tradukoj: be cs de en es fr hu it nl pl pt ru sk

*dolor/i PV

*doloriTEZ

(tr)
(io) Sentigi al iu tre malagrablan korpan aŭ spiritan impreson: ne doloras frapo sur fremda kapo PrV; tia operacio tre dolorasZ; ili batis min, sed ĝi min ne doloris [1]; dum la frosta vetero mia reŭmatismo min doloras; min doloras ĉi tieZ; la kruro doloras min, al mi; doloras lin la malfavoro [2]; forte min doloras la nepovado helpi vinZ. mia kruro doloras; ĉu ne doloris miaj ostoj post la longa vojaĝo [3]; ankaŭ dum ridado povas dolori la koro [4]. VD:aflikti, ĉagreni, dolorigi, suferigi, turmenti
Rim. 1: Oni uzas tiun sensufiksan formon, se oni precipe konsideras aŭ atentigas la subjektivan senton kaj la konscion de la estigata doloro.

dolorigiTEZ

(iu aŭ io) Kaŭzi al iu tre malagrablan korpan aŭ spiritan impreson: kurante mi dolorigis al mi la piedon; ĉu mi dolorigis vin? espero prokrastata dolorigas la koron [5]
Rim. 2: Oni uzas tiun sufikshavan formon, se oni precipe konsideras aŭ atentigas la objektivan kaŭzon de la doloro
Rim. 3: Oni ofte uzas la simplan vorton dolori anstataŭ dolorigi.

doloroTEZ Vikipedio

1.TEZ
Tre malagrabla korpa impreso: senti en la brusto akran mordantanZ, kruelan doloron. VD:sufero.
2.TEZ
Tre malagrabla spirita sento, malplezuro, aflikto: mi havas doloron en la animo [6]; rigardi kun doloro la reciprokan fremdecon, kiu dividas inter si la filojn de sama landoZ.

dolora

1.TEZ
Sentiganta doloron: dolora vundo, dento; tre dolora estas por ĝojanto refalo tro subita en malĝojonZ; vi ne puŝu tiel doloreZ.
2.TEZ
Esprimanta doloron, estigita de doloro: dolora krio; dolorege ploriZ.

dolorigaTEZ

Doloriganta: ŝi dolorige surtretis la piedojn de la maljuna virino [7]; la knaboj maldelikate kaj dolorige premis la birdon en la manoj [8].

doloriĝiTEZ

Senti doloron.

kontraŭdolorilo, sendolorigiloTEZ

MED Rimedo, medikamento kiu mildigas aŭ forigas doloron: iu suferanto de frunta doloro prenis sendolorigilon dum unu semajno, sed la malsano pligraviĝis [9]; patrina lakto efikas al novnaskito kiel kontraŭdolorilo [10]. VD:anestezilo

sendoloraTEZ

Sentiganta nenian doloron.

sendolorecoTEZ

MED Stato, en kiu oni ne sentas doloron eĉ kun vundo aŭ alio normale kaŭzanta doloron: komence mi povis ricevi sendolorecon per terapio, sed post certa tempo la doloroj reaperis [11]. SIN:analgezioVD:sensenteco

sendolorigaTEZ

Foriganta la doloron.

artikdoloroTEZ

MED Ĉiu ajn artika doloro. La planto efikas kontraŭ reŭmataj artikdoloroj, [12]
Rim.: PIV mencias la vorton artralgio [13] kiu estas, kiel jam klarigite en tiu rimarko, faka sinonimo senutila, kaj do evitinda.

dentodoloroTEZ

MED Doloro ĉe dento.
Rim.: Oni kelkfoje povas legi la terminon odontalgio kiu estas, kiel jam klarigite en tiu rimarko, faka sinonima balastaĵo por la lingvo, kaj do evitinda.

dorsodoloro

MED Doloro ĉe la toraka vertebraro.

epigastra doloroTEZ

MED Doloro ĉe la epigastro, de kiu ajn kaŭzo. VD:stomakdoloro, epigastro,

genudoloro

MED Doloro ĉe genuo.

kalkandoloro

MED Doloro ĉe kalkano.

kapdoloroTEZ Vikipedio

MED Doloro sentata en la kapo: suferis la junulino fortan kapdoloron [14].
Rim.: En PIV, oni trovas la vortojn cefaleo [15] kaj cefalalgio [16] [17], kiuj estas nur krudaj aplikaĵoj de la dekkvina Fundamenta regulo. Estas vere ke historie, ekzistis semiologia nuanco inter cefaleo kaj cefalalgio, nome cefaleo estis cefalalgio pli forta kaj daŭra. Sed tiu distingo estas tute forgesita de post la 19a jarcento. Hodiaŭ, cefaleo kaĵ cefalalgio estas veraj sinonimoj kaj aldonas neniun plian semantikan nuancon ol la vorto kapdoloro. Do ne indas enigi en la lingvon konfuzemajn vortojn, eĉ por teknikaj terminaroj dum ekzistas pli klaraj rimedoj kun ekzakte la sama senco. Due, la ŝajnsufiksa radiko -algio por difini doloron kiel simplan simptomon tute ne utilas, nek valoras. Kunmetaĵo kun la radiko -doloro estas same preciza, pli klara, pli facile rekonebla por ne-eŭropanoj, ne pli peza kaj funkcias en ĉiuj kazoj (ne eblas diri kial kuracistoj decidis adopti la terminon 'gastralgio' sed ne 'abdomenalgio', ekzemple). Estas grave ke Esperanto sin detenu de la multaj nekoheraĵoj kaj senutilaj pedantaj komplikaĵoj de la medicina vortoprovizo. [Alain Gérard, franca kuracisto]

koksdoloroTEZ

MED Doloro ĉe kokso, de kiu ajn kaŭzo. Nur 3 pacientoj suferis de koksdoloro, sed neniu el ili uzis analgezikojn [18]. VD:koksalgio

lumbodoloroTEZ

MED Doloro ĉe la lumba regiono. VD:lumbago
Rim.: PIV uzas la vorton lumbalgio [19] kun la malbona senco de lumbago. Lumbalgio estas doloro ĉe la lombo. Kaj lumbago estas akuta lumbalgio. Sed kiel klarigite en tiu rimarko, lumbalgio estas faka kaj konfuzema sinonimo de lumbodoloro.

mamdoloroTEZ

MED Doloro ĉe mamo.
Rim.: En PIV, troviĝas la termino mamalgio [20]. Kiel klarigite en tiu rimarko, tiu faka sinonimo senutilas, kaj do estas evitinda.

muskoldoloro

MED Doloro en muskolo, de kiu ajn kaŭzo: la rigideco de la nuko kaj spino kaj la muskoldoloroj karakterizas tiun periodon [21].

nukdoloro

MED Doloro ĉe la nuka vertebraro.

oreldoloroTEZ

MED Doloro ĉe orelo.
Rim.: PIV mencias la terminon otalgio [22] kiu estas, kiel jam klarigite en tiu rimarko, faka sinonima balastaĵo por la lingvo, kaj do evitinda.

stomakdoloroTEZ

MED Doloro de stomaka kaŭzo, kiun la malsanulo lokalizas ĉe la epigastro. VD:epigastra doloro
Rim.: En PIV, troviĝas la vorto gastralgio [23]. Kiel klarigite en tiu rimarko, tiu faka sinonimo signifas nenion pli ol stomakan doloron, kaj tial estas evitinda. Esperantaj kuracistoj ne bezonas esoterismon.

tradukoj

anglaj

~i: hurt, ache, pain; ~igi: hurt, inflict pain, cause pain; ~o: pain, ache, hurt, anguish; ~a 1.: painful, aching, sore; ~a 2.: pained, anguished; ~iga: painful, agonizing; ~iĝi: suffer, feel pain; kontraŭ~ilo, : analgesic, pain remedy, painkiller; sen~a: painless; sen~eco: painlessness, analgesia, absence of pain; sen~iga: analgesic; artik~o: arthralgia; dento~o: toothache, odontalgia; dorso~o: dorsalgia, middle back pain; epigastra ~o: epigastralgia; genu~o: gonalgia; kalkan~o: talalgia; kap~o: headache, cephalalgia; koks~o: coxalgia; lumbo~o: low back pain; mam~o: mastodynia, mastalgia; muskol~o: myalgia; nuk~o: cervicodynia, neck pain; orel~o: otalgia; stomak~o: stomachache, gastralgia.

belorusaj

~i: балець; ~igi: прычыняць боль; ~o: боль; ~a: балючы; ~iga: балючы; sen~a: бязбольны; sen~iga: абязбольваючы, болесуцішальны.

ĉeĥaj

~i: bolet; ~igi: způsobit bolest; ~o: bolest; ~a: bolestivý, bolestný; ~iga: bolestivý, bolestný; sen~a: bezbolestný; sen~iga: anestetický, anesteziologický, znecitlivující; dento~o: bolest zubu; epigastra ~o: bolest v nadbřišku; kap~o: bolení hlavy, cefalea, cefalgie; lumbo~o: bolest v zádech, houser, ústřel; muskol~o: myalgie; nuk~o: bolest v šíji.

francaj

~i: faire mal, être douloureux; ~igi: faire mal, causer une douleur, endolorir; ~o: douleur; ~a: douloureux; ~iga: douloureux; ~iĝi: se faire mal; kontraŭ~ilo, : analgésique (subst.), antalgique (subst.); sen~a: indolore; sen~eco: analgésie; sen~iga: analgésique (adj.), calmant; artik~o: arthralgie, douleur articulaire; dento~o: douleur dentaire, odontalgie; dorso~o: dorsalgie; epigastra ~o: épigastralgie; genu~o: gonalgie; kalkan~o: talalgie; kap~o: mal de tête, céphalée, céphalalgie; koks~o: douleur de hanche; lumbo~o: lombalgie; mam~o: mastodynie, mastalgie; muskol~o: myalgie, courbature; nuk~o: cervicalgie; orel~o: otalgie, otodynie; stomak~o: mal d’estomac, gastralgie.

germanaj

~i: schmerzen, weh tun; ~o: Schmerz; ~a 1.: schmerzend; ~a: Schmerzens-; sen~a: schmerzfrei; sen~iga: schmerzlindernd, schmerzstillend.

hispanaj

~o: dolor.

hungaraj

~i: fáj; ~igi: megfájdít, fájdalmat okoz; ~o: fájdalom; ~a 1.: fájó; ~a: fájdalmas; ~iga: fájdalmat okozó; ~iĝi: megfájdul; sen~a: fájdalommentes; sen~iga: fájdalomcsillapító, fájdalmat enyhítő.

italaj

~i: fare male (essere doloroso), essere doloroso; ~igi: fare male (causare dolore), causare dolore; ~o: dolore; ~a: doloroso, dolente; ~iga: doloroso; ~iĝi: sentire dolore; kontraŭ~ilo, : analgesico (sost.); sen~a: indolore; sen~eco: anelgesia; sen~iga: analgesico (agg.).

nederlandaj

~i: pijn doen; ~igi: pijn veroorzaken; ~o: pijn; ~a: pijnlijk; ~iga: pijn veroorzakend; ~iĝi: pijn hebben; kontraŭ~ilo, : pijnstiller; sen~a: pijnloos, gevoelloos; sen~eco: pijnloosheid, gevoelloosheid; sen~iga: pijnstillend.

polaj

~i: boleć, dolegać; ~igi: powodować ból; ~o: ból, dolegliwość; ~a 1.: obolały, bolesny, bolący, dolegliwy; ~a 2.: bolesny, dolegliwy; ~iga: bolesny, dolegliwy; ~iĝi: czuć ból, odczuwać ból, mieć dolegliwości; kontraŭ~ilo, : środek przeciwbólowy, środek uśmierzający ból, środek znieczulający; sen~a: bezbolesny; sen~eco: znieczulenie; sen~iga: przeciwbólowy, znieczulający.

portugalaj

~i: doer, causar dor; ~o: dor.

rusaj

~i: болеть; ~igi: причинять боль; ~o: боль; ~a: болезненный; ~iga: болезненный; ~iĝi: чувствовать боль; sen~a: безболезненный; sen~iga: обезболивающий, болеутоляющий.

slovakaj

~i: bolieť; ~igi: spôsobiť bolesť; ~o: bolesť, bôľ; ~a: bolestný; ~iga: bolestný; sen~a: bezbolestný; sen~iga: znecitlivejúci; dento~o: bolesť zubov; epigastra ~o: bolesť v nadbruší; kap~o: bolesť hlavy; lumbo~o: bolesť v hrbte; muskol~o: myalgia; nuk~o: bolesť v šiji.

fontoj

1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 23:35
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 16
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉap. 24
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 14:13
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 13:12
6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 4
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Ruĝaj ŝuoj
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Najbaraj familioj
9. Zhang Zhaojun: Doktrino pri Ĝingluo-oj, 2004
10. Vikipedio, artikolo „patrina lakto“, 2009-04-30
11. Amikaro Bruno Groening: Lumbo-spino-sindromo, 2008
12. Vikipedio: Urtiko
13. Plena Ilustrita Vortaro: artr/o
14. H. Vallienne: Kastelo de Prelongo, 1907
15. Plena Ilustrita Vortaro: cefale/o
16. Plena Ilustrita Vortaro: cefal/o
17. Plena Ilustrita Vortaro: algi/o
18. J. Adamczyk, A. Szczęśniak, B. Jasiewicz, M. Tęsiorowski: Functional Results of Operative Treatment in Slipped Epiphysis, [vidita en 2015]
19. Plena Ilustrita Vortaro: lumb/o
20. Plena Ilustrita Vortaro: mam/o
21. Internacia Naturkuraca Asocio: Kelkaj oftaj infektaj, akutaj malsanoj, [vidita en 2012]
22. Plena Ilustrita Vortaro: ot/o
23. Plena Ilustrita Vortaro: gastr/o

~i: Mankas verkindiko en fonto.
~o: Mankas verkindiko en fonto.
~a: Mankas verkindiko en fonto.
~iĝi: Mankas dua fontindiko.
~iĝi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
sen~a: Mankas dua fontindiko.
sen~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
sen~iga: Mankas dua fontindiko.
sen~iga: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
dento~o: Mankas dua fontindiko.
dento~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
dorso~o: Mankas dua fontindiko.
dorso~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
epigastra ~o: Mankas dua fontindiko.
epigastra ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
genu~o: Mankas dua fontindiko.
genu~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
kalkan~o: Mankas dua fontindiko.
kalkan~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
nuk~o: Mankas dua fontindiko.
nuk~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


[^Revo] [dolor.xml] [redakti...] [traduki...] [artikolversio: 1.45 2017/02/21 15:10:16 ]