*sort/o UV

*sorto

1.
Hazardo2 influanta ies vivon: se lin favoros la sorto, li povas trovi oficon, kiu riĉigos lin [1]; ŝin tuŝis la malmola mano de la sorto Marta ; gardu ŝin kontraŭ sorto de almozulo Marta ; [ŝi] atente aŭskultis la interparoladon, kiu estis decidonta pri ŝia sorto Marta ; Eĉ la patrino ruzon ne divenos ⫽ Kaj nomos ĝin nur bato de la sorto [2]; sur la maro, kiel sur la tero, la sorto daŭrigas metadi al li malhelpojn [3]; ironio de la sorto estis, ke la patro […] ne estis murdita dum la genocido mem, sed forpasis kurioze pro malsaniĝo [4]; bone tiu sidas, al kiu la sorto ridas PrV ; se decidos la sorto, helpos nenia forto PrV . VD:feliĉo2, fortuno
2.
Antaŭfiksita aparta destino de iu aŭ io: esti […] kontenta je sia sorto [5]; kiam vi maljuniĝos, mizera sorto atendas vin [6]; antaŭdiri la sorton [7]; mi estas preta ⫽ Kun vi la sorton provi de l’ batalo [8]; kunligi jam antaŭe la sorton de l' lingvo internacia kun la estonta kongreso– estus tre malprudenta [9]; ĉiu opinias, ke li [povas] direkti la sorton de la lingvo laŭ sia kompreno [10]. VD:fatalo, fato
angle:
fate
beloruse:
лёс, доля, наканаваньне
ĉeĥe:
náhoda, osud
ĉine:
命运
france:
destin, sort (destin)
germane:
Schicksal, Los (Schicksal), Fügung 2. Vorsehung
hispane:
suerte, destino, sino
hungare:
sors, végzet bone tiu sidas, al kiu la ~o ridas: könnyű annak, akire a szerencs mosolyog. se decidos la ~o, helpos nenia forto: a sors ellen nem lehet hadakozni.
indonezie:
nasib
japane:
[うん], 運命 [うんめい], 天運 [てんうん], 巡り合わせ [めぐりあわせ]
nederlande:
lot
pole:
dola, los, dopust, fortuna
portugale:
sorte, sina, fado, destino, fadário, estrela
ruse:
судьба, участь
slovake:
osud
ukraine:
доля

bonsorto

Feliĉiga sorto, kiu provizas prosperon: vi imagas ke ŝaf- aŭ bov-paŝtistoj celas la bonsorton de la ŝafoj aŭ bovoj [11]; li estas bonsorta kaj ne tro fervora, kiam li pliaĝiĝas [12]; pasi sub la nobla Korano portas bonsorton al vojaĝantoj [13]. SIN:beno2, bonŝanco, feliĉo2, fortuno
11. Platono: La Respubliko (πολιτεια), Parto Unu
12. Platono: La Respubliko (πολιτεια), Parto Ok
13. C. Pinardon. R. Sanz: Du Bicikloj je la Horizonto, Irano, 2009
beloruse:
удача, удалы лёс
ĉine:
幸运 [xìngyùn], 幸運 [xìngyùn], 福 [fú], 彩头 [cǎitóu], 彩頭 [cǎitóu]
france:
chance (bonheur), fortune (chance)
germane:
Glückliche Fügung, Glück (Schicksal)
pole:
szczęśliwość

bonsortulo

Tiu, kiun bona sorto trafas: bonziĝas ne nobeloj, riĉuloj kaj bonsortuloj, sed malbonsortuloj kaj vivmalsukcesintoj [14].
14. -: La Sotesana Instruo, [vidita en 2014]
beloruse:
шчасьлівец, шчасьліўшчык
france:
chanceux (subst.), veinard (subst.)
germane:
Glückspilz
pole:
szczęściarz

malbonsorto

Malfeliĉiga, malfavora sorto: Seneca […] rekomendas veraman, paciencon en malbonsorto, firmecon en malfeliĉo [15]; aŭguro de malbonsorta estonteco [16]; kompatinda Adamson pli malbonsortis [17]; laboremo malbonsorton venkas [18]. SIN:malbeno2, malbonŝanco, malfeliĉo2
beloruse:
няўдача, нядоля, няшчасьце
ĉine:
厄运 [èyùn], 厄運 [èyùn], 不幸 [bùxìng], 蹇运 [jiǎnyùn], 蹇運 [jiǎnyùn], 霉运 [méiyùn], 霉運 [méiyùn]
france:
adversité, malchance
germane:
Pech (Schicksal)
pole:
niedola, nieszczęście

malbonsortulo

Tiu, kiun malbona sorto trafas: li traktis ĉiam milde kaj bone suferantajn malbonsortulojn [19]. SUB:ŝlemilo
19. A. Kivi, trad. I. Ekström: Sep fratoj, 1947
beloruse:
нешчасьлівец
france:
malchanceux (subst.)
germane:
Pechvogel
pole:
nieszczęśnik

samsorta

Havanta saman sorton: li jen staras kontraŭ iamaniere samsorta partnero [20]; ni ĉiuj estas samsortaj kolegoj [21]; du orientanoj renkontiĝis kaj samsortiĝis [22].
20. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, Fantomurbo
21. Monato, Franz-Georg Rössler: La unua nokto, 2004
22. Ferenc Szilágyi: Koko Krias Jam!, I
beloruse:
аднаго лёсу
germane:
im Schicksal verbunden

samsortulo, samsortano

Spertanto de sama sorto, precipe de samaj malfeliĉaĵoj, kiel iu: [ŝi] ekzamenis per la rigardo la grandanombran anaron de siaj samlaborulinoj kaj samsortulinoj Marta ; mi kredas, ke Jens kaj mi estas samsortuloj [23]; ŝajnis al li, ke ili estas samsortanoj, same turmentitaj [24]. VD:kolego3
23. S. S. Blicher, trad. H. J. Bulthuis: Taglibro de Vilaĝ-pedelo, 1922
24. Stellan Engholm: Al Torento, ĉapitro IV, 1930
beloruse:
таварыш у няшчасьці
france:
compagnon d'infortune
germane:
Schicksalsgenosse, Leidensgenosse
japane:
運命を共にする人 [うんめいをともにするじん]
pole:
współtowarzysz losu, współtowarzysz doli
ukraine:
товариш по нещастю

administraj notoj