1kvintesenc/o

kvintesenco

1.
(komune) La plej precipa ideo de argumentado, verko ks „por ke lingvo estu tutmonda, ne sufiĉas nomi ĝin tia“, tiuj kelkaj vortoj reflektas la kvintesencon mem de la tuta demando de komuna internacia lingvo EeP ; tiu malfeliĉa „j“, kiun neniu tamen kuraĝas kritiki en la bela greka lingvo, estas la kvintesenco de ĉiuj teruraĵoj, kiujn niaj kontraŭuloj montras en Esperanto Paroloj ! kia majstra kreitaĵo estas la homo! […] la modelo por la vivantaj ekzistaĵoj! kaj tamen kio estas por mi tiu ĉi kvintesenco de la polvo Hamlet ? Mi ne pretendas, ke nur sonsubstancoj // La kvintesencon donas de l' amuz' [1]. SIN:bazo, esenco, fundo, fundamento, kerno
2.
FIL laŭ Aristotelo, la kvina elemento; etero.
Rim.: La vorto originas el la vorto „quinta essentia“, la latina nomo de la kvina elemento, „αἰθήρ“, laŭ Aristotelo. En la moderna fiziko ĝi uziĝas ankaŭ por modelo de supozata malluma energio, respondeca por la akcelata universa ekspansio.
1. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Muziko
angle:
 quintessence
beloruse:
 квінтэсэнцыя
bulgare:
 квинтесенция
france:
 quintessence
germane:
 Quintessenz 1. Wesentlichstes, Hauptsache, Kern(aussage)
hispane:
 quintaesencia
hungare:
 kvintesszencia, lényege, veleje
katalune:
 quinta essència
nederlande:
 kwintessens
pole:
 kwintesencja
portugale:
 quinta-essência, quintessência
ruse:
 квинтэссенция
ukraine:
 квінтесенція

administraj notoj