8fac/o PV

faco

1.
TEKSCI Ĝenerale ebena parto de la supraĵo de objekto: faco de glitvalvo, de martelo; la sciencistoj provis nombri la kresk-ringojn videblajn sur ekstera faco de la konko [1]; ĉiu faco de la kubo estas plato monŝrankaspekta [2]. SUB:facetoVD:flanko, latero, surfaco
2.
MATPV (de solido) Ĉiu ebena surfaco ĝin limanta: la facoj de regula kvaredro estas kvar regulaj trianguloj; la bazoj de cilindro estas ĝiaj facoj.
Rim.: Fakte „faco de pluredro“ aŭ „edro de pluredro“ estas sinonimaj esprimoj, kaj maloftas la okazoj en matematiko uzi tiun ĉi terminon en alia kunteksto.
1. Monato, Oliver Kim: Rekorda konkulo, 2014
2. Marteno Ecott: Inkubo en kubo, Monato, 2000/03, p. 17
angle:
2. face
beloruse:
1. паверхня, грань, бок 2. грань
ĉeĥe:
facie, líc, obličej, přední strana
ĉine:
曲面 [qūmiàn]
france:
1. face (d'un objet) 2. face (d'un solide)
germane:
Fläche 2. Seite, Seitenfläche
hispane:
superficie (de un objeto o cuerpo)
hungare:
lap (testé), síkfelület
japane:
[づら]
katalune:
superfície
nederlande:
vlak, zijde
pole:
1. lico 2. ściana
portugale:
1. face (superfície plana)
rumane:
1. față
ruse:
1. поверхность (предмета), грань (предмета), сторона (детали и т.п.) 2. грань
slovake:
predná strana, tvár
turke:
2. cephe
ukraine:
поверхня, лице, лицьова сторона (предмета), грань

interfaco

TEKKOMP
La rimedoj kaj reguloj ebligantaj kunan funkciadon de aparatoj aŭ programoj aŭ eĉ de homo kaj maŝino: operaciuma, reta interfaco; (figure) homa-maŝina interfaco; homa-komputila interfaco [3]; KOMP interfaco de funkcio; la mastruma sistemo kaj programoj [de tabulkomputilo] havas uzantinterfacon taŭgan por enmana uzo [4]; la apliko estas ekipita per interfaco tiom simpla, ke ĝi kutime ne postulas apartan trejniĝon [5].
Rim.: La termino estas regula metafora derivaĵo de faco: interfaco estas kvazaŭ „kontakta faco“ de la kunigataj pecoj.
SUB:junto
angle:
interface inter~o de funkcio: type signature.
beloruse:
інтэрфэйс
ĉeĥe:
interface, interfejs, mezistyk, propojení, převodník, rozhraní, styk
ĉine:
接口 [jiēkǒu]
france:
interface
germane:
Schnittstelle, Interface Schnittstelle inter~o de funkcio: Signatur einer Funktion.
hungare:
interfész, csatolóeszköz, illesztő, csatlakozó
japane:
界面 [かいめん], インターフェース
katalune:
interfície
pole:
interfejs
ruse:
сопряжение, интерфейс
slovake:
medzistyk, prepojenie, rozhranie
svede:
gränssnitt
ukraine:
інтерфейс

administraj notoj