*famili/o PV

*familio

1.
Malvasta parencaro.
a)
GEN Aro formata de la patro, patrino kaj infanoj: vivi en familio; la patro de la familio ricevis oficon [1]; la viroj estas kapoj de domoj, patroj de familioj Marta . vian patron kaj vian patrinon kaj viajn fratojn kaj la tutan familion de via patro kolektu al vi en la domon [2].
b)
GEN La tuta parencaro ĝenerale: ankaŭ la edukado, idealoj, konvinkoj, celado, — kaj la popoloj interproksimiĝus kiel unu familio[3]; aparteni al nobela familio; li havis grandan familion: li estis frato, edzo, patro Marta ; la familio de la Ardidoj [...] la familio de la Naamanidoj [4]; (figure) en unu bela tago [...] ekzistas nur unu ĉiuhoma familio (la homaro) kun unu ĉiuhoma lingvo EE . VD:gento
2.
Aro de aĵoj kun komuna deveno.
a)
ZOOBOT Ŝtupo de la botanika kaj zoologia klasifikoj (familia): familio de rozacoj; arbedoj el la familio saksifragacoj [5]; solana familio [6]; hundo estas mamulo el la familio de kanisedoj [7].
Rim.: La nomo de familio estas derivata de la nomo de unu el ĝiaj genroj per la sufikso -ac en botaniko, -ed en zoologio. En nefaka uzo oni povas eviti tiujn sufiksojn: familio de rozoj, rozfamilio, rozfamiliano.
TUT:ordoPRT:genro botanikaj familioj zoologiaj familioj
b)
MUZ Klaso de muzikiloj kun sama ĝenerala konstruo, diversaj laŭ grando, sonamplekso aŭ aliaj detaloj: La angla korno estas ligna blovinstrumento, la alda instrumento el la familio de hobojoj [8].
c)
LIN Klaso de lingvoj, lingvofamilio. lingvoj de la hindeŭropa familio; tungusa, apartenanta al la altaja lingva familio [9].
d)
MAT[10](fakula ĵargono) (de elementoj en aro `bb E` kun indicoj en aro `bb I`) Bildigo de `bb I` al `bb E`; alternative: la bildaro de tiu bildigo: oni povas opinii ke la ebeno konsistas el familio de rektoj, paralelaj unu al la aliaj [11]. SUB:vico;VD:indico, termo.
Rim.: Kvankam teorie sinonima kun „bildigo“, la termino „familio“ estas uzata pro tradicio kaj pro la oportunaj skribaĵoj, kiujn ĝi ebligas. Por signi familion `f`, oni kutime skribas `(f_i)_(i in bb I)`. La bildon de `i` per `f` oni foje nomas „termo“ aŭ eĉ „elemento“ de la familio kaj oni ĝin signas per `f_i` anstataŭ `f(i)`. La uzo de termino „elemento“ klariĝas per tio, ke parolante pri familio, oni plejofte interesiĝas pri ĝia bildaro, sed familio povas havi du identajn elementojn, dum aro ne povas.
afrikanse:
 gesin
albane:
 familja
amhare:
 ቤተሰብ
angle:
 family
arabe:
 عائلة
armene:
 ընտանիք
azerbajĝane:
 ailə
beloruse:
 сям'я, сямейства
bengale:
 পরিবার
birme:
 မိသားစု
bosne:
 obiteljska
bulgare:
 семейство
ĉeĥe:
 rodina, soubor (členů), soustava (členů), systém
ĉine:
 家族
dane:
 familie
estone:
 pere
eŭske:
 familiari
filipine:
 pamilya
france:
 famille
galege:
 familia
germane:
 Familie
guĝarate:
 કુટુંબ
haitie:
 fanmi
haŭse:
 iyali
hebree:
 משפחה
hinde:
 परिवार
hispane:
 familia
hungare:
 család
ide:
 familio
igbe:
 ezinụlọ
indonezie:
 famili, keluarga 2.a famili 2.c rumpun
irlande:
 teaghlach
islande:
 fjölskylda
japane:
 家族
jave:
 kulawarga
jide:
 משפּחה
jorube:
 ebi
kanare:
 ಕುಟುಂಬ
kartvele:
 ოჯახის
kazaĥe:
 отбасы
kimre:
 teulu
kirgize:
 үй-бүлө
kmere:
 ក្រុមគ្រួសារ
koree:
 가족
korsike:
 a famiglia
kose:
 usapho
kroate:
 obitelj
kurde:
 malbat
latine:
 familia
latinece:
familia
latve:
 ģimene
laŭe:
 ຄອບຄົວ
litove:
 šeima
makedone:
 семејство
malagase:
 fianakaviana
malaje:
 keluarga
malajalame:
 കുടുംബം
malte:
 familja
maorie:
 whānau
marate:
 कुटुंब
monge:
 tsev neeg
mongole:
 гэр бүл
nederlande:
 familie 1.a gezin
nepale:
 परिवार
njanĝe:
 banja
norvege:
 familie
okcidentfrise:
 famylje
panĝabe:
 ਪਰਿਵਾਰ ਨੂੰ
paŝtue:
 کورنۍ
perse:
 خانواده
pole:
 rodzina
portugale:
 família
ruande:
 umuryango
ruse:
 семья, семейство 2.d семейство
samoe:
 aiga
sinde:
 خاندان
sinhale:
 පවුලේ
skotgaele:
 teaghlach
slovake:
 súbor (členov), sústava (členov)
slovene:
 družina
somale:
 qoyska
ŝone:
 mhuri
sote:
 lelapa la
sunde:
 kulawarga
svahile:
 familia
taĝike:
 оила
taje:
 ครอบครัว
tamile:
 குடும்ப
tatare:
 гаилә
telugue:
 కుటుంబం
tibete:
 ཁྱིམ་ཚང་
tokipone:
 kulupu mama
turke:
 aile
ukraine:
 сім’я
urdue:
 خاندان
uzbeke:
 oilaviy
vjetname:
 gia đình
volapuke:
 famül
zulue:
 umndeni

familia

Rilata al familio; de familio: familia domo, similecoB ; familiaj ĝojoj; familiaj rilatoj, familiaj aferoj [12]; familia nomo; paroli pri familiaj aferoj [13]; en mia familia vivo mi povas uzadi kiun lingvon mi volas, sed mi devas ĝin nomi ne mia nacia, sed nur mia lingvo familia [14].
angle:
 family
beloruse:
 сямейны
bulgare:
 фамилен
ĉeĥe:
 rodinný
france:
 familial
germane:
 Familien-, familiär
hebree:
 משפחתי
hispane:
 familiar
hungare:
 családi
ide:
 familiala
indonezie:
 familier
nederlande:
 gezins-
norvege:
 familie-
perse:
 خانوادگی
pole:
 rodzinny ~a nomo: nazwisko.
ruse:
 семейный
slovake:
 rodinný
ukraine:
 родинний, сімейний
volapuke:
 famülik

familiano

GEN Iu el la uloj, kiuj konsistigas familion: Zhai Feng kaj liaj familianoj ĉiuj sin vestis per sav-veŝto [15].
15. Lin Xiaoyun: Zhai Feng kaj liaj familianoj velŝipadis..., El Popola Ĉinio, 2013-12-27
ĉeĥe:
 rodinný příslušník, člen rodiny
ĉine:
 家人
france:
 membre de la famille
ide:
 familiano
indonezie:
 
slovake:
 rodinný príslušník
tibete:
 ནང་མི་
ukraine:
 член родини/сім’ї

familiestro

JUR Tiu, kiu havas decidrajton kaj respondecon en familio: tio ... malhelpas, ke familiestro misuzu sian aŭtoritaton [16].
16. C. Piron: Tien, 1997
ĉeĥe:
 hlava rodiny
ĉine:
 家长
france:
 chef de famille
indonezie:
 anggota keluarga
slovake:
 hlava rodiny
ukraine:
 глава родини, глава сім’ї

lingvofamilio

LIN Aro de lingvoj evoluintaj el sama pralingvo: lingvofamilioj kaj lingvosubfamilioj estas priskribitaj aŭ listigitaj en enciklopedioj [17].
angle:
 language family
bulgare:
 езиково семейство
ĉeĥe:
 rodina jazyků
france:
 famille linguistique
ide:
 linguala familio
indonezie:
 rumpun bahasa
nederlande:
 taalfamilie
okcidentfrise:
 taalfamylje
slovake:
 rodina jazykov
ukraine:
 мовна сім’я

administraj notoj

~a: Mankas verkindiko en fonto.