*sem/i PV

*semi

(tr)
1.
AGR Enmeti semojn en la teron, por ke ili ĝermu kaj kresku: ili semis tritikon [1]; lia malamiko […] semis lolon meze de la tritiko [2]; Isaak semis en tiu lando, kaj havis en tiu jaro centoble-mezuran rikolton [3]; jen semisto eliris, por semi [4]; kion vi semas, tion vi rikoltos PrV ; nenie semata, ĉie trovata PrV .
2.
(figure) En multajn unuopajn lokojn meti, konigi, kreskigi: [li] semas malpacon inter fratoj [5]; buŝo de saĝuloj semas instruon [6]; kiu semas maljustaĵon, tiu rikoltos suferon [7]; kian maltrankvilon vi semas en mia koro [8]! la bankiero plenmane semis ormonerojn [9]; mara golfo, semita per multenombraj insuloj [10]; flava ebenaĵo, semita de blankaj aŭ brikokoloraj makuloj [11]. VD:animi3, fondi2, inspiri, stimuli
angle:
sow
beloruse:
сеяць
bulgare:
сея
ĉeĥe:
předpona s významem"(přibližná) polovina"
france:
parsemer, semer
germane:
säen
hispane:
sembrar
hungare:
vet
itale:
seminare
japane:
種をまく [たねをまく], まき散らす [まきちらす], 振りまく [ふりまく]
nederlande:
zaaien 2. bezaaien
pole:
siać, zasiać, obsiewać
ruse:
сеять, посеять
slovake:
predpona s významom "(približná) polovica"
svede:
tibete:
འདེབས བཏབ གདབ ཐོབ་
ukraine:
сіяти

*semo

1.
Malgranda fekundaĵo, el kiu kreskos io: (figure) scienco havas semon enuan, sed frukton bonĝuan PrV .
a)
BOT Tiu parto de frukto, kiu elfalas post la maturiĝo, enhavanta la embrion kaj servanta por produkti novan vegetaĵon: iuj semoj falis apud la vojo, kaj la birdoj venis kaj formanĝis ilin [12]; la longe dormintaj semoj komencis doni la unuajn trunketojn [13]; l’ amaranto, kies etajn semojn, kiuj estas nek greneroj nek legomoj, ĉiu Hindo povas senpeke manĝi dum la fasto [14]; [ilia] nutraĵo grandparte dependas de radikoj, semoj de sovaĝaj plantoj, […] [15].
Rim.: Ĉe malfermfruktoj tio estas aro da semgrajnoj (papavo, pizo), ĉe fermfruktoj tio estas la tuta frukto (greno).
b)
Fruktiga substanco produktata de virseksa homo, besto (spermo) aŭ vegetaĵo (poleno): li apenaŭ estis en ŝi, jam lia semo ŝprucis, kaj ŝi mokis lin plu [16]; la vento portas semojn de planto al planto kaj fekundigas ilin [17].
2.
(figure) Idaro, posteulara: la semo de David [18]; el la reĝa semo (gento) de Edom [19]; ilian naskitaron Vi ekstermos de sur la tero, kaj ilian semon el inter la homidoj [20]. SIN:sango2
3.
(figure) Komenca manifestiĝo de io disvolviĝonta; ĝermo2: semo de sovaĝa malamo ĝermigis en la koro de la maljunulino [21]; la semo ĵetita de Zamenhof havis la tempon kreski malrapide […] la lingvo povis tiel fariĝi vere vivanta [22]; la semo de la kanto venis en mian kapon dum mi promenis [23]; unu el la ĉefaj problemoj, kiuj dum kelkaj jarcentoj okupis la antikvan filozofion […] estis la demando pri la rilato […] inter la objektoj kaj iliaj nomoj, ankaŭ en tiu ĉi sfero la grekaj sofistoj ĵetis la unuajn semojn [24].
12. La Nova Testamento, S. Mateo 13:4
13. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
14. Internacia krestomatio, La Miraklo De Purun Bhagat
15. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
16. Johán Balano: Ĉu ŝi mortu tra-fike?, 14
17. Louis Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo, Ni dankas la venton
18. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. reĝoj 11:39
19. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. reĝoj 11:14
20. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 21:10
21. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Deksepa
22. Ivo Lapenna: Retoriko, Aldono
23. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Intervjuo
24. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
afrikanse:
saad
albane:
farë
amhare:
ዘር
angle:
seed
arabe:
بذرة
armene:
սերմ
azerbajĝane:
toxum
beloruse:
семя
bengale:
বীজ
birme:
အစေ့
bosne:
sjemena
bulgare:
семе
ĉeĥe:
semeno, semínko
dane:
frø
estone:
seeme
eŭske:
hazia
filipine:
buto
france:
semence
galege:
semente
germane:
Samen 1.a Diaspore
greke:
σπόρος
guĝarate:
બીજ
haitie:
pitit pitit
haŭse:
iri
hinde:
बीज
hispane:
semilla
hungare:
mag
igbe:
mkpụrụ
irlande:
síol
islande:
fræ
itale:
seme
japane:
シード
jave:
winih
jide:
זוימען
jorube:
irugbin
kanare:
ಬೀಜ
kartvele:
თესლი
kazaĥe:
тұқым
kekĉie:
aweel
kimre:
hadau
kirgize:
тукум
kmere:
ពូជ
koree:
씨앗
korsike:
sumente
kose:
imbewu
kroate:
sjeme
kurde:
toxim
latine:
semen
latve:
sēkla
laŭe:
ເມັດພັນ
litove:
sėklos
makedone:
семе
malagase:
voa
malaje:
benih
malajalame:
വിത്ത്
malte:
żerriegħa
maorie:
uri
marate:
बी
monge:
noob
mongole:
үрийн
nederlande:
zaad
nepale:
बीउ
njanĝe:
mbewu
okcidentfrise:
sied
panĝabe:
ਬੀਜ
paŝtue:
د تخم
pole:
nasienie, posiew, ziarno
ruande:
imbuto
ruse:
семя
samoe:
fatu
sinde:
ٻج
sinhale:
බීජ
skotgaele:
sìol
slovake:
semeno, semienko
slovene:
seme
somale:
abuur
ŝone:
mhodzi
sote:
peo ea
sunde:
siki
svahile:
mbegu
svede:
1.b säd
taĝike:
тухмӣ
taje:
เมล็ดพันธุ์
tamile:
விதை
tatare:
орлык
telugue:
విత్తనం
ukraine:
насіння
urdue:
بیج
uzbeke:
urug ‘
vjetname:
hạt giống
zulue:
inzalo

semado

AGR Ago semi: la plugisto plugas por semado, sulkaranĝas kaj erpas sian kampon [25]; tiel longe, kiel la tero ekzistos, semado kaj rikoltado, malvarmo kaj varmo, somero kaj vintro, tago kaj nokto ne ĉesiĝos [26]; (figure) malmultaj el vi konas la historion de la unuaj dek jaroj, kiuj konsistis el senfina, ŝajne tute sensukcesa semado [27]; (figure) rikolti fruktojn el aliula semado (profiti de aliula laboro, plagiati).
25. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 28:24
26. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 8:22
27. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
beloruse:
сяўба
bulgare:
сеитба
ĉeĥe:
osev, setba, setí
france:
semaille
germane:
Aussaat, Saat
japane:
種まき [たねまき]
pole:
zasiew
slovake:
osev, sejba
ukraine:
сівба

*dissemi [28]

(tr)
(figure) Disvastigi, dismeti en multajn malproksimajn lokojn: la unua el la tri jaroj, dum kiuj mi kulturis grenon, mi ĝin dissemis tro malfrue [29]; (figure) mi dissemos ilin inter popoloj, kiujn ne konos ili (vd diasporo) [30]; oazoj dissemitaj en la dezerto [31]; li aktive dissemis kristanismon [32]; tiu negativismo ne meritus eĉ mencion, se ĝi ne disrompus la konkordon kaj dissemus defetismon [33]. VD:disŝuti
angle:
disseminate, scatter
beloruse:
расьсейваць, распаўсюўджваць
bulgare:
разпръсвам
ĉeĥe:
rozptýlit, roztrousit
france:
disséminer
germane:
aussäen
hispane:
diseminar
itale:
disseminare
japane:
ばらまく, まき散らす [まきちらす]
pole:
rozsiewać, rozpowszechniać
ruse:
рассеять, рассеивать, распространить, распространять
slovake:
rozosiať, vysiať
ukraine:
розсівати

prisemi

(tr)
1.
AGR Provi fekundigi per semoj: dum ses jaroj prisemu vian kampon [34]. la fenestroj […] glaciiĝas tiel mirinde, kvazaŭ ili estus prisemitaj per floroj [35].
2.
(figure) Disigi tra la spaco de...: vizaĝo […] oranĝeflava kaj prisemita per ruĝaj ulceroj [36]; la padoj estis prisemitaj per grandaj diverskoloraj ŝtonoj [37].
34. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 25:3
35. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
36. Henri Heine: La Rabeno de Baĥaraĥ, Ĉapitro II
37. A. Pogorelskij, trad. A. Ĥiĵnjak: Nigra kokino, [vidita en 2015]
beloruse:
засейваць, засяваць
ĉeĥe:
osít, sít, vysévat, zasít
france:
1. ensemencer 2. parsemer
germane:
besäen, übersäen
japane:
種をまく [たねをまく], ばらまく
pole:
obsiać
slovake:
posiať, siať, zasiať
ukraine:
обсіювати, засіювати

flugsemo

BOT Semo havanta rigidan flugilon, per kiu ĝi glisas laŭ vento: tiu arbo poste ĉiujare denove eksplodos en milojn da tiaj mirindaj flugsemoj [38].
38. V. Ošlak: Filozofii subtende, 2000
france:
graine ailée
germane:
Flugsamen
pole:
nasiono skrzydlate

hoksemo

BOT Semo havanta hokon, per kiu ĝi kroĉiĝas al felo de pasanta besto: malmultaj rilatoj estas pli okulfrapaj ol la adaptiĝo de hoksemoj por transportiĝo per la lano aŭ felo de kvarpieduloj [39].
france:
graine à crochet
germane:
Kletthafter, Klettfrucht
pole:
nasiono haczykowate

semoplantoj

beloruse:
насенныя расьліны
bulgare:
семенни растения
france:
phanérogames, plantes à fleurs, spermaphytes
germane:
Samenpflanzen
hungare:
magvas növények
pole:
rośliny nasienne

administraj notoj

~oplantoj: Mankas dua fontindiko.
~oplantoj: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.