*pied/o
*piedo
↝ 
- 1. ↝
Artikita parto ĉe ekstremo de la homa aŭ besta kruro, servanta por stari kaj paŝi: mi sidas sur seĝo kaj tenas la piedojn sur benketo[1]; la stabaj oficiroj […] sin ĵetis al la piedoj […] de l' princo [2]; piedbati, piedfrapi, piedpremi (treti); pieda (kie kuŝas la piedoj) parto de la lito[3]; lamapieda artisto FK ; Aĥilo rapidapieda FK ; mi ne havis la intencon eldoni aŭtore plenan vortaron kaj krei laŭ mia persona plaĉo la tutan lingvon de l' kapo ĝis la piedoj [4].
- 2. ↝
- (figure)
Parto sur kiu meblo staras:
tablo kun kvar piedoj;
la gefianĉoj sidis, ĉiu apogita al piedo de tablo
[5].
Rim.: Kvankam Zamenhofa, tiu uzo ŝajnas malkonvena al iuj, kiuj preferas por tiu senco la vorton kruro (krom se temas pri speciale fleksita kaj skulptita parto de mebla kruro). Komparu ankaŭ kun „brakseĝo“, kiu havas brak-, ne man-apogilojn.
- 3. ↝
- (figure) Malsupra parto de io, bazo, fundamento: piedo de paĝo; ĉe la piedo de l' monto [6]; piednoto; stari sur propraj piedoj (esti memstara).
- 4. ↝
Parto de verso, konsistanta el karakteriza kombinaĵo de silaboj kun difinita longeco aŭ akcentiteco: leganto […], por kiu la nomoj de la piedoj (mezuroj de la antikvaj versoj) aspektas nekonataj, tamen same povas sin lasi al la melodio de la ritmo [7]; en Esperanta metriko la ĉefaj piedoj estas du- aŭ tri-silabaj kaj entenas nur unu akcentitan silabon.
Dusilabaj piedoj: jambo, piriko, spondeo, trokeo; trisilabaj piedoj: amfibraĥo, anapesto, daktilo, tribrako; kvarsilaba piedo: ĥorjambo.
- 5. ↝
(arkaismo) [8](fakula ĵargono) (de ortanto, sur ajna al ĝi orta geometria figuro) La punkto, en kiu ili sin orte sekcas: la piedo de mezortanto de streko estas ties mezo.
1.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, §
26
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XVIII
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
4. L. L. Zamenhof: Aldono al la dua libro de la lingvo internacia
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dio de dormo
6. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Tro Homa Sorto de iu Neĝhomo
7. Monato, Carlo Minnaja: Nuntempo en antikva vesto, 2012
8. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 26
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XVIII
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
4. L. L. Zamenhof: Aldono al la dua libro de la lingvo internacia
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dio de dormo
6. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Tro Homa Sorto de iu Neĝhomo
7. Monato, Carlo Minnaja: Nuntempo en antikva vesto, 2012
8. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 26
- angle:
- foot 5. foot (of a perpendicular)
- bretone:
- troad
- bulgare:
- 1. стъпало
- ĉeĥe:
- konec, noha (od kotníku dolů), stopa
- france:
- pied 5. pied (d'une perpendiculaire)
- germane:
- Fuß 1. Fuß 5. Lotfußpunkt
- hispane:
- pie (anatomía, parte baja de algo) de los pies a la cabeza 1. pie 2. pie 3. pie, pata, base 4. pie (poesía) 5. pie (de una perpendicular)
- hungare:
- láb
- itale:
- piede
- katalune:
- de cap a peus 1. peu 2. petge 3. base, cossol 4. peu (poètica) 5. peu d'una perpendicular
- kurde:
- 1. nig
- nederlande:
- 1. voet 2. poot 3. voet 4. versvoet
- pole:
- stopa 1. stopa 2. noga 3. stopa 5. spodek (prostopadłej)
- portugale:
- 1. pé 2. pé 3. sopé, rodapé, base 4. pé
- rumane:
- picior
- ruse:
- 1. ступня, нога 2. ножка 3. подошва (горы и т.п.) 4. стопа 5. основание (перпендикуляра)
- slovake:
- koniec, stopa
- svede:
- 1. fot 2. ben 3. fot
- turke:
- 1. ayak 2. ayak 3. ayak
- volapuke:
- fut
piede
- 1.
- Per la piedoj: li piede ekiris la vojon [9]; Sisera forkuris piede al la tendo [10]; riveron oni transpaŝis piede [11]; kiel lerte li stariĝos piede [12]! malfeliĉo venas rajde, foriras piede PrV .
- 2.
- Ĉe la piedoj: ligu lin mane kaj piede [13]; vestita ĝispiede [14].
9.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 4:17
11. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 66:6
12. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvina
13. La Nova Testamento, Mateo 22:13
14. La Nova Testamento, Apokalipso 1:13
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 4:17
11. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 66:6
12. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvina
13. La Nova Testamento, Mateo 22:13
14. La Nova Testamento, Apokalipso 1:13
- bretone:
- 1. war droad
- ĉeĥe:
- pěšky
- france:
- 1. à pied
- germane:
- 1. zu Fuß
- hispane:
- 1. a pie, caminando
- hungare:
- 1. gyalog
- itale:
- 1. a piedi
- katalune:
- 1. a peu, caminant
- nederlande:
- 1. te voet
- okcitane:
- 1. a pè, en caminant
- pole:
- 1. pieszo
- ruse:
- 1. пешком
- slovake:
- peši, pešky, pešo
- svede:
- 1. till fots
nudpiede, nudapiede
- Per la piedoj nudaj: perdu vi la ŝuplandojn kaj kuru nudpiedaj [15]! en somero ŝi devis ĉiam iri nudapiede, ĉar ŝi estis malriĉa, [16]; kuraĝon mi havas sufiĉe, por iri nudapiede tra la mezon de la infero [17]; mi plandas plu nudpiede sur pado sinuanta preter marĉoj kaj montetoj [18].
15.
Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Neĝulino kaj Rozulino
16. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Ruĝaj ŝuoj
17. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua
18. S. Johansson: Nokta halto
16. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Ruĝaj ŝuoj
17. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua
18. S. Johansson: Nokta halto
- ĉeĥe:
- bos
- france:
- à pieds nus
- germane:
- barfuß
- hispane:
- descalzo, con los pies desnudos
- katalune:
- descalç, amb els peus nus
- slovake:
- bosky, naboso
piede de
- 1.
- Ĉe la piedoj de iu.
- 2.
- (figure) Malsupre de io: piede de la monto [19]; ducento da apogantoj kunvenis piede de la Atomiumo [20]; piede de la paĝo troviĝas noto.
19.
Monato, Bardhyl Selimi: Sekretoj eltombigitaj, 2010
20. Monato, pp: Blua Atomiumo pro forrabita ĵurnalistino, 2005
20. Monato, pp: Blua Atomiumo pro forrabita ĵurnalistino, 2005
- angle:
- at the foot of, below
- bretone:
- 2. ouzh troad
- france:
- 1. aux pieds de 2. au pied de
- germane:
- 1. zu Füßen (von) 2. am Fuß (von)
- hispane:
- 1. a los pies de 2. al pie de
- itale:
- ai piedi di
- katalune:
- 1. als peus de 2. al peu de
- nederlande:
- 1. aan de voeten 2. aan de voet
- pole:
- 1. u stóp
- ruse:
- 1. в ногах у (кого-л.) 2. у подножия
- svede:
- 1. vid fötterna
*piedingo [21]
↝ 
- Speco de ringo, kiu pendas de la selo kaj en kiun oni metas ekstremaĵojn de la piedoj por surĉevaliĝi kaj rajdi: li defalas, restas alkroĉita per piedo en la piedingo, kaj la furioze forrapidanta ĉevalo posttrenas lin sur la ŝtona teraĵo [22].
21.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Universala
Vortaro, pied'ing'
22. Bertha von Suttner, trad. Armand Caumont: For la batalilojn!, kvara libro
22. Bertha von Suttner, trad. Armand Caumont: For la batalilojn!, kvara libro
- angle:
- stirrup (horse), toe-clip (bicycle)
- bretone:
- stleug
- ĉeĥe:
- třmen sedla
- france:
- étrier
- germane:
- Steigbügel
- hispane:
- estribo (de la silla de montar)
- hungare:
- kengyel
- itale:
- staffa (equitazione), puntapiede (bicicletta)
- katalune:
- estrep
- nederlande:
- stijgbeugel
- pole:
- strzemię
- ruse:
- стремя
- slovake:
- strmeň
- svede:
- stigbygel
piedumi
(tr)
- Vole aŭ nevole tuŝi, premi, bateti per la piedo: lasi ilin piedumi sub pordo kun la katido [23]; Dunkan […] streĉis la krurojn, tamen zorge, por ne piedumi iujn el la homfiguroj kiuj kuŝe-side apogis sin kontraŭ la muro [24].
23.
Alvoku
vian bestkuraciston kaj enhorarigi renkontiĝon por la katido.
24. J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978
24. J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978
- angle:
- tread on, trample underfoot
- france:
- fouler aux pieds
- germane:
- füßeln
dupiedulo
↝ 
Animalo, iranta sur du piedoj: ni, dupieduloj, veturaĉis kun malpli da spaco, malpli da bazaj komfortoj, ol kvarpieduloj protektataj de diversaj bestorajtaj leĝoj [25]; mi opinias, ke dupiedulo sen homaj virtoj ne estas reala homo [26].
25.
Monato, Paul Gubbins: Grincantaj genuoj ... kaj
ĝentileco, 2011
26. Fanny Alving, trad. John Lundgren: Uzino 2, Trans la rozkrado
26. Fanny Alving, trad. John Lundgren: Uzino 2, Trans la rozkrado
- angle:
- biped
- bretone:
- daoudroadeg
- france:
- bipède (subst.)
- germane:
- Zweibeiner
- hispane:
- bípedo
- itale:
- bipede
- katalune:
- bípede
- ruse:
- двуногое существо
kvarpiedulo
↝ 
- angle:
- quadruped
- bretone:
- pevarzroadeg
- france:
- quadrupède
- germane:
- Vierbeiner
- hispane:
- cuadrúpedo
- itale:
- quadrupede
- katalune:
- quadrúpede
- pole:
- czworonóg
- rumane:
- patruped
- ruse:
- четвероногое существо
tripiedo 
- 1. ↝
-
Piramidforma instalaĵo el tri stangoj uzata ekz. por pendigi poton super fajro:
[ili] fandigis oron ĉe malgrandaj flamoj super feraj tripiedoj
Marta
;
se vi scius, kian banujon sendis la princo hodiaŭ, kupran banujon!... kaj kian
tripiedon por la fajrujo, kiajn potojn […]
[29].
stativo
- 2.
-
Tablo, seĝo aŭ subtenilo kun tri piedoj:
Vinicius sidis sur tripiedo
[30];
la fidela servistino metis la skribilaron sur kanapon kaj la
incensilon sur tripiedon
[31].
Rim.: „Trikrura seĝo“ estus pli trafa kaj klara.
29.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro IX
30. H. Sienkiewicz trad. L. Zamenhof: Quo vadis?, ĉapitro 51a
31. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 22a
30. H. Sienkiewicz trad. L. Zamenhof: Quo vadis?, ĉapitro 51a
31. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 22a
- angle:
- tripod
- ĉeĥe:
- trojnožka
- france:
- trépied
- germane:
- Dreibein
- hispane:
- trípode
- itale:
- treppiede
- katalune:
- trípode
- pole:
- trójnóg
- ruse:
- треножник, тренога
- slovake:
- trojnožka
- svede:
- trefot
kapopiede
- Starante duope tiel, ke ĉiu havas la kapon en la loko, en kiu la alia havas la piedojn.
- angle:
- end-to-end, head-to-toe
- france:
- tête-bêche
- germane:
- Kopf-bei-Fuß
- hungare:
- fejtől-lábtól
- nederlande:
- kop-aan-staart
- pole:
- pozycja 69
- ruse:
- валетом
- slovake:
- hore nohami
kapopieduloj
↝ 
(komune)
Cefalopodoj: amonito estis kapopiedulo, kiu vivis de malfrua Devonio ĝis malfrua Kretaceo [32].
- angle:
- cephalopods
- bretone:
- penntroadeged
- ĉeĥe:
- hlavonožci
- france:
- céphalopodes
- germane:
- Kopffüßer
- hispane:
- cefalópodos
- hungare:
- lábasfejűek
- itale:
- cefalopodi
- katalune:
- cefalòpodes
- pole:
- głowonogi
- rumane:
- cephalopoda, cefalopoda
- ruse:
- головоногие
- slovake:
- hlavonožce
multpieduloj ↝
(komune)
Miriapodoj: multpiedulo […] artikulo kun multaj piedoj [33].
- angle:
- myriapods
- beloruse:
- мнаганожкі (кляс)
- france:
- myriapodes
- germane:
- Tausendfüßer
- hispane:
- miriápodos, miriópodos
- hungare:
- soklábúak
- itale:
- miriapodi
- katalune:
- miriàpodes
- nederlande:
- duizendpoten
- ruse:
- многоножки (класс)
surpiedigi ↝
surpiediĝi ↝
(ntr)
- Ekstari sur siaj piedoj: Maksim facilmove surpiediĝis [35]; la kruroj de Nevil liberiĝis kaj li surpiediĝis skuiĝante [36].
35.
V. Ŝukŝin, trad. N. Lozgaĉev: Simbolo de kredo, La Ondo de Esperanto, 1994:3-4
36. Hari Potter kaj la Ŝtono de la...
36. Hari Potter kaj la Ŝtono de la...
- angle:
- stand up
- france:
- se mettre sur pieds, se lever (sur ses pieds)
- germane:
- auf die Füße kommen
- hispane:
- erguirse, ponerse de pie
- itale:
- mettersi in piedi, alzarsi in piedi
- katalune:
- estar-se dret, dreçar-se
ŝajnpiedo ↝
verspiedo
↝ 
- angle:
- foot (poetry)
- france:
- pied (poésie)
- germane:
- Versfuß
- hispane:
- pie (poesía)
- hungare:
- versláb
- itale:
- piede (poes.)
- katalune:
- peu (poètica)
- pole:
- stopa (wierszowa)
- ruse:
- стопа (стихотворная)
administraj notoj
pri
tri~o 2.:
kapo~e: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
kapo~uloj: Mankas dua fontindiko.
mult~uloj: Mankas dua fontindiko.
sur~igi : Mankas dua fontindiko.
ŝajn~o: Mankas dua fontindiko.
ŝajn~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
Ĉi rimarko estas ĝusta, sed eble ne tre utila. Ĝi povus aplikiĝi al ĉiuj derivaĵoj de la tipo "n-xo": "triangula figuro" estas pli klara ol "triangulo", "ĉirkaŭmana ornamaĵo" pli ol "ĉirkaŭmano", kaj multaj similaj. [MB]pri tri~o 2.:
La rimarko celas ne tiom la strukturon de la kunmetajxo, kiom la misan radikon: koncerna segxo povas tute ne havi piedojn (iel apartajn, ekz-e pli dikajn, skulptitajn malsupran ekstremajxojn), sed gxi nepre havas "krurojn" (aux "gambojn"). Angle mi nomus ilin "legs" (a tripod is a three-LEGGED object), ne "feet". [Sergio]kapo~e: Mankas fontindiko.
kapo~e: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
kapo~uloj: Mankas dua fontindiko.
mult~uloj: Mankas dua fontindiko.
sur~igi : Mankas dua fontindiko.
ŝajn~o: Mankas dua fontindiko.
ŝajn~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.