4aktual/a ZR

aktuala

1.
(komune) Grava kaj interesa en kaj por la kuranta, ĉi-momenta situacio aŭ epoko, prioritata en la tagordo de la historia momento: verko, kiu traktas pri unu el la aktualaj sociaj demandoj Marta ; la problemo estas aktuala, tre grava por la momento, ĝi ne povas atendi Marta ; jen aktuala sceno / Vigle pasas sur l' ekran': / La kaptado de baleno / En la Norda Ocean' [1]; diversaj aktualaj sloganoj [2]; ili ne hezitas priparoli aktualajn, tiklajn aferojn en Aŭstrio: pensioj, fremdlaboristoj, fidrogoj [3]; la demando pri internacia lingvo estas ĉiam aktuala; plurajn ankoraŭ aktualajn ekonomikajn konceptojn kaj principojn ni trovas ĉe antikvaj aŭtoroj kiel Platono, Aristotelo kaj Ksenofono [4]; la kultura kreaĵo, verko de Franz Kafka restas aktuala [5]; en la nova monaĥejo estis instalitaj eĉ kontraŭtertremaj rimedoj, kvankam tio ne estas aktuala en Litovio [6]. VD:urĝa, moda, sensacia, furoro.
2.
Ĝisdata: la aŭtoro, eksa, amatora piloto, akceptis la taskon kompili aktualan aviadan terminaron [7]; tamen vere ĉiuaspekte unikodkapabla estis unue Vindozo 98 kun sia tiame aktuala programaro [8].
3.
(evitinde) Nuna, kuranta1: la tiama Germanio fotografie similas al la aktuala Japanio [9]; la aktuala jaro [10]; parto iel forŝirita el la kolosa planedo Jupitero, kaj per ĉirkaŭvojo lokiĝinta en sia aktuala orbito [11];
4.
SCI Reala, efektiva, fakta: MAT aktuala malfinio; LIN potenciala signifo de vortkunmeto, kiu fariĝas aktuala dank' al la kunteksto PIV2 ; bela virino vekas aldeziron pri si en viro: se tiu aldeziro daŭras longe, la amo iĝas aktuala [12].
Rim.: La vorto estas eminenta falsa amiko. Ĝi aperas en ĉiuj lingvoj, sed kun malsamaj signifoj. En Esperanto la sola signifo utila (ne redunda, alportanta signifon por kiu mankas alia esprimilo) estas la signifo aktuala1. Nur tiusence la vorton uzis Zamenhof. Ĉiujn ceterajn signifojn oni prefere esprimu per iu el la pli precizaj vortoj, al kiuj plusendas ilia difino ĉi-supre. Ĉar alie maleblas kompreni, kiun signifon celas la vorto en la frazoj kiel multaj semantikistoj okupiĝas aktuale pri problemoj alispecaj ol tiuj, kiujn mi diskutis en tiu ĉi ĉapitro [13]: Ĉu ĝi signifas „fakte“ (laŭ la angleca signifo aktuala4, angle „actually“); aŭ eble „nun“, „nuntempe“ (laŭ aktuala3)? [Sergio Pokrovskij]
1. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, En Kinematografejo
2. Ivo Lapenna: Por pli efika informado, UEA, 1974
3. Monato, Walter Klag: Kiu estas Jörg Haider?
4. Monato, Bo Sandelin: Antaŭmerkantilisma ekonomia pensado
5. Monato, Gilbert Ledon: Obskurantismaj monologoj
6. Monato, Realigita revo de la papo
7. Monato, Gilbert Ledon: Ĉu ni mortu miskomprene?
8. Monato, Pejno Simono: Tekstotraktado
9. Monato, Igarasi Takeo: Pedante
10. S. Štimec: Ombro sur interna pejzaĝo
11. Manuel Halvelik: Kaj la suno haltis ..., Monato, 1993/11, p. 23
12. Enrico Dondi: La „Nova Vivo“ de Dante Alighieri, La nica literatura revuo, 2:2
13. John Wells: Lingvistikaj aspektoj de Esperanto, UEA, 1989, p. 68
angle:
1. topical, urgent, relevant, of current importance 4. current, relevant, present, up-to-the-minute, live ~a malfinio: actual infinity.
beloruse:
актуальны, бягучы, сучасны, цяперашні, надзённы, дзейны
ĉeĥe:
aktuální, naléhavý, časový
ĉine:
1. 意义重大 [yìyìzhòngdà], 意義重大 [yìyìzhòngdà], 具有高度显示意义的 [jùyǒugāodùxiǎnshìyìyìde], 具有高度顯示意義的 [jùyǒugāodùxiǎnshìyìyìde] 2. 有新意 [yǒuxīnyì], 合乎时代 [héhūshídài], 合乎時代 [héhūshídài], 恰当 [qiàdàng], 恰當 [qiàdàng], 同时代 [tóngshídài], 同時代 [tóngshídài] 4. 切实 [qièshí], 切實 [qièshí]
france:
actuel
germane:
1. aktuell, relevant, brennend 2. zeitgemäß 4. wirklich, tatsächlich, real
hebree:
אקטואלי
hispane:
actual 1. vigente, relevante 2. vigente 4. actual, relevante, vigente
itale:
attuale
japane:
現行の [げんこうの], 最新の [さいしんの]
nederlande:
actueel
pole:
aktualny 4. aktualny
portugale:
atual 4. atual, vigente
rumane:
actual 4. actual
ruse:
1. актуальный, злободневный, насущный 4. реальный, фактический ~a malfinio: актуальная бесконечность.
slovake:
aktuálny, časový aktuálny, časový 1. aktuálny 4. súčasný
svede:
aktuell
ukraine:
актуальний

aktualaĵo

Afero interesoveka, aktuala1: mi preferus nomi la libron simple satira, simile al verkoj de SwiftSzathmàri, ĉar tra figuroj kaj bildoj, imagitaj de la aŭtoro, ni klare vidas la modernajn aktualaĵojn, sed en formo logika ĝis absurdo [14]; Vinař mem skribis por la aktora grupo […] sprite kritikajn unuaktajn aktualaĵojn kaj ŝercajn versaĵojn [15]; inter la aktualaĵoj estas komentario de Giorgio Silfer pri la krizo de Greziljono [16].
14. Monato, Nikolao GUDSKOV: En spegulo de l’ sarkasmo
15. V. Vinař: La skandalo pro Jozefo, 1981 (Noto pri la aŭtoro)
16. A. Korĵenkov: Literatura Foiro 1998:176, La Ondo de Esperanto, n-ro 52 (1999:2), p. 17
beloruse:
актуальнае (наз.)
france:
actualité
hebree:
עניינים אקטואליים
hispane:
actualidad
japane:
時事 [じじ], 最新情報 [さいしんじょうほう], きわ物 [きわぶつ], 時事物 [じじぶつ]
ruse:
что-л. актуальное

malaktuala

1.
Ne plu interesa, ne plu aktuala1: tamen ankaŭ nun ĝi (poemaro de Kalocsay) ne iĝis malaktuala [17]; la legemulo tamen ne tro rapide decidu (ke la verkoj de Zamenhof) estas malaktualaj [18].
2.
Ne ĝisdata: uzado de malaktualaj adreslibroj ne nur kaŭzas ĝenon pro malaktualaj adresoj, ĉar ĉiujare pli ol duono de la adresoj aŭ informoj ŝanĝiĝas […] [19].
17. N. Lozgaĉev: Izolo, Sezonoj, 1985, n-ro 5.
18. Marjorie Boulton: Ne nur leteroj de plumamikoj, 1984
19. la tutmonda gastiga reto Globo
beloruse:
неактуальны, састарэлы, нядзейны
france:
périmé
germane:
veraltet, unzeitgemäß
hispane:
caducado
ruse:
1. неактуальный 2. устарелый, недействительный

aktualigi

1.
Igi grava, interesoveka, laŭmoda, aktuala1: laŭ Gudzinskas, la ĉasado de la frugilego […] ne nur aktualigas (t.e. revivigas, enmodigas) la tradicion sed ankaŭ helpas limigi la nombron de birdoj [20].
2.
Ĝisdatigi: zorgu havi bonan kontraŭvirusilon, kiu aktualigas sin minimume ĉiutage [21]; mi alŝutis la aktualigatan version de la Plena Kalendaro [22].
20. Monato, Laimius Stražnickas: Frua frugilega tradicio
21. Monato, Paul Peeraerts: Virusoj
22. László Szilvási: Kalendaro en la Reto, La Ondo de Esperanto, N-ro 54 (1999:4)
angle:
2. update
beloruse:
актуалізаваць, абнаўляць
ĉeĥe:
zaktualizovat
ĉine:
2. 使最新 [shǐzuìxīn], 使现代化 [shǐxiàndàihuà], 使現代化 [shǐxiàndàihuà]
france:
actualiser
germane:
aktualisieren, auf den aktuellen Stand bringen
hebree:
לעדכן
hispane:
actualizar
japane:
更新する [こうしんする]
pole:
1. uaktualnić
ruse:
1. актуализировать 2. обновить
slovake:
zaktualizovať
ukraine:
осучаснювати, актуалізувати

aktualiĝi

Iĝi grava, interesoveka, aktuala1: unuavicaj celgrupoj: […] organizaĵoj kaj medioj kie aktualiĝas demandoj pri egaleca komunikado [23].
23. UEA: Gvidlinioj por informado pri Esperanto, La Ondo de Esperanto, n-ro 73 (2000:11), p. 3
beloruse:
актуалізавацца, рабіцца актуальным, абняўляцца
hispane:
actualizarse
pole:
uaktualnić się
ruse:
стать актуальным

administraj notoj