tradukoj: be cs de en es fr hu it pl pt ro ru sk

*kresk/i PV

*kreski

(ntr)
1.TEZ
(pri organizitaj estaĵoj) Iom post iom disvolviĝi, pligrandiĝi ĝis normala mezuro: kreskas plantoj, haroj, bestoj. VD:burĝoni, flori, ĝermi
2.
(pri vegetaĵoj) Pligrandiĝi kaj multiĝi pli speciale en iuj regionoj: vinberujo ne kreskas en tiu lando; tie abunde kreskis okzalo kaj laktuko; en la dezerto nenio kreskas; surkreskita tero (kovrita per vegetaĵoj).
3.TEZ
(figure) Iom post iom grandiĝi, altiĝi, multiĝi, vastiĝi: la akvo de la rivero senĉese kreskasB; kreskanta lumo; kreskas fortoj, nombro da adeptoj, literaturo, duboj, intereso, fervoro, saĝo; la anima feliĉo ne kreskis kun la teĥnikaj akiroj kaj la pli granda komforto; ni klopodu por ke el tiu decido kresku pliaj fruktoj por Esperanto; tiuj vortoj estis uzataj laŭ la kreskanta bezonoZ; la Izraelidoj fruktis, kaj diskreskis, kaj multiĝisZ; miaj ĉiam kreskantaj okupoj. VD:leviĝi, naskiĝi, plifortiĝi, pligrandiĝi, pliintensiĝi.

kresko Vikipedio

Alteco de vivulo rezultanta el kreskado: havi gracian kreskonZ; fremdulo de bela kreskoZ; infanoj de sama kreskoB.

kreskadoTEZ Vikipedio

Ago kreski: infano malsana dum sia kreskado; la ondoj en potenca kresko la rokojn superverŝasZ; la konstanta kreskado de nia literaturo silentigos niajn malamikojnZ. VD:progreso

*kreskaĵo Vikipedio

1.
Ĉio ajn kreskanta.
2.TEZ
=vegetaĵo la tuta supraĵo de la lago estis kovrita per naĝantaj folioj kaj diversaj aliaj kreskaĵoj [1]; ne ĉiu kreskaĵo estas manĝebla [2]; Mi iris en la nuksarban ĝardenon, Por trarigardi la verdajn kreskaĵojn de la valo, Por vidi, ĉu la vinbertrunko burĝonas, ĉu la granatarboj floras [3].

kreskanta

1.
Kiu kreskas.
2.TEZ
MAT[4] (p.p. bildigo f inter du ordaj aroj) Tia, ke la ordo konserviĝas per ĝi: se f estas kreskanta kaj ab, tiam f(a) ≤ f(b); strikte kreskanta bildigo (konservanta la striktan ordon); logaritmo estas kreskanta funkcio, sinuso ne estas.

kreskigiTEZ

(tr)
1.
Pligrandigi, favori la kreskadon de io: longa dormado ŝuldojn kreskigasPrV; nun venis la tempo diskreskigi fakajn kunsidojn al pli veraj kunvenoj du- aŭ tri-tagaj.
2.TEZ
Prizorgi, flegi, varti iun aŭ ion, por ke ĝi kresku; direkti ies kreskadon: Esperanto ne estas ankoraŭ en tia feliĉa stato ... ni devas kaj dum longa tempo ankoraŭ devos propagandi ĝin, kreskigi ĝin, defendi ĝin kontraŭ malamikoj [5]; birdoj kiuj travintras en Afriko kaj printempe revenas en Siberion por kreskkigi idaron [6]; ankaŭ el la filo de la sklavino Mi kreskigos popolon, ĉar li estas via semo [7]; vi difektas la infanon, vi kreskigas el ĝi nevivkapablan, trodorlotitan floron!.. Metrop. VD:bredi, eduki
3.TEZ
AGR Speciale, planti kaj flegi la vegetaĵojn: unu kultivisto kreskigas kvaroblan kvanton da greno, kaj uzas kvaroblan kvanton da tempo, kaj faras kvaroblan kvanton da laboro, por provizi grenon al ĉiuj [8]; sur monteto super Morina li kreskigis vinĝardenon kun vitoj, kiujn li alportigis el Melnik kaj de la rivero Rejno [9]; tie estas spaco por teni kokinojn kaj kreskigi legomojn [10]; same estas pri hibridoj, ĉar ilia grado de fekundeco ofte montriĝas tre malsama en la pluraj individuoj kreskigitaj de samguŝaj semoj submetitaj al precize samaj kondiĉoj [11]. SIN:kultivi
4.
Produkti aŭ lasi ion kreski ĝis certa grando aŭ longo: li decidis kreskigi barbon sur sia mentono; olivarbo, kiu kreskigas fruktojn [12].

belkreskaTEZ

Kiu kreskis kaj atingis belecon, belaspekta, harmonia: li estas tre simpatia, belkreska junulo [13].

ĉirkaŭkreski

(tr)
Ĉirkaŭi kreskante: majeste staris la remparo, ĉirkaŭkreskita de filikoj [14]; kaverno ĉirkaŭkreskita de rampaj kreskaĵojZ.

elkreski

(ntr)
1.
kreski el io: el la kavaĵo elkreskas herbo kaj rubusoZ; ĉiujare la arbo elkreskigas verdajn branĉojnZ; la ĝardeno elkreskigas siajn semojnZ; la tero elkreskigis verdaĵonZ; (figure) novaj projektoj elkreskadas kiel fungoj post pluvoZ; (figure) el la vortarego provizora iom post iom elkreskos la estonta vortarego oficiale fiksitaZ.
2.
Plene, ĝislime kreski: barbo elkreskis, sed saĝon ne naskisPrV; ne en unu tago elkreskis Kartago PrV.

malkreskiTEZ

(ntr)
Grade malpliiĝi: malkreskas luno, nombro de l' abonintoj, la inundo, la senlaboreco. VD:ŝrumpi

malkreskanta

1.
Kiu malkreskas.
2.TEZ
MAT[15] (p.p. bildigo f inter du ordaj aroj) Tia, ke la ordo inversiĝas per ĝi: se f estas malkreskanta kaj ab, tiam f(a) ≥ f(b); strikte malkreskanta bildigo (inversanta la striktan ordon); la funkcio, kiu ĵetas pozitivan reelon al ĝia inverso, estas malkreskanta; sinuso estas nek kreskanta, nek malkreskanta.

miskreski

(ntr)
Nenormale, fuŝe, malsane kreski: miskreskinta arbeto.

plenkreskaTEZ

Fininta sian naturan, junaĝan kreskadon: plenkreska knabinoZ. VD:matura

plenkreskiĝi

(ntr)
Atingi maturan aĝon: mia patrino diris „li jam plenkreskiĝis“ [16].

plenkreskuloTEZ Vikipedio

Vivaĵo, kiu jam atingis stabilan grandon, korpan kaj mensan staton: la plenkreskuloj, kiujn mi demandis pri la verko de Zamenhof, respondis, ke temas pri fiaskinta projekto [17].

tradukoj

anglaj

~i: *grow, *increase; ~aĵo 2.: *plant; ~anta 2.: increasing; ~igi 3.: grow, raise, cultivate; mal~anta 2.: decreasing; plen~a: adult; plen~ulo: adult.

belorusaj

~i: расьці; ~o: рост; ~ado: рост, нарастаньне, павелічэньне; ~aĵo 1.: нарост; ~aĵo 2.: расьліна; ~igi: расьціць, вырошчваць, нарошчваць, павялічваць; el~i: вырастаць; mal~i: менець, памяншацца, зьмяншацца; plen~a: дарослы (прым.); plen~ulo: дарослы (наз.).

ĉeĥaj

~i: narůstat, přibývat, růst, růst, stoupat, vyrůstat, vzrůstat, zvětšovat se; ~o: růst, vzrůst, zvětšování; ~ado: růst, vzrůst, zvětšování; ~anta: rostoucí; ~igi: pěstovat; bel~a: urostlý; el~i: narůstat, přibývat, růst, stoupat, vyrůstat, vzrůstat, zvětšovat se; mal~i: zmenšovat se (velikost); mal~anta: klesající; mis~i: špatně růst; plen~a: dorostlý, dospělý, plně vzrostlý; plen~ulo: dospělý (čl.).

francaj

~i: *croître, grandir, pousser (plante); ~o: maintien (aspect physique), physique (aspect); ~ado: croissance; ~aĵo 2.: *plante, végétation; ~anta 1.: croissant (qui grandit); ~anta 2.: (fonction) croissante; ~igi: développer, faire pousser, répandre; bel~a: ayant de l'allure, bien bâti (de corps); el~i 1.: se développer, pousser (grandir); el~i 2.: se faire (se développer complètement); mal~i: décroitre; mal~anta 1.: décroissant; mal~anta 2.: (fonction) décroissante; mis~i: mal venir (mal se développer); plen~a: adulte (adj.); plen~iĝi: devenir adulte; plen~ulo: adulte (subst.).

germanaj

~i: *wachsen; ~ado: Wachstum; ~aĵo 2.: *Pflanze; ~anta 2.: wachsend; mal~anta 2.: fallend; plen~a: erwachsen; plen~ulo: Erwachsener.

hispanaj

~i: aumentar, crecer; ~o: aumento, incremento; ~ado: crecimiento; ~aĵo 2.: *planta, vegetación; ~anta 1.: creciente (que se hace grande); ~anta 2.: (función) creciente; ~igi: desarrollar, hacer crecer; bel~a: buen aspecto, buena presencia, bien proporcionado (de cuerpo); el~i 1.: desarrollarse, hacerse más alto; el~i 2.: hacerse (desarrollarse completamente); mal~i: menguar, decrecer; mal~anta 1.: decreciente; mal~anta 2.: (función) decreciente; mis~i: crecer mal (desarrollarse mal); plen~a: adulto (adj.); plen~iĝi: hacerse adulto; plen~ulo: adulto (subst.).

hungaraj

~i: nő, növekszik, megnő; ~o: növés, termet; ~ado: növés, növekedés; ~aĵo 1.: kinövés; ~aĵo 2.: növény; ~anta 1.: növekvő, növekedő; ~anta 2.: növő (leképezés); ~igi 1.: növel, növeszt; ~igi 2.: felnevel; ~igi 3.: termeszt; ~igi 4.: növeszt; ĉirkaŭ~i: körbenő; el~i: kinő, kifejlődik; mal~i: csökken, visszaesik, visszafejlődik; mal~anta 1.: csökkenő; mal~anta 2.: csökkenő; mis~i: félrenő, elfajul; plen~a: felnőtt; plen~ulo: felnőtt (egyed). de bela ~o: szép termetű, daliás; barbo el~is, sed saĝon ne naskis: csak szakállra nézve tisztlendő; ne en unu tago el~is Kartago: Rómát sem egy nap alatt építették.

italaj

~i: crescere; ~ado: crescita; ~aĵo 2.: *pianta, vegetazione; ~anta: crescente; mal~i: decrescere; mal~anta 2.: decrescente; plen~a: adulto (agg.); plen~ulo: adulto (sost.).

polaj

~i: *rosnąć; ~o: przybór, wzrost; ~ado: porost, wzrastanie; ~aĵo 2.: *roślina; ~anta 1.: rosnący; ~anta 2.: (funkcja) rosnąca; ~igi: powiększać, zwiększać; ĉirkaŭ~i: obrastać, porastać; el~i: wyrastać; mal~i: maleć, zmniejszać się; mal~anta 1.: malejący; mal~anta 2.: (funkcja) malejąca; mis~i: źle rosnąć; plen~a: dorosły; plen~ulo: dorosły (osobnik).

portugalaj

~i: crescer.

rumanaj

~i: a creşte; ~o: creştere; ~aĵo 2.: plantă; ~igi: a mări; plen~a: matur; plen~ulo: adult.

rusaj

~i: *расти; ~o: рост; ~ado: рост; ~aĵo 1.: нарост; ~aĵo 2.: *растение; ~anta 1.: растущий; ~anta 2.: возрастающее (отображение); ~igi 1.: наращивать, увеличивать; ~igi 2.: растить, воспитывать, выводить; ~igi 3.: растить, выращивать; ~igi 4.: отрастить, вырастить, принести (плоды); ĉirkaŭ~i: расти вокруг; el~i: вырасти, вырастать; mal~i: уменьшаться, убывать; mal~anta 1.: уменьшающийся, убывающий; mal~anta 2.: убывающее (отображение); mis~i: плохо расти, неправильно развиваться; plen~a: взрослый (прил.); plen~ulo: взрослый (сущ.).

slovakaj

~i: narastať, pribúdať, rásť, stúpať, vyrastať; ~o: vzrast; ~ado: rast, vzrast; ~anta: rastúci; ~igi: pestovať; bel~a: urastený, švárny; el~i: narastať, pribúdať, rásť, stúpať, vyrastať; mal~i: klesať, upadať, zmenšovať sa; mal~anta: klesajúci; mis~i: zle rásť; plen~a: dospelý; plen~ulo: dospelý.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, §35.
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, §41.
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Alta Kanto 6:11
4. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 20
5. Zamenhof: Parolado antaŭ la Sepa Kongreso Esperantista, (Antwerpen, 1911-08-12).
6. La Ondo de Esperanto, 2000. N-ro 10
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 21:13
8. Platono, trad. D. Broadribb: La Respubliko, Parto 2a
9. F. Kubka, trad. O. Ginz: Anna de Pfalz, La nica literatura revuo, 1:3
10. A. Löwenstein: La ŝtona urbo, 1999
11. Ĉ. Darvin, trad. K. Lendon: La Origino de Specioj, ĉap. 8a
12. trad. G. Berveling: La saĝeco de Jesuo Siraĥ
13. J. Benavente, trad. V. Inglada Ors: La Nesia Hejmo, La Suno Hispana, 1909-01 (61)
14. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
15. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 20
16. Chun-Chan Yeh, trad. W. Auld: Montara Vilaĝo, 1984
17. Claude Piron: La bona lingvo, p. 9a

~i: Mankas verkindiko en fonto.
~o: Mankas verkindiko en fonto.
~ado: Mankas verkindiko en fonto.
~anta: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~igi: Mankas verkindiko en fonto.
ĉirkaŭ~i: Mankas verkindiko en fonto.
el~i: Mankas verkindiko en fonto.
mal~i: Mankas dua fontindiko.
mal~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
mal~anta: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
mis~i: Mankas dua fontindiko.
mis~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
plen~a: Mankas verkindiko en fonto.


[^Revo] [kresk.xml] [redakti...] [traduki...] [artikolversio: 1.46 2015/07/04 08:37:38 ]