2propozici/o

propozicio

1.
GRA Parto de frazo esprimanta per si mem kompletan sencon kaj enhavanta verbon kun finaĵoj -as, -is, -os, -us-u, akompanatan aŭ ne de subjekto kaj predikato aŭ komplemento: en Esperanto la adverba participo ĉiam rilatas la subjekton de la ĉefa propozicio [1]; se ni iam post propozicio uzas la akuzativon, la akuzativo tie dependas ne de la prepozicio, sed de aliaj kaŭzoj FK ; „ke“ estas konjunkcio kaj ligas du propoziciojn [2]; simplaj frazoj sen subordigitaj propozicioj [3].
Rim. 1: Kiam la infinitivo kaj participo havas esprimitan subjekton, oni konsentas, ke ili formas apartan propozicion: mi aŭdis lin eliri; li ekvidis la anĝelon starantan sur la vojo. Tio estas grava por la uzado de si, sia.
Rim. 2: Ekzistas kelkfoje propozicioj, en kiuj la ideo de la verbo estas esprimata per alispeca vorto: for (foriĝu) de tie ĉi, fripono!
2.
MAT
a)
MatVort Aserto pri matematikaj objektoj, kiu povas esti vera, falsa, aŭ kies vereco estas nepruvebla kadre de la koncerna teorio.
b)
PIV1 (evitinde) Propozicio 2.a, kiun oni proponas al si demonstri.
Rim.: Tiu iom fakulĵargona uzo ne plu aperas en PIV2.
1. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 11. Verboj
2. Christian Declerck: Kiun vojon?, Monato, 2000/04, p. 4
3. Monato, Garbhan MacAoidh: Leĝoj landon prosperigas
angle:
2.a proposition, statement
beloruse:
1. сказ 2. выказваньне (мат.), сьцвярджэньне (мат.)
ĉeĥe:
tvrzení, výrok, významová stránka věty, věta
france:
2. proposition (math.)
germane:
1. Teilsatz 2.a Proposition, Hilfssatz
hispane:
1. proposición
hungare:
1. mellékmondat, tagmondat 2.a állítás 2. tétel
japane:
[せち], 命題 [めいだい]
nederlande:
1. zin
pole:
1. zdanie 2.a zdanie
ruse:
1. предложение (грам.) 2.a высказывание, пропозиция
slovake:
tvrdenie, veta, výrok
ukraine:
речення

demanda propozicio PAG

GRA Propozicio1 esprimanta demandon: Post la demandaj propozicioj sekvas demandosigno [4].
angle:
interrogative sentence
beloruse:
пытальны сказ
ĉine:
疑問句 [yíwènjù], 疑问句 [yíwènjù]
pole:
zdanie pytające
ruse:
вопросительное предложение

ekkria propozicio PAG

GRA Propozicio1 esprimanta emocion aŭ surprizon: Post ekkria propozicio oni metas krisignon.
angle:
exclamative sentence
beloruse:
клічны сказ
pole:
zdanie wykrzyknikowe
ruse:
восклицательное предложение

indika propozicio PAG

GRA Propozicio1 per kiu oni rakontas, informas, asertas: la predikato de indika propozicio plej ofte staras en indikativo; la predikato de tiu indika propozicio estas kondicionala, ĉar ĝi esprimas supozon; Post la indika propozicio oni metas punkton [5].
angle:
declarative sentence
beloruse:
апавядальны сказ
ĉine:
陈述句 [chénshùjù], 陳述句 [chénshùjù]
pole:
zdanie oznajmujące
ruse:
повествовательное предложение

administraj notoj

pri ~o 1.:
      Reverkinda :-( [MB]
    
pri ~o 2.a:
        MatVort konas ankaux "algebro de ~oj", "~a funktoro"
        [konektilo (KompLeks), operatoro (KompLeks, PIV2),
        operacio (PIV2)...]. Sama hxaoso pri kvantoro (KompLeks),
        kvantifilo (MatVort), kvantizanto (PIV2). [MB]
      
ekkria ~o : Mankas dua fontindiko.