*persist/i UV
*persisti
(ntr)
- 1.
- (iu)
Energie daŭrigi, eĉ malgraŭ ĉiu ajn malhelpaĵo,
tion, kion oni komencis fari aŭ pensi:
ŝi persistas en sia amo kaj obstine sin alkroĉas al tiu, kiu ŝin forĵetis
[1];
mi ne povis estri la lernantojn, kaj se mi persistus resti ilia instruisto, tiam
mi fariĝus nervmalsana
[2];
la fripono persistas, ke li ne estas ŝtelisto
[3];
kiu persistos ĝis la fino, tiu estos savita
[4];
la malsanulo, jam furioza pro doloroj, tamen persistis al sia vivo
[5];
la leporo persistis kaj gratis trian fojon
[6];
nur la malsprituloj persistas en malvera opinio
[7];
ne hontu penti pri faro, hontu persisti en eraro
PrV
.
algluiĝi,
elteni,
insisti,
kroĉiĝi,
obstini,
rezisti - 2.
- (io)
Longe daŭri:
ankoraŭ estis froste dum la noktoj, kaj neĝmakuloj persistis sur la bruna
[…] kaj verda tereno
[8];
la klopodoj […] por solvi la krizon, kiu persistas
[9];
nun ekzistas kvar endemiaj regionoj, kie poliomjelito persistas
[10];
kelkafoje, la koŝmareco de eventoj persistas dum la tuta vivo
[11];
la urbaj dialektoj de la skota persistas en moderna formo inter malpli klerigitaj
homoj
[12].
enradikiĝiRim.: Persisti montras prefere energion, obstini montras malpravan malcedemon.
1.
Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Tria
2. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Unua Parto
3. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
4. La Nova Testamento, Mateo 10:22
5. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Sesa Ĉapitro
6. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Du fratoj
7. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dekkvina
8. Ferenc Szilágyi: Koko Krias Jam!, I
9. Monato, Sagbadjelou Kokou/pg: Nepras interveni, 2005
10. Monato, Vladimir Lemelev: Poliomjelito: ĉu la dua tutmonde likvidota infektmalsano?, 2011
11. Monato, Donald Broadribb: Memoroj neniam perdas sian malĝojon, 2006
12. Monato, Garbhan MacAoidh: Lingva diverseco, 2007

- angle:
- persist
- beloruse:
- 1. настойваць, упарціцца, упірацца 2. працягвацца, доўжыцца, трываць
- ĉeĥe:
- nepovolovat, setrvávat, trvat na něčem, vydržet, vytrvat
- ĉine:
- 持久 [chíjiǔ], 坚执 [jiānzhí], 堅執 [jiānzhí], 持續 [chíxù], 持续 [chíxù]
- france:
- 1. perséverer, persister, tenir bon 2. se maintenir, perdurer
- germane:
- 1. durchhalten, durchziehen, ausharren, dabei bleiben, Ausdauer beweisen 2. andauern, anhalten, fortdauern, bestehen bleiben
- hungare:
- 1. kitart, helytáll 2. tartja magát
- japane:
- 根気よく続ける [こんきよくつづける], 頑張る [がんばる], ねばる, 固執する [こしつする], , 持続する [じぞくする], 長く残る [ながくのこる]
- nederlande:
- volharden
- pole:
- wytrwać 1. wytrwać 2. przetrwać
- portugale:
- persistir, perseverar, insistir
- ruse:
- длиться, продолжаться, держаться 1. упорствовать, настаивать
- slovake:
- vydržať, vytrvať, zotrvať
- tibete:
- ཨུ་ཚུགས་བྱེད་
- ukraine:
- упиратися, наполягати, настоювати
persista
-
Tia, ke li, ĝi persistas:
en aflikto paciencaj, en preĝado persistaj
[13];
se vi montros vin same persista en la virto, […]
[14];
[la] adreson mi ne povis ricevi, malgraŭ persista serĉado
FdO
;
persista silentado
[15];
persista malamiko de nia kredo
[16];
Kristoforo estis persista, kaj fine ŝi cedis
[17].
daŭra1,
konstanta1,
malcedema,
rezistema,
stoika2
13.
La Nova Testamento, Romanoj 12:12
14. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro IX
15. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Konkurso de saltado
16. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro XIII
17. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, Heredanto

- steadfast
- france:
- stoïque
- germane:
- standhaft
persisto
- Sinteno de tio aŭ tiu, kiu persistas, daŭrigas malgraŭ malfacilaĵoj: arton […] oni lernas praktikante ĝin kun persisto [18]; ĉu vi havas kuraĝon kaj persiston [19]? li opiniis, ke nenio kontraŭstaras senŝancele la tempon kaj la persiston [20]; Ludoviko heredis de sia patro […] obstinon kaj persiston [21]; la paŭzon sekvis la denove ekaŭdebla brueto, eĉ pli timiga, ĝuste pro sia insista persisto [22].
18.
Radio Vatikana:
Paŝtista instruo de la Papo, 2011-11-30
19. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj
20. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dekkvina
21. Ernest Drezen: Zamenhof, Zamenhofa junaĝo
22. Monato, Júlia Sigmond: La mistera nokto, 2009

- упартасьць, настойлівасьць, цьвёрдасьць
- ĉeĥe:
- přetrvávání, trvání (na něčem)
- ĉine:
- 恒 [héng], 毅力 [yìlì], 有恆 [yǒuhéng], 有恒 [yǒuhéng], 恆心 [héngxīn], 恒心 [héngxīn], 毅 [yì], 韌勁 [rènjìn], 韧劲 [rènjìn], 坚毅 [jiānyì], 堅毅 [jiānyì], 忍耐力 [rěnnàilì], 耐力 [nàilì], 余辉 [yúhuī], 餘輝 [yúhuī]
- france:
- ténacité, persévérance
- germane:
- Ausdauer
- slovake:
- pretrvanie, vydržanie, vytrvanie
- tibete:
- བརྩོན་འགྲུས་
- ukraine:
- наполягання, настоювання, домагання
persistema
- Kiu emas persisti, ne facile rezignas, estas tenaca: ne estu persistema en malbona afero [23]; ili estis la plej bonaj, piaj, laboremaj kaj persistemaj infanoj en la tuta mondo [24]; via obstineco kaj persistemo legi filozofiajn verkojn, kiujn ŝi tre malaprobas, ĉagrenis ŝin [25]; sufiĉas memorigi […] la bataladon de proletaro en Rusio […] obstinegan, persisteman [26].
23.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Predikanto 8:3
24. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Neĝulino kaj Rozulino
25. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro XII
26. N. Barthelmess: Sur nia vojo, Sennacieca Revuo, 1924-06

- упарты, настойлівы, цьвёрды (напр. у намерах)
- ĉeĥe:
- houževnatý, vytrvalý, úporný
- ĉine:
- 坚韧 [jiānrèn], 堅韌 [jiānrèn], 坚持不懈 [jiānchíbùxiè], 堅持不懈 [jiānchíbùxiè], 毅 [yì], 恆心 [héngxīn], 恒心 [héngxīn], 坚毅 [jiānyì], 堅毅 [jiānyì]
- france:
- acharné, persévérant, tenace
- germane:
- ausdauernd, durchhaltefähig, beharrlich, stur, zäh (beharrlich)
- slovake:
- húževnatý, vytrvalý
- ukraine:
- настирливий, наполегливий
persistemulo
- Homo persistema; malrezignema: memoru Iŝmaelon kaj Idrison kaj Zul-Kifl; ili ĉiuj estis persistemuloj [27]; la venko fina ĉiam apartenas al persistemuloj [28].
27.
trad. I. Chiussi: La Nobla Korano, 1970
28. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dektria
28. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dektria
- beloruse:
- упарты (наз.)
- ĉeĥe:
- vytrvalec
- france:
- entêté (subst.), obstiné (subst.)
- germane:
- Beharrlicher, Sturer, Dickschädel
- slovake:
- vytrvalec