1trup/o

trupo

Agopreta grupo, kun hierarkia organizo, difinitaj roloj:
a)
TEA Artistoj kaj akompanantoj el sama teatro, dancgrupo, cirko: trupo de ĵonglistoj KPr ; ĉio estis preta por la unua prezentado, la tuta trupo volis paroli kun mi, kaj la publiko ankaŭ [1]; mi esperas, princo, ke nia trupo estas sufiĉe libera de tiaj mankoj ― liberigu vin de ili tute! kaj al [la aliaj] ne permesu paroli pli, ol trovas sin en ilia rolo Hamlet ; ni povos sendi ĉinajn […] teatrajn trupojn al via lando [2]. VD:bando3
b)
MIL Iu ajn organizita aro da soldatoj; armeparto: admiralo Dönitz donis ordonon al ĉiuj germanaj trupoj por kapitulaci LGA ; same kiel dum la krimea milito, ankaŭ nun bonvolu provizi niajn trupojn per tabako kaj cigaroj KKr ; trupo da soldatoj pretermarŝis kun la pantalonoj ŝovitaj en siajn botojn [3]; malgranda trupo de savarmeanoj enpaŝis tra la pordego VRA ; la soldataj paroladoj estas ofte farataj en formo de t.n. tagordonoj […] antaŭ la trupo Ret . VD:brigado1, taĉmento1.a
c)
PED Grupo da skoltoj, el skoltaj patroloj: la skolta trupo […] ĉiujare ferias en tendaro [4].
1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Pupludisto
2. -: kunagado kun ĉinaj esperantistoj!, virtuala informilo de SEJM, 1999-09-19
3. Hjalmar Söderberg, trad. Sten Johansson: La Kiso kaj dek tri aliaj noveloj, sonĝo pri maljuneco
4. Monato, Zofia Banet-Fornalowa: Li semis bonon kaj belon, 2003
angle:
troop 1.a troupe 1.c scout troop, scout group
beloruse:
1.a трупа 1.b атрад (вайсковы), дружына, вайсковая частка, войска 1.c дружына (скаўцкая)
ĉeĥe:
divadelní soubor, divadelní společnost, družstvo, mužstvo
france:
troupe 1.c compagnie (scoutisme)
germane:
Truppe 1.c Gilde, Trupp
hispane:
tropa
hungare:
1.a színtársulat, trupp 1.b csapat, osztag
indonezie:
1.b laskar, pasukan
itale:
1.a troupe, compagnia 1.b reparto, truppa 1.c reparto
japane:
一座 [いちざ], 一隊 [いったい], 一団 [いちだん], 部隊 [ぶたい]
nederlande:
troep 1.c vendel (m), pfadfinder (f)
pole:
1.a trupa, zespół aktorski, grupa aktorska 1.b odział, drużyna 1.c drużyna harcerska
portugale:
1.a trupe, elenco, companhia 1.b tropa 1.c tropa escoteira, tropa scout
ruse:
1.a труппа 1.b отряд, воинская часть, войска (plurale)
slovake:
jednotka, mužstvo, oddiel, čata
ukraine:
трупа, загін (військовий)

helpotrupo, helptrupo

MIL Rezerva trupo preta por rapide helpi tie, kie estas bezono: mi venigos do helpotrupojn, ĉirkaŭos vin, arestos vin kaj transportos vin katenita al la polica komisarejo [5]; jam la unuan tagon, la armeo vokita kiel helpotrupo, erare mortigis la polico-ĉefon [6].
5. Karel Čapek, trad. Josef Vondroušek: Naŭ fabeloj, Granda polica fabelo, [2002?]
6. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2011-2013, Origino de la atenco de Nairobo
beloruse:
падмацаваньне (вайсковае), падмога (вайсковая)
france:
renfort, réserve (troupe de réserve)
germane:
Hilfstruppe, Reservetruppe
itale:
riserva (mil.), truppa di rinforzo, rinforzi
pole:
oddział wsparcia, odział rezerwowy

administraj notoj