eksponencial/o

eksponencialo

MATPIV1
(kun bazo `a`) Tia kontinua reela funkcio `f`, ke `f(x+y)=f(x)*f(y)` kaj `f(1)=a`: eksponencialon de `x` kun bazo `a` oni kutime signas per `exp_a(x)`, `"eksp"_a(x)``a^x`; laŭdifine, eksponencialo de sumo egalas al produto de eksponencialoj de la apartaj termoj, kaj eksponencialo de 1 egalas al la bazo; eksponencialo egalas al sia derivaĵo, dividita per la bazo; eksponencialo de logaritmo de `x` egalas al `x`; la eksponencialo de aritmetika progresio estas geometria progresio; eksponenciala kresko. VD:eksponento, logaritmo...
Rim.: Bricard [1] uzas la pli malpezan radikon „esponencialo“. Eblas vastigi tiun funkcion al kompleksoj, uzante la identaĵon `e^(x+i*y)=e^x(cos y+i*sin y)`, en kiu `e` estas la bazo de naturaj logaritmoj.

Bedaŭrinde la vektorgrafiko ne povas montriĝi!


eksponencialoj
angle:
exponential (to the base a), exponential function (to the base a)
beloruse:
экспанэнцыял, паказьнікавая функцыя ~a: экспанэнтавы.
ĉeĥe:
exponenciál, exponenciální funkce, exponenciální rovnice
ĉine:
指数函数 [zhǐshùhánshù]
france:
exponentielle (subst., de base a) ~a: exponentiel (adj.).
germane:
Exponentialfunktion ~a: exponentiell.
hispane:
exponencial ~a: crecimiento exponencial.
hungare:
exponenciális (függvény)> ~a: exponenciális.
japane:
指数関数 [しすうかんすう]
katalune:
funció exponencial ~a: exponencial.
pole:
funkcja wykładnicza, funkcja eksponencjalna
portugale:
exponencial
ruse:
экспоненциал (с основанием a), показательная функция
slovake:
exponenciál
ukraine:
показова, експоненціальна функція

administraj notoj

~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.