vojo, kiun ili devis transpasi [82].
2.
(figure) Disiĝi, disvastiĝi: sonoj de flutoj disfluis en la silento; en la urbo disfluas paroloj alarmaj; la tuta popolo disfluis sur la placoj kaj stratoj [83]; dikaj kolonoj, kies suproj disfluis (malaperis) en la mallumo [84]; tie brilis la steloj, kies lumo disfluis en la radioj de la luno [85]; mi disfluiĝos kiel ŝaŭmo sur la maro [86]. VD:disflugi, disiri, perdiĝi.
beloruse:
расьцякацца
ĉeĥe:
rozlévat se, roztékat se
france:
se déverser (dans tous les sens), se répandre, se disséminer
germane:
zerfließen, sich ergießen
hungare:
széfolyik, szétömlik, szétáramlik
japane:
流れ広がる [ながれひろがる], 消えうせる [きえうせる]
nederlande:
wegvloeien
pole:
1. rozpływać się 2. rozpływać się, rozmywać się, rozpuszczać się
ruse:
растекаться
slovake:
rozliať sa, roztiecť
ukraine:
розтікатися, розпливатися

elflui

(ntr)
1.
Flui el io: glacie malvarmaj larmoj elfluis el ŝiaj okuloj [87]; la princo rigardis ŝian piedon kaj vidis la elfluantan sangon [88]; la tajloro prenis la fromaĝon el la poŝo kaj premis tiel, ke la suko elfluis [89].
2.
(figure) Eliĝi el io: el tiuj ĉi du konkludoj jam per si mem elfluas la konkludo, ke […] EE .
beloruse:
1. выцякаць 2. выцякаць, вынікаць
ĉeĥe:
vylít se, vytéci, vytékat, vyústit
france:
jaillir, sortir, sourdre, surgir 2. découler
germane:
1. herausfließen 2. herausspringen
hungare:
kifolyik, kiömlik, kiáramlik
japane:
流れ出る [ながれでる], 涌き出る [わきでる]
nederlande:
ontspringen
pole:
1. wypływać, wyciekać 2. wypływać, wynikać
ruse:
вытекать
slovake:
vytiecť
ukraine:
витікати

enfluejo

GEOG
Loko, kie rivero fluas en alian riveron, en lagon aŭ en maron: Elizo […] ekiris laŭlonge de la torento ĝis ĝia enfluejo [90]; laŭ la kantabra marbordo la pilgrimantoj […] ŝipe veturis tra la enfluejo [de Eo], kun grandaj danĝeroj, al diversaj monaĥejoj [91].
angle:
mouth (river)
beloruse:
вусьце (ракі)
ĉeĥe:
vtok, ústí (řeky)
ĉine:
[cóng]
france:
embouchure (d'une rivière)
germane:
Mündung
hungare:
folyótorkolat
itale:
foce
japane:
河口 [かこう]
nederlande:
monding
pole:
zalew, ujście rzeki
ruse:
устье
slovake:
vtok, ústie (rieky)
ukraine:
гирло

forflui

Flui for de iu loko: vi forgesos mizeron, vi rememoros ĝin kiel forfluintan akvon [92]; kun la lasta guto de sango forfluas ankaŭ la spirito [93]; forfluu infano kune kun la bano PrV .
beloruse:
адцякаць, выцякаць
ĉine:
飛出去 [fēichūqù], 启航 [qǐháng], 撞坏 [zhuànghuài]
germane:
auslaufen
japane:
流れ去る [ながれさる], 引く [ひく]
pole:
odpływać, upływać, uchodzić
ukraine:
витікати, відпливати

forfluo

1.
Fluo for de iu loko: oni konstruis basenojn por kolekti troan akvon […] kaj provis malrapidigi la forfluon de troa pluvakvo [94]; (figure) la ekonomio, ĝuste pro tiuj forfluoj de mono, perdas dinamikecon [95].
2.
GEOG=malfluso
94. Monato, Ivo Durwael: Kompensi mizeron ne eblas, 2011
95. Monato, Ivo Durwael: Kverelas la komunumoj, 2009
beloruse:
адцёк, адплыў
ĉine:
流出物 [liúchūwù], 外流 [wàiliú], 渠 [qú], 潺 [chán]
germane:
1. Abfluss 2. Abfluss
japane:
流出 [りゅうしゅつ], 引き潮 [ひきしお]
pole:
odpływ, upływ, ujście
ukraine:
відплив

interfluo

Reciproka interhoma rilatado per komerco, kulturaĵoj...: en la pasinta duona jarcento, vi aktive akcelis kulturan interfluon inter la du landoj kaj ludis specialan rolon al interkompreno kaj amikeco inter la du popoloj [96].
96. Ĉina Radio Internacia: De baleta interfluo al tablotenisa diplomatio, 2008-05-09
beloruse:
узаемаўплыў
france:
échanges
pole:
przepływ
ruse:
взаимовлияние

kontraŭflue

En direkto kontraŭa al fluo, kontraŭa al la natura, ĝenerala irado: ili ekveturis kontraŭflue hejmen, sed la vento estis favora [97]; ni iru kontraŭflue, restante en la akvo [98]. ANT:laŭflue
beloruse:
супраць цячэньня, супраць патоку
ĉine:
逆水行舟 [nìshuǐxíngzhōu], 溯 [sù]
france:
à contre-courant
germane:
gegen den Strom
pole:
pod prąd

kunflui, kunfluiĝi

1.
Kuniĝi intermiksante siajn akvojn: Rejno kaj Mozelo kunfluiĝas;
2.
(figure) Kuniĝi: ĉio kunfluis en unu melodion [99]; ne malproksime de la ŝoseo ĉi tiu intermonto kunfluiĝis kun alia, pli larĝa [100]; nokto sen nuboj […] kunfluis silente kun la maro FdO ; fariĝos iam kunfluiĝo de la homoj en unu ĉiuhoman popolon EE .
beloruse:
сьцякацца, зьлівацца
ĉine:
交匯 [jiāohuì], 交匯 [jiāohuì]
france:
confluer
germane:
zusammenfließen
hungare:
egybefolyik, összefolyik
japane:
合流する [ごうりゅうする]
nederlande:
samenvloeien
pole:
zlewać się, spływać się
ruse:
сливаться, стекаться
ukraine:
зливатися (про ріки)

kunfluejo

GEOG Loko, kie du riveroj kunfluiĝas: ĉe la kunfluejo de riveroj Odet kaj Steïr […] li fondis urbon [101].
101. Josette DUCLOYER: Quimper, Monato, 2000/05, p. 16
beloruse:
зьліцьцё
ĉeĥe:
soutok
france:
confluent
germane:
Zusammenfluss
hungare:
összefolyás
japane:
合流点 [ごうりゅうてん]
nederlande:
samenvloeiing
pole:
zbieg rzek, zlewisko
ruse:
слияние
slovake:
stok, sútok
ukraine:
басейн (рік)

laŭflue

Irante laŭ la direkto de fluo, laŭ la natura, ĝenerala irado: la boato […] rapide ekglitis laŭflue de la rivero [102]; (figure) ŝi ne volis lasi la aferojn flosi laŭflue [103]. ANT:kontraŭflue
102. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
103. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 21a, Zalmuna batalas kontraŭ la ĉefpastroj
beloruse:
зь цячэньнем (пра напрамак), з вадой (пра напрамак), за вадой (пра напрамак)
france:
au fil de l'eau
germane:
mit dem Strom
pole:
z prądem (rzeki), z nurtem rzeki
ruse:
по течению
ukraine:
за течією

malfluema

FIZ Kiu ne facile fluas; stagna: Ciro Smith trempis la manon en la akvon kaj konstatis, ke ĝi ankaŭ estas malfluema [104].
104. Julio Vern, trad. J. Wałaszek: La Mistera Insulo, 2014
beloruse:
глейкі, грузкі, вязкі
france:
épais (visqueux), stagnant, visqueux
pole:
mazisty

malfluemo

FIZ Interna froto, kapablo de fluaĵo rezisti moviĝojn unuj ĝiaj partoj rilate al aliaj granda malfluemo de la ŝmiroleoj estas ŝuldata al la cikla strukturo de iliaj molekuloj.
angle:
viscosity
beloruse:
вязкасьць, грузкасьць, гразкасьць
france:
viscosité
pole:
maź, błoto
ruse:
вязкость

sangalfluo

MED Kongesto: sangalfluo al la kapo, kaj aliaj lokoj, kiam pensoj pri la alia sekso enmiksiĝas [105].
angle:
congestion
beloruse:
прыліў крыві
ĉeĥe:
kongesce, nával krve, překrvení orgánu
ĉine:
多血症 [duōxuèzhèng], 充血 [chōngxiě]
france:
congestion
germane:
Blutandrang, Kongestion
hispane:
congestión
hungare:
vértolulás
japane:
充血 [じゅうけつ], 鬱血 [うっけつ]
katalune:
congestió
nederlande:
bloedaandrang
pole:
krwawienie, kongestia
ruse:
прилив крови
slovake:
nával krvi
ukraine:
прилив крові, конґестія

*superflua [106]

(figure) Superanta la bezonon, superabunda: spesmilo superflua poŝon ne ŝirasPrV ; tiamaniere grandega nombro da vortoj fariĝas superflua por la lernado FK ; de superfluo malboniĝas la ĝuoPrV ; pri [tio] mi trovas superflue tie ĉi detale paroli FK . VD:malmanka, sufiĉega, troa
beloruse:
залішні, празьмерны
ĉeĥe:
nadbytečný, přebytečný, zbytečný
ĉine:
省掉 [shěngdiào], 多余 [duōyú], 贅 [zhuì]
france:
superflu
germane:
überflüssig
hungare:
felesleges de super~o malboniĝas la ĝuo: a jóból is megárt a sok.
japane:
あふれる, 余分の [よぶんの], 余計な [よけいな]
nederlande:
overbodig, overtollig
pole:
nadmierny, zbyteczny, zbędny
ruse:
лишний, излишний, чрезмерный
slovake:
nadbytočný, prebytočný
ukraine:
надмірний, зайвий

ŝprucfluo

MET Forta vento en la supro de la atmosfero, kiu signife influas la veteron: dissendis la islanda ŝtata televido filmon pri la meteologia fenomeno nomata ŝprucfluo, t.e. rapida ventega fluo, kiu ok kilometrojn super la tero ĉirkaŭas la mondon [107]; se la amplitudo estas malgranda, la fluo en la supraj okcidentaj ventoj estas latituda, orienten, same kiel la akso de la ŝprucfluo, kiu gvidas frontajn ciklonojn Vetero .
107. G. MacAoidh: Per flugiloj de malfacila vento, Monato, 2003:11, p. 14a
angle:
jet stream
beloruse:
струменная плынь
france:
courant d'altitude, courant-jet
germane:
Strahlstrom
hungare:
sugáráramlás, futóáramlás
nederlande:
straalstroom
pole:
prąd strumieniowy
ruse:
струйное течение

traflueti

(ntr)
Traguteti: pluvo trafluetis tra fendo de la tegmento. VD:liki, lirli
beloruse:
працякаць (праз штосьці)
ĉine:
[lí], 渗出 [shènchū], 漓 [lí], 渗过 [shènguò]
france:
fuire (couler par une fente)
germane:
durchsickern
hungare:
átfolyik, átömlik, végigfolyik
japane:
したたる, 漏れる [もれる]
nederlande:
lekken
pole:
przeciekać
ruse:
протекать
ukraine:
протікати

flua konsonanto, fluanto

FON Likvido: se du vokalojn apartigas du konsonantoj, la unua el kiuj estas eksploda kaj la dua estas flua (lr), la silabolimo situas antaŭ la eksploda [108].
108. M. Bavant: Silabo kaj silabado, 2006
beloruse:
плаўны зычны
france:
liquide (phonétique)
germane:
Liquide, Liquida, flüssige Laute
hispane:
líquida
hungare:
folyékony hang, likvida
nederlande:
liquida, vloeiende letter
pole:
spółgłoska płynna
portugale:
liquidação, liqüidação
ruse:
плавный согласный

administraj notoj

~aĵa, ~eca: Mankas dua fontindiko.
~emo: Mankas dua fontindiko.
inter~o: Mankas dua fontindiko.
kun~ejo: Mankas dua fontindiko.
mal~ema: Mankas dua fontindiko.
mal~emo: Mankas fontindiko.
mal~emo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
sangal~o: Mankas dua fontindiko.
tra~eti: Mankas fontindiko.
tra~eti: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~a konsonanto, fluanto: Mankas dua fontindiko.