*help/i
*helpi ↝
(x)
- 1.
- (iu)
Faciligi ies agadon.
- a) ↝
-
Faciligi ies agadon, partoprenante ĝin:
helpi unu la alian
[1];
se via tasko estas tro longa, mi helpos vin;
li helpis la infanon, al la infano porti la pezan sitelon;
helpi aferon tre utilan
DL
;
li tre multe helpis la disvastigon (aŭ al la
disvastigo) de la lingvo;
nek helpeble, nek konsileble
(senrimede perdita, ruinigita)
PrV
;
ili venis kaj ĉerpis akvon kaj plenigis la trogojn […], tiam Moseo
leviĝis kaj helpis ilin kaj trinkigis iliajn ŝafojn
[2].
apogi, subteni
- b) ↝
-
Faciligi ies agadon, havigante rimedon
kontraŭ embaraso aŭ malbono
(danĝero, peniga laboro, mizero ktp):
oni konsilas kaj konsolas, sed helpi ne volas
PrV
;
vi helpis malriĉan homon
[3];
ni neniel povas helpi al ŝi;
la Dio de mia patro helpis min, kaj savis min kontraŭ la glavo de Faraono
[4];
vi estos premata kaj prirabata ĉiutage, kaj neniu vin helpos
[5];
la dioj […] helpu vin en la tempo de via mizero
[6];
sed malgraŭ tuta via perfekteco kiel vi povas
helpi miajn embarasojn
[7]?
min helpu forigi la erarojn, kiujn mi faris
DL
;
ŝi donu helpon kaj por ke vi ne devu morti
FK
;
mi estos arestita ― helpu min
[8]!
defendi, protekti
- 2. ↝
- (io)
Faciligi ion al iu, esti utila por, efika por ― aŭ
kontraŭ io, rimedi kontraŭ io:
kontraŭ kalumnio helpas nenio
PrV
;
al farun' malbonspeca ne helpos la spico
PrV
;
li faris sin granda, li faris sin malgranda, sed nenia ombro venis,
[…] nenio helpis
DL
;
li pensis: nun nenio helpos, oni devas nur kuraĝe resti ĉe sia opinio
FK
;
ne helpis petoj nek minacoj;
ne helpos riĉo en la tago de nia morto;
ĉiuj miaj admonoj nenion helpis;
vi fidas la mensogajn vortojn, kiuj neniom helpas
[9];
kion helpas (neniel utilas) nun tro malfruaj
plendoj
[10]?
al fiŝ' kuirita jam akvo ne helpos
(kiam oni estas perdita, helpo ne plu utilas)
PrV
;
(figure)
la cirkonstancoj helpis min;
la silento multe helpas la meditadon.
akceli, favori, progresigi, sukuri
1.
L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolo antaŭ
la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer,
1905
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 2:17
3. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto tria
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 18:4
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 28:29
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 10:14
7. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 14
8. Monato, Isikawa Takasi: La plej trompiĝema lando, 2014
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 7:8
10. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 2:17
3. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto tria
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 18:4
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 28:29
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 10:14
7. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 14
8. Monato, Isikawa Takasi: La plej trompiĝema lando, 2014
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 7:8
10. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
- angle:
- help
- beloruse:
- дапамагаць, памагаць
- bretone:
- harpañ, sikour (v.), skoazellañ
- bulgare:
- помагам
- ĉeĥe:
- napomáhat, pomáhat, pomoci, pomáhat (někomu), poskytnout pomoc, vypomáhat
- france:
- aider, assister (prêter son concours), concourir (prêter son concours) , remédier (apporter un remède à un problème), seconder, servir (aider, remédier)
- germane:
- helfen, unterstützen
- greke:
- βοηθώ
- hispane:
- ayudar
- hungare:
- (meg)segít kontraŭ kalumnio ~as nenio: rágalom ellen nincs orvosság al fiŝ' kuirita jam akvo ne ~os: főtt halnak hiába a víznek folyása
- itale:
- aiutare, assistere (aiutare), servire (essere utile), giovare, favorire (giovare), soccorrere
- katalune:
- ajudar
- nederlande:
- helpen
- okcitane:
- ajudar
- pole:
- 2. pomagać 1.a pomagać, wspomagać, wspierać 1.b pomagać
- portugale:
- ajudar, socorrer
- ruse:
- помогать, помочь
- slovake:
- pomáhať, pomôcť
- svede:
- hjälpa
help! ↝
(ekkrio)
-
Helpu (min)!:
trafulmis lian menson dum sekundo la ideo krii
„help!“
[11].
Rim.: Vidu la rimarkon ĉe halt!
11.
C. Piron: Ĉu ni kunvenis
vane?, 1982
- france:
- au secours !
- germane:
- Hilfe!
helpo ↝
-
Ago de helpanto; io, kio helpas:
donu al mi vian helpon
[12];
krii pro helpo;
li ne kuraĝis peti helpon
[13];
juna homo […] venis Londonon, por serĉi helpon ĉe unu sia parenco
FK
;
mi serĉos helpon, mi sendos venigi kuracistojn
[14];
li mirinde aranĝis al si helpon, ĝis li fariĝis potenca
[15].
sukurado
12.
Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
13. Monato, last: Mispaŝe ...
14. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvina
15. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Kroniko 26:15
13. Monato, last: Mispaŝe ...
14. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvina
15. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Kroniko 26:15
- angle:
- help
- beloruse:
- дапамога, помач, падмога, паслуга, успамога
- bretone:
- harp, sikour (ak.), skoazell
- bulgare:
- помощ
- ĉeĥe:
- podpora, pomoc, výpomoc
- france:
- aide (action)
- germane:
- Hilfe
- greke:
- βοήθεια
- hispane:
- ayuda
- hungare:
- segítség, segély
- itale:
- aiuto, ausilio, supporto, beneficio, soccorso
- nederlande:
- hulp
- pole:
- pomoc, wsparcie
- portugale:
- ajuda, socorro
- ruse:
- помощь
- slovake:
- podpora, pomoc, výpomoc
- svede:
- hjälp
helpa
- 1.
- Helpanta, donanta helpon en okazo de bezono: helpa mono, trupo, mano; la lingvo helpa de l' homaro devas esti por ĉiuj facila VivZam ; venos helpa mono de katastrofa fonduso [16]; helpa dungitaro [17].
- 2.
- Helpanta kontraŭ io: tiu ĉi banejo estas vere por mia malsano la plej helpa DL ; por ĉia malbono estas necesa ia helpa rimedo Marta .
16.
Monato, Walter Klag: Tamen ne la plej alta ...
17. Monato, Claude Piron: Francio invitas, Svislando suferas
17. Monato, Claude Piron: Francio invitas, Svislando suferas
- angle:
- helpful
- beloruse:
- дапаможны
- bretone:
- -skoazell
- ĉeĥe:
- pomocný, výpomocný
- france:
- auxiliaire (adj., qui aide), favorable, propice, secourable
- germane:
- hilfreich, Hilfs-
- hungare:
- segéd-, segítő, segély-
- itale:
- d'appoggio, ausiliario, coadiuvante (agg.), sussidiario (agg.), utile
- nederlande:
- hulp-
- pole:
- pomocny, pomocniczy, wspierający
- portugale:
- auxiliar (adj.)
- ruse:
- вспомогательный
- slovake:
- pomocný
- svede:
- hjälpande, hjälp-
helpe
- Laŭ helpa maniero: ĉe lia alvoko, ni kuris helpe (por helpi) al li; la vento blovas helpe (favore) al la vojo Hamlet ; mi lin venkos, se mi havos helpe cent ŝtonĵetistojn [18]; la buboj […] fajfadis helpe de la fingroj [19]; la rozokolora dio Eroso helpe flugu al ni malsupren Marta .
18.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXIII
19. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Fluganta kofro
19. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Fluganta kofro
- angle:
- helpfully
- beloruse:
- з дапамогаю, па дапамогу, у дапамогу
- germane:
- zu Hilfe, mit Hilfe
- hungare:
- segítve, segítségként
- nederlande:
- ter hulp
- pole:
- przy pomocy, za pomocą, wspomagany, ze wspomaganiem
- portugale:
- em ajuda (adv.)
- ruse:
- на помощь, в помощь
helpanto, helpisto ↝
-
Tiu, kiu helpas alian, sed ne anstataŭas:
ne estas bone, ke la homo estu sola, Mi kreos al li helpanton similan al li
[20];
la apotekisto estas helpanto de l' kuracisto
DL
;
adjunkto, akolito, asesoro, asistanto, diakono
Rim.: Anstataŭ duvortaj „helpanto-servanto“, „helpanto-kuiristo“, ktp: mortis bonkora helpant' okulisto VivZam ; „help-“ estas foje uzata kvazaŭprefikse simile kiel „vic-“: sendinte en Makedonujon du el siaj helpservantoj […] li mem restis iom da tempo [21]; helplaboristo estis ŝtelinta pakaĵon da kafograjnoj [22].
20.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 2:18
21. La Nova Testamento, La agoj 19:22
22. Monato, Jomo Ipfelkofer: La saĝo de Salomono kaj salamo
21. La Nova Testamento, La agoj 19:22
22. Monato, Jomo Ipfelkofer: La saĝo de Salomono kaj salamo
- angle:
- helper
- beloruse:
- памагаты, памочнік
- bretone:
- harper, sikourer, skoazeller
- ĉeĥe:
- pomocník
- france:
- aide (personne), auxiliaire
- germane:
- Helfer
- greke:
- βοηθός
- hispane:
- ayudante
- hungare:
- segítő, segéd, kisegítő
- itale:
- aiutante, assistente
- nederlande:
- helper
- pole:
- pomocnik
- portugale:
- ajudante
- ruse:
- помощник
- slovake:
- pomocník
- svede:
- hjälpare
helpema ↝
- Volonte helpanta, komplezema: justa kaj helpema li estas [23]; por problemoj malfacilaj de lerneja tasko li estis ankaŭ tre helpema konsilanto VivZam ; ili vidis nur kiamaniere li vivis: bonkore, pure, modeste, helpeme, ofere, mirinde pacience kun ĉiuj VivZam ; mian varmegan dankon al la publiko por la helpemo, kiun ĝi montris al mi DL ; ekzemplo de lia helpemo al homoj estas lia elpensado de tute ellaborita skribmaŝino VivZam .
23.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Zeĥarja 9:9
- angle:
- helpful
- bretone:
- sikourus
- ĉeĥe:
- nápomocný, ochotný, učinlivý, úslužný
- france:
- serviable
- germane:
- hilfsbereit
- hungare:
- szolgálatkész
- itale:
- servizievole, soccorrevole
- nederlande:
- behulpzaam
- pole:
- uczynny
- portugale:
- serviçal (adj.)
- ruse:
- услужливый
- slovake:
- láskavý, ochotný, úslužný
- svede:
- hjälpsam
helpilo
- Rimedo por helpi: suprenlevinte ĝin, oni uzis helpilojn, por subzoni la ŝipon [24]; la libro celas esti helpilo al prepariĝo por la ekzamenoj [25]; dum preskaŭ tuta jarcento la mapo estis la ĉefa helpilo por aŭto-ŝoforoj, kiuj veturas en nekonata regiono [26].
24.
La Nova Testamento, La agoj 27:17
25. Monato, Pavel Moĵaev Kaj Jefim Zajdman: Gvidlibro tra Esperantujo: ĉio unulibre!
26. Monato, Paul Peeraerts: Birada sistemo helpas pli kaj pli da ŝoforoj
25. Monato, Pavel Moĵaev Kaj Jefim Zajdman: Gvidlibro tra Esperantujo: ĉio unulibre!
26. Monato, Paul Peeraerts: Birada sistemo helpas pli kaj pli da ŝoforoj
- angle:
- aid
- beloruse:
- дапаможнік
- ĉeĥe:
- nápověda, pomůcka
- germane:
- Hilfsmittel
- hungare:
- segédeszköz
- itale:
- coadiuvante (med.), supporto (fig.)
- nederlande:
- hulpmiddel
- pole:
- pomoc, pomocnik, środek pomocniczy
- portugale:
- recurso (de ajuda ou socorro)
- ruse:
- пособие, вспомогательное средство, подспорье
- slovake:
- pomôcka
- svede:
- hjälpmedel
antaŭmalhelpi ↝
[27]
-
Neebligi, ke io malbona okazu, aperu;
preventi:
anstataŭ okupiĝi ĉefe pri la konsekvencoj de akvolikoj, preferinde oni okupiĝas
pri klopodoj ilin antaŭmalhelpi
[28];
antaŭmalhelpi pliakriĝon de la situacio
[29];
modera trinkado de alkoholaĵoj kaj nefumado povas antaŭmalhelpi demencon
[30].
antaŭforigi, antaŭgardi, antaŭhaltigi
- angle:
- prevent
- bretone:
- diarbenn
- france:
- éviter (la survenue de), parer (éviter), prévenir (empêcher la survenue)
- germane:
- vermeiden
- hungare:
- elhárít, megelőz (pl. bajt)
- itale:
- prevenire (evitare), evitare (prevenire)
- pole:
- zapobiegać, powstrzymywać
- portugale:
- prevenir
- ruse:
- предотвратить
- svede:
- förhindra
kunhelpi ↝
(tr)
-
Kunlabori, doni helpon en komuna afero:
kunhelpi ion, por io, kun iu;
kunhelpi al la iom-post-ioma ellaboriĝo de filozofie pura […]
religio
VivZam
;
juna gisisto […] kunhelpis ĉe la restaŭra laboro en la domo
[31];
kunhelpanto por la kompilo de vortaro.
kontribui, kontingenti, kotizi
31.
Monato, Albisturo Kvinke: Analoj de Bailenambeann
- angle:
- help together, cooperate
- france:
- concourir (contribuer), contribuer, participer
- germane:
- mithelfen, unterstützen
- hungare:
- besegít
- itale:
- coadiuvare, concorrere (contribuire), cooperare
- nederlande:
- samenwerken
- pole:
- pomagać, wspierać, kontrybuować, partycypować, kooperować
- portugale:
- cooperar
- ruse:
- помогать, содействовать , способствовать
- svede:
- medhjälpa
*kunhelpo
- Kunlaboro, helpo donata en komuna afero: mi rekomendas la diversajn lernolibrojn kaj vortarojn […] eldonitaj de niaj plej kompetentaj amikoj […] sub mia persona kontrolo kaj kunhelpo [32]; vi […] savis mian vivon ― kvankam ne sen mia kunhelpo [33].
32.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Antaŭparolo
33. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Geermitoj
33. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Geermitoj
- france:
- coopération, concours (aide)
- germane:
- Mithilfe, Unterstützung
*malhelpi [34] ↝
(tr)
- 1. ↝
- (iu)
Malfaciligi ies agadon per diversaj kontraŭagoj:
pardonu, eble mi malhelpas vin?
vi neniel povas malhelpi min, en nenia maniero
[35];
ŝi […] trapenetradis la amasojn da homoj, kiuj malhelpis ŝian iradon
Marta
;
la pastraro malhelpas la reformojn por la laborantaj klasoj
[36].
embarasi, ĝeni, maloportuni, tedi
- 2. ↝
- (io)
Malfaciligi aŭ malebligi ion:
la varmego malhelpis, ke mi finu la laboron;
nenio malhelpas, ke...;
bruo malhelpas la aŭdadon;
lia foriro neniom malhelpas la traktadojn;
la severa netuŝebleco de la Fundamento gardos ĉiam la unuecon de nia lingvo, ne
malhelpante tamen al la lingvo […] perfektiĝadi
[37];
konsumo de kafeino kaj alkoholaĵoj malhelpas noktan ripozon
[38];
principoj kaj postuloj puŝis kaj malhelpis unu la alian
VivZam
;
malhelpis al libera veturado de nia buso ankaŭ amaso da modernaj aŭtomobiloj
[39];
li […] volis studi en la universitato, sed la malbona stato de liaj
okuloj […] malhelpis tiun planon
[40].
bari, bridi, ĝeni, haltigi, kontraŭi
34.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Universala
Vortaro, mal'help'
35. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvara
36. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XIV
37. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Antaŭparolo
38. Monato, Ivo Durwael: Dormu bone, vivu bone
39. Monato, Dmitrij Cibulevskij: Busvojaĝo
40. Monato, Andreas Künzli: Atentinda memuaro
35. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvara
36. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XIV
37. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Antaŭparolo
38. Monato, Ivo Durwael: Dormu bone, vivu bone
39. Monato, Dmitrij Cibulevskij: Busvojaĝo
40. Monato, Andreas Künzli: Atentinda memuaro
- angle:
- hinder, impede, thwart
- beloruse:
- замінаць, перашкаджаць
- bretone:
- skoilhañ
- ĉeĥe:
- inhibovat, potlačit, potlačovat, utlumit, utlumovat, zpomalit, zpomalovat
- france:
- gêner, déranger (causer une gêne) , empêcher, ennuyer (gêner), entraver (gêner)
- germane:
- behindern, verhindern, stören
- hungare:
- (meg)akadályoz
- itale:
- ostacolare, impedire, contrastare
- nederlande:
- belemmeren, verhinderen
- pole:
- przeszkadzać, utrudniać, wadzić, zawadzać, zakłócać
- portugale:
- prejudicar, atrapalhar
- ruse:
- мешать, затруднять, препятствовать
- slovake:
- hatiť, inhibovať, prekážať, spomaľovať, zabrániť, zavadzať
- svede:
- hindra, förhindra
malhelpo ↝
-
Io, kio malhelpas; malfaciligo, malfacilaĵo:
multaj malhelpoj rezultas el la lingva diverseco;
meti al iu malhelpojn sur la vojon;
forigu malhelpojn de la vojo
[41];
fianĉon de l' sorto difinitan forpelos nenia malhelpo
PrV
;
la pluvo faladis torente, sed malgraŭ la […] malhelpoj li devis
nepre eliri
[42];
la gvardio, al kiu neniu faris malhelpon, proksimiĝis
[43];
burokrataj malhelpoj
[44];
pluraj landoj ne atingas sian normalan produktokvanton pro politikaj malhelpoj
[45].
baro, bastono, dorno, trabo, tubero
41.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 57:14
42. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
43. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XVII
44. Monato, Stefan Maul: Majstroverko, sed nur taktika
45. Monato, Roland Rotsaert: Petrolo: Nehaltigeblaj prezaltiĝoj
42. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
43. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XVII
44. Monato, Stefan Maul: Majstroverko, sed nur taktika
45. Monato, Roland Rotsaert: Petrolo: Nehaltigeblaj prezaltiĝoj
- angle:
- hindrance, impedance
- beloruse:
- замінка, перашкода
- bretone:
- skoilh
- ĉeĥe:
- překážka, zábrana
- france:
- gêne, empêchement, ennui (empêchement), entrave (gêne), obstacle
- germane:
- Hindernis
- hispane:
- impedimento, obstáculo, estorbo para algo
- hungare:
- akadály, gát
- itale:
- ostacolo, impedimento, contrattempo
- nederlande:
- belemmering, hindernis
- pole:
- przeszkoda, utrudnienie, zawada, zakłócenie
- portugale:
- estorvo
- ruse:
- помеха, препятствие , затруднение
- slovake:
- prekážka (okolnosť)
- svede:
- hinder
malhelpa
- Malfaciliga, ĝenanta: [li] ja surhavis sian sekurigan zonon, sed ne estis fiksinta sin en la falomalhelpan drategon ĉe la roko [46].
46.
Monato, Franz-Georg Rössler: Kiam montopado fariĝis mortopado
- angle:
- unhelpful
- ĉeĥe:
- bránící, překážející, rušící, zabraňující
- france:
- gênant, fâcheux
- germane:
- hinderlich
- hungare:
- akadályozó, gátló
- itale:
- ostativo, impediente, preclusivo, ostacolante
- nederlande:
- hinderlijk
- pole:
- przeszkadzający, utrudniający, wadzący, zawadzający, zakłócający
- portugale:
- prejudicial
- ruse:
- затруднительный, мешающий
- slovake:
- brániaci, rušivý, zabraňujúci
- svede:
- hindrande
senhelpa
- 1. ↝
- (iu) Tia, ke mankas ĉia helpo: malriĉa senhelpa orfino [47]; sensaĝaj kaj senhelpaj bestoj EE ; la kontraŭuloj ekstaras senhelpe kaj ne scias, kion respondi EE ; [la E-istoj] montradis en sia agado grandegan nelertecon kaj senhelpecon EE ; li staris senhelpe, tian respondon li ne atendis [48].
- 2.
- (io) Tia, ke nenia helpo povus ĝin plibonigi: [tio okazis] el simpla senhelpa neceseco [49]; senhelpa mizero Marta .
47.
Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Tria
48. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Johanĉjo-malsaĝulo
49. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 4. Fonetiko
48. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Johanĉjo-malsaĝulo
49. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 4. Fonetiko
- angle:
- helpless
- beloruse:
- 1. бездапаможны, бяспомачны
- bretone:
- 1. diharp, diskoazell 2. diremed, dirapar (diremed)
- ĉeĥe:
- bez pomoci (adj.)
- france:
- 1. abandonné, désemparé 2. irrémédiable, irréparable
- germane:
- hilflos
- hungare:
- 1. tehetetlen 2. kivédhetetlen
- itale:
- 1. derelitto, abbandonato (senza mezzi), senza mezzi 2. irrimediabile, irreparabile
- nederlande:
- 1. hulpeloos
- pole:
- 1. bezradny, niezaradny 2. bezradny
- portugale:
- 1. desamparado (adj.) 2. irremediável
- ruse:
- 1. беспомощный 2. непоправимый, неизлечимый
- slovake:
- bez opory, bez pomoci
- svede:
- hjälplös
helpi al si
- 1. ↝
- Trovi rimedon por eliri per propraj fortoj el embarasa situacio, elturniĝi: eĉ en fremda lando li al si helpas; kiamaniere la sinjorino helpos al si en la mondo Marta ; sur la maro la kuiristo devas povoscii helpi al si [50]; oni bezonis jam helpi al si per priskriba uzo de kelke da vortoj EE ; li elpensis rimedon, por helpi al si [51].
- 2.
- (reciproke) helpi unu la alian: ili helpis al si reciproke tiri la boatojn pli alten sur la sablon [52]; el tiu ĉi reciproka sinhelpado rezultos pli da amikeco kaj estimo VivZam .
50.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Supo el kolbasaj bastonetoj
51. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝtono de la saĝuloj
52. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
51. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝtono de la saĝuloj
52. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
- angle:
- look after oneself
- beloruse:
- даць сабе рады
- bretone:
- en em zibab
- ĉeĥe:
- obejít se, pomoci si
- france:
- s'aider (de qc), se débrouiller, se tirer d'affaire
- germane:
- sich helfen
- hungare:
- segít magán
- itale:
- aiutarsi
- nederlande:
- zich redden
- pole:
- dawać sobie radę
- ruse:
- помочь себе
- slovake:
- pomôcť si, zaobísť sa
homhelpa ↝
Dediĉita al bono de homoj, precipe de malfeliĉuloj, mizeruloj, viktimoj...; filantropia: kalkuliĝas pli ol 200 homhelpaj organizaĵoj en la lando [53].
53.
Espero:
Sarajevo, jardekojn poste, 2002
- angle:
- humanitarian (aid), philanthropic
- france:
- caritatif, humanitaire, philanthropique
- germane:
- karitativ
- itale:
- umanitario, filantropico
- svede:
- humanitär, filantropisk, välgörenhets-
monhelpo ↝
-
Helpo per mono:
monhelpo, kiun ni administras
[54];
ŝtata monhelpo
[55];
mi apartenas al homgrupo kiu tute ne subtenas ĝeneralan
monhelpon en la kazo de katastrofoj
[56].
alimento, pensio, stipendio, subvencio
54.
La Nova Testamento, II. Korintanoj 8:20
55. Monato, Lenke Szász: Rumanio post 25 jaroj
56. M. Schäffer: en: Esperantistoj kolektas helpon por UEA-delegito en Haitio, libera folio, 2010-02-18
55. Monato, Lenke Szász: Rumanio post 25 jaroj
56. M. Schäffer: en: Esperantistoj kolektas helpon por UEA-delegito en Haitio, libera folio, 2010-02-18
- beloruse:
- грашовая дапамога
- ĉeĥe:
- peněžitá podpora
- france:
- aide pécuniaire, subvention
- germane:
- finanzielle Unterstützung, Subvention
- slovake:
- peňažná podpora