tradukoj: be br cs de el en es fr grc hu id nl pl pt ru sk sv uk

*natur/o PV

*naturo Vikipedio

1.TEZ
Ĉio en la universo, precipe en la homa mondo, kio spontane estas, kion ne faris homa arto: la tri regnoj de la naturoB (mineraloj, vegetaĵoj, bestoj); la lando prezentas multajn naturbelaĵojn; la mirindaĵoj, la krudaj fortoj de la naturoZ; la naturo malavare favoris tiun regionon; la kuracistoj povas nur helpi la naturon; pentri laŭ naturo (kopiante la modelon mem, ne laŭ fantazio).
2.TEZ
Esenco de estulo aŭ aĵo, plej ofte konsiderata kontraste kun la ecoj akiritaj per laboro kaj arto de homo: li profunde konas la homan naturon; havi honestan, kruelan naturon; kutimo estas dua naturo PrV; la naturo de la virinoj estas ĝenerale pli emociema ol la naturo de la viroj
a)TEZ
KRI En kristologio, ĉiu el la du principoj formantaj la personon de Jesuo la Kristo: la homa naturo kaj la dia naturo.
VD:instinkto, karaktero, temperamento

natura

1.TEZ
Apartenanta al la naturo1 kaj konforma al ĝiaj leĝoj: studi la naturajn fenomenojn; tiu altaĵo ne estas natura montoZ; per neevitebla natura reagoZ; li mortis per natura mortoZ; natura mineralakvo; reciproka fremdeco dividas inter si la naturajn filojn de sama landoZ; Volapuk pereis ĉefe pro manko de natura evoluipovoZ; MAT natura entjero.
2.TEZ
Konforma al denaska ecaro de estulo aŭ aĵo kontraste kun artefariteco, kulturo, civilizo aŭ kun afekto aŭ komplikeco: sekvi siajn naturajn inklinojn; ni ne konas la naturan staton de l' prahomo; natura (neakirita, seninstrua) elokventeco, spirito; natura saĝo (kapablo ĝuste juĝi, komuna al ĉiuj normalaj homoj. komuna); la naturaj kaj la artaj lingvoj; ĉiu lingvo natura konstruiĝis blindeZ; natura (senafekta) stilo; konstante kunpuŝiĝante unuj kun la aliaj, la lingvoj perdas sian naturan riĉecon kaj ĉarmonZ VD:simpla, naiva
3.
Memkomprenebla, memsekva: tia singardo estas tute natura ĉe maljunulo; la ideo de Kolumbo ŝajnas al ni nun tute simpla kaj naturaZ; kiel grandega malhelpo tie ĉi aperos ne sole la reciproka envio de la popoloj, sed ankaŭ la tute natura timo de ĉiu nacio jam simple pro sia ekzistadoZ.
4.
MUZ Kvalifikas noton ne modifitan de dieso aŭ bemolo.

nature

1.
Konforme al la ĝeneralaj leĝoj de la naturo.
2.
Konforme al la propra naturo de la koncernata estulo aŭ aĵo: la leporo estas nature timema.
3.
En maniero senarta, senafekta: nature sin esprimi.
4.TEZ
=memkompreneble nature mi ne respondis.

naturaĵo

Materia produkto de la naturo: pagi per naturaĵoj, ne per monoZ.

natureco

Karaktero de tio, kio estas parto de naturo, konforma al naturo, senartifika: ili ŝatas la naturecon kaj afablecon de la nov-skotianoj [1].

naturisto

1.
SCI Homo, kiu studas la sciencojn pri la ekstera naturo.
2.
Homo, kiu ŝatas sportumi kaj ripozi nude en la naturo: Naturista Vivo, organo de Internacia Naturista Organizo Esperantista (INOE) en 2001 aperos kvarfoje jare [2].

kontraŭnatura, eksternatura

Nekonforma al la normo de la naturo.

malnatura

1.TEZ
=artefarita justaj instituciaj aranĝoj ... devas finfine preni la formon de zorge, celkonscie, interkonsente kunmetitaj artefaritaj aranĝoj, emfaze malnaturaj [3].
2.
Ne konforma al la denaska aŭ normala ecaro de io, sed trudata, afektata, devojiĝinta: tiam kaj iam, troviĝadis ankaŭ virinoj, kiuj tiagrade forgesadis sian denaskan mildan naturon, ke ili kaptadis batalilojn. Sed tiuj malnaturaj esceptoj konfirmas nur la ĝeneralan regulon: la milito ne estas afero de la virinoj [4].

malnatureco

Karaktero de tio, kio ne akordas kun naturo; artefariteco: troviĝis ankaŭ kutimaj riproĉoj pri artefariteco kaj malnatureco, kiujn Jespersen refutis [5].

supernatura Vikipedio

Superanta la povon, la leĝojn de la naturo: okazis io ne normala, io pli malpli supernatura [6].

tradukoj

anglaj

~o: nature.

belorusaj

~o: прырода; ~a: прыродны, натуральны; ~e: натуральна; ~aĵo : натуральны прадукт; ~isto 1.: натураліст; ~isto 2.: натурыст, нудыст; kontraŭ~a, : ненатуральны, ненармальны; super~a: звышнатуральны.

bretonaj

~o: natur; ~a: naturel; ~e 1.: ez-naturel; ~e 2.: dre natur; ~e 4.: evel-just; ~isto: naturour; super~a: dreistnatur.

ĉeĥaj

~o: nátura (hovor.), příroda, povaha, příroda; ~a: naturální, přirozený, přirozený, přírodní, samozřejmý; ~e: přirozeně; ~eco: přirozenost; ~isto: naturista; super~a: nadpřirozený.

francaj

~o: nature; ~a: naturel; ~e: naturellement; ~aĵo : produit naturel; ~eco: naturalité; ~isto 1.: naturaliste; ~isto 2.: naturiste, nudiste; kontraŭ~a, : contre nature; mal~a 1.: artificiel; mal~a 2.: antinaturel, contre-nature; mal~eco: artificialité; super~a: surnaturel.

germanaj

~o: Natur; ~a: natürlich; ~e: natürlich; ~aĵo : Naturprodukt; super~a: übernatürlich.

grekaj

~o: φύση; ~a: φυσικός; ~e: φυσικά; ~isto: φυσιοδίφης; super~a: υπερφυσικός.

hispanaj

~o: naturaleza; ~a: natural; super~a: sobrenatural.

hungaraj

~o: természet; ~a: természeti, természetes; ~e: természetesen; ~aĵo : természeti termék; ~isto 1.: természettudós; ~isto 2.: nudista; kontraŭ~a, : természetellenes; super~a: természetfeletti.

indoneziaj

~o: alam; ~a: alami, alamiah, natural; ~eco: [alami] kealamian; ~isto: naturalis; mal~a 1.: artifisial, buatan; super~a: supernatural.

malnovgrekaj

~o a: φύσις.

nederlandaj

~o: natuur; ~a: natuurlijk; ~e: natuurlijk; ~aĵo : natuurlijk produkt; ~isto: naturist; kontraŭ~a, : onnatuurlijk; super~a: bovennatuurlijk.

polaj

~o 1.: przyroda, natura; ~o 2.: natura.

portugalaj

~o: natureza; ~a: natural; ~e: naturalmente; ~isto: naturalista, naturista; super~a: sobrenatural.

rusaj

~o a: естество; ~o: природа; ~a: природный, естественный; ~e: естественно; ~aĵo : натуральный продукт; ~isto 1.: натуралист; ~isto 2.: натурист, нудист; kontraŭ~a, : противоестественный, ненатуральный; super~a: сверхъестественный.

slovakaj

~o: príroda; povaha; ~a: nenútený, neumelý, prirodzený; ~e: prirodzene; ~eco: prirodzenosť; ~isto: náturista; super~a: nadprirodzený.

svedaj

~o: natur; ~a: naturlig; ~isto 2.: naturist; super~a: övernaturlig.

ukrajnaj

~o: природа.

fontoj

1. D. Marcon: Vizito al Kanado, Inter Ni, 2000-06 (170)
2. Monato, numero 04/2001
3. P. Dasgupta: Novjara alparolo..., 2011-12-29
4. Lidia Zamenhof: Al pli bona estonteco, 1936
5. V. Barandovská-Frank: Dialogo kaj interkompreno en interlingvistika laboro de Otto Jespersen, AIS-IKU, 2011
6. Claude Piron: Lasu min paroli plu!, 7 „oni venis el alia mondo“

~o: Mankas verkindiko en fonto.
~a: Mankas verkindiko en fonto.
~e: Mankas dua fontindiko.
~e: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~aĵo: Mankas verkindiko en fonto.
kontraŭ~a, : Mankas dua fontindiko.
kontraŭ~a, : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


[^Revo] [natur.xml] [redakti...] [traduki...] [artikolversio: 1.30 2015/07/04 08:37:40 ]