tradukoj: be br en es fr it nl pt ru sk

*afekt/i

*afektiTEZ

(tr)
1.TEZ
Alpreni (sintenon), ŝajnigi (senton, kvaliton) per nenaturaj, nesimplaj, troaj manieroj: afekti solenan sintenadon, gravan mienon, grandaniman konduton, kavaliran pozon...; afekti amikecon, indiferentecon, piecon, simpation, saĝon, virton...; sinjorino Kukŝin ellasis siajn demandojn unu post alia kun afektita malzorgeco [1]; pretekstante la grandan influon, kiun ili afektis atribui al mi, [ili] volis tiu- aŭ alimaniere proprigi min al si [2]; facile estas [...] iri kolekti sablon kaj ŝtonojn [...] kaj afekti mienon de naturesploranto [3].
2.TEZ
(abs.) Afekti1 superecon, altan socian rangon, kapricemon k.a. por altiri al si atenton, respekton: ne afektu, infano, kaj ne enmetu al vi frenezaĵojn en la kapon! [4]; vi bone diris tion: simple, ne hontante kaj ne afektante [5]; jen ŝi komencas afektadi antaŭ la spegulo [6]. VD:koketi, pozi, dando.

afektoTEZ Vikipedio

Sinteno de tiu, kiu afektas:
a)
kiom aĉas la afekto komplezi al duonvivul' [7].
b)
same kiel liaj prozoj, liaj poemoj kun stilo freŝa sentigas nenian afekton [8]; ekzistas aspektoj de George Bush kiu[j]n ĉiu konas: ekzemple lia manko de afekto [9].

Rim.: Pro nacilingva influo aŭ simileco de la formoj oni foje konfuzas ĉi tiun vorton kun efekto, afekcio, aŭ korinklino.

afekta

1.TEZ
Afektanta: Seabra evidentiĝas ne afekta, sed aŭtenta, maldekstrulo [10]; la aŭtoro [verkas] en la vortumema frazado de humila kaj afekta duonklera farmbienisto [11]; subite la geamantoj sin liberigis reciproke, el preno kaj teno, kaj afekte senkulpaj ili dissidiĝis [12]; Ŝol starigis la klasikan demandon en dolĉafekta tono (tono afektanta dolĉecon) [13]; [mi estas ludilo] de ilia mildafekta malico [14]. VD:afektema
2.
Montranta ies afekton: afekta voĉo, parolmaniero, rideto; kiam oni ludas en afekta maniero, lia muziko estas abomeninda [15]; Stanjo tiel kondutis kun mi, ke mi ne povis ekskludi afektan strebon vundi min [16]; Rita afekte levis al li admone minacan fingron [17].
3.
Afektita: ne turmentu min kiel antaŭe per vanaj duboj kaj afekta malvarmo [18]; li donis al ŝi la kajeron kun la brulnigriĝinta rando, la sekan rozon, la foton kaj, kun afekta zorgemo, la ŝparkasan libreton [19].

afektaĵo

Konkreta elemento de afekta konduto: la ideo pri nacieco facile povas tiel etendiĝi, ke ĝi fariĝos afektaĵo [20]; [en ŝia konduto] mi trovis ian formon de ĝentileco, [...] kiu miaopinie ja valoras tiun de la afektaĵoj [21]; [vidante la malordemon de mia kunloĝanto] mi ekhavigis al mi virtajn afektaĵojn [22].

afektemaTEZ

[23]
Ema afekti: kiel afektema estas la nuntempa junularo! [24]. VD:afekta1

afektul(in)oTEZ

Tiu, kiu kutime afektas: la viroj nomis lin afektulo, sed sekrete enviis lin [25]; hipokritulo ŝajnigas por kaŝi, afektulo por paradi; „afektulino!“ moke respondis la kolumo [26]; pruduloj, hipokrituloj, [...] ĉastafektuloj, [...] rancaj gevirguloj, vi verŝajne malatente legis la titolon de tiu ĉi anekdotaro [27].

senafekta

Montranta nenian afekton: antaŭ 70 jaroj kvar senafektaj knabinoj en familio Zhang fondis la gazeton „Akvo“ [28]; Remus Gordens senafekte enpaŝis la oficejon kaj lasis sin sinki sur la indikitan seĝon [29].

tradukoj

anglaj

~i: feign, pretend; ~o: affectation; ~a 1.: affected, artificial, assumed; ~aĵo: affectation, mannerism; ~ema: affected, artificial, assumed; ~ul(in)o: poseur; sen~a: unaffected, simple.

belorusaj

~i: прытварацца, прыкідвацца, выстаўляцца, манернічаць .

bretonaj

~i: ober (an) neuz (da), stummañ.

francaj

~i 1.: affecter, adopter (une attitude), afficher, feindre, jouer, faire semblant (de), simuler; ~i 2.: agir avec affectation, prendre des airs, faire des façons, feindre, faire des manières, minauder; ~o: affectation, afféterie, artificialité, minauderie, préciosité; ~a 1.: qui affecte, affecté, apprêté, artificiel, chichiteux, maniéré, minaudier, peu naturel, précieux; ~a 2.: affecté, apprêté, artificiel, chichiteux, de commande, maniéré, peu naturel; ~a 3.: affecté, artificiel, de commande, feint, forcé, peu naturel; ~aĵo: chichi, façon, manière, minauderie, mine, simagrée, singerie; ~ema: affecté, apprêté, artificiel, chichiteux, maniéré, minaudier, peu naturel, précieux; ~ul(in)o: personne affectée, faiseur, poseur; sen~a: naturel, simple, sincère, sans façons, sans manières. ~ita: affecté, artificiel, de commande, feint, forcé, peu naturel; dolĉ~a: doucereux, mielleux; mild~a: doucereux, mielleux.

hispanaj

~i: afectar.

italaj

~i: affettare, far mostra di.

nederlandaj

~i: z. aanstellen.

portugalaj

~i: afetar, fingir.

rusaj

~i: притворяться, ломаться, рисоваться, жеманиться; ~o: жеманство, рисовка, позёрство; ~aĵo: жеманство, рисовка, поза; ~ema: манерный, жеманный, неестественный; ~ul(in)o: позёр; sen~a: безыскусный, естественный, простой.

slovakaj

~i: afektovať.

fontoj

1. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, ĉap. 13
2. Jean-Jacques Rousseau, trad. André Gilles: La revadoj de soleca promenanto, Sesa promenado
3. Jean-Jacques Rousseau, trad. André Gilles: La revadoj de soleca promenanto, Sepa promenado
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malbela anasido
5. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, ĉap. 25
6. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, 1:6
7. A. Puŝkin trad V. Melnikov: Eŭgeno Onegin, LOdE 2003:6
8. Granda literatoro de la dinastio Song, Ĉina Radio Internacia
9. trad V. Lutermano: Le Monde Diplomatique en Esperanto, 2004-10
10. J. Camacho: Soluloj kaj putinoj, Originala literaturo Esperanta
11. R. Platteau: Riĉiga, agrabla, nepre leginda libro, LOdE 2003:11
12. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 24
13. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 7
14. Jean-Jacques Rousseau, trad. André Gilles: La revadoj de soleca promenanto, Oka promenado
15. Granda konanto, Ĉina Radio Internacia
16. V. Rybakov trad J. Finkel: Gravitavio „Carido“, http://lib.ru/RYBAKOW/graviletesp.txt
17. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 12
18. M. Lermontov trad N. Danovskij: Princidino Mary, Rusa literaturo en Esperanto
19. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 24
20. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Io
21. Jean-Jacques Rousseau, trad. André Gilles: La revadoj de soleca promenanto, Naŭa promenado
22. A. Conan Doyle tr. D. Booton: La musgrava rito
23. Kazimierz Bein: Vortaro de Esperanto
24. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, ĉap. 10
25. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, ĉap. 7
26. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kolumo
27. L. Beaucaire: Kruko kaj Baniko en Bervalo, Averto
28. Pang Bian: Homo amema kun koro ĉiam juna, El Popola Ĉinio
29. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 7

[^Revo] [afekt.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.24 2010/01/22 17:30:25 ]