enjekci/o
enjekcio
MatVort
Rim.:
Videble oni elektis la formon de tiu termino por ricevi faskon da sciencaj
kunmetaĵoj
bijekcio,
surjekcio,
enjekcio,
kio pravigus per malderivado la terminon „jekcio“. Tiu ludo
per la lingvo aspektas vana kaj malutila, ĉar la kreita termino
estas balasta en kampo jam plenplena per
„bildigo“, „funkcio“, „ĵeto“,
„mapo“ k.a. Cetere, kiel oni prave atentigis
en [1],
la prefiksa uzo de „en“ por tia bildigo estas same mallogika
en Esperanto kiel en la fontlingvoj, do elekti „enjekcio“ aŭ
„enĵeto“ alportas nenion rilate al la pli internacia
„injekcio“. Cetere, ĉu „projekcio“ estas speco
de „jekcio“?
1.
Sergio Pokrovskij: Komputada Leksikono, disĵeto
- angle:
- injection
- ĉeĥe:
- enjekce
- france:
- injection, application injective
- germane:
- Injektion
- pole:
- funkcja różnowartościowa, injekcja
- portugale:
- injeção, função injetora
- ruse:
- вложение, инъекция
- slovake:
- enjekcia
- ukraine:
- вкладка, ін’єкція
enjekcia
[2]
- (p.p. bildigo) Havanta la ecojn de enjekcio: homomorfio inter vektoraj spacoj estas enjekcia, se kaj nur se ĝia kerno reduktiĝas al {0}. disĵeta.
2.
La Nova Plena Ilustrita Vortaro, monomorfio
- angle:
- injective
- france:
- injectif
- germane:
- injektiv
- pole:
- różnowartościowy, injektywny
- ruse:
- инъективный
- ukraine:
- ін’єкційний