tradukoj: be ca cs de en es fr nl pt ru sk

*kondut/i PV

*konduti  

(ntr)
Agi iamaniere en siaj rilatoj kun aliaj homoj: konduti bone, malbone, neriproĉinde, glore; konduti kolere, afable, malame kontraŭ iu; li kondutis ĉiam ĝentile al mi. VD:trakti.

konduto  

Maniero, laŭ kiu oni kondutas; sinteno, teniĝo: havi bonan konduton; ŝanĝi sian konduton.

kondutismo  

BIOPSI Modelumado de homaj aŭ bestaj kondutoj, kiu konsideras nur rektan, observeblan efikon de eksteraj aŭ internaj instigoj; behaviorismo: laŭ kondutismo la psikologio studu nur la observeblan konduton, ĉar tion oni povas mezuri [1].

bonkonduta  

Kiu agas bone, dece: ni diskutu bonkondute kun la kantoro [2].

malbonkonduta  

Kiu agas malbone, maldece.

tradukoj

anglaj

~i: conduct oneself, behave; ~o: behavior, conduct, deportment, manners; ~ismo: behaviorism.

belorusaj

~i: паводзіць сябе; ~o: паводзіны.

ĉeĥaj

~i: chovat se; ~o: chování, jednání; bon~a: slušný, uhlazený, vychovaný, způsobný; malbon~a: špatného chování, špatně se chovající.

francaj

~i: se conduire, se comporter, agir; ~o: conduite, attitude, comportement, façons, manières; ~ismo: comportementalisme; bon~a: convenable (comportement), comme il faut (comportement); malbon~a: inconvenant, malséant.

germanaj

~i: sich benehmen, sich führen; ~o: Benehmen, Führung, Manieren.

hispanaj

~i: portarse, comportarse; ~o: comportamiento.

katalunaj

~i: comportar-se, captenir-se, portar-se; ~o: comportament.

nederlandaj

~i: zich gedragen; ~o: gedrag.

portugalaj

~i: comportar-se, proceder, haver-se, portar-se, conduzir-se, agir.

rusaj

~i: вести себя; ~o: поведение.

slovakaj

~i: chovať sa, správať sa; ~o: chovanie, počínanie, správanie; bon~a: vychovaný; malbon~a: zle sa správajúci.

fontoj

1. Vikipedio, Psikologio, 2014-01-28
2. A. Kivi, trad. I. Ekström: Sep fratoj, 1947

~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~o: Mankas dua fontindiko.
~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
malbon~a: Mankas dua fontindiko.
malbon~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


ℛevo | datumprotekto | kondut.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.20 2015/07/04 08:37:37