tradukoj: be bg ca cs de en es fr he hu it nl pl pt ro ru sk tp

*anim/o PV

*animoTEZ Vikipedio

1.
FILREL Spirita, viviga principo de homo, laŭ iuj doktrinoj eterna: la korpo estas morta, la animo estas senmorta [1]; oni ofte kontraŭmetas la nemateriecon de la animo al la materieco de la korpo; eligi sian animonZ; preĝi por la animo de iu; vagi kiel turmentata animo. fordoni sian animon al la diablo; lia animo forkuris en la pinton de la piedo (li timegiĝis tremi, haŭto)PrV; ili vivas per unu animo en du korpoj intima, fido PrV
2.TEZ
Senta kaj pasia parto de la menso, tuto de la moralaj ecoj, bonaj aŭ malbonaj, kontraste al la intelekto: nobla animo; sonoj ne aŭdeblaj, sed senteblaj por ĉiu animo sentemaZ; staras antaŭ miaj animaj okulojZ; kanti per sia tuta animo (fervorege); Tolstoj estis pli ĝuste granda animo ol granda intelekto. SIN:koro 2
3.TEZ
(figure) Ĉefinstiganto: li estas la animo de la ribelo, de la entreprenoB SIN:kerno, motoro

animiZ

(tr)
1.
Vivigi: animita estaĵo; trovi la ĝustan vojon al animado de la lingvo.
2.
Vigligi: animi la enuan atmosferon de oficiala kunveno; animita paroladoK, diskuto; animitaj komentarioj.
3.
Inspiri: poemo animita de malamo al la tiraneco; animitaj de ĉi tiu spirito ni proponis...

animismo Vikipedio

REL Religio, kiu rigardas iujn naturaĵojn diaj, sanktaj, animhavaj: ni tibetanoj kredas je animismo kaj lokaj monto, akvo kaj arboj estas donacitaj de dio [2].

egalanimaTEZ

Trankvila, ne tuŝata de emocioj: penante aspekti egalanima, ŝi aldiris: – Vere, vi igas min dezirema, renkonti tiun mirindaĵon [3]. VD:serena 2

egalanimecoTEZ Vikipedio

Trankvilo pro konstanta humoro: tamen li ne perdis sian kutiman egalanimecon [4].

facilanimaTEZ

Senpripensa, senkonsidera, neserioza: la virinoj estas tiel facilanimaj Marta.

facilanimaĵo

Malserioza, senpripensa ago: ĉu oni povas tiel konstante faradi facilanimaĵojn Marta?

facilanimeco

Malserioza humoro aŭ karaktero, emo al agado sen kalkulo de sekvoj: mia ... koro malsaĝe puŝis min en ĉi tiun facilanimecon [5].

grandanimaTEZ

Nobla, donema, pardonema, senenvia: ĉu ne konvenas al la venkinto esti grandanima [6]?

grandanimeco

Kapablo agi noble, pardoneme sen postkolero aŭ malfido: Asirianoj, malgraŭ la barbareco, ne estas malbonaj homoj, se ili ŝatas la grandanimecon [7].

etanima

Malnobla, malbonhumora, avara, speciale pri bagateloj.

etanimeco

Emo agi avare kaj malĝentile, speciale pri bagateloj.

kotanimuloTEZ

Malnoblulo kun trivialaj pensoj, nekapabla de bonaj agoj: fi al la abomeninda kotanimulo, kiu ŝin trompe forlasis [8]!

larĝanimaTEZ

Volonte toleranta diversajn opiniojn, akceptanta diversajn vidpunktojn: li estas larĝanima liberpensulo [9]. VD:tolerema

larĝanimeco

Akceptanta ĉiajn doktrinojn aŭ sintenojn ĉe aliaj homoj, pli volonte vidanta iliajn akordojn ol iliajn malakordojn.

puranima

Morale sendifekta, senartifika kaj bonvola: mi devas esti puranima eĉ en laika mondo kvazaŭ la lotusa floro estas pura eĉ en kota lago [10].

rektanima

Senartifika, ne devojiĝema, konservanta sian celon: la rektanima vivmaniero de la tiamaj homoj vekas emocion en ni [11].

simplanima

Naive, senartifike sincera: Olnjo kaj la pastro longe ridis simplanime je tiu ĉi neatendita falo [12].

unuanime

Ĉiukonsente.

tradukoj

anglaj

~o 2.: spirit; ~o 3.: spirit; ~o: soul; ~i 3.: inspire; ~i: animate, enliven, vitalize; egal~a: equanimous; egal~eco: equanimity; facil~a: light-minded, frivolous, flippant; facil~aĵo: frivolity; facil~eco: light-mindedness, frivolity, flippancy; grand~a: magnanimous; grand~eco: magnanimity; et~a: small-minded, petty; et~eco: small-mindedness, pettiness; kot~ulo: low-minded person; larĝ~a: open-minded; larĝ~eco: open-mindedness; unu~e: unanimously.

belorusaj

~o: душа, дух; ~i 1.: адушаўляць; ~i 2.: ажыўляць; ~i 3.: натхняць, адухатвараць; egal~eco: спакойнасьць, абыякавасьць, непарушнасьць, ураўнаважанасьць, раўнадушша; facil~a: легкадумны; grand~a: велікадушны; unu~e: аднадушна.

bulgaraj

~o: душа.

ĉeĥaj

~o: anima, duše; ~i: animovat, oživit; ~ismo: animizmus; egal~a: duševně vyrovnaný; egal~eco: klid (duše), vyrovnanost; facil~a: lehkomyslný; facil~eco: lehkomyslnost; grand~a: velkodušný, velkomyslný, velkorysý; grand~eco: velkomyslnost; et~a: bez duševní síly, malomyslný; et~eco: malost; simpl~a: prostoduchý.

francaj

~o: âme; ~i: animer; ~ismo: animisme; egal~a: d'humeur égale, serein (sans émotions); egal~eco: égalité de caractère, équanimité; facil~a: insouciant, léger; facil~aĵo: bêtise (acte irréfléchi), folie (acte irréfléchi); facil~eco: légèreté (manque de sérieux); grand~a: magnanime; grand~eco: largeur d'esprit, magnanimité; kot~ulo: ignoble individu; larĝ~a: large d'esprit; larĝ~eco: largeur d'esprit; pur~a: candide; rekt~a: droit (moralement), probe; simpl~a: ingénu; unu~e: unanimement, à l'unanimité.

germanaj

~o: Seele; ~i: beseelen, beleben; egal~eco: Ausgeglichenheit; facil~a: leichtfertig; grand~a: großherzig, großzügig; et~a: kleingeistig; unu~e: einstimmig.

hebreaj

~o 2.: רוח; ~o 3.: רוח; ~o: נשמה; ~i: לעורר (לחיים), להחיות, להנפיש; egal~a: שלו נפש; egal~eco: שלוות נפש; facil~a: קל דעת, פזיז; facil~aĵo: שטות; facil~eco: קלות דעת, פזיזות; grand~a: נדיב, אציל נפש; grand~eco: נדיבות, רוחב לב, אצילות נפש, גדלות נפש; et~a: קטנוני; et~eco: קטנוניות; kot~ulo: גס רוח; larĝ~a: רחב אופק; larĝ~eco: רוחב אופק; unu~e: פה-אחד.

hispanaj

~o: alma; ~i: animar; egal~eco: ecuanimidad; unu~e: unánimemente.

hungaraj

~o: lélek; ~i 1.: lelket lehel bele; ~i 2.: lelkesít; ~i: inspirál; egal~eco: egykedvűség; facil~a: könnyelmű; unu~e: egyhangúlag. : lelkes beszéd; : lelkesült kommentátorok.

italaj

~o 1.: anima; ~o 2.: animo; ~o 3.: anima (fig.); ~i: animare; ~ismo: animismo; egal~a: equanime; egal~eco: equanimità; facil~a: allegro (frivolo), leggero (frivolo), spensierato, avventato; facil~aĵo: faciloneria (atto), spensieratezza (atto), avventatatezza (atto); facil~eco: faciloneria, spensieratezza, avventatatezza; grand~a: magnanimo; grand~eco: magnanimità; et~a: meschino; et~eco: meschinità; kot~ulo: ignobile (individuo); unu~e: all'unanimità.

katalunaj

~o: ànima; ~i 1.: animar; egal~eco: equànimement; unu~e: unànimement.

nederlandaj

~o: ziel; ~i 1.: bezielen; ~i 2.: animeren; ~i 3.: inspireren; facil~a: ondoordacht; grand~a: groothartig; unu~e: eensgezind.

polaj

~o 1.: dusza; ~o 2.: dusza; ~o 3.: dusza; ~o: dusza; ~i 1.: animować; ~i 2.: ożywić; ~i 3.: inspirować; ~i: animować, ożywić; ~ismo: animizm; egal~a: wyważony; egal~eco: spokój; facil~a: roztargniony, frywolny, niepoważny; facil~aĵo: lekkomyślność; facil~eco: lekkomyślność, beztroska, charakterek; grand~a: wielkoduszny; grand~eco: wielkoduszność; et~a: małostkowy, małoduszny; et~eco: małostkowość, małoduszność; kot~ulo: podły człowiek; larĝ~a: otwarty; larĝ~eco: otwartość; unu~e: jednomyślnie.

portugalaj

~o: alma; unu~e: unanimemente.

rumanaj

~o 1.: duhul; ~o 2.: duhul; ~o 3.: duhul; ~o: duhul; ~i 1.: anima; ~i 2.: anima; ~i 3.: inspira; ~i: anima, revigora; ~ismo: animism; egal~a: echilibrat; egal~eco: pace; facil~a: distras, frivol, frivole; facil~aĵo: nepăsare; facil~eco: nepăsare, frivolitate; grand~a: mărinimos; grand~eco: generozitate; et~a: mărunte, minore; et~eco: mângâi, mangaiere; larĝ~a: deschide; larĝ~eco: deschidere; unu~e: în unanimitate.

rusaj

~o: душа; ~i 1.: одушевлять; ~i 2.: оживлять; ~i 3.: воодушевлять; egal~a: невозмутимый, хладнокровный, равнодушный; egal~eco: невозмутимость, спокойствие, уравновешенность, хладнокровие, равнодушие; facil~a: легкомысленный; facil~aĵo: легкомысленный поступок; facil~eco: легкомыслие, ветреность, несерьёзность; grand~a: великодушный; grand~eco: великодушие; et~a: мелочный; et~eco: мелочность; kot~ulo: подлец, пошляк; larĝ~a: широких взглядов, без предубеждений, непредвзятый; larĝ~eco: широта взглядов, непредубеждённость, непредвзятость; unu~e: единодушно.

slovakaj

~o: duša; ~i: oživiť; ~ismo: animizmus; egal~a: duševne vyrovnaný; egal~eco: vyrovnanie mysle, vyrovnanosť; facil~a: ľahkomyseľný; facil~eco: ľahkomyseľnosť; grand~a: veľkodušný; grand~eco: šľachetnosť; et~a: malomyseľný; et~eco: malosť; simpl~a: prostoduchý; unu~e: jednomyseľne.

tokiponaj

~o: kon.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 31
2. Ĉina Radio Internacia: Migrado en paradizo..., 2008-10-29
3. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 23a
4. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 12a
5. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 9a
6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉapitro 13a
7. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 11a
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Sterkskarabo
9. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 3a, Lemuel daŭrigas sian esploron
10. -, trad. Niŝi Jasuhiro: La 42 Ĉapitroj, La Japana Budhano, 1999 (304-306)
11. Vastalto: Akvosfero, 2006-03-11
12. I. G. Ŝirjaev: Sen titolo, [1898?]

~o: Mankas verkindiko en fonto.
~i: Mankas verkindiko en fonto.
et~a: Mankas dua fontindiko.
et~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
et~eco: Mankas dua fontindiko.
et~eco: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
larĝ~eco: Mankas dua fontindiko.
larĝ~eco: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
unu~e: Mankas dua fontindiko.
unu~e: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


[^Revo] [anim.xml] [redakti...] [traduki...] [artikolversio: 1.46 2015/07/04 08:37:30 ]