klan/o PV

klano

1.
Grupo de individuoj, kiuj konsideras sin kiel parencoj unu al aliaj, sed kiuj rekonas ekskluzive tiun parencecon per tio, ke ili havas saman totemon: la virinaj adeptoj ... estas ... rekrutataj en la klano al kiu apartenas la dio [1]. VD:gento, tribo
2.
Grupaĉo de intrigantoj, apartiĝema partieto: en Latvio ekzistas certaj klanoj, kie entreprenoj estas kunligitaj kun la politiko [2]. VD:kamarilo, kliko, koterio, sekto2
3.
En Skotlando kaj Irlando, grupo de familioj kun komuna prapatro, komunaj kiltkoloroj ktp.: kiu diable deziras edzinigi iun el la klano Campbell? [3].
1. G. Latifou: Vuduo en Benino, Monato, 2002:6, p. 14a
2. A. Grincevičius: Interpuŝiĝado en eksterlanda merkato, Monato, 2002:7, p. 15a
3. J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978
angle:
1. clan 3. clan
beloruse:
2. клан
ĉeĥe:
klan, politická klika, rod
ĉine:
一族 [yīzú], 大族 [dàzú], 宗 [zōng], 家族 [jiāzú], 族 [zú], 氏族 [shìzú], 家門 [jiāmén]
france:
clan
germane:
1. Sippe, Clan 2. Klüngel, Sippschaft
hispane:
1. clan
hungare:
1. klán, nemzetség 2. klán, érdekszövetség
japane:
氏族 [しぞく], クラン, 一味 [ひとあじ], 派閥 [はばつ]
katalune:
1. clan
nederlande:
1. stam (clan) 2. kliek 3. clan
pole:
1. klan 2. klan 3. klan
rumane:
clan
ruse:
клан
slovake:
kmeň; stranícka skupina intrigánov, rod
ukraine:
клан, рід

administraj notoj