tradukoj: cs de en es fr hu it nl pt ru sk

afekci/o Z

afekcioTEZ Vikipedio

1.
MED Iu el diversaj malsanoj karaterizitaj de malharmonio inter ekstera situacio kaj sento aŭ inter sento kaj ĝia eskstera esprimado: longa starado, fortostreĉoj, sidema vivo, mallakso, daŭra seksa ekscitiĝo ktp. kontribuas al la apero de tiu afekcio kaj al ties pligraviĝo [1].
2.TEZ
PSI Emociego, pasia ekscitiĝo, sentoskuo: venis la kronprinco de Germanio, ne tro sukcese kaŝanta sub malvarma masko sian afekcion pro la tragika pereo de la kuzo [2]; poste lia avo enkarceriĝis kaj lia patro falis en afekcion, tial prospero sin forturnis el lia hejmo [3].
3.TEZ
FIL Ŝanĝiĝo en la animstato de ekzistaĵo.

afekcii

(tr)
Tuŝi kiel afekcio:
1.
MED li haltis por spiri, ĉar la krutaj ŝtuparoj afekciis lin; ekzistas aliaj formoj de histerio, [karakterizitaj per] paralizoj, kiuj povas afekcii la duonon de la korpo aŭ nur unu membron [4].
2.
PSI emociita de la aklamo kaj afekciita de la murmurado de la gratulantoj.

afekciaTEZ

PSI
Rilata al la emocia aŭ senta flanko de la menso, kontraste al la racia: tiu vorto sufiĉis por elvoki afekciajn reagojn; la parton per kiu la psiko amas kaj malsatas kaj soifas kaj ekscitiĝas pro emocioj ĉiaspecaj ni nomas malracia kaj afekcia [5] SIN:afektiva

tradukoj

anglaj

~o 2.: affection; ~o 3.: affection.

ĉeĥaj

~o: afekce, afekt, hnutí mysli, vzrušení; ~i: působit na něco, silně rozrušit, vzrušit, vzrušit dráždivě; ~a: vzrušený.

francaj

~o 1.: affection, maladie; ~o 2.: transport nerveux, affection de l'âme, commotion, choc, émotion, secousse; ~o 3.: affect; ~i 1.: affecter; ~i 2.: commotionner, choquer, secouer, émouvoir; ~a: affectif, émotionnel.

germanaj

~o: Affekt.

hispanaj

~o 2.: afección.

hungaraj

~o 1.: bántalom, beteg állapot, affekció; ~o 2.: indulat, felindulás, emóció; ~o 3.: affektus, indulat.

italaj

~o 1.: affezione, malattia; ~o 2.: affezione, trasporto (sentimento), emozione, sentimento; ~o 3.: affezione; ~i 1.: colpire, interessare, rendere affetto; ~i 2.: commuovere (generare sentimento), emozionare, colpire (generare sentimento); ~a: affettivo, emotivo (sfera emozionale).

nederlandaj

~o: affectie.

portugalaj

~o 1.: afecção; ~o 2.: comoção, abalo, choque.

rusaj

~o 2.: потрясение, возбуждение, аффект.

slovakaj

~o 1.: záchvat; ~o 2.: afekt; ~o: afekcia, ochorenie, pohnutie mysle (lek.); ~i: silne rozrušiť, vzrušiť; ~a: vzrušený.

fontoj

1. Skrotovariko, Naturkuracado.info
2. V. Rybakov trad J. Finkel: Gravitavio „Carido“, http://lib.ru/RYBAKOW/graviletesp.txt
3. Lusin, Ĉina Radio Internacia
4. Histerio, Naturkuracado.info
5. Platono, trad. Donald Broadribb: La Respubliko, parto 4


administraj notoj

pri afekci/o :
  Cxi tiu radiko estas verba en PIV1, PIV2.
  [MB]

[^Revo] [afekci.xml] [redakti...] [traduki...] [artikolversio: 1.19 2017/06/14 16:10:15 ]