*fond/i MT

*fondi

(tr)
1.
Krei, starigi la bazon de konstruaĵo, de organizo ks: la Eternulo per saĝo fondis la teron, per prudento Li aranĝis la ĉielon [1]; la tago, en kiu estas fondita la templo [2]; tiu domo […] estis fondita sur roko [3]; fondi organizaĵon [4]; fondi demokratan justecan ŝtaton [5]; fondi novan religion [6].
2.
(figure) Motivi, bazi: fido, fondita kaj fiksita […] en la espero de la evangelio [7]; populara opinio […] fondita sur plena nesciado de la historio EE ; vi ja parolas teruran, sur nenio fonditan sensencaĵon EE .
VD:bazi, fundamenti, krei
1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 3:19
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ĥagaj 2:18
3. La Nova Testamento, Mateo 7:25
4. Sylvia Brylska: Ĉu reiri al naciaj radikoj?, Monato, 1993/08, p. 12
5. Helju Viires: Hejmen la rusoj ...?, Monato, 1993/09, p. 9
6. Albisturo Kvinke: Sobraj pensoj de sobrulo, Monato, 2000/03, p. 22
7. La Nova Testamento, Koloseanoj 1:23
angle:
establish 1. found 2. base
beloruse:
1. засноўваць, закладваць 2. абгрунтоўваць, матываваць
bulgare:
1. учредявам, основавам 2. базирам
ĉeĥe:
založit, zřídit
ĉine:
创设 [chuàngshè], 创办 [chuàngbàn], 创始 [chuàngshǐ], 兴办 [xīngbàn], 创建于 [chuàngjiànyú], 始建 [shǐjiàn], 奠定 [diàndìng], 建厂 [jiànchǎng], 创立 [chuànglì], 尌 [shù], 成立 [chénglì]
france:
fonder (ts sauf servir de base), asseoir (fonder), établir, édifier, instaurer
germane:
gründen
hispane:
1. fundar 2. fundamentar
hungare:
1. alapít 2. alapoz (átv.)
japane:
創立する [そうりつする], 創設する [そうせつする], 創建する [そうけんする], 根拠を置く [こんきょをおく]
nederlande:
1. stichten, oprichten 2. zich baseren, funderen
portugale:
1. fundar
ruse:
1. основать, учредить 2. обосновать, мотивировать
slovake:
konštituovať, založiť
ukraine:
засновувати, створювати, започатковувати, обґрунтовувати, підводити основу, мотивувати

fondo, fondiĝo

Ago fondi; rezulto de tiu ago: de post la fondo de la mondo [8]; de post la tago de ĝia fondiĝo ĝis nun [9]; la tago, kiam estas farata fondo por la konstruado de la domo [10]; la kristanaro ĵus celebris la duan jarmilon de la fondiĝo de sia religio [11].
angle:
foundation
beloruse:
заснаваньне, утварэньне
ĉine:
[dǐ], 基 [jī], 柢 [dǐ], 基 [jī]
germane:
Gründung
japane:
創立 [そうりつ], 創設 [そうせつ], 創建 [そうけん]
ukraine:
утворення, заснування

fondaĵo

EKON Organizaĵo kreita por speciala, ordinare socia, celo, kaj provizita per sufiĉa kapitalo aŭ rento por povi daŭre funkciadi: ŝtataj fondaĵoj, kia ekzemple la emeritula [12]; la Naturprotekta Monda Fondaĵo (WWF) [13]; protektata de Unesko-fondaĵo [14]; Fondaĵo por demokratio en Azio [15]; du malsanulejoj de la fondaĵo estas gravaj apogiloj de la medicina prizorgado en la regiono [16]; „Kolekto 2000“, lanĉita de Vinilkosmo en 1998 kun la helpo de FAME-Fondaĵo [17]. VD: Ne konfuzu kun: fonduso.
12. Zlatko Tišljar: Post morto -- nova sorto, Monato, 2000/04, p. 10
13. Katalin Smidéliusz: Cinike cianide -- ĉu respondecas Okcidento?, Monato, 2000/04, p. 15
14. Monato, Bardhyl Selimi: Adriatika marbordo, 2004
15. Monato, Paul Peeraerts: Kaj Pilato lavis siajn manojn ..., 2007
16. E. Georgiev: Sir Edmund Hillary: Vivo dediĉe al la ŝerpoj, Monato, 2000/10, p. 18-19
17. Jorge Camacho: Kanzonoj por interna konsumo, Monato, 2000/07, p. 15
angle:
foundation
beloruse:
фонд (арганізацыя)
bulgare:
фондация
ĉine:
基金会 [jījīnhuì]
france:
fondation (institution)
germane:
Stiftung, Bund (Stiftung)
hispane:
fundación
hungare:
alapítvány
japane:
基金 [ききん], 財団 [ざいだん]
nederlande:
stichting
ruse:
фонд
ukraine:
фундація

fondinto

Tiu, kiu fondis: Salma, fondinto de Bet-Leĥem [18]; kiel fondinto de Esperanto, mi ricevis […] multajn gratulajn telegramojn [19]; Sigmund Freud, aŭstra psikologo kaj fondinto de psikanalizo [20].
18. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Kroniko 2:51
19. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
20. Reza Kheir-Khah: Mirinda dimensio de nia vivo, Monato, 2000/09, p. 16
beloruse:
заснавальнік, закладчык, фундатар
ĉeĥe:
zakladatel
ĉine:
漂浮物 [piāofúwù], 漂浮者 [piāofúzhě], 创立者 [chuànglìzhě], 締造者 [dìzàozhě], 创办者 [chuàngbànzhě], 女创立者 [nǚchuànglìzhě], 创立人 [chuànglìrén], 起业家 [qǐyèjiā], 创始者 [chuàngshǐzhě], 创办人 [chuàngbànrén]
france:
fondateur
germane:
Gründer
japane:
創立者 [そうりつしゃ], 創設者 [そうせつしゃ]
nederlande:
stichter, oprichter
ruse:
основатель, учредитель
slovake:
zakladateľ
ukraine:
засновник, фундатор

kunfondi

(tr)
POL Fondi komune kun aliaj: Zhang Qicheng […] en la 30-aj jaroj […] kunfondis Ŝanhajan Esperanto-Ligon [21]; du amikoj, kiuj junulaĝe kunfondis Polan Esperanto-Asocion [22]; Vladimir Samodaj, profesia ĵurnalisto, […] kunfondinto de la legendeca SEJM [23].
21. -: Forpasis Zhang Qicheng, Gazetaraj Komunikoj de UEA, 2004-12-29, numero 192a
22. Monato, Carlo Minnaja: Finaj agordoj, 2003
23. Boris Kolker: Fascina gazeto, Monato, 2000/03, p. 31
angle:
co-found
beloruse:
засноўваць разам
bulgare:
съосновател
france:
cofonder
germane:
mitbegründen
japane:
共同で創立する [きょうどうでそうりつする]
nederlande:
mede oprichten
ruse:
соучреждать

malfondi

(tr)
Ĉesigi ekziston kaj funkciadon de organizo: Tuj post la verdikto la Ligo estis formale malfondita de la restantaj membroj [24]; Sekve ni malfondis la asocion la 31an de januaro, 55 jarojn post ties fondo [25]. VD:eksigi2
24. K. Markso kaj F. Engelso, tr. Vilhelmo Lutermano: Manifesto de la Komunista Partio, Monda Asembleo Socia, 2015, ISBN 978-2-918300-91-5
25. Stefan MAUL: MalfondoMonato
beloruse:
ліквідаваць (арганізацыю, установу), распусьціць, спыніць дзейнасьць
japane:
解体する [かいたいする], 解散する [かいさんする], 解消する [かいしょうする]
ruse:
ликвидировать, распустить, упразднить, прекратить деятельность

senfonda

Senbaza, senmotiva: tiu timo estas tute senfonda DL ; ni neniam devas obei la senfondajn gustojn kaj la simplan vantecon de ia aparta nacio [26].
angle:
unfounded
beloruse:
беспадстаўны, нематываваны
bulgare:
неоснователен
france:
infondé
germane:
unbegründet
hungare:
alaptalan
japane:
根拠のない [こんきょのない]
nederlande:
ongegrond
ruse:
безосновательный, необоснованный
ukraine:
безпідставний

administraj notoj