latis/o PVEF
latiso
- 1.
PIV1 Kunmetaĵo el stangoj, dratoj, maldikaj traboj ks, ofte aranĝitaj paralele laŭ du ĉefaj direktoj, uzata por fari aĵurajn barilojn, ŝirmilojn, kribrilojn ks.
krado.
- 2.
[1] Tia algebra strukturo (E,∨,∧), ke ambaŭ operacioj estas komutecaj kaj asociecaj, kaj ke x∨(x∧y)=x∧(x∨y)=x, kiuj ajn estas x,y∈E (sorbada regulo): se (E,∨,∧) estas latiso, ankaŭ (E,∧,∨) estas (duala latiso); la aro de naturaj entjeroj, provizita per la operacioj plej granda komuna divizoro kaj plej malgranda komuna oblo estas latiso.
Specifaj ecoj de latiso: distribueca, komplementa, kompleta.
Rim.: La rilato x∧y=x difinas ordo-rilaton super E. Alternative kaj ekvivalente eblas difini latison kiel tian ordan aron (E,≤), ke por ajnaj du elementoj x,y de ĝi ekzistas iliaj infimo (signata per x∧y) kaj supremo (signata per x∨y).
- angle:
- 1. lattice 2. lattice
- beloruse:
- 1. рашотка, крата, краты 2. крата, структура
- ĉeĥe:
- mříž, síťová mřížka
- ĉine:
- 2. 格子 [gézi], 棂 [líng], 櫺 [líng], 柵格 [shāngé], 栅格 [shāngé]
- france:
- 1. claie, treillage, treillis (treillage) 2. treillis
- germane:
- 2. Verband
- hungare:
- 1. rács, háló 2. háló
- japane:
- 格子 [こうし], 網格子 [あみこうし], ラチス, 金網 [かなあみ], 格子状の構造 [こうしじょうのこうぞう]
- katalune:
- 2. reticle
- pole:
- 2. krata
- portugale:
- 1. treliça, rede de metal, grade (de metal)
- ruse:
- 2. решётка, структура
- slovake:
- drôtené pletivo, mreža
- ukraine:
- решітка, решітчаста загородка, штахети, ферма
administraj notoj
~o:
Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.