*har/o UV

*haro

1.
ANA Filamento kreskanta el la haŭto de mamuloj kaj pli-malpli dense kovranta ilian korpon haro estas tre maldika [1]; ŝi kombas al si la harojn per arĝenta kombilo [2]; Else havis neĝblankan haŭton kaj linkolorajn harojn [3]; flaveblondaj haroj Marta ; helkaŝtanaj haroj [4]; altkreska viro kun longaj ruĝaj haroj kaj longa ruĝblonda barbo [5]; nigraj ondaj haroj [6]; grizaj haroj [7]; arĝentkoloraj haroj [8]; haroj de nedifinita koloro, glate frizitaj Marta ; la fraŭlineto ruĝiĝis ĝis la haroj kaj oreloj Marta ; virino kun […] disliberigitaj haroj Marta ; fajrohara furio [9]; vi devas razi viajn pubajn harojn [10]; nekombitaj hirtaj haroj [11]; [li] metis harfiksan substancon por teni la harojn en neordinara pozicio [12]; liaj buklaj haroj ŝajne ne ofte perceptis la kontakton kun ŝampuo [13]; la lupo […] manĝos vin kun haŭto kaj haroj [14]; ĉu vi ne estas vundita? – […ne,] mi ne perdis eĉ unu haron [15]; ni ĉiuj […] elŝirus al ni la harojn super via ĉerko [16]; mi estis jam kun mia haŭto kaj haroj forvendita al la anatomio [17]! en la sepa tago li forrazos ĉiujn siajn harojn, sian kapon kaj sian barbon kaj la brovojn de siaj okuloj [18]; en tiu tago oni unuafoje tondis la harojn, […] kaj kiu sentis deziron, lavis sin [19]; se ĉe iu elfalis la haroj sur la kapo, li estas senharulo [20]; li prenos la harojn de sia konsekrita kapo [21]; decidema homo, — soldata koro, haroj sur la lango (scias defendi sin en disputo) [22]! la aserto povus hirtigi la harojn de iuj [23]; (frazaĵo) disfendi, dissplitigi harojn (subtilaĉe diskuti); (frazaĵo) mia vivo estas sur hareto (estas en ekstrema danĝero) [24]; de zorgoj, ne de jaroj, blankiĝas la haroj PrV ; (frazaĵo) li estas harplena kiel urso. VD:buklo, fadeno, fibro, peruko
2.
BOT Fibra elkreskaĵo el la epidermo de vegetaĵo: brulharo estas tiu eta estaĵo de kelkaj plantoj kiu kaŭzas jukadon (urtiko) aŭ malofte inflamon (tropikaj plantoj) [25]; glanda haro ĉe la kruciĝo de la infloreska akso kaj la petaloj [26].
1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 33
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 34
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
4. Johán Valano: Ĉu ni kunvenis vane?, 5
5. Johán Valano: Ĉu rakonti novele?, Veli morten
6. Johán Valano: Ĉu li bremsis sufiĉe?, 5
7. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvara
8. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvina
9. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Tria
10. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉefartikolo
11. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 17
12. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 6
13. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 27
14. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, La sep kapridoj
15. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, La kuraĝa tajloreto
16. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua
17. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
18. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 14:9
19. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro V
20. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 13:40
21. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 6:18
22. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
23. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Recenzo
24. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvara
25. Vikipedio, Brulharo
26. Vikipedio, Lupolo
afrikanse:
hare
albane:
flokët
amhare:
ፀጉር
angle:
hair
arabe:
الشعر
armene:
մազերը
azerbajĝane:
saç
beloruse:
волас, валасіна
bengale:
চুল
birme:
ဆံပင်
bosne:
kosu
bretone:
blevenn disfendi, dissplitigi harojn: spazhañ laou. ~plena: blevek.
bulgare:
косъм
ĉeĥe:
chlup, vlas, vlasy
ĉine:
[fà], 发 [fà]
ĉuvaŝe:
тӗк
dane:
hår
estone:
juuksed
eŭske:
ilea
filipine:
buhok
france:
cheveu, poil disfendi, dissplitigi harojn: couper les cheveux en quatre. ~plena: poilu.
galege:
pelo
germane:
Haar ~oj sur la lango: Haare auf den Zähnen. disfendi, dissplitigi harojn: Haare spalten. mia vivo estas sur ~eto: mein Leben hängt am seidenen Faden.
guĝarate:
વાળ
haitie:
tout cheve nan tèt
haŭse:
gashi
hinde:
बाल
hispane:
cabello, pelo
hungare:
1. hajszál, szőrszál 2. szőr
igbe:
ntutu isi
indonezie:
rambut disfendi, dissplitigi harojn: memperdebatkan hal-hal sepele. ~plena: berbulu, berambut, penuh bulu, penuh rambut.
irlande:
gruaig
islande:
hárið
itale:
1. pelo, capello 2. tricoma
japane:
[はつ]
jave:
rambute
jide:
האָר
jorube:
irun
kanare:
ಕೂದಲು
kartvele:
თმის
kazaĥe:
шаш
kimre:
gwallt
kirgize:
чач
kmere:
សក់
koree:
머리
korsike:
capiddi
kose:
iinwele
kroate:
kosa
kurde:
por
latine:
capillum
latve:
mati
laŭe:
ຜົມ
litove:
plaukai
makedone:
коса
malagase:
volony
malaje:
rambut
malajalame:
തലമുടി
malte:
xagħar
maorie:
makawe
marate:
केस
monge:
cov plaub hau
mongole:
үс
nederlande:
haar
nepale:
कपाल
njanĝe:
tsitsi
okcidentfrise:
hier
panĝabe:
ਵਾਲ
paŝtue:
ويښتان
pole:
włos
portugale:
cabelo, pêlo 1. cabelo 2. pêlo (de vegetal)
ruande:
umusatsi
rumane:
păr
ruse:
волос disfendi, dissplitigi harojn: копаться в мелочах, буквоедствовать, занудствовать.
samoe:
lauulu
sinde:
وار
sinhale:
කෙස්
skotgaele:
falt
slovake:
chlp, vlas
slovene:
lasje
somale:
timaha
ŝone:
bvudzi
sote:
moriri
sunde:
bulu
svahile:
nywele
svede:
1. hårstrå
taĝike:
мӯй
taje:
ผม
tamile:
முடி
tatare:
чәч
telugue:
జుట్టు
tibete:
སྐྲ་
tokipone:
linja
ukraine:
волосся
urdue:
بال
uzbeke:
soch
vjetname:
lông
zulue:
izinwele

*hararo

1.
Tuto de la kapaj haroj de iu homo, de la haroj de iu besto: korve nigra hararo [27]; blanka hararo Metrop ; flavblonda hararo [28]; sunora hararo [29]; ĉio ĉe li, lia vesto, lia vizaĝo, lia hararo estis griza kiel ŝtono [30]; ŝi skuis la tranĉitan hararon kaj klinis la kapon flanken [31]; ludema buklo de ŝia kaŝtankolora hararo falis sur ŝian glatan frunton [32].
2.
(arkaismo) Peruko: la hararo defalis de lia kapo, kaj mi vidis grandan senharaĵon, kiun li […] tiel zorge kaŝis [33].
HOM:Hararo (ĉefurbo)
27. Hjalmar Söderberg, trad. Sten Johansson: La Kiso kaj dek tri aliaj noveloj, Poetoj kaj homoj
28. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Kvara
29. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, La nepo
30. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Minejo de l' Bildoj
31. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, Kuniĝo
32. MonatoJulian Modest
33. L. L. Zamenhof: Dua Libro de l’ lingvo Internacia, Dua Libro de l' Lingvo Internacia
angle:
1. hair (person), coat (animal)
beloruse:
1. валасы, валасяное покрыва 2. парык
bretone:
1. blev, blevenn [bestoj] (hollad blev ar bronneged), pennad blev 2. perukenn
bulgare:
коса
ĉeĥe:
kštice, srst, vlasy
ĉine:
[fà], 头发 [tóufa]
ĉuvaŝe:
1. ҫӳҫ
france:
1. chevelure, cheveux, pelage (d'un animal) 2. perruque
germane:
Haar 2. Perücke
hispane:
1. cabellera, pelaje (animal) 2. peluca
hungare:
paróka, vendéghaj 1. haj
indonezie:
1. rambut (manusia), bulu (hewan) 2. rambut palsu, wig
itale:
1. chioma, capelli, capigliatura, manto (di animali), pelame (di animali) 2. parrucca
japane:
[もう], 髪 [はつ], 頭髪 [とうはつ]
nederlande:
1. haardos, haar
pole:
1. owłosienie 2. peruka
portugale:
cabeleira
rumane:
1. părul 2. perucă
ruse:
1. шевелюра 2. парик
slovake:
srsť, vlasy, štica
svede:
1. hår
tibete:
སྤུ་
ukraine:
волосся, шевелюра, шерсть, волосяний покрив, перука

*harego

ZOO Dika haro: persistemaj ĉevaloj kun longaj haregoj [34]; ŝiaj haroj miksiĝis kun la haregoj de la barbaro [35]; broso, kies haregoj estas fiksitaj per plektitaj dratoj [36]; haregoj (pikiloj) de histriko [37]; ili ŝiris al [la urso] la haregojn [38].
angle:
bristle
beloruse:
шчацінне, шчэць
bretone:
reun
bulgare:
четина
ĉeĥe:
štětina, žíně
ĉine:
刚毛 [gāngmáo], 鬣 [liè]
france:
crin, soie (poil)
germane:
Borste
hispane:
cerda
hungare:
sörte
indonezie:
rambut kejur, bulu kejur
itale:
setola, crine
japane:
剛毛 [ごうもう]
nederlande:
borstel
pole:
sierść
portugale:
crina
rumane:
blană
ruse:
щетина
slovake:
štetina
ukraine:
щетина

Berenica Hararo [39] (Com)

AST Nord-duonsfera stelfiguro (Coma Berenices): NGC 4042 estas galaksio en konstelacio Berenica Hararo [40].
angle:
Coma Berenices
beloruse:
Валасы Бэрэнікі (сузор’е)
bulgare:
Косите на Вероника
france:
Chevelure de Bérénice
germane:
Haar der Berenike
hispane:
Cabellera de Berenices
indonezie:
Coma Berenices (konstelasi)
itale:
Chioma di Berenice
latinece:
Coma Berenices
pole:
Warkocz Bereniki (gwiazdozbiór)
rumane:
Părul Berenicei (constelație)
ruse:
Волосы Вероники

kolhararo, *kolharoj

Longaj pendantaj haroj ĉe kolo de iuj bestoj: leono, ĉevalo...: leono venis kaj ekskuis la kolhararon [41]; laca ĝi falis sur la delikatan, molan, longan kolhararon de la imperiestra ĉevalo [42].
angle:
mane
beloruse:
грыва
bretone:
moue
bulgare:
грива
ĉeĥe:
hříva (lva| koně)
ĉine:
[liè]
france:
crinière
germane:
Mähne
hispane:
melena, crin
hungare:
sörény
indonezie:
surai
itale:
criniera
japane:
たてがみ
nederlande:
manen
pole:
grzywa
portugale:
crina, juba
rumane:
coamă
ruse:
грива
slovake:
hriva
svede:
man
ukraine:
грива

liphararo, *lipharoj

Tuto de la haroj kreskantaj ĉe la supera lipo: liaj lipharoj estas pli grizaj, ol liaj vangharoj [43]; densa liphararo [44].
43. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 31
44. C. Piron: Ĉu li bremsis sufiĉe?, 1979
angle:
moustache, mustache
beloruse:
вусы
bretone:
mourroù
bulgare:
мустак
ĉeĥe:
knír
ĉine:
[hú], 髭须 [zīxū]
france:
moustache
germane:
Oberlippenbarthaare, Schnauzer, Bart(haare)
greke:
μουστάκι
hebree:
שפם
hispane:
bigote
hungare:
bajusz
indonezie:
kumis, misai
itale:
baffi
japane:
口ひげ [くちひげ], ひげ
nederlande:
snor
pole:
wąsy
portugale:
bigode
rumane:
mustață
ruse:
усы
slovake:
fúzy
svede:
mustasch
ukraine:
вуса

*okulharo

Haro ĉe la rando de palpebroj: li […] vidis larmojn, kiuj tremis inter ŝiaj okulharoj [45].
angle:
eyelash
beloruse:
вейкі
bretone:
malgudennoù
bulgare:
мигла
ĉeĥe:
brva, řasa
ĉine:
[jié]
france:
cil
germane:
Wimper
hispane:
ceja
hungare:
szempilla
indonezie:
bulu mata
itale:
ciglia (di palpebre)
nederlande:
wimper
pole:
rzęsa
portugale:
cílio, pestana
rumane:
geană
ruse:
ресницы
slovake:
mihalnica, riasnica

senhara

Ne havanta harojn, perdinta la harojn: la kruela patro elektis por ŝi malbelegan, maljunan, senharan baronon [46]; senhara kapo. SIN:kalva
angle:
bald
beloruse:
безвалосы, лысы
bretone:
moal
bulgare:
плешив
ĉeĥe:
bezvlasý, holohlavý, lysý
ĉine:
[tū], 未修飾 [wèixiūshì], 不毛 [bùmáo], 无毛 [wúmáo], 禿 [tū], 兀 [wù]
france:
chauve, glabre
germane:
haarlos, glatzköpfig
hispane:
calvo
hungare:
kopasz
indonezie:
botak, gundul
itale:
calvo
japane:
無毛の [むけの], はげた
nederlande:
kaal
pole:
łysy
portugale:
careca (adj.), calvo (adj.)
rumane:
chel
ruse:
безволосый
slovake:
bezvlasý, plešivý
ukraine:
безволосий, лисий

senharigi

Forigi maldezirindajn harojn de iu korpoparto, precipe por celoj kosmetikaj aŭ medicinaj: senharigi gambojn, brovojn liaj brakoj estis nudaj zorgeme senharigitaj, glataj, sed tro muskolaj, veraj brakoj de soldato [47]; en Belgio, lando kiu nomas sin libera kaj evoluinta, virino kiu diras „ne“ kontraŭ senharigo estos punata ĉiamaniere, ĝis ŝi obeos la „normon“ [48].
47. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉap. 7ª
48. Paŭl Peeraerts: Kia naŭza normo?, Monato, №011789
angle:
depilate
beloruse:
выдаляць валасы, рабіць эпіляцыю, рабіць дэпіляцыю
france:
épiler
germane:
enthaaren, depilieren, epilieren
indonezie:
mencabut rambut, menghilangkan rambut
ruse:
удалять волосы, выщипывать волосы, сгонять волос

*vangharoj

Haroj kreskantaj ĉe la vangoj: ho je miaj oreloj kaj vangharoj, kiom malfruiĝas! [49].
49. Lewis Carroll, trad. Donald Broadribb: La Aventuroj de Alico en Mirlando, Inicio
angle:
sideburns, side-whiskers
beloruse:
бакенбарды, бакі, пейсы
bretone:
blev kostez ar skouarn
bulgare:
бакенбарди
ĉeĥe:
licousy, vousy na tvářích
ĉine:
腮須 [sāixū], 髥 [rán], 髯 [rán], 胡须 [húxū]
france:
favoris (barbe)
germane:
Backenbart
hispane:
patillas
hungare:
szakáll
indonezie:
godek, cambang, jambang (2)
itale:
basette, favoriti (sost.)
japane:
ほおひげ
nederlande:
bakkebaard
pole:
bokobrody, baki, pejsy
portugale:
suíças, barbas
rumane:
cotleți, favoriți
ruse:
бакенбарды
slovake:
bokombrada
ukraine:
бакенбарди, пейси

harlako, harŝprucaĵo

Kosmetikaĵo ŝprucigata sur la kapharojn por ilin rigidigi kaj teni en arta frizaĵo: la nuna prezidento tondigas siajn harojn je 3-4 semajnoj kaj ne uzas harlakon [50]; en multaj harŝprucaĵoj troviĝas formaldehido kaj tio estas altgrade venena [51].
50. -: Koncize pri ĉio, Esperanta Fajrero, 2001:1
51. [A. Oberndorfer]: Biologiaj gluiloj el la naturo, Esperanta retradio, 2017-03-09
beloruse:
лак для валасоў
ĉine:
发胶 [fàjiāo], 喷发胶 [pēnfàjiāo]
france:
laque à cheveux
germane:
Haarlack, Haarspray
indonezie:
semprot rambut, hairspray
pole:
lakier do włosów, spray do włosów
rumane:
fixativ pentru păr, spray de păr

*harligo

(arkaismo) Harplektaĵo: ŝia korpo estis admirinde gracia; ŝia harligo de ora koloro kaj peza kiel oro, falis ĝis la genuoj, sed neniu povus ŝin nomi belulino [52]; dika plektaĵo de nigraj harligoj Marta .
angle:
plait
beloruse:
каса (з валасоў)
bretone:
plezhenn (blev)
bulgare:
плитка (коса)
ĉine:
发辫 [fǎbiàn], 辫 [biàn], 辫子 [biànzi], 馬尾辮 [mǎwěibiàn]
germane:
Zopf
hispane:
trenza
hungare:
copf, hajfonat
indonezie:
kepang
itale:
treccia (acconciatura), codino (acconciatura), coda di cavallo (acconciatura)
japane:
編んだ髪 [あんだかみ], 束髪 [そくはつ]
nederlande:
vlecht
pole:
warkocz
portugale:
trança (de cabelo)
rumane:
împletitură
ruse:
коса (волос)
ukraine:
коса (на голові)

harplektaĵo

Kelkaj (plej ofte, tri) ŝnure kunplektitaj tufoj da kapharoj: kiam li vidis min, li ĉiam tiris miajn longajn ruĝajn harplektaĵojn kaj ŝajnigis, ke li bruligis sian manon [53]; junulinoj en Kroatio amase aranĝas por si harplektaĵojn kiel Janica [54].
53. A. Löwenstein: La ŝtona urbo, 1999
54. Z. Tišljar: Janica Kostelić - skia mirakloMonato
angle:
plait
beloruse:
каса (з валасоў)
bretone:
plezhenn (blev)
bulgare:
плитка (коса)
ĉine:
发辫 [fǎbiàn], 辫 [biàn], 辫子 [biànzi], 馬尾辮 [mǎwěibiàn]
france:
tresse (de cheveux)
germane:
Zopf
hispane:
trenza
hungare:
copf, hajfonat
indonezie:
kepang
itale:
treccia (acconciatura), codino (acconciatura), coda di cavallo (acconciatura)
japane:
三つ編み [みつあみ], おさげ髪 [おさげがみ]
nederlande:
vlecht
pole:
warkocz, plecionka, splot
portugale:
trança (de cabelo)
rumane:
împletitură, tresă, legătură
ruse:
коса (волос)

harstariga, harhirtiga

(frazaĵo) Stariganta la harojn sur la korpo pro emocio; terura, miriga, tre nervoziga aŭ iel ŝoka: la punoj, laŭ la priskribo, estis harstarigaj [55]; sur tiu paĝo oni legas multajn harhirtigajn aferojn kaj groteskajn opiniojn [56]. VD:indigna
55. A. Löwenstein: La ŝtona urbo, 1999
56. A. Künzli: en: Probal Dasgupta volas mezuri..., libera folio, 2009-07-29
beloruse:
жахлівы
bretone:
hirisus
bulgare:
изправящ косите
ĉine:
恐惧 [kǒngjù], 发指 [fǎzhǐ], 駭人聽聞 [hàiréntīngwén]
france:
hérissant, horripilant
germane:
haarsträubend
indonezie:
rinding, merinding
japane:
ぞっとするような, 恐ろしい [おそろしい]
pole:
zatrważający, wstrząsający
rumane:
groaznic, șocant

administraj notoj