*serv/i PV
*servi ↝
(x)
serviri
- 1.
- (iu) Plenumi difinitan laboron aŭ taskon por profito aŭ utilo kaj sub dispono de iu: servi iun, al iu; sinjoroj sin batas, servantoj vundojn ricevas PrV ; al du sinjoroj samtempe oni servi ne povas PrV .
- 2.
- (iu) Kompleze havigi utilon al iu: en tia okazo li multe servis al mi; tiuj servas partion, la aliaj volas servigi partion al si.
- 3.
- (io) Esti utila por iu aŭ io: karbo servas por ardaĵo, ligno por fajroZ ; akvo kaj pano servas al sano PrV ; por kio servas mia laboro?B por kio servas mono en la mano de malsaĝulo?Z servigi Esperanton al la paco.
- 4.
- (io) Esti uzata por io: aliaj pecoj servis kiel okulvitrojZ .

- angle:
- serve
- beloruse:
- служыць
- ĉeĥe:
- poskytovat službu, sloužit
- france:
- servir
- germane:
- dienen
- hispane:
- servir
- hungare:
- szolgál sinjoroj sin batas, ~antoj vundojn ricevas: urak vesznek össze, jobbágy haját tépik al du sinjoroj samtempe oni ~i ne povas: nem lehet két úrnak szolgálni akvo kaj pano ~as al sano: nincs egészségesebb ital a kenyérnél, ital a víznél
- ide:
- servar
- itale:
- servire
- nederlande:
- dienen
- okcidentfrise:
- tsjinje
- ruse:
- служить
- slovake:
- prisluhovať, slúžiť
servo
↝ 
- 1.
- Tasko plenumita por iu, sub kies dispono oni estas: li faris eminentajn servojn al la regno.
- 2.
- Tasko kompleze plenumita por ies profito: akceptante starigi la raporton, vi faros al la societo grandan servon; servo postulas reservon PrV .
- 3.
- Konstanta funkcio, kiun ordinare plenumas sekcio de entrepreno aŭ administro: la sekcio de interesoj de Kubo en Usono anoncis la haltigon de siaj konsulejaj servoj [1].
- 4.
- Utileco por io: meti sian talenton en la servon de la lando.
1.
M. Gutierres González:
Kubo devigita nuligi konsulajn servojn en Usono..., Radio Havano Kubo, 2013-11-27
- angle:
- service
- beloruse:
- служба
- ĉeĥe:
- služba
- france:
- service
- germane:
- Dienst
- hispane:
- servicio
- hungare:
- szolgálat ~o postulas re~on: minden szolgálatnak fizetség a bére
- ide:
- servo
- itale:
- servizio
- nederlande:
- dienst
- okcidentfrise:
- tsjinst
- ruse:
- служба
- slovake:
- služba
servado ↝
-
La ago servi, regule, sinofere aŭ dum iom daŭra
tempo:
patriotismo aŭ servado al la patrujo mi nomas nur
la servadon al la bono de ĉiuj miaj sampatrujanoj,
de kia ajn deveno, lingvo aŭ religio ili estas
[2];
tiel Mi multigos la idaron de Mia servanto David, kaj
la Levidojn, kiuj faras servadon al Mi
[3];
fervoja servado;
la stabo bone aranĝis la esploristan
servadonB
;
lia tasko estas la priservado al la kulturaj bezonoj de la
loĝantaro.
aparato, instituto, organizaĵo
2.
L. L. Zamenhof: Deklaracio de homarano, Nica Literatura Revuo, 1959:24
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 33:22.
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 33:22.
- beloruse:
- служэньне, служба
- ĉeĥe:
- sloužení, služba
- france:
- service
- germane:
- Bedienen
- hungare:
- szolgálat
- itale:
- servizio (prestare servizio)
- ruse:
- служение, служба
- slovake:
- obsluha
*servema ↝
- Komplezema, volonte faranta servojn: ĉar vi estas tiel servema, mi faras al vi donacon [4].
4.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 19
- ĉeĥe:
- koplezantní, laskavý, ochotný, úslužný
- france:
- complaisant, serviable
- hispane:
- servicial
- hungare:
- szolgálatkész
- itale:
- servile
- slovake:
- láskavý, ochotný, úslužný
servilo 
Komputila procezo plenumanta specialajn funkciojn (servojn) laŭ mendoj de aliaj procezoj (klientoj), kaj la komputilo en kiu ruliĝas tia procezo (en komputila reto, rilate al la klientaj retnodoj).
- angle:
- server
- beloruse:
- сэрвэр
- ĉeĥe:
- server
- france:
- serveur
- germane:
- Server
- hispane:
- servidor
- hungare:
- szerver, kiszolgáló
- itale:
- server
- nederlande:
- server
- pole:
- serwer
- ruse:
- сервер
- slovake:
- server
servisto
↝ 
- beloruse:
- слуга
- ĉeĥe:
- sluha, služebník
- france:
- serviteur, domestique
- germane:
- Diener
- hispane:
- criado, sirviente
- hungare:
- szolga
- ide:
- servisto
- itale:
- servo
- nederlande:
- dienstbode
- ruse:
- слуга
- slovake:
- poskok, sluha, služobník
servistaro
servistino
↝ 
- Inseksa servisto: en la granda salono en la vintraj vesperoj sidadis la mastrino kun siaj servistinoj kaj ŝpinadis lanon kaj linon [7]; ĉiuj kortegaj sinjorinoj kun siaj servistinoj kaj kun la servistinoj de siaj servistinoj kaj ĉiuj kavaliroj kun siaj servistoj kaj kun la servistoj de siaj servistoj, kiuj ankaŭ havis servobubon, staris en ordo ĉirkaŭe [8].
7.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, „Ĉio sur sian ĝustan
lokon!“
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
- beloruse:
- служанка
- france:
- servante
- germane:
- Dienerin, Bedienstete, Bedienung (weiblich)
- hispane:
- criada, sirvienta
- hungare:
- szolgálólány
- ide:
- servistino
- itale:
- serva
- ruse:
- служанка
priservi
(tr)
- 1.
- (iun) Liveri al kliento laborojn, servojn ofertatajn de publika entrepreno (restoracio ktp): Fermi restoraciojn, kafejojn, rifuzi priservi eksterlandanojn ... [9]; Tamen ili priservis nur la tablon de Demetrio [10].
- 2.
- (ion) Prizorgi ion laŭ mendo, devo aŭ kontrakto: La glacirompiloj levas pezajn ŝarĝojn de la marfundo, priservas marajn petrolkampojn kaj borstaciojn ... [11]; Ĉu mi ne estas tiel same bona kiel la granda besto, kiu ĉiam estas priservata, striglata, vartata kaj ricevas bonan manĝadon kaj drinkadon? [12].
- germane:
- bedienen
- hispane:
- 1. atender 2. ocuparse de, atender
- ruse:
- обслужить, обслуживать
diservo
↝ 
Plenumado de religiaj ritoj: servi la diservonZ (observi la kultajn ritojn); tamen la pastroj sekrete faras diservojn por la resaniĝo de la faraono [13]; la pastroj, kunpreninte malgrandan kapelon de Amon, suriris la supron de la plej proksima altaĵo kaj diservis tie [14]; mi ankaŭ ĉeestis diservon de kriegantaj derviŝoj [15]; la Psalmaro estas fonto de multegaj frazoj eldirataj dum mesoj kaj aliaj diservoj [16].
13.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 4
14. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 20
15. Lanti: Leteroj el Turkio, Ĉe la turniĝantaj derviŝoj
16. B. Masala: Diskuto pri „Patro nia“, sce, 1996-03-19
14. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 20
15. Lanti: Leteroj el Turkio, Ĉe la turniĝantaj derviŝoj
16. B. Masala: Diskuto pri „Patro nia“, sce, 1996-03-19
- beloruse:
- багаслужба, імша
- ĉeĥe:
- bohoslužba, pobožnost
- france:
- culte, office religieux
- hungare:
- istentisztelet
- itale:
- funzione religiosa
- katalune:
- missa, ofici diví
- nederlande:
- eredienst
- ruse:
- богослужение
- slovake:
- konať bohoslužbu, pobožnosť
- svede:
- gudstjänst
libroservo 
Servo de organizaĵo funkcianta kiel koresponda librovendejo: en la menciita ĉelaga tendaro funkciis eta libroservo, kaj mi aĉetis kelkajn lernilojn [17].
17.
A. Korĵenkov:
en: La vivo de Zamenhof ĉiam fascinis min: Intervjuo kun
Aleksander Korĵenkov, La Ondo de Esperanto, 2018:6
- france:
- service de librairie
memserva, mempriserva
- Kie oni mem sin priservas: mem(pri)serva restoracio; en koridoroj de ĉiuj etaĝoj ekzistas mempriserva ebleco por akiri kafon, teon kaj aliajn trinkaĵojn [18]; memservejo (mempriserva magazeno)PIV .
- beloruse:
- з самаабслугоўваньнем
- france:
- en libre-service mem~ejo: libre-service (magasin)
- germane:
- Selbstbedienungs-
- hungare:
- önkiszolgáló mem~ejo: önkiszolgáló bolt
- itale:
- self service
- nederlande:
- zelfbedienings-
- ruse:
- с самообслуживанием
militservo,
milita servado[19]
↝ 
Servado, kiun plenumas soldato: kvankam Nikolao Petroviĉ tute ne posedis famon de kuraĝulo kaj eĉ estis nomata timulo, oni destinis lin, kiel filon de generalo, por la milita servado, same kiel lian fraton Paŭlon [20]; ĉar lia farto iom malfortigita de la malsano, ne ebligis la reprenon de militservo tiel lacegiga kiel tiu de l’ Afrika militado, li skribis al sia regimentestro kaj petis de li daŭrigon de sia libertempo [21]; ĉar li pro subtendevo al patrino estis liberigita de militservo, li volas almenaŭ iom ripari sian mankon tiurilate [22].
Rim.: Tia servado povas esti profesia, aŭ portempa, por milita trejnado aŭ por defendi sian landon.
19.
E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto, sub
"servado"
20. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, ĉap. 1
21. H. Vallienne: Kastelo de Prelongo, 1907
22. S. Engholm: Vivo vokas, 1946
20. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, ĉap. 1
21. H. Vallienne: Kastelo de Prelongo, 1907
22. S. Engholm: Vivo vokas, 1946
- france:
- service militaire, carrière des armes (métier militaire), métier militaire, service des armes (métier militaire)
- hispane:
- servicio militar
- itale:
- servizio militare
militservi
Esti plenumanto de militservo: eniris la restoracion grupo da soldatoj, eble ok aŭ naŭ, junaj viroj, kiuj militservis, videble [23]; mi mem estis juna kaj militservis Mary .
23.
Claude Piron: Gerda malaperis, ĉapitro 15a
- ĉeĥe:
- sloužit na vojně
- france:
- faire son service militaire, être sous les drapeaux
- itale:
- prestare servizio militare
- slovake:
- slúžiť na vojne
sekretservo,
sekreta servo
↝
Spionoficejo, kiu ĉiurimede kolektas informojn pri aliaj regnoj, eventuale eksterleĝe agas en ili, defendas la propran regnon kontraŭ fremdaj sekretaj servoj, terorismo kaj similaj: la israela sekretservo estas konata kiel unu el la plej efikaj en la mondo [24].
24.
C. Piron: Ĉu ni kunvenis
vane?, 1982
- angle:
- secret service
- france:
- services secrets
- hispane:
- servicio secreto
- itale:
- servizio segreto
sin enservigi
- Komenci daŭran servadon, ekofici por iu funkcio: li mem, kiel li diris, intencas enservigi sin sur ŝipo, al tio estas direktitaj ĉiuj liaj deziroj [25].
25.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la
dunoj
- france:
- entrer en service