*radik/o

*radiko  

1.  
BOT Malsupren kreskanta parto de vegetaĵo, tute sen folioj, kaj servanta por fiksado kaj nutrado de la tigo: pivotradiko (dika, vertikala, kun malmultaj branĉetoj). VD:beto, tubero, bulbo, rizomo.
2.
Parto de organo, per kiu ĝi estas fiksita en alia: radikoj de la dentoj, ungoj, haroj; manradiko; nazradiko.
3.  
(figure) Esenca fundamento, kerna principo: detrui la malbonon ĉe ĝia radiko; provi ekstermi ĝisfunde la radikojn de la milito. VD:kaŭzo, ĝermo, fonto.
4.  
GRA Primitiva vorto, de kiu oni derivas aliajn vortojn per almetado de aliaj radikoj aŭ afiksoj: ESP nia U.V. enhavas 3 mil radikojnB ; ESP la fina sumo de la Fundamentaj kaj Oficialaj Radikoj estas do: 2.768 + 2.185 = 4.953AdE (je la 9OA); ESP en Esperanto, por formi vortojn kunmetitajn oni prenas ordinare la purajn radikojn, sed, se la bonsoneco aŭ la klareco postulas, oni povas ankaŭ preni la tutan vorton kune kun ĝia gramatika finaĵo, ekz-e skribtablo aŭ skribotabloF .
5.  
GRA(evitinde) Radikalo.
6.
MAT
a)  
PIV2 (de polinomo) Nuliganto de la responda polinoma funkcio. VD:obleco.
b)  
[1] (de ekvacio) Solvo de ĝi: la ekvacio `x^2+1=0` ne havas reelan radikon.
c)  
[2] (de reelo `x` per entjero `n`) Ĝia n-a radiko: radikon oni ofte signas per la radiksigno.
d)  
KompLeks (en orientita grafeo) Tia vertico, ke ekzistas vojo ĝin liganta al ajna alia vertico de la grafeo.
angle:
6.a null (of a polynom), zero (of a polynom) 6.b root (of an equation), solution (of an equation) 6.c root (of a number) 6.d root (in a graph)
beloruse:
корань
ĉeĥe:
kořen (míšního nervu, okruží), radix
france:
6.a racine (d'un polynôme), zéro (d'un polynôme) 6.b racine (d'une équation), solution (d'une équation) 6.c racine (d'un nombre) 6.d racine (dans un graphe)
germane:
Wurzel pivot~o: Pfahlwurzel (longa), Rübe (dika) 6.a Nullstelle (eines Polynoms), Wurzel (eines Polynoms) 6.b Lösung (einer Gleichung), Wurzel (einer Gleichung) 6.c Wurzel (aus einer Zahl) 6.d Wurzel (in einem Graph)
hispane:
raíz
hungare:
1. gyökér man~o: kéztő 2. gyök, gyökér, tő 3. gyökér 4. abszolút szótő, szógyök 6.a gyök (polinómé) 6.b gyök (egyenleté), megoldás (egyenleté) 6.c gyök (számé) 6.d gyökér (gráfban)
indonezie:
akar
nederlande:
1. wortel 2. wortel 3. wortel 4. stam (v.woord) 5. stam (v.woord)
pole:
6.a pierwiastek (wielomaniu), zero (wielomaniu) 6.b pierwiastek (równania), rozwiązanie (równania) 6.c pierwiastek (z liczby) 6.d korzeń (w grafie)
portugale:
6.d raiz
ruse:
корень man~o: запястье 4. корень (слова) 6.a корень (многочлена) 6.b корень (уравнения), решение (уравнения) 6.c корень (числа) 6.d корень (в графе)
slovake:
koreň (riešenie rovnice)

radika

1.
Apartenanta al radiko: radika ekstremo.
2.  
(figure) Kiu koncernas la radikojn mem, do estas profunda, esenca, kerna, drasta, radikala, havas solidan bazon: radika renverso; radika ŝanĝo de metodo; la kuraĝo de Stockard kaj Vilĉjo estis la algluiĝo al profundradikaj principoj [3]; multon mi devis ĉirkaŭhaki, anstataŭigi, korekti kaj radike transformi [4] la unua ismo estas nur sentimenta, senbaza aspiro, dum la dua, radike ligita al la laborista movado, anticipas la epokon, kiam la proletara mondrevolucio estos faliginta la landlimojn [5].
3. Jack London, tr. Reto Rossetti: Dio de liaj prapatroj, NLR, 1/4.
4. Zamenhof tr. V. Gernet: Letero al N. Borovko
5. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, Ĉagrene parolis Pacisto...
beloruse:
1. каранёвы 2. карэнны
ĉeĥe:
kořenový, kořený, odmocninový
france:
1. de racine, racinaire 2. radical
hungare:
1. gyökér-, gyökeres 2. gyökeres, radikális
nederlande:
radicaal
ruse:
1. корневой 2. коренной
slovake:
koreňový, odmocninový

radiki

1.
(ntr)
Havi radikojn en io.
2.  
(tr)
MATPIV1 =radikigi.
ĉeĥe:
kořenit, pramenit, přen. mít původ, zakořeňovat
france:
1. être enraciné
hungare:
1. gyökerezik
indonezie:
mengakarkan 1. berakar
nederlande:
1. wortelen
ruse:
1. корениться
slovake:
koreniť, mať pôvod

radikigi  

MAT
(reelon per entjero `n`) Kalkuli ĝian radikon 6.c: `root(3)(8)=2` (legu: ok radikigite per tri estas du, aŭ: la tria radiko de ok estas du); radikigo per `n` estas potencigo per `1//n`; la radikigato (t.e. la nombro, kiun oni radikigas; la kvanto sub la radiksigno). VD:potencigi.
Rim.: Ŝajnas, ke la kialoj por preferi „potencigi“ al „potenci“ aplikiĝas ankaŭ por la mala operacio. Cetere „igi radiko“ estas pli klara metaforo ol „agi radike“. Ni do proponas „radikigi“, subtenate de la formo „radikigo“ trovebla en [6], dum MatVort kaj [7] preferas „radiki“.
angle:
~igato: radicand take the root
beloruse:
вылічыць корань
ĉeĥe:
odmocnit, odmocňovat
france:
~igato: radicande extraire la racine (de)
germane:
~igato: Radikand radizieren, wurzelziehen
hungare:
~igato: gyökalap gyökösít, gyököt von
indonezie:
mengakarkan
nederlande:
worteltrekken
pole:
~igato: wyrażenie podpierwiastkowe wyznaczać pierwiastek, pierwiastkować
ruse:
~igato: подкоренное выражение извлечь корень
slovake:
odmocňovať

radikaro  

BOT
La tuto de la radikoj de vegetaĵo: fibreca radikaro (kun multaj nedikaj branĉantaj radikoj);
beloruse:
каранёвая сыстэма
ĉeĥe:
kořenová soustava, kořání
germane:
Wurzelsystem
hungare:
gyökérzet
nederlande:
wortelsysteem
ruse:
корневая система
slovake:
koreňová sústava

radikilo  

angle:
root sign, radical sign
beloruse:
знак кораня, радыкал
ĉeĥe:
odmocnítko
france:
radical (signe math.)
germane:
Wurzelzeichen
hungare:
gyökjel
pole:
pierwiastek, znak pierwiastka
ruse:
знак корня, радикал
slovake:
znamienko odmocnenia

elradikiPV  

(evitinde) (arkaismo) =elradikigi
ĉeĥe:
odmocnit, odmocňovat
slovake:
odmocniť

elradikigi  

1.
Eltiri el tero vegetaĵon kune kun ĝiaj radikoj.
2.  
(figure) Tute detrui, plene ekstermi: elradiki la alkoholismon. VD:likvidi.
beloruse:
выкараняць
ĉeĥe:
vykořenit, vytrhnout s kořenem, vyvrátit
france:
1. extirper 2. éradiquer
hungare:
1. gyökerestül kihúz, gyökerestül kitép 2. gyökerestül kiirt
nederlande:
uitroeien
ruse:
искоренить
slovake:
vykoreniť

enradikiPV  

(evitinde) (arkaismo) =enradikigi

enradikigi  

1.  
Fiksi vegetaĵon en tero per ĝiaj radikoj por ke ĝi plue kresku. VD:planti.
2.
(figure) Firme kaj daŭre fiksi: enradikigi kutimon ĉe popolo.
beloruse:
укараняць
ĉeĥe:
upevnit, usadit, zakořenit
france:
enraciner
hungare:
meggyökereztet, elültet
nederlande:
wortel doen schieten
ruse:
укоренить
slovake:
zakoreniť, zapustiť korene

enradikiĝi  

1.
Fiksiĝi en la tero per radikoj: la markoto jam enradikiĝis.
2.  
(figure) Firme kaj daŭre fiksiĝi: jam de longe enradikiĝis tiu kutimo VD:fortika, vivpova, daŭra.
beloruse:
укараняцца
france:
2. s'enraciner
hungare:
gyökeret ereszt, meghonosodik
nederlande:
2. wortel schieten
ruse:
укорениться

senradika

(figure)
Ne vivipova, nefirma, nefortika: nova senradika moro.
beloruse:
без каранёў
hungare:
gyökértelen
ruse:
без корней

n-a radiko  

MAT
(de reelo `x`) Tia reelo `r`, ke `r^n=x`: kvadrata, kuba radiko (t.e. 2-a, 3-a); la `n`-an radikon de `x` oni signas per `root(n)(x)` aŭ per `x^(1//n)`.
angle:
n-th root
beloruse:
корань ступені n
ĉeĥe:
n-tá odmocnina, odmocnina n-tého stupně
france:
racine n-ième
germane:
n-te Wurzel
hungare:
n-edik gyök
pole:
pierwiastek n-tego stopnia, n-ty pierwiastek
ruse:
корень степени n
slovake:
n-tá odmocnina

radiksigno  

MATMatVort
Signo . SIN:radikilo.
angle:
root sign, radical sign
beloruse:
знак кораня, радыкал
ĉeĥe:
odmocnítko
france:
radical (signe math.)
germane:
Wurzelzeichen
hungare:
gyökjel
pole:
pierwiastek, znak pierwiastka
ruse:
знак корня, радикал
slovake:
znamienko odmocnenia

nazradiko  

Supra parto de nazo, situanta ĉe frunto.
angle:
bridge (of nose)
ĉeĥe:
kořen nosu
france:
racine du nez
germane:
Nasenwurzel
ruse:
переносица
slovake:
koreň nosa

administraj notoj

pri el~i :
      Ne estas klare, ĉu ekzistas ekz-oj de uzo. (MB)
    
pri en~i :
      Ne estas klare, ĉu ekzistas ekz-oj de uzo. (MB)
    
~o: Mankas verkindiko en fonto.
~i: Mankas dua fontindiko.
~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~igi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~aro: Mankas fontindiko.
~aro: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~ilo: Mankas dua fontindiko.
~ilo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
el~i: Mankas dua fontindiko.
el~i: Mankas verkindiko en fonto.
el~igi: Mankas fontindiko.
el~igi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
en~i: Mankas dua fontindiko.
en~i: Mankas verkindiko en fonto.
en~igi: Mankas fontindiko.
en~igi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
en~iĝi: Mankas fontindiko.
en~iĝi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
sen~a: Mankas fontindiko.
sen~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
n-a ~o: Mankas fontindiko.
n-a ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~signo: Mankas dua fontindiko.
~signo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
naz~o: Mankas fontindiko.
naz~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.