*ĝu/i PV

*ĝui

(tr)
1.
Senti plezuregon, precipe sentuman: la policisto sidiĝis al tablo kaj ĝuis kun granda apetito manĝojn kaj trinkojn FK ; miaj unuaj vortoj estas sincera danko por la gastameco, kiun ni ĝuis [1]; mi melkos la bovinon kaj ĝuos la freŝan lakton [2]; kiam arboj plantitaj de mi ekhavos fruktojn […] mi komencos ĝui la vivon [3]; venu, ni ĝuu sufiĉe volupton ĝis la mateno, ni plezuriĝu per la amo [4]; ĝui malpermesitajn plezuregojn en senbrida libereco Marta ; mi intencas nun ĝui la vesperon, sinjoro BdV ; nun estas la horo, en kiu mi ĝuas freŝan aeron Hamlet ; mi ĝuis la societon de bonaj, gracianimaj kaj alte kleraj homoj VojaĝImp . VD:frandi, ĝoji
2.
Posedi aferon, de kiu oni havas utilon aŭ plezuron: la vegetarano ĝuas pli bonan sanon FK ; la firmo N. […] ĝuas tie ĉi la plej bonan reputacion FK ; [li] tuj irus inter la diojn ĝui la eternan vivon [5]; la riĉeco, kiun ni ĝuas, estas riĉeco ŝtelita KPr ; li ĝuis la riĉecon kaj povon […] li ne forpuŝis honorojn, se li renkontis ilin ; li ne ĝuis (havis) eĉ unu trankvilan tagon [6]; kiu venas plej frue, sidas plej ĝue (komforte)PrV . VD:profiti, sperti, uzi
angle:
enjoy
beloruse:
цешыцца, атрымліваць асалоду (з чагосьці)
ĉeĥe:
požívat, vychutnávat
ĉine:
享受 [xiǎngshòu]
france:
jouir (de)
germane:
genießen frühes Erscheinen sichert die besten Plätze.
hispane:
disfrutar, gozar
hungare:
élvez
itale:
godere, usufruire, gustare (assaporare con piacere)
japane:
楽しむ [たのしむ], 享受する [きょうじゅする]
katalune:
gaudir, fruir
nederlande:
genieten van
portugale:
gozar, desfrutar
ruse:
наслаждаться
svede:
njuta
tibete:
སྐྱིད་པོ་གཏོང་
ukraine:
насолоджуватися, користуватися чим-н. із задоволенням, тішитися

ĝuo, ĝuado

1.
Granda senta plezuro pro io: troa ĝuado de alkoholaj trinkaĵoj FK ; la domo estis ĝuo por la okuloj [7]; la naturo sin montras ĉi tie en sia tuta grandeco, […] la okuloj kaj pensoj havas ĝuon [8]; la najtingalo […] ekkantis tiel, ke estis plej agrabla ĝuo ĝin aŭdi [9]; [li] respondis […] en plena ĝuado de la pipo, en la stato kiam la fumanto povas malfermi la buŝon nur tre malmulte por paroli BdV ; odoro, ĝuo de momento Hamlet ; timo miksita kun ĝuo FdO ; flugis for la ĝojo de l' juneco, la ĝuado de la unuaj jaroj Ifigenio ; kiu amas ĝuon, amu ankaŭ enuon PrV ; de superfluo malboniĝas la ĝuo PrV . VD:ĉarmo, raviĝo, volupto.
2.
Posedo de io, de kio oni havas utilon aŭ plezuron: Francujo, laca pro la sanga tragedio […], retrovis rilatan kvietecon […] dank’ al ĝuadoj de lukso KPr ; ŝi ekkomprenis, ke ekzistas iu mondo, kie eĉ en sufero estas pli da feliĉo, ol en ĉiuj luksoj kaj ĝuoj de la cezara domo QuV ; li vivas en ĝuo kaj bruo PrV .
angle:
enjoyment ~o por la okuloj: eye candy.
beloruse:
асалода
ĉine:
享用 [xiǎngyòng], 享用 [xiǎngyòng]
france:
jouissance
germane:
Genuss ~o por la okuloj: Augenweide.
hispane:
gozo, goce, disfrute
hungare:
élvezet
itale:
godimeto, fruizione, goduria
japane:
楽しみ [たのしみ]
nederlande:
genot
portugale:
gozo, desfrute
ruse:
наслаждение
svede:
njutning
ukraine:
насолоджування

ĝuinda

De kiu oni ricevas atendeblan kaj grandan plezuron: ĝuindaj ekskursoj [10]; spektaklo, ĝuinda sed ankaŭ ridinda [11]; la melodioj kaj muzika aranĝo estas vere ĝuindaj kaj la tekstoj belsonaj kaj pensigaj [12]; estis ĝuinda tio, ke ŝi kapablis pri subtile humura sinesprimado [13].
10. M. Cohen: Raporto de la Mez-Kanada Renkontiĝo, Usona Esperantisto, 2014:3
11. Jean-Louis Madzella: Ĝemeloj kaj goriloj, Monato, 2006/08, p. 15
12. Alexander Shlafer: Plia sukceso de Jacques Yvart, Monato, 2010/05, p. 20
13. Paŭl Peeraerts: Mortis Izabel Santiago, Monato, 2006/07, p. 17
france:
exquis
germane:
genussvoll, lustvoll

ĝuigi

(tr)
Provizi ĝuon: ŝiaj karesoj ĝuigu vin en ĉiu tempo [14]; kio okazos, se li ĝuigos al la cezaro spritaĵon QuV ; eĉ unu konstruaĵon mi ne vidis, pri kiu mi povus konsenti, ke ĝi arte ĝuigis miajn okulojn VaK ; ironie bonintenca poeto, kiu ĝuige pikas per leĝertonaj versoj. EeP ; li sentis sian povon super mi, kaj tio lin ĝuigis CKv . SIN:plezurigi
beloruse:
цешыць
france:
faire profiter de
hispane:
hacer disfruta, hacer gozar
ukraine:
приносити насолоду, задоволення, втіху

ĝuema, ĝuama

Inklina al ĝuo: la ĝuema virino vespere vizitas la etan ĉinon, kaj efektive li montras sin en la lito vera eksperto KrB ; ĉiam ĝuema, ĉu ne? nu, nu! Estas malbona preparo al la vivo havigi al junulo senpagan festenon ChC .
ĉine:
情欲 [qíngyù]
germane:
genusssüchtig
japane:
享楽的な [あきらがくてきな]
ukraine:
жадібний до втіх/насолод

ĝuemulo

Iu kiu inklinas al ĝuo: vi, ĝuemuloj, miaj fratoj, kiuj estas emaj al ĉio eminda, vino ruĝa kaj blanka, virinoj blondaj kaj brunaj, freŝa biero, spicitaj manĝoj kaj spritaĵoj, aromo de brando kaj de printempa vespero, admiro al leviĝo de la suno kaj de jupoj KrB . SIN:bonvivanto, epikurano2, hedonisto, sibarito
ĉine:
老饕 [lǎotāo], 享乐主义者 [xiǎnglèzhǔyìzhě]
germane:
Genießer, Genussmensch

antaŭĝui

(tr)
Ĝui anticipe, plezure atendi: humile, iom nervoze, mi tamen antaŭĝuas sukcesan kaj fruktodonan kunlaboron [15]; do nun, vidpunktuminte, mi antaŭĝuas ricevi viajn raportojn [16]; ni ambaŭ antaŭĝuis studi kun Helena [17].
15. Parolas posteulo, Monato, Paul Gubbins: 2011/01, p. 7
16. Paul Gubbins: Mi vin invitas ..., Monato, 2014/04, p. 5
17. M. Rockliff, C. Walker: NASK: sidu, parolu, kaj ĝuu!, Usona Esperantisto, 2015:3
france:
se réjouir d'avance de
germane:
in Vorfreude sein

administraj notoj

~i: Mankas verkindiko en fonto.